Выбрать главу

Suzano rakontis al sia edzo laŭ ĝiaj plej etaj detaloj la scenon de ŝi viditan antaŭ ne longe.

– Do, ekkriis sinjoro de Prelongo, jen estas la klarigo de tiu senĉesa ĝojado, kiu nin forte mirigis.

– Kion fari? ĝemis la malfeliĉa patrino.

– Jes, kion fari? ripetis Raŭlo kiel eĥo. Matildo estas plenaĝa kaj edzino. Nun tio ne koncernas nin, sed la komandanton.

Pro tiuj vortoj la markizino tremetis.

– Mi supozas, daŭrigis la markizo, ke vi ne intencas sciigi pri tio tiun monstron. Vi scias, ke li estas haltigebla de neniu krimo. Li ŝin mortigus; kaj tiufoje ankoraŭ la leĝo lin senkulpigus.

– Mi pli amus vidi mian filinon malvivan ol malhonoritan, ekkriis la markizino per voĉtono, en kiu eksplodis la ribeliĝo de ĉiuj ŝiaj hontemaj kaj honestecaj sentoj.

– Sendube, sendube, ripetis Raŭlo per tono malpli konvinka. Sed tamen oni ne devas ĉiam kredi tion, kion oni vidas: ni estas pagitaj por certigi la verecon de tiu proverbo. Ĉu vi rekonis tiun viron?

– Ne.

– Ĉu vi havas ian divenigaĵon?

– Nenian.

– Strange, murmuris la markizo, kvazaŭ parolante kun si mem. Ĉar fine tiu kamparano vera aŭ malvera ne falis el la ĉielo. Por alveni ĉi tien, devige li trairis la korton aŭ la ĝardenon, supreniris per la ŝtuparoj, transiris la koridorojn. Ĉu estas eble, ke li estis renkontita de neniu servisto, ke neniu lakeo petis de li tion, kion li deziras?

– Kiel vi, mi absolute nenion komprenas en tio.

– Nu, amikino mia, ni atendu kaj observu. Se la afero ne estas neriparebla, ni penos haltigi Matildon sur la bordo de la profundegaĵo. Se ne, ĉar en tiu domo ni loĝas ĉe nia filino, ĉar restante ni ŝajnus aprobi tian skandalon, necese estos ke ni delasu la kastelon.

Sed la maljuna markizo ne povis elparoli tiujn vortojn, kaj samtempe ne senti sian voĉon sufokitan de plorego.

– Preni de nun tiun ekstreman decidon, li daŭrigis, estus laŭ mia opinio grava malprudentaĵo. Tio avertas la komandanton, kaj naskus katastrofon, kiun eble ni povos malhelpi.

La markizino eliris el ia lernoĉambro, iom rekuraĝigita. Dum ŝi fermis la pordon, ŝi ne aŭdis sian edzon, kiu murmuris mallaŭte:

– Nu, se tio estas vera, mi opinias, ke tiu krima Viktoro juste ricevis tion, kion li meritas.

Estis konsentite inter la gepatroj de Matildo, ke neniu aludo estos farita pri tio, tiel longe kiam la certeco ne apogiĝos sur nerefuteblajn pruvojn. Ne sin gardante, la juna virino sin perfidos pli rapide. La markizino esperis, ke ŝi konservis patrinan aŭtoritaton sufiĉe grandan, por facile rekonduki sian filinon en la virtan vojon.

Sed vane Raŭlo kaj Suzano observis ambaŭ plej atentege, ili povis malkovri neniun kulpigaĵon.

Ĉiumatene Matildo eniris en la apartamenton de fraŭlino de Savinako; ĉiutage ŝi eliris el ĝi pli ĝoja. Ne povante silenti, ŝia patrino petis de ŝi la motivon de tiu nova kaprico.

– Tiu ĉambro al mi memorigas mian amikinon, respondis la grafino. Ĉe la fenestro de la turo, la vidaĵo estas mirinda. Fine por revadi mi troviĝas en ĝi pli agrable ol en ĉiu ajn loko.

Kelkajn fojojn, pro ia preteksto, sinjorino de Prelongo frapis sur la pordon. Sed ĉiufoje Matildo ĝin malfermis tiel nature, ke Suzano estis devigita konfesi, ke ŝia filino troviĝas tute sola.

La servistoj lerte demanditaj por scii ĉu ili ne estus renkontintaj okaze viron similan al la portreto farita de la markizo, unuvoĉe certigis, ke la viro priskribita estas tute nekonita de ili. Tamen tuj kiam Raŭlo turnis la dorson, ili ne povis deteni rideton; ĉar ili faris la samajn rimarkojn ol sinjorino de Prelongo; imitinte sian mastrinon, la ĉambristino rigardis tra la truo de la seruro: fine en la kastelo same kiel en la vilaĝo, tio estis sekreto por neniu: la juna grafino havis amanton.

