– Li respondos, daŭrigis Viktoro siavice koleriĝante, ke via filino estas la vera kaj la sola kulpulino, ke la komandanto Linŝardo, ŝia rajta edzo, nur uzis rajton al li donitan de la leĝo, fine ke ne ekzistas en Francujo unu juĝistaro povanta lin kondamni.
La markizino estis refalinta sur sian apogseĝon. Post sia antaŭa kolerego postvenis profunda subpremado. Ŝi penis kontraŭbatali la lastajn argumentojn de sia bofilo, sed malgraŭvole ŝi sentis, ke li estas prava, kaj trovis nenion por ilin refuti.
Ĉar sinjorino de Prelongo havis pri la sankta stato de l’ edziniĝo opiniojn tre firmajn. Anstataŭ Matildo, fremdulino estu riproĉita pri tio, ŝi estus aprobinta la parolojn de la komandanto. Laŭ ŝi, la edziniĝo estas sakramento. Edukita laŭ principoj de severa moraleco kaj de religio rigida, ŝi ne konsentis, ke edzino povas sin elpreni el la devoj, kiujn altrudas tiu sakramento, kia ajn estu la graveco de motivoj pretenditaj de ŝi, kia ajn eĉ estu la malindeco de la edzo elektita.
Pro tio per voĉa tono malpli kolera ŝi diris al sia bofilo:
– Komandanto, permesu ke mi vidu mian filinon. Mi certigas, ke vi ne pentos pro la interparolado, kiun mi havos kun ŝi.
Viktoro malfacile kaŝis triumfan rideton, kiu faldetis la angulon de lia lipo.
– Mi tuj eliras, ŝin venigonta, li respondis simple.
Kuŝante sur kanapo, kun okuloj duonfermitaj, duonvestita kiel kutime pro la Senegala temperaturo de tiu supervarmigita loĝejo, la grafino dormetis. Fluado de malvarma aero glitante sur ŝia epidermo ŝi vekis tuje. Ŝi leviĝis, vidis la pordon malfermatan, sian edzon starantan antaŭ ŝi. Simila al leonino atakita ŝi saltegis malantaŭen, direktante al sia edzo la pinton de sia ponardo, blekegante per raŭka voĉo:
– Se vi alpaŝos, mi vin mortigas, kaj poste min. Sed la komandanto ridetis, kaj restis sur la sojlo de la pordo:
– Ne timu, Matildo, kaj remetu en ĝian ingon tiun armilon. Mi ne venas al vi malamike, malpli ankaŭ amante, li aldonis malĝoje. Sinjorino de Prelongo atendas en saloneto, kaj deziras interparoladi kun vi.
– Mia patrino! ekkriis la juna virino, subite ekkaptita de freneza ĝojo. Mia patrino tie ĉi! Mi estas savita. Estu benita, mia Sinjorego.
Viktoro ĉiam daŭrigis sian rideton.
– Vestu vin tre plene, li diris. Kompare kun tiu loĝejo la aliaj ĉambroj de l’ hotelo ŝajnos al vi malvarmegaj. Eble vi malvarmumus.
La grafino ĵetis sur siajn ŝultrojn mantelon ian.
– Mi vin sekvas, ŝi diris.
Sed kiam ŝi estis alveninta en la ĉambron de sia edzo, ŝiaj okuloj kutimintaj la flavan lumon de la gaso ne povis toleri la blankan klarecon de la plentago. Ŝi sentis blindigon, ŝanceliĝis kaj estus falinta, se Viktoro ne estus malferminta siajn brakojn por ŝin subteni.
Dum Maltido malrapide rekonsciiĝis, la komandanto ŝin rigardadis kortuŝe. Konstatante la ruinigojn en ŝi produktitajn de la suferoj kaj de la malliberigo, li sentis sian koron dolore prematan. Neniam li vidis ŝin tiel difektitan: tamen, la antaŭtagon mem, li longatempe ŝin rigardadis tra la spionfenestreto. Certe li rimarkis kelkajn ŝanĝojn: sed li ne kredis, ke ili estus tiel gravaj. Ĉar la nenatura heleco de kandelabroj arĝentumis la haŭton de la juna virino de opala rebrilo, kiu aliformigis ŝian karnkoloron; dum ĉi tie, sub tiu klara suno pleniganta la ĉambron, la iluzio ne estis plu ebla. Anstataŭ tiu ebriiga kaj malkvietiga virgulino, kiu tiel plene lin frenezigis, la komandanto nur retrovis malfeliĉan knabinon palan, sensangan, vaksokoloran, pli bezonantan flegistinon ol amanton.
Dum la grafino iom post iom rekonsciiĝis, duonmalfermante malrapide la palpebrojn por kutimigi siajn okulojn al la heleco de la suno, ŝia edzo verŝis en glason iom da Malaga vino. Li ĝin prezentis al ŝi.
– Trinku, li diris. Tio vin tute resanigos.
– Ne, ŝi respondis sektone.
