Ĝin konstruis, meze de la XIII a jarcento, kunulo de Sankta-Ludoviko, nomita Vilhelmo, kiu, dank’ al sia kuraĝo en Egipto estis rimarkita kaj tre ŝatita de la reĝo.
Dum tiu malfeliĉulo, malliberigita de Sarazenoj, atendis pacience la monon pagontan lian liberecon, Vilhelmo, komisiita kun kelkaj aliaj kavaliroj por ĝin kolekti per ĉiuj eblaj rimedoj, revenis en Francujon, forportante kun si ĉiujn riĉaĵojn de li kaptitajn dum la rabado de aziaj kaj afrikaj urboj.
Provizita de nobelecaj leteroj tute regulaj, li ricevis de Blanche-de-Castille , kiu regis la reĝolandon dum la foresto de sia filo, la proprecon de bieno nomita les Prés Longs (Longaj herbejoj), pro la vasteco de herbejoj borderantaj la riveron, bieno kiun, post tri jaroj, kiam li revenis el la Sankta-Tero, Ludoviko IX a aliformigis en markizlandon.
Tiam sur la pli alta loko konstruiĝis, per multaj servutoj, timeginda kastelo, miksaĵo de muroj netransireblaj, de minacantaj turoj, provizita de ŝtondentoj, kovrita de pintaj tegmentoj, kaj ĉirkaŭita de fosaĵo, kiun plenigis akvo dubeverda. Oni ĝin transiris per levebla ponto, kiu malleviĝis nur por ebligi la aliron aŭ la eliron de ferarmitoj rapidantaj al la rabado.
Dum tri jarcentoj tiu malluma loĝejo teruris la landon. En la vintraj vesperkunvenoj, okazantaj funde de garbejoj, oni mallaŭte rakontis terurajn historiojn: kavaliro, malamiko de Prelongoj, estis enmurigita kun sia armaĵo inter du muroj; virinoj malrespektegitaj estis ĵetitaj vivaj en forgesputojn; subteraj galerioj, konitaj nur de la sinjorego, ebligis, ke li aliras ĝis multaj mejloj for de sia domo, dum ĉiu kredis, ke li ankoraŭ troviĝas en sia kastelo. Nur kiam la malproksima milito devigis la vasalon sekvi lian estron, nur tiam la landanoj ĝuis iom da trankvileco.
Sed tiuj ferarmitoj, rabistoj dum la paco, aliformiĝis sur la kampo batala en verajn heroojn. Estas Johano de Prelongo, la filo de la familia kreinto, kiu per sia kuraĝo ebligas la Mons-en-Puelle ’an venkon. Pli poste, en bataloj kontraŭ Anglujo, en Crécy , en Poitiers , la markizoj de Prelongo lasas mortigi sin, sed ne sin liveras. Inter kunuloj de la reĝo Johano, kiuj lin kuniras Londonon, troviĝas Filipo de Prelongo. Kaj kiam parto de la franca nobelaro akceptis Henrikon VI a , anglan reĝon, kaj al li obeis kiel al sia rajta reĝo, Prelongoj restis fidelaj al la monarĥo venkita, kaj oferis al Karlo VII a sian glavon kaj sian koron.
Tia nobla konduto pluvigis sur ilin honorojn kaj riĉaĵojn. Apogiĝinte sur la reĝan favoron, ilia malhumileco fariĝis tiel ega, ke iom post iom ili sin konsideris kiel la protektantoj de la reĝo, kaj opiniis, ke la pereo de unu Prelongano estas por Francujo malfeliĉaĵo pli plorinda ol malvenko en batalo. Pro tio, ilia mirego grandegiĝis, kiam, dum la komenco de la XVII a jarcento, ili vidis ke Richelieu penadis enĉenigi tiun nobelaron zumantan kaj fanfaronantan, kies ili estis unu el plej fieraj specimenoj. Kulpigita pro sia partopreno en la Chalais ’a konspiro, Gustavio da Prelongo estis senkapigita: liajn bienojn oni konfiskis; kaj, ĉar la pikilego kaj la pikfosilo ne povis dispecigi la fortikajn murojn de la kastelo, kies cemento, malfluidigita de jaroj, akiris ŝtonan malmolecon, la terura kardinalo ordonis, ke oni plenigu da pulvo la subterajn galeriojn de la malnova fortikaĵo kaj la feŭdala domego eksplodis unumase kun tondra bruego.
Retrovinte la favoron de Ludoviko XIV a , Ludoviko de Prelongo ricevis de la reĝo la permeson rekonstrui la familian kastelon, kies nur du turoj, ne renversitaj de eksplodo, staris ankoraŭ ruine supre de la monteto.
Terfosistoj kaj masonistoj ekforpelis la vespertojn el disrompaĵoj kaj la ranojn el fosaĵoj; oni forportis la unuajn kaj plenigis la duajn, kaj en loko, en kiu minacis la antikva fortikaĵo, stariĝis Renaskiĝostila palaco, flankita norde kaj sude de du turoj, enmetitaj interne de la novaj konstruaĵoj, kiel postsigno ankoraŭ staranta de estinteco malaperinta por ĉiam.
