Kunvivado, adaptiĝado. Foje oni toleras pli facile neesprimeblajn plagojn ol ridindajn vundetojn. Kvankam dum volo, ligita al sincereco kaj respektemo, tutanime laboras por kovi duopan integriĝon ene de tenereco, la ciklo etendiĝas, streĉiĝas pigrece kaj komfortoplene kiel kato en la hejmo, kiel juna senzorga paro en malfrua dimanĉa vekiĝo... Sed unu el la plej absurde dramaj vortoj, el tiuj kiuj nur okazas al aliaj, laŭ maniero, kiun ŝi ne toleris ĉe siaj skeĉoj kaj scenaroj, tiom ŝablone malvere ĝi sonis al ŝia sentemo, tiom primare nerealece ĝi estis prezentata en ĉiuj verkoj ekspluatantaj malinde la sentojn de la publiko, banala vorteto, do, decidis ne plu altempigi sian ensceniĝon. Dum kutima triopa vespermanĝo — ja Katulo ĉiam tenis sin sur la tablo por ĉion gustumi el iliaj teleroj —, Helio subite anoncis sian intencon... divorci. Sen ronde fiksaj kaj defiemaj okuloj, sen malvarmeco en la sinteno. Normale. Objektive. Sen motivoj. Sen klarigoj, sen rekonsiderebleco, sen kompato. Nude. Ĉiuj, absolute ĉiuj ŝokiĝis. Alceo riproĉis al ŝi esti elektinta ne-esperantistan ekstravaganculon kiam tiom da aŭtentikaj verdaj stranguloj ĉirkaŭis ŝin. Komuna amiko sugestis frenezatakon. Konatulinoj vetis, ke "ekzistis aliulino en lia vivo". Sed ne. Helio normale daŭrigis sian ritmon, sian laboradon, sian vivon ; li regule venis hejmen, kiel ĉiam. Li babilis kun ŝi, petis ŝian vidpunkton pri profesiaj problemoj — ve! Silvana evitis ploregojn, sed estis tro kruela situacio, kaj ŝi ploregis, tiam li akuzis ŝin pri aĉa emocia ĉantaĝo kaj iris en alian ĉambron. Du monatoj pasis tiel, intertempe la peto pri divorco estis oficiale enkondukita, en duon-jaro la paperoj estos pretaj. Ŝi ne sukcesis plu pasive vivi apud li kiel antaŭe sed tute alimaniere, kun tute senesperaj perspektivoj. Ĉar ŝi sciis, ke li ne ŝanĝos sian pozicion. Ŝi konis lian motivigon: timo, timo baldaŭ atingi sian tridek-kvinan jaraĝon kaj vidi sin maljuniĝanta en tradicia familio, kun respondecoj kaj eĉ infanoj sur la dorso, ĉar Silvana, ĝuste, ekprepariĝis por gravediĝi. Li ne malamis ŝin, sed sendependeco nun valoris multe pli. Almenaŭ, almenaŭ li foriru tuj, kiom eble plej rapide, kiel nura signo de respektemo al ŝia forvelkiĝanta integreco. Ŝi kriis, ŝi komandis tion al li: "Serĉu alian loĝejon. Mi petas vin, se vi ne povas resti, tiam foriru!"... Venontan merkredon, diris li. Cindra, cindra merkredo. Ĉi-foje restis al ŝi eĉ ne plenigitaj kajeroj, sed tute simple rememoroj...
Si apenaŭ havis tempon enŝoviĝi en la salonon. Jam lampo eklumiĝis kaj (interna dekliko) belega bukedo da delikataj lekantoj kaj rozbutonoj flavaj kaj blankaj aperis kontraŭ ŝia vizaĝo. "Helio, kia surprizo!" (Kompakta, suma efluvo de impresoj kun sama starto — ektimo pro abrupteco, tiam Helio, direktanta la eventon.) Blanko kaj flavo kun dolĉa parfumo kaj pureco el naturaj ravaj kreitaĵoj. Pleneco bonfartiga inunde enplantiĝis, provis fulmatake dissolvi ŝian konfuzitan staton ; la dolora kontrasto inter feliĉo-elspruĉo kaj seniluziiĝo funde integrita sammomente akcentiĝis. Ili sin ĉirkaŭprenis (vipe, nedifinite tuto releviĝis, doloro nelokalizebla, sperto asimilita ĝis cikatr-vestiĝoj forviŝiĝis) meze de kaskadoj da ridoj kaj mil reciprokaj demandoj. (Nenia postrestaĵo analizebla, post la tempesto — ŝippereo...— venis tutsole suno. Paleco ĝenerala en ĉio.) Vera ĝojo ŝajne surnaĝis en la fluo de senkuraĝigo, kie ŝi svage dronadis — ekde kiam? Certe antaŭ la komenco de la vespero. Multe, multe pli frue. Sin kontentigis tiu ebleco iel gajiĝi sen tro da peno, intertempe, t.e. dum la krizo varmiĝis sed ankoraŭ ne bolis.
Ha, ha! Silvana, mi konas vin. Mi povus ĵuri, ke vi fuĝus la festadon de la premiero de via unua longdaŭra filmo! Sed dank'al mi vi ne eskapos el ioma jubilo. Jen... !
Li solene malkorkis la unuan ĉampanbotelon kaj tostis:
Al la lanĉokampanjo de "Karuselo", kiu rememorigis al mi ĉiu kvin-minute sur la televidekrano la lastajn semajnojn pri ĉi tiu hiper-grava tago! Al la sukcesa kariero de Silvana, kun esperantaĵoj kaj ĉio!
Dum pli ol tri plenaj horoj, duon-letargie, duon-eŭforie, ili drinkis kaj babiladis. Ebrietaj, ruĝokulaj pro alkoholo kaj dormbezono. Du malnovaj bonaj amikoj (sen vanaj detaloj la memorvoĉo formis blokon, kernon stinkantan, sed senŝanĝe konserviĝintan post unu-jara ciklo por plenumi la eternan revenon. Iom pli, kaj sen interŝtupo nova erao anonciĝos, ĉi-foje sen plenigitaj kajeroj, sen cindra merkredo, kaj aldone sen rememoroj...) traborantaj selektive vualojn de lontanaĵoj. Ĉiel, por
Silvana, eĉ supraĵaj fest-fragmentoj, al kiuj ŝi estis turninta la dorson en Brazilja, estus signifintaj krizon, pli aŭ malpli frue ; la nuna renkontiĝo ne aperigis katalizan reagon ; male, ĝi prokrastis sengrave la spegulo-horon — ŝi fronte al si mem, sen septoj, sen sublimigoj.
Li fine leviĝis por foriri, saĝe redonis al ŝi la ŝlosilon de la enirpordo — de kvin monatoj ili estis laŭleĝe divorcitaj, ĉu ne, li sonoros venontfoje. Li kisis ŝin sur la buŝo, iel ajn: iliaj lipoj ne rekonis sin. ")is. Ripozu bone, Silvana."
Tiam, silento. Kato kaj mastrino en domo... malplena. Malplenaj glasoj, malplena koro, malplena korpo. Ŝi iris tuj enliten. La premiero, la sento pri arta fiasko, la konstato esti sola, la kontrasto inter la brutaleco de Helio kiam ili ankoraŭ estis geedzoj kaj lia ĝentileco nun, kiam ĝi jam tute ne gravis... jes, rapide, prefereble ŝi tuj endormiĝu: ne utilus ekkrizi nun. Ŝi ne kuraĝus. Plie, ŝi tro ironiis pri ĉio, pri si. Kun ripozita spirito, post konsista bilanco, la aferoj rulos pli facile, ŝia animo povos ŝiriĝi kaj sangi laŭguste.
Kaj tiel estis.