– Kial? demandis Viktoro miranta.
– Ĉu mi scias se tiu vino ne estas venenigita.
Antaŭ tiu malamo, kiu ne senarmigis, sed kontraŭe malbonigis liajn plej bonajn intencojn, la filo Linŝardo havis malesperan geston. Larĝa larmo ruliĝis silente sur lia brunigita vango. Hontema pro tiu pruvo de malforteco, li ĝin viŝis rapide, timante ke Matildo ĝin vidos. Neniam li faris pli neripareblan malprudentaĵon: ĉar tiu larmo, kiu estis sincera, eble estus farinta sur la koron de lia edzino impreson pli favoran, ol la tutaj makiavelaj artifikaĵoj de li elpensitaj de pli ol du jaroj.
– Nun, li diris post silento, apogu vin sur mian brakon por vin subteni; kaj ni iru retrovi vian patrinon.
La juna virino leviĝis. Por la unua fojo ŝi akceptis la helpon de sia edzo, ĉar ŝia malforteco ne ebligis, ke ŝi agu alimaniere.
Alveninte antaŭ la saloneto, Viktoro malfermis la pordon, enirigis la grafinon, kaj ĝin ferminte diskrete eliris.
Restinte sola post la eliro de sia bofilo, la markizino atendis, direktante siajn rigardojn al la pordokurteno. Ŝi jam ekmalpacienciĝis, kiam aperis ŝia filino. Malgraŭ la ĉagrenoj, kiuj ŝin premegis de du jaroj, tamen Matildo havis konstitucion tiel fortikan, ke, escepte per kelkaj negravaj malsanetoj, ŝia farto kaj ŝia beleco ne estis tro difektitaj pro ili. Pro tio revidante ruinigita de l’ anemio la junulinon, kiun, antaŭ unu monato, ŝi lasis brilanta de forto kaj de juneco, la markizino ne povis deteni siajn larmegojn.
– Sed vin pereigos tiu krimulo, ŝi ekkriis. Li vin mortigos, mia plendinda Matildo.
– Mi tion scias tre bone, ŝi respondis maldolĉe. Mi eĉ esperas, ke tiu stato ne longatempe daŭros.
– Ho! kia kruela infanino, daŭrigis Suzano, premante kontraŭ sian koron la grafinon senkuraĝan, mi malpermesas, ke vi parolu tiamaniere, precipe kiam la ĉeso de tiu stato dependas nur de vi ...
– Kion vi volas diri, patrino mia?
– Mi ĵus havis kun tiu malnoblulo tre gravan interparoladon. Li certigis, ke vi estas lia edzino nur ŝajne sed ne reale.
– Li diris la veron.
– Matildo, ĉu vi fidas al via patrino?
– Ho! patrino mia, ĉu vi dubas pri mi?
– Nu, mia kara infanino, jen estas tio, kion vi devas scii. Vi provis militadon neeblan, en kies fino vi trovos nur la malvenkon aŭ la morton. Tiu Linŝardo estas monstro, mi tion konsentas; sed li estas samtempe via edzo. Vi povas nenion kontraŭ li, ĉar la leĝo lin helpas.
– Al kio vi volas alveni?
– Al tio. Ĉu frue ĉu malfrue necese estas, ke vi cedu. Kial do vi ne akceptus tian neceson tuj?
– Ho? patrino mia, ĉu estas vi, kiu donas al mi tian konsilon?
– Jes, filino mia. Vi scias kiel mi kontraŭbatalis tiun edziniĝon, kian malamikecon mi ĉiam sentis al tiu malnobelulo. Hodiaŭ, ĉar mi vidas, ke tro rajtigitaj estis miaj antaŭsentoj, mi ne min pardonas konsentinte. Fine ni ne parolu pri la estinteco; ni zorgu nur pri la estanteco. Via turmentisto ne akceptos sian malvenkon. Post tiu provo li elpensos alian, poste alian, kaj tio ĉiam daŭros. Pripensu ke li ne laciĝos; ke li havas antaŭ si longan aron da jaroj; ke vi ne povos senĉese kontraŭstari; ke ĉu hodiaŭ ĉu morgaŭ li vin posedos aŭ ... vin mortigos. Sed mi ne volas, ke vi mortu, aldonis Suzano ploregante kaj kovrante sian filinon de pasiaj kisadoj.
– Sed, respondis Matildo, kortuŝita de tia doloro, ĉu en la pasinta tempo mi ne aŭdis vin dirantan, ke via plej granda ĉagreno estus vidi, ke viaj genepoj havas tiun viron kiel patron.
– Certe mi diris tion, sed antaŭ la edziniĝo, esperante ke tiu pripenso vin deturnos el ĝi. Kaj tiu parolo mem pruvas, ke mi akceptis sendiskuteble la neevileblajn konsekvencojn de tiu unuiĝo.
– Ha! patrino mia, ĝemis la grafino pli kaj pli senkuraĝa, se vi scius ....