Tiam nova ekzistado komencis por la Prelongaj anoj. Loĝanta ĉu en Versailles , ĉu en Parizo, en sia hotelo de la Grenela strato, la mastro venis en sian bienon nur unufoje dum la jaro, por kontroli la kalkulojn de sia intendanto. La modo de l’ epoko estis ruiniĝi gaje, sinjorege, kiel oni diris; sed tio ne malhelpis, ke la farmbienuloj estas pli malmole premegitaj de la subregisto, kiu penis sin riĉigi per la malriĉiĝo de sia mastro. Pro tio, antaŭtage de la Revolucio, la Prelonga familio posedis nur memoron de sia iama grandeco. Unu vesperon, Ludoviko XVI a , sin turnante al Roĝero de Prelongo, diris:
– Via markiza Moŝto, oni rakontas ke vi havas multe da ŝuldoj.
– La afero ne estas neebla, via reĝa Moŝto, respondis Roĝero: mi demandos pri tio mian intendanton, kaj mi havos la honoron informi vian reĝan Moŝton.
Nu, tiu intendanto nomiĝis Linŝardo. Jam de longa tempo, Linŝardoj loĝis en la Prelonga bieno, kaj estis la naskitservistoj de la familio. Armservantoj dum la Mezepoko, fariĝinte terlaboristoj, kiam Eŭropo iom post iom paciĝis, ili havis en la kastelo sidon nedisputeblan kiel servistoj, pordistoj, ĉambristoj, domistoj: fine la lasta el Linŝardoj estis altigita ĝis la intendanta rango. Malkuraĝe humilega antaŭ la estro, li estis kruela, senkompata, antaŭ la subuloj kaj la farmbienuloj: kaj dum li kontentigis la malŝparemon de la sinjorego, li sukcese pligrandigis ĉiutage sian propran posedaĵon, kiam eksplodis la Revolucio.
Dum la gemarkizoj agoniis sur la ekzila lando, la hotelo de la Grenela strato kaj la Prelonga bieno estis venditaj kiel naciaj bienoj. Per kelkaj monpaperoj Linŝardo ilin aĉetis. Sed li zorge sin ŝirmis malantaŭ peruloj kaj postulis, ke lia nomo ne estu skribita malsupre de la vendokontrakto; ĉar li ne volis, ke oni sciu en la lando kiamaniere li trompis la fidon de la familio al kiu li ĉion ŝuldis.
Tiam maltrankvileco lin kortuŝegis. Kiam tiu periodo de politikaj konfuzaĵoj, kiun li sentis nur provizora estos finita; kiam la mastroj, koleraj pri longa ekzilo kaj malafabligitaj de la malfeliĉo, revenos hejmen, kaj lin demandos pri lia administro, kion li respondos? Turmentita de tiu ideo, kiu lin tage kaj nokte mordetis Linŝardo pripensis, ke se kastelo kaj parko estas objektoj malfacile enmeteblaj en poŝon, tamen iliaj pecoj, aliformigitaj en belajn sonorantajn monerojn, estas facile kaŝeblaj.
Pro tio, aro da detruistoj okupis la Prelongan bienon. La zinko de defluiloj kaj de tegmentoj estis vendita laŭpeze, la grandvaloraj mebloj, artaj objektoj, armiloj kaj armilaroj, transportitaj en senriskan lokon, ĉe brokantiston, komisiitan por ilin revendi detale: la pordoj, fenestroj, skulptitaj enkadraĵoj, plafonaj kartuŝoj, eligitaj el muroj, pligrandigis la amason: kaj kiam restis nenio kaptinda kaj vendinda, oni atakis la parkon.
La jarcentajn arbegojn tranĉis hakistaro: la altkreskaj kverkoj, samtempuloj de unuaj Valois ’oj, frakase falegis; kaj iliaj senbranĉaj trunkoj, aliformigitaj en trabojn kaj en tabulojn, sekvis la saman vojon ol aliaj restaĵoj.
Baldaŭ el tiu belega sinjorega domo restis nur kvadrato da nudaj kaj plorindaj muroj, interne difektita de la suno kaj de la pluvo, kiuj eniris tra tegmento rompita kaj tra malfermegitaj fenestroj, entenante du masivajn turojn kaj superante korton plenan da sovaĝaj herboj kaj da arbtrunkoj putriĝantaj sur la tero. Ĝi estis la restaĵo de la antikva parko.
Sed per tiuj sinsekvaj komercagoj, la posedaĵo de Linŝardo ĉiutage pligrandiĝis. Li revendis metalmone tion, kion li estis aĉetinta papermone, sciis atendi kaj ekkapti okazon favoran. Ĉar la multekostaj objektoj estis retrovontaj sian antikvan valoron nur sub registaro iom malpli popola, li ĝoje salutis la alvenon de l’ Imperio. Francujo, laca pro la sanga tragedio de Teruro, retrovis rilatan kvietecon sub la fera mano, kiu ĝin premegis, kaj ĝi penadis forgesi, dank’ al ĝuadoj de lukso kaj de facilaj plezuroj, la teruran inkubsonĝon de lastaj jaroj. Riĉa da gloro, sed malriĉa da viroj, al ĝi mankis laboristoj, manĝitaj de la militado. Pro tio, la vendo de artaj objektoj kaj de mebloj maloftaj estis facila. Dank’ al tiu farmaniero, Linŝardo dekobligis riĉaĵojn, kiujn neniu povis al li protesti: kaj kiam la falo de Napoleono ebligis al gemarkizoj ilian revenon en Francujon, li estis preta ilin akcepti.