Nun, kun la poŝtuko enmane, trempiĝinta en la penso pri li, ŝi flegis siajn trepanitajn ostojn — ja karnon, sangon, nervojn, fibrojn, organojn, ĉion, kio ĝiskore vundiĝas, ĉion, kio okupas lokon en la realo per dimensioj, sensoj, movoj, ŝi pesis kaj nur malkovris eteron, senkonsistan, senvaloran,... mortan. Ŝi estis starinta fronte al sia propra tumulo, tiam malgrimpinta la obskurajn ŝtupojn malpermesatajn eĉ al si laŭ ŝia persona ordono por ŝia propra sekureco. Fine, dank'al ĉi tiu kandelflamo vivdaŭre lumanta, ŝi estis lokalizinta kaj per superhoma streĉo malferminta la tombon.
Funde enmemiĝinta, ŝi nun kultis la ostojn, la sanktajn relikvojn de Anjo...
Ŝi ree ekzamenis la sintezan rezonadon pri la filmo, sen la instigado al krizo de antaŭ kelkaj horoj, ĉi-foje saturita de kvazaŭ religia konsidero pri si mem. Fi al miskomprenoj flanke de aliaj, indiferenteco ĉe publiko, malaprobo de instancoj! Ŝi ĉiel neniam atingos parametrojn por neŭtrala taksado, des pli ke tio estis kolektiva laboro... La sekvencoj montrantaj satire la ridindecon de esperanto-kluboj kaj -kunvenoj en rapid-movaj planoj, la elektode Kubatao por la profesia situigo de Natalia, ekzemple, rezultis el komuna akordiĝo kun la grupo, tiel ke oni povis profiti el arkivoj dokumentajn materialojn, kiuj tre gravis en "Karuselo", same laŭ vida kiel laŭ kleriga vidpunktoj. Ŝi bezonis en ĉi tiu fazo dissekcii la signifon de sia partopreno, en la eroj, kie ŝi... artis, t.e. donis sin, rekte aŭ simbole, por — diable! — por krei, ne nur por perlabori siajn vivrimedojn, sed por realigi sin en io, kio preterpasis ŝin, eĉ laŭ modestaj kursoj.
%
m
•
([3]) "Anjo, kaj cia emo al diskutado pri arto, do! Sufiĉas por mi: mi KREAS arton!" En la nomo de ĉiuj katastrofoj! Ŝi ne havis la fridajn, superecajn liniojn antaŭ la okuloj, sed la vangofrapo fulminis nun kiel la unuan fojon, abomenigis Gasparon al ŝi kaj samtempe enkondukis ŝin en plej pian adoradon al li. Nedubeble, por li ŝi estis riskinta provi la vojon de aŭtobiografio, certe kiom eble plej aluda, tiom retuŝita, nete timida kaj tima... Ĉu Silvana povis honeste rekoni ĉe Natalia la Anjon, kiu kunloĝis en ŝi, kiu ŝin hantis? Kaj rilate Gasparon... Kiel ekzakte sentis sin Gasparo nuntempe koncerne ilin ambaŭ? Kion estis li sentinta por ŝi? Kiu estis li finfine, ho! kiu, kiu do?! Eĉ se li spektus la filmon, eĉ se li rimarkus, ke ĝin verkis Silvana, kiel li ĝin taksus? Li reagus per naŭza kraĉeto mensa aŭ konkreta, aŭ indigno, eble seniluziiĝo pri ŝiaj kapabloj, kaj plua silento, t.e. pliaj sendadoj de ekspozici- katalogoj, kritikaj artikoloj pri liaj aŭ alies pentraĵoj kaj desegnaĵoj, artaj revuoj temp-al-tempe, kiel ĉiam kun resumaj tradukoj en esperanto kaj kelkaj raraj personaj vortetoj, elpurigitaj de scivolemo pri ŝi aŭ preteco ŝin informi pri lia ekzisto.