Выбрать главу

Josefino alpaŝis malantaŭ ŝi. La nekonata sinjorino havis multajn aĉetadojn farotajn. La multkosteco de ŝiaj aĉetajoj pruvis, ke ŝi estas riĉa. Aliparte la tempo perdita de ŝi al la ekzameno tre atenta de ĉiu objekto, kaj la malrapideco de ŝiaj movadoj pruvis, ke ŝin atendas neniu familiano. Tiu vizito al la Luvraj magazenoj, ebligante, ke ŝi sin provizu de aĵoj, kiujn ŝi bezonas, estis do por ŝi ne nur neceseco sed samtempe plezuro kaj distraĵo.

Ŝin sekvante kiel ombro el kontoro al kontoro, Josefino ŝin kaŝe ekzamenis. Ju pli ŝi ŝin rigardis, des pli ŝia unua impreso ŝajnis rajtigita.

Fine post du horoj da al- kaj elpaŝoj, la juna virino remetis en sian poŝon la notlibreton, kiun ŝi ĉiumomente demandis. Antaŭirite de oficisto, ŝi sin direktis al la kaso.

– Sendu tiujn aĉetaĵojn hejmen, ŝi diris al la kasisto.

– Tre bone, sinjorino; kian nomon? kian adreson?

– Miss   Johnson , hotelo de la Luvro.

– Miss   Johnson , murmuris Josefino. Vere mi eraris: ŝi ne estas la junulino, kiun mi kredis.

Ŝi eliris el la magazeno.

– Nu, ŝi diris, mi riskas. Almenaŭ mi estos sciigita. Kaj ŝi revenis.

– Miss   Johnson , ŝi petis, enirinte en la hotelan oficejon.

La oficistino okule demandis tabelon, kaj respondis: – Sur la unua etaĝo, dekstra koridoro, numero oka.

La junulino frapis sur la pordon portantan la montritan numeron. Ĉambristino ĝin malfermis.

– Ĉu miss   Johnson  estas videbla? petis fraŭlino Brantino.

– No, no, sinjorino, respondis la servistino, kun angla elparoleco tre forta.

– Mi tute bezonus paroli kun ŝi, pro tre grava komunikaĵo.

Aoh!  tre bone. Atendu unu minuton. La servistino penetris en la apudan ĉambron, lasante la pordon duonmalfermita. Josefino aŭdis voĉon, kiun ŝi kredis rekoni. La juna virino parolis per tono akra kaj senpacienca. Evidente ŝi riproĉis sian ĉambristinon, ĉar ŝi permesis, ke fremdulino eniru en ŝian hejmon. La servistino respondis per kelkaj mallongaj frazoj. Ŝi ŝajnis sin senkulpigi. Ĉar la interparolado fariĝis angle, kompreneble Josefino ne komprenis eĉ unu vorton. Tamen io ŝin mirigis. La voĉsono de la sinjorino iom aliformiĝis, kiam ŝi uzis la fremdan lingvon. La duboj de la junulino reaperis.

Post kvin minutoj la ĉambristino revenis.

– Miss   Johnson  volas, ke mi donu tion al vi, ŝi diris, prezentante paperfolion al Josefino.

Ĉi tiu ĝin prenis kaj legis:

Miss Johnson  konas neniun en Parizo. Ŝi elvenas senpere el Ameriko, farinte la lastajn honorojn al sia patro mortigita de Ruĝhaŭtuloj. Pro ŝia nova funebro, ŝi rifuzas momente ĉian interparoladon kun iu ajn.

Fraŭlino Brantino sin sentis tute ŝancelita, sed ŝi tro antaŭeniris por returneniri. Ŝi do sidiĝis sur seĝon, kaj respondis al la servistino:

– Diru al via mastrino, ke mi ne eliros el tiu loko, tiel longe kiam ŝi ne estos doninta al mi la interparoladon, kiun mi petas.

Denove Josefino aŭdis tra la mureto la voĉon koleriĝantan de la juna Amerikanino. Post unu minuto la ĉambristino revenis kaj diris:

– Vi povas eniri, sinjorino. Fraŭlino Brantino penetris en la ĉambron, en kiu la fremdulino ŝin atendis: kaj la pordo fermiĝis malantaŭ ŝi.

Dume Matildo, kiu retrovis en Prelongo ne nur la puran aeron, la sunon kaj la spacon, sed ankaŭ la amikecon de siaj amatoj, sentis ke ŝiaj fortoj revenas de tago al tago. Ŝi dormis dek horojn ĉiunokte, por regajni la tempon perditan. Ĉiumatene la ĉefkuiristo elpensis novan manĝaĵon, kiun englutis la juna virino per sia bela iama malsato. Dank’ al tiu dieto, ruĝeteco unue malforta, sed kiu rapide pli kaj pli malpaliĝis anstataŭis sur ŝiaj vangoj tiun vaksan palegecon, kiu tiel dolore teruris la markizinon. Unuvorte ĉiuj kastelloĝantoj tiel penis satigi ŝiajn plej etajn kapricojn, ke la plendinda infanino estus estinta tute feliĉa, se de tempo al tempo la memoro de la pasintaj suferoj, kiu similis al ŝi malbelega inkubsonĝo, ne ĵetis funebran vualon sur ŝiajn novajn ĝojojn.

Subite tiuj ombroj de malgajeco vaporiĝis kiel ensorĉe: kaj la rebrilo de radianta feliĉeco senĉese lumigis al la vizaĝo de la grafino. Ŝi ŝajnis forgesinta, ke ŝi estas edzino, ke ekzistas ie komandanto nomita Linŝardo, kiu havas sur ŝi absolutajn rajtojn. Ŝi parolis pri la estonteco kiel virino, kiu estus sia propra estrino, ne devigata toleri aliulan voladon. Kiam ŝi troviĝis sola kun siaj gepatroj, ŝi faris antaŭ ili projektojn tiel ĥimerajn, ke sentante ilian neefektivigeblecon la gemarkizoj sentis la larmojn, kiuj supreniris al iliaj okuloj. Ŝi vojaĝos sur sia plezurŝipo kun tiuj, kiujn ŝi amas. Sinjoro de Prelongo ne kuraĝis ŝin kontraŭdiri. Li same ne volis rememorigi al ŝi, ke de tago al tago oni atendas la revenon de la komandanto. Se ĉi tiu ne estis ankoraŭ alveninta, tio fariĝis ĉar iaj deĵoraj detaloj lin detenis en Parizo pli longatempe ol li tion deziris.

Tiuj simptomoj de feliĉeco tiel malrilatanta kun la malgaja realeco tiel maltrankviligis sinjorinon de Prelongo, ke fine ŝi parolis pri tio al la maljuna doktoro. Ĉi tiu skuetis la kapon, dirante ke certe li ne kuraĝas dubi pri la diagnozo de sia fama Pariza kolego: sed fine oni scias, ke tuberuklozuloj, ĉe kiuj la malmulto de tagoj vivotaj estas proksimume kalkulebla, estas eble la homoj, kiuj konstruas plej multe da revoj sur estontecon, kia bedaŭrinde neniam al ili apartenos.

Aŭdinte tiujn malesperigajn parolojn, la markizino estis terurita. Pro tio ŝi observis sian filinon tre atentege. Unue unu afero ŝin mirigis. Ĉiumatene antaŭ la tagmanĝo Matildo sin enfermis dum unu aŭ du horoj en la iama ĉambro de Valentino. Kaj estis kiam ŝi eliris el tiu loĝejo, ke ŝia fizionomio ŝajnis plej ĝojplena. En ĝi kion ŝi faris? Kian motivon de tia kontento ŝi povis trovi? Fraŭlino de Savinako lasis en tiu loko neniun memoraĵon; kaj la ĉambraro iam loĝita de ŝi estis nun meblita laŭ la plej seninteresa maniero.

Ian matenon sinjorino de Prelongo pasis antaŭ la pordo de tiu apartamento, kiam bruado de voĉoj, kiun ŝi aŭdis elirantan el la ĉambro, ŝin haltigis tuje instinkte, ne rimarkante, ke ŝi malnobligas ĝis la metio de spionulino, ŝi aŭskultis: la plaŭdo de kisado alvenis malkonfuze ĝis ŝiaj oreloj. Instigite de scivolo malebliganta, ke ŝi sin detenu, ŝi, forgesinte ĉian konvenecon, rigardis tra la truo de la seruro, Tio, kion ŝi vidis, ŝin sufokis. Matildo, ŝia amata filino, pri kies honoro neniam ŝi dubis, troviĝis sola kun viro. Ĉar ĉi tiu prezentis sian dorson al la pordo, ŝi ne povis distingi liajn trajtojn: sed dank’ al flanka ekmovo farita de li, ŝi rimarkis, ke la nekonatulo havas dikan barbon kaj bronzkoloran haŭton. Plie (detalo, kiu jam ŝin atentigis), lia kostumo estus tiu de riĉa kamparano de la lando.

Inter la grafino kaj li la interparolado ŝajnis amema sed samtempe interesplena. La markizino tion divenis dank’ al iliaj gestoj. Ĉar se la bruo de voĉoj alvenis ĝis ŝiaj oreloj tra la dikeco de la pordo, tamen ŝi ne povis distingi ian silabon. Subite la mistera vizitanto altiris al ŝi Matildon ridetantan, ŝin premis kontraŭ sian koron, ŝin longe kaj pasie kisadis, dum la juna virino ruĝiĝante kaj sufokiĝante ĝoje akceptis liajn karesojn, kaj faris nenion por ilin repuŝi.

Sinjorino de Prelongo ne povis vidi plion. Ŝi rapidis al la lernoĉambro en kiu Raŭlo troviĝis, ekzamenante novan lukontrakton, kiun li estis subskribonta, je la nomo de sia filino, kun farmisto.

– Kio denove okazas? li diris, rimarkante la mienon teruritan de la markizino.

– Nia filino havas amanton.

– Kiu diris al vi tion?

– Neniu; mi lin vidis.