Laca, ĉar li nenion trovis vane serĉinte, Raŭlo sin demandis ĉu la markizino ne estis la ludo de senteraro: esperante ke ŝi malbone vidis, sinjorino de Prelongo preskaŭ partoprenis la opinion de sia edzo, kiam ĉi tiu ricevis dikan leteron stampitan en Parizo.

Ĉar al li ŝajnis, ke li rekonas la skribaĵon, li tuj serĉis la subskribon. Tio, kion li vidis, lin tiel kortuŝis, ke li sin demandis ĉu ŝerculo ne amuziĝas de lia naiveco. Sed kiam li estis studinta, laŭ la atento kiun ili meritis, la dudek paĝojn de la letero, li ĝin ellasis sur sian skribotablon, dum du dikaj larmoj ruliĝis sur liaj vangoj.

– Malfeliĉa Matildo, li ĝemis; malfeliĉa suferantino! Ve! estas tro malfrue.

En tiu mistera letero oni petis de sinjoro de Prelongo, ke li bonvolu fari grandan feston, en kiu li invitos kiel eble plej multe da homoj: sed la celo de tiu festo ne estis tre precize montrita. Plie oni petegis la markizon, ke li ne sciigu Matildon pri la ricevo de tiu letero.

– Ni faros tion, kion oni konsilas al ni, diris la markizino.

– Kiun pretekston liveri?

– Nian arĝentan geedziĝon. Ja post kelkaj tagoj gesinjoroj de Prelongo estis plenigontaj siajn dudekkvinajn jarojn de geedziĝo. Pro la malĝojeco en kiu ili troviĝis, ili ne intencis festi per ia plezuraĵo tiun datrevenon, kiun la kutimo apartigis el la aliaj. Sed ĉar ili serĉis okazon, kiu ebligus la altiron de multaj personoj al la kastelo, ili ne povis elpensi pli bonan pretekston.

Invitoj estis senditaj ĉiuloken. La markizo zorgis tre atente pri tiu, kiun li skribis al sia bofilo: ĝi estis tre ĝentila. Pro tio la komandanto respondis senprokraste, ke por li estos ne nur devo sed ankaŭ plezuro prezenti al siaj bogepatroj siajn bondezirojn pri iliaj longvivado kaj prosperado.

– Vi scias, Matildo, diris al ŝi la markizino, ke via edzo ĉeestos ĉe tiu festo.

– Ha! respondis la grafino, per tono plena da indiferenteco.

– Kiel? post; tio, kio okazis inter vi, ĉu vi ne estas kortuŝita, revidonte vian turmentiston?

– Ĉu tiu viro povas min interesi? Por mi li nun estas nulaĵo.

La festo okazis laŭ la programo anoncita. Nenio konfuzis la ceremonion. Dum la vespero la vasta manĝoĉambro brilega pro trinkvitraĵoj kaj arĝentilaro ŝajnis gastigi nur feliĉajn homojn. La gemarkizoj ŝajnigis gajecon, kiun de longa tempo ili ne kutimis prezenti. Tamen pro iaj malatentaĵoj, kiujn ili preterlasis, oni sentis, ke ili estas malkvietaj kaj priokupataj.

La komandanto montriĝis bonsocieta viro, kaj lerte adresis al ĉiu ĉeestanto ĝentilan aŭ spritan vorton. Pri Matildo interna ĝojo, kies ĉiu kredis suspekti kaŭzon briligis sian vizaĝon. Ne ŝin lasis la okuloj de ŝia blindigita, ensorĉita edzo. La kunmanĝantoj lin montris al si per malgrandaj skuetoj de siaj kapoj. Tiuj gestetoj estis tre elokventaj, sed Viktoro ne povis diveni ilian veran signifon.

Dum la deserto, la ĉambristo de sinjoro de Prelongo montriĝis en la duonmalfermaĵo de la pordo. Raŭlo faris signon; la ĉambristo alpaŝis.

– La persono, kiun via Moŝto atendas, estas ekalveninta.

– Ĉu vi estas certa, ke ĝin vidis neniu en la kastelo?

– Absolute certa. Mi iris mem ĝin serĉi en la stacidomo, kaj ĝin alkondukis ĉi tien per fervoja veturilo. Mi ĝin enirigis en la saloneton, kiu troviĝas apud la salonego.

– Ĉu vi malfermis la komunikan pordon? Kaj ĉu vi kaŝis tiun malfermaĵon, mallevante la pordkurtenojn?

– Jes, via Moŝto.

– Tre bone. La ĉambristo eliris. Post la vespermanĝo oni aliris al la vasta festsalono lumigita al giorno . Kiam ĉesis la bruaro, la pordo, kiu enirigas en la vestiblon, malfermiĝis, kaj tra ĝi trairis virino tute nigre vestita, kaj havanta la vizaĝon kovritan de dika vualo. Meze de klaraj roboj, de diamantoj kaj de nudaj ŝultroj, tiu funebra kostumo produktis tragedian impreson, kiu tremetigis ĉiujn ĉeestantojn.

La markizino rapidis al la nekonita virino, premis ŝiajn manojn kaj ŝin sidigis apud sin, dirante: