Выбрать главу

Ĉiuj ĉeestantoj alproksimigis siajn seĝojn. Meze de profunda silento, fraŭlino de Savinako komencis sian rakonton:

– En la momento kiam la tero elŝutiĝis, mi min alkroĉis al miaj littukoj. Mi sentis min falantan en grandan nigran truon, kiam mi estis tuje haltigita en mia falo kaj eĉ sublevita alten per io mola kaj elasta. Tio estis, kiel mi tion eksciis pli poste, la barko de Duponto, sublevita sur dorso de grandega ondego, kiu min renkontis kaj laŭ litere min kolektis pasante.

La matraco, kies ĝia fundo estis provizita, moligis ankaŭ la maldolĉecon de la renkonto. Se mi ne estus nove akuŝinta, mi estus elirinta tute sana kaj savita el tiu terurega katastrofo. Subite mi sentis min malsuprenirantan laŭ kapturniga rapideco: tio okazis pro la marefluo, kiu forportis la boaton tie metitan de la Providenco por min eligi el neevitebla morto. Ekkaptite de rapidega fluo, la ŝipeto estis altirita al la maralto: kaj kiam ĝi estis trafinta la plenmaron, ĝi flosiĝis sendirekte, puŝita de ondoj kaj de ventoj.

Malsana, terurita de la katastrofo, plie glaciigita de la malvarmo kaj de la malsekeco, mi kuŝis funde de la barko, rigida, nekapabla provi ian ekmovon, elparoli ian vorton, sed aŭdante ĉion kaj neniel perdinte miajn inteligentajn ecojn. Mi estis certa ke Matildo, mia infano, ge-Kamuŝoj pereis ĉiuj dum la elfalego. Mi enviis tiun sorton, kiu al ili indulgis la malrapidajn turmentegojn de l’ agonio, kiam mi aŭdis supre de mia kapo tiujn vortojn elparolitajn angle:

“Nu, barko kun malvivulo en ĝi.” “Se oni ĝin prenus, ĵetinte la kadavron en la maron.” “Bona ideo! La boato ŝajnas nedifektita.” Mi aŭdis ĉion tion. Mi volis min levi, gestigi, krii; ne eble. La paralizo min najlis sur mia matraco, ne ebligante ke mi sublevu eĉ mian malgrandan fingron. Mi aŭdis la bruon de barko malsuprenirigita de la maristoj sur la maron. Post la ventego, Oceano kvietiĝis kvazaŭ ensorĉe: la luno brilis helege. Du viroj saltis en mian boaton, prenis la remilojn kaj ĝin alkondukis al la ŝipo. Tiam la interparolado rekomencis.

“Antaŭ kiam ni suprentiros la ŝipeton, estus prefere nin liberigi el tiu kadavro, kiu pezas.” “Kompreneble. Senutile estas ĝin porti supren.” Mi sentis min sublevitan per la ŝultroj kaj per la kruroj. La du maristoj jam ekbalancis mian korpon per ritma movado, por ke fariĝu pli facila la ĵeto de ĝi ekster la rando de la barko, kiam tria voĉo diris laŭtege:

“Ĉu vi estas certa, ke ĝi estas malviva?” “Sendiskuteble: sen tio, ĝi moviĝus, ĝi ribeliĝus.” “Tio pruvas nenion. Alportu ĝin tien, por ke oni estu certa pri tio. Mi bonvolas nutri la skvalojn per kadavroj sed ne per vivantoj.” Ĉar la viro parolinta estis la ŝipestro, lin oni tuje obeis. Mi sentis min sublevitan, eligitan el la barko, kuŝigitan sur la plankon, dum orelo apogiĝis sur mian bruston.

“Nu, ĉu mi estis prava?” ekkriis la ŝipestro per triumfa tono. “Ekzistas ankoraŭ ero da vivo.” “Sed kion ni faros de tiu ano?” “Tiu ano estas ino.” “Ho! tio ŝajnas miriga. Kion ŝi faris en tiu barko?” “Ĉu mi scias? Mi donos al ŝi mian ĉambron, kaj ŝin flegos kiel eble plej bone. Ni penos scii, kia estas tiu virino; kaj se ni povas ŝin konduki en ŝian patrujon, ni tion faros.” Denove mi sentis min forportitan kaj kuŝigitan en varman liton. Dum multaj horoj mi restis en ĝi nekon scia. De tempo al tempo mi sentis orelon apogiĝantan sur mian bruston. Oni venis certiĝi ĉu mia koro batas ĉiam.

“Ĉu oni ekzamenis la barkon?” petis la ŝipestro. “Jes.” “Kion oni trovis en ĝi?” “Provizojn kaj matracon.” “Kaj poste?” “Nenion plu.” “Sed la nomo de la boato, ĝia haveno kutima?” “Tiuj montroj estis skrapitaj.” “Diablo! Kion mi faros de tiu virino? Ŝi ne povas paroli. Mi trovas ŝin vestitan nur de noktovesto, sen ia papero, kiu povas montri kia ŝi estas, de kie ŝi venas. La boato mem enhavas neniun sciigon. Mi vidas nur unu aferon ebla: konduki kun ni Nov-Jorkon tiun nekonatan virinon. Sinjoro Johnson  mem decidos.” Tiuj vortoj al mi konigis, ke la ŝipo min savinta estas amerika.

La paralizo, kiu min senmovigis, daŭris dum kelka tempo. Sed ĉar ĝi estis kaŭzita de la teruro kaj de la malvarmo, ĝi cedis iom, dank’ al la certeco en kiu mi troviĝis, ke mi estas savita, kaj dank’ al la varmeco de la lito konservita per boteloj plenaj da varma akvo.

Post tri tagoj mi povis fari signon per la mano. Oni enkondukis inter miaj dentoj kelkajn gutojn da brando. Tiu trinkaĵo min tute revivigis. Baldaŭ mi troviĝis sufiĉe fortika por engluti iom da nutraĵo: poste mi faris kelkajn paŝojn interne de la kajuto. Fine ian tagon, min apogante sur la brakon de la ŝipestro, mi povis supreniri sur la ferdekon. Sed estis ĉiam neebla la elparolo de unu vorto. La paralizo de la lango estis la plej longedaŭra el la simptomoj de mia malsano, kaj malaperis nur post la aliaj.

Alveninte en Nov-Jorkon, mi estis prezentita al la posedanto de la ŝipo. Li estis unu el tiuj riĉegaj Amerikanoj, kies multaj ŝipoj sulkas ĉiujn marojn de la terglobo. Li gratulis la ŝipestron kaj liajn maristojn pro la humana ago farita de ili, ĉar ili min savis kaj flegis; kaj li donis al ili pro tio gravan rekompenson.

Ekvidante sinjoron Johnson ’on, mi estis mirigita de lia boneca ŝajno, de la profunda malĝojeco pentrita sur lia vizaĝo kaj precipe de la speciala atento, per kiu li min rigardadis. Baldaŭ mi konis la kaŭzon de tio. Antaŭ ne longe li estis perdinta, pro fervoja akcidento, sian edzinon kaj sian ununuran filinon samaĝan kiel min; kaj li trovis, ke iaj detaloj de mia personeco al li memorigis lian karan Mabelon, ĉiam ploritan de li.

“Pro tio,” li diris ian tagon al unu el siaj amikoj, “mi volas fari, por tiu malfeliĉa infanino mirakle savita, tion, kion mi estus feliĉa, ke oni faru por la mia, se ŝi estus troviĝinta en simila situacio.” La malfacileco de la parolo, kiun la kuracistoj nomis afazio, cedis fine dank’ al ĉiuspecaj flegoj kaj kuracadoj elpensitaj por min resanigi. Ian tagon mi povis paroli sufiĉe facile, kaj fari al mia bonfaranto la konfeson de mia kulpo, kaj la rakonton de ĉiuj fariĝoj ĝin antaŭ- kaj postirintaj.

“Kion vi intencas fari nun?” li demandis. “Mi petas vin, donu al mi konsilon.” “Unue necese estas, ke vi konu la veron tutan pri la katastrofo de la krutaĵo, kaj sciu ĉu via infano kaj via amikino estas ankoraŭ vivantaj aŭ ne.”

Sinjoro Johnson  sin turnis tuje al agentejo por sciigoj. Post unu monato, li ricevis la jenan respondon:

“La elfalego de la Kamuŝa domo estis tute plena. Ĉiuj, kiuj en ĝi troviĝis, pereis. Oni retrovis iliajn kadavrojn.” Do la agento, kiun mia protektanto komisiis pri tiuj serĉadoj, erarigite de falsaj ŝajnoj, al ni liveris malverajn sciigojn. Sed tiu rakonto estis tiel verŝajna, ke mi ne dubis eĉ unu minuton.

Mi kredis vin malviva, Matildo, aldonis Valentino sin turnante al la grafino: mi ne kuraĝis skribi al gesinjoroj de Prelongo, ĉar mi sentis, ke mi estis la nevola kaŭzo de la malespero, en kiun mi vidis ilin ĵetitajn pro via pereo: kaj estis neebla la antaŭvido de teruraj konsekvencoj. kiujn okazigis mia malapero. Certe tio ne senkulpigas mian silenton, sed tamen tio ĝin klarigas. Hodiaŭ, sed nur hodiaŭ, mi komprenas kun grandega ĉagreno la gravecon de mia kulpo. Do unu fojon plie, mia plendinda amikino, mi petas de vi la donon de via pardono.

La grafino ne respondis parole, sed ŝi altiris al sia brusto sian amikinon, kiu ploregis multajn larmojn. Viŝinte siajn okulojn, Valentino daŭrigis:

– Sinjoro Johnson  mem al mi konsilis, ke mi kredigu al mia morto. Ian tagon, li diris:

“Vi perdis ĉiujn viajn amitojn: vi troviĝas tute sola en la mondo; mi same. Nu, jen estas propono, kiun mi faros al vi! Neniam lasu min: ni unuigu niajn ambaŭ malfeliĉojn. Eble per tiu kunligo ni faros feliĉon.” Unue mi kredis, ke li deziris edziĝi kun mi. Jam mi suferis, estante devigata respondi per rifuzo kaj pagi per ŝajna maldankeco la bonfarojn da kiuj li min plenigis, kiam li daŭrigis: