Ha! tiun fojon ĉio estis vere finita. Dum lia tuta vivado, per ĉiuj eblaj rimedoj, li persekutadis tiun papilion kun brilkoloraj flugiloj nomitan la revo; sed, en la momento kiam li ĝin ekkaptis per gesto sovaĝa, li ekvidis tro malfrue, ke li ĝin premegis en sia mano. Volante rompi la forton de sia kontraŭstarantino, li rompis samtempe sian propran energion. Li mortis de sia venko.
Tamen Matildo, mirante pro tia senmoveco, kiun ŝi povis nek antaŭkonjekti nek precipe klarigi, diris per senpacienca tono:
– Nu, sinjoro, mi esperas, ke vi ne restos tie ĉi dum la tuta nokto. Rapidu, mi petas: mi bezonas ripozon.
La komandanto volis provi lastan ekpenon. Sed en tiu momento, impreso de kortuŝegeco kaj de malespero jam sentita, li sciis nek kiam nek kie, ekpremis lian bruston kvazaŭ per fera prenilego. La malfeliĉulo stertoris pro doloro, kiam subite li memoris. Kelkajn tagojn post la nokto, en kiu li penadis venki perforte Matildon, li sonĝis, ke li ŝin kisadas, sed ke ŝi fariĝis subita kadavro. La sama impreso akra, pikanta revenis, sed laŭ tia forteco, ke la realeco estus suferiginta lin multe malpli dolore. Tiam la vortoj skribitaj de la grafino sur la ardezo flamis antaŭ liaj okuloj: “Se vi volas min posedi, atendu kiam mi estos malviva; tiam mi ne povos min defendi.” Tie kuŝis la vero. Se tiu fierega virino fine konsentis, tio pruvas, ke per sennomaj turmentegoj li tiel ŝin frapis en la fonto mem de la vivo, ke estas reale malvivulino, kiun li premas inter siaj brakoj.
La komandanto puŝis teruran ekkrion kaj rapide saltis eksteren, dum la grafino terurita pro la senordaj movadoj de sia edzo kaŝis sian kapon en siajn manojn. Kiam ŝi aŭdis neniun bruon, ŝi kuraĝis rigardi ĉirkaŭ ŝi. Sed ŝia miro estis ega, kiam ŝi vidis Viktoron, kiu rapide sin vestis, alpaŝantan al ŝia lito, kaj kiam ŝi aŭdis lin dirantan per tono ne senigita da nobleco:
– Por la unua fojo en sia vivo, sinjorino, la komandanto Linŝardo estas devigita konfesi, ke li estas venkita. Mi kredas ke sinjorino via patrino estas elironta el Parizo post kelkaj tagoj: se al vi plaĉas ŝin akompani, vi estas libera. Ĉar la necesoj de la deĵoro min devigas resti ĉi tie, vi reeniros Prelongon sen mi.
Muta pro miro, la grafino sin demandis ĉu tio estas vere reala. La filo Linŝardo aldonis per tono ĉagrena:
– De nun ne estos plu timindaj por vi la edzaj entreprenoj de via edzo. Estas via malforto, kiu faris vian forton, via submetiĝo, kiu detruis en mi la amon kaj la pasion. Kaj nun ĉu vi volas permesi, ke mi kisu vian manon?
Miregante, kun okuloj pligrandigitaj de la surprizego, Matildo prezentis sian brakon per senkonscia gesto. Metinte sur tiun malgrasiĝintan manon respektplenan kiseton, la komandanto eliris el la ĉambro, ne turninte sian kapon.
Post du tagoj la markizino kunkondukis en la prapatran loĝejon de Prelongoj la grafinon, sian filinon, savitan kaj reprenitan.
ĈAPITRO DEKSEPA
Obeante nur sian deziron, la markizino estus elirinta el Parizo dum la morgaŭa tago mem. Sed antaŭ kiam ŝi revenos Prelongon, ŝi volis scii ĉu la malnoblega konduto de Viktoro pri lia edzino grave tuŝis la farton de Matildo. Do dum la tagmezo, ŝi akompanita de la grafino aliris al la doktoro Trousseau .
Post atenta ekzameno:
– La sinjorino havas neniun malsanon, respondis la fama klinikisto. Sed vidante ŝin, kiam ŝi eniris en mian lernoĉambron, mi estis mirigita de ŝia stranga paleco. Nevole mi pensis al tiuj senkoloraj kreskaĵoj, kiujn, por eksperimenta celo, la botanikistoj kulturas funde de keloj en lumado de lampoj. Aero, suno, spaco, jen estas la solaj kuraciloj, kiujn ŝi bezonas.
La markizino kuraĝigita okupis la restaĵon de la post tagmezo per iaj necesegaj vizitoj kaj aĉetadoj. La morgaŭan tagon la grafino kaj ŝia patrino supreniris, en la Sankta-Lazara stacidomo, en la vagonaron al Normandujo.
Estis iu, kiu kun kortuŝeco atentis tiujn okazantaĵojn: tiu iu estis Josefino.
Ŝia malgranda apartamento de la Varena strato superis la ĝardenon de la Prelonga hotelo. Dank’ al la vintro la rigardo vastiĝis tra la arboj senigitaj da ĝiaj folioj. Ŝi rimarkis la strangan konstruaĵon elpensitan de Viktoro; ĉar ĝi malbeligis la palacon, similante monstran verukon gluitan sur ĝia fronto.
– Estas tie, ŝi pensis, ke kredeble ludiĝas la dramo, kiun mi suspektas.
Kiel eble malplej ofte la junulino forlasis sian observejon. Do granda estis ŝia gojo, kiam ŝi vidis ke la servistoj eltiras el la veturilejo la omnibuseton de l’ hotelo kaj ĝin plenigas per vojaĝkestoj. La grafino eliris; tio ne estis duba. Ĉar la komandanto vojaĝante sola ne estus kunportinta tiom da pakaĵoj.
Ŝi malsupreniris sur la straton, dungis fiakron, ĝin haltigis en la Grenela strato, antaŭ la pordo de la Prelonga loĝejo, kaj atendis. Unue eliris la omnibuso, kaj poste kaleŝo fermita.
– Ĝin sekvu, diris Josefino al la veturigisto. Alveninte al la stacidomo, ŝi salutis la markizinon kaj Matildon, ĉi tiu feliĉa, ĉar ŝi retrovis sian sindoneman servamikinon, deziris ke ŝi revenu kun ŝi al la kastelo.
– Sinjorino, respondis la junulino, donu al mi ankoraŭ unu monaton da libertempo, por ke mi povu observi la agojn de sinjoro Linŝardo: fidu al mi kaj al mia sindonemo. Post tiu tempo, mi vin realiros en Prelongon.
Ŝi helpis la du sinjorinojn, por ke ili facile supreniru en la vagonon, kaj spiris libere nur kiam la fajfo de la lokomotivo al ŝi sciigis, ke ŝia juna mastrino fine alkuras al la ripozo kaj al la libereco.
Elirinte ŝi estis ĉirkaŭata de plena aro da klopodantaj homoj, kiuj, ŝarĝitaj de pakaĵoj kaj de valizoj, kriadis kaj gestadis. La vagonaro el Havro ekalvenis, kaj verŝis sur la trotuaron sian enhavon da vojaĝantoj. Ŝi flankeniris por ebligi la fluadon de tiu anaro, kiam ŝi nevole frapiĝis kontraŭ virinon junan, maldiktalian, elegante kvankam funebrege vestitan. Malgraŭ la dika vualo, kiu kovris ŝian vizaĝon, oni sentis, ke ŝi estas beleta.
– Pardonu min, sinjorino, diris Josefino, levante la kapon.
– Vi faris al mi neniun malbonon, respondis la vojaĝantino.
Kaj ŝi paŝis. Fraŭlino Brantino ektremetis.
– Tio estas neebla, ŝi murmuris. Tamen mi kredas, ke mi rekonis tiun voĉon.
Ŝi volis realiri al la nekonita sinjorino. Sed ŝi estis malhelpita de tuta provinca familio, kiu plenigis la ĉambregon ne rapidante. Fine post kelkaj kubutpuŝadoj, Josefino alvenis al la korto sufiĉe frue por vidi ke la juna virino, kiu tiel forte ŝin mirigis, supreniras en omnibuson, sur kiu ŝi legis: Hotel du Louvre (Hotelo de la Luvro).
Resuprenirinte en la fiakron, kiu ŝin alkondukis, fraŭlino Brantino sin kondukigis al la Rivolia strato.
Sed enironte en la hotelon, la junulino subite haltis.
– Kaj se mi eraras, ŝi diris; se tiu virino ne estas tiu, kiun mi kredas. Antaŭ kiam mi alparolos al ŝi, mi volas esti certa.
Estis malfrue, Josefino decidis, ke ŝi vespermanĝos en restoracio ia, kaj revenis hejmen, remetante siajn serĉadojn al la morgaŭa tago.
Ellitiĝinte frumatene, ŝi alkuris al la Rivolia strato, kaj restis sub la arkaĵaro de la trotuaro, pasadante laŭlonge kaj laŭlarĝe antaŭ la pordo de l’ hotelo, rigardadante ĉiujn vojaĝantojn, kiuj eliras el ĝi.
Fine je la dua posttagmeze, ŝi sentis ke ŝia koro batas rekonante sian antaŭtagan vojaĝantinon. La sinjorino ne delasis la trotuaron, kaj sin direktis al la magazenego, kiu portas la saman nomon ol la hotelo.