– Mi ne bezonas scii por kompreni. Viajn tedegojn mi sentas, vian antipation mi partoprenas: sed malgraŭ tio mi diras al vi: kiam eĉ edzo estus malnoblegulo, tamen kristana edzino, kies edziniĝo estis benita de Dio, neniam devas sin rifuzi al la edzina devo.
Matildo momente silentis. La bataladoj de ŝi faritaj kontraŭ ŝia edzo, kiam ŝi troviĝis en Prelongo, ŝin lacigis; tiuj dekkvin tagoj de malliberigo ŝin rompis; per siaj konsiloj kaj siaj larmoj ŝia patrino ŝin elvenkis tute.
– Tiam, patrino mia, vi tion postulas? demandis la grafino.
– Jes, mia plendinda filino. Tie kuŝas la devo, tie la savo. Vi ne povas plie sanceliĝi.
– Tre bone. Mi vin obeos. La juna virino rakontis al sia patrino ĝis ĝiaj plej etaj detaloj ĉiujn fariĝojn okazintajn de ŝia edziniĝo.
– Malnobla! monstra! malkuraĝa! balbutis la markizino, interrompante sian filinon post ĉiu frazo. Kiam mi pensas, ke vi estas alligita al tiu sovaĝa besto ĝis la fino de via vivo; ke tiu krimulo estas honorita de la tuta societo, mi trovas ke la kondamnitejoj estas loĝataj de honestaj homoj. Pro tio, kvankam min tedus konigi al publiko ĉiujn tiujn hontojn, mi preskaŭ konsilus al vi proceson por edzodisigo.
Matildo pripensis momente. La propono estis alloga; tamen ŝi ŝanceliĝis. Se ŝi ne volis perfidi sian ĵuron eĉ al ŝia patrino, ĉu ŝi liveros ĝin al la publiko per la buŝo de leĝisto? Aliparte se ŝi volas gajni sian proceson, ŝi estos devigata ĉion rakonti al sia advokato: sen tio, vidante ŝian kulpigantan silenton, la juĝistoj pravigos ŝian edzon: kaj la situacio fariĝos poste pli netolerebla ol antaŭe. Tiam frazo iam elparolita de Viktoro revenis en ŝian memoron: “Kiam eĉ,” li diris, “vi konsentus la perfidon de via ĵuro, vi estus devigata liveri pruvojn: kaj tiujn pruvojn Valentino forportis kun si en la marondojn.”
– Ne, ŝi sopiris. Ĉar mi estas kondamnata al la elekto inter du malnoblegaĵoj, mi preferas tiun, al kies plenumo min devigas la moralo kaj la religio. Almenaŭ mia konscienco nenion al mi riproĉos.
– Nu, infanino mia, diris la markizino, al kio vi pensas? Kion vi decidas?
– Ni restu tiel, kiel ni estas. La mondo ne bezonas koni niajn aferojn.
– Eble vi estas prava. Sed tiam en la konsilo al vi donita de mi antaŭ kelkaj minutoj neniu vorto estas ŝanĝota: aŭ vin apartigi el tiu viro, aŭ fariĝi lia edzino; tie troviĝas dilemo el kiu vi ne povas eliri.
La markizino, kiu ne ankoraŭ ripozis dum unu minuto, de la momento kiam ŝi ricevis la leteron de Josefino. supreniris al sia apartamento, kisinte denove sian amatan filinon por ŝin rekuraĝigi.
Restinte sola la grafino kaŝis sian kapon en siajn manojn, kaj senmoviĝis en profunda revado. Subite ŝi relevis la frunton kaj aŭdigis maldolĉan ridegon. En la katastrofo, kiu ŝin pereigis, kiuj estis la veraj aŭtoroj de ĉiuj ŝiaj malbonajoj? Ĉu la malamegita viro, al kiu ŝi ĵuris obeon, estas la vera kaj precipe la sola kulpigato? Ne certe. Li nur tre lerte utiligis la cirkonstancojn: sed lia tuta forto, lia tuta artifiko estus vanaj, se li ne estus havinta kiel kunkulpantojn nevolajn kaj nekonsciajn ĉiujn, kiujn ŝi amas, kaj de kiuj ŝi estis amata: unue Valentinon, kiu per sia kulpa amo, per la ĵuro postulita de ŝi, komencas la ruinigantan agon, poste Gastonon, kiu per sia malprudenta memmortigo al ŝi redonas la liberecon; fine la malgrandan Valenton mem, kiu ludas sian roleton, detruante per siaj infanaj balbutoj ŝiajn lastajn ŝanceliĝojn.
Farinte la oferon de sia feliĉeco kaj de sia estonteco, kiam ŝi kredis, ke fine ŝi ĝuos iom da ripozo, jen estas ŝiaj gepatroj, kiuj siavice sin intermetas. Per sia blindeco la markizo ŝin liveras al la entreprenoj de ŝia malamiko; fine ŝia patrino mem ŝin puŝas en la brakojn de ŝia persekutanto.
Kiam malfeliĉulo falas en la fluon de rapida rivero, li unue kuntiras siajn muskolojn, streĉas siajn krurojn, kaj iom alproksimiĝas al la bordo. Sed baldaŭ lia energio malplifortiĝas, liaj movadoj malplirapidiĝas, li povas nur sin restigi en la sama loko. Fine se neniu homo lin helpas, li rekonas la neutilecon de la batalo, ĉesas ĉiun penadon, kaj simila al inerciaĵo lasas sin fortiri de la fluo, kiu lin alkondukas en la profundegaĵon.
Tia estis Matildo. Ŝi kontraŭbatalis ĝis la konsumo de siaj fortoj. Nun, ĉar ŝi estas venkita, la Fatalo ŝin ekkaptas en sia turniĝo, kaj ŝin ĵetas kiel rompaĵon en liton de ŝia edzo.
La grafino pripensis al tio. Ŝia decido estis neŝanĝeble prenita; ŝi sonorigis lakeon.
– Avertu la komandanton, ŝi diris al la servisto, ke mi volas paroli kun li tuje.
Post kvin minutoj Viktoro sin prezentis, korekta kaj respektema.
– Ĉu vi deziras havi interparoladon kun mi? li petis.
– Mi vin malamas kaj malestimas pli ol antaŭe. Tamen tion, kion viaj malnoblaĵoj kaj viaj turmentegoj neniam estus farintaj, la larmoj de mia patrino efektivigis sen malfacileco. Se tiuvespere vi deziras transiri la sojlon de mia dormoĉambro, ĝia pordo malfermiĝos antaŭ vi. Sed bone sciu, ke al mia patrino sola mi obeas.
Matildo pensis, ke la komandanto rapidos al ŝiaj genuoj, kovros ŝiajn manojn de pasiaj kisadoj, ŝin lacigos de varmaj kaj sindonemaj amesprimoj. Pro tio ŝi sin gardis, sin preparante akcepti tiujn sentmontrojn per malhumila malvarmeco. Sed kontraŭe: kaj ŝia miro grandiĝis, kiam ŝi rimarkis la mienon malfieran kaj malkontentan de la viro, kiu ĝis nun ŝin persekutis de siaj sovaĝaj petadoj. Ŝajnis ke li hontas pri sia triumfo, ke la premego de lia suferantino pezas sur lin kiel konsciencriproĉo. Ĉar Viktoro direktis al sia edzino atentegan rigardadon: kaj, ne rekoninte sur ŝia ruinigita vizaĝo la brilegan belecon de pasintaj tempoj, lia amo nur voluptema forflugis, lasante la lokon al la sola kompato.
Do, post momento:
– Kial tiuvespere, mia kara Matildo, li respondis dolĉe. Viaj fortoj estas konsumitaj: vi bezonas ripozon, nutraĵon, dormadon. Nun, ĉar mi havas vian promeson, tio sufiĉas. Mi scios atendi pacience dum semajnoj, eĉ dum monatoj, se estas necese, ĝis kiam via farto tute resaniĝos.
– Ne, ekkriis la grafino decidtone. Ĉar mi estas absolute devigata toleri tian abomenaĵon, mi pli amas, ke ĝi okazu kiel eble plej baldaŭ. Hodiaŭ mi estas bonvola: eble morgaŭ mi estos ŝanĝinta mian opinion. Mi volas, ke la neriparebleco plenumiĝu, por ke mi estu malhelpita repreni mian decidon.
– Mia kara amikino, respondis la filo Linŝardo senentuziasme, la plej eta inter viaj deziroj estas por mi ordono. Mi estus tro malĝentila ne ĝin obeante.
Viktoro eliris malkontenta, maltrankvila. Vere ĉio sin turnis kontraŭ lin. En la terura ludado daŭrigita dum multaj jaroj sen ia ŝanceliĝo, li tute venkis sian kontraŭulon. Sed kolektante la gajnitaĵon, li rimarkas, ke la moneroj estas falsaj, ke la virino al li prezentata ne estas tiu, kiun li deziris.
Li malsupreniris sur la straton, kaj alpaŝis sencele rekten antaŭ si. Pasinte apud fama restoracio, li en ĝin eniris kaj mendis manĝon faritan el plej ekscitemaj manĝaĵoj.
Dum la vespero li vestis elegantan noktkostumon; kaj tremante kiel lernanto en lia unua amkunveno, li frapis diskretan bateton sur la pordon de sia edzino. Ricevinte neniun respondon, li ĝin malfermis kaj penetris senbrue en la ĉambron, en kiu ŝi lin atendis.
La grafino kuŝis, pala kiel malvivulino, kun okuloj fermitaj, ŝajne dormanta. Kuŝante sur la dorso, kun kruroj rekte etenditaj, kun brakoj almetitaj al la korpo.
Ŝi similis kadavron envolvitan en mortkitelo. Ŝia edzo volis preni ŝin en siajn brakojn kaj almeti kison sur ŝian vizaĝon: ŝi sin deturnis naŭze. Ĉar Viktoro insistis, ŝi alparolis per glacia tono tiujn nerevokeblajn vortojn:
– Mi promesis la plenumon de la edzina devo; mi respektos mian promeson, sed donos nenion plie.
Kontakte de tiuj senmovaj membroj, de tiu malvarma korpo, kiun la sano ne vivigis, la komandanto sentis tremeton, kiu mortigis la amon. Li sin demandis ĉagrene ĉu li meritas ankoraŭ la nomon “viro”; ĉar malgraŭ la nenatura vireco, kiun antaŭ kelkaj horoj la pimento kaj la Cayenne ’a pipro verŝis en liajn vejnojn, tamen la inspiro ne venis. Li restis apud sia edzino, atendante, ĉiam atendante.