Выбрать главу

“Se mi estus pli juna, mi estus petinta vian manon; sed mi tro bone komprenas, ke mi farus tre netaŭgan edzon kun mia griza barbo. Sed ĉar aliparte ĉeesto tro longedaŭra sub mia tegmento malutilus vian bonfamon, ĉu vi volas anstataŭi la filinon, kiun mi perdis? Ĉu vi volas, ke dank’ al filinigo, mi fariĝu via patro?” Aŭdante tiun proponon tiel delikatan kaj tiel grandkoran, mi sentis unu el plej grandaj emocioj de mia vivo. Do mi respondis ĝoje:

“Estu certa pri mia filinamo, patro mia.” La formalaĵoj estis rapide plenumitaj, kiel ĉio, kion oni faras en la Unuigitaj Ŝtatoj. De tiu tempo Valentino de Savinako ne ekzistas plu; ŝi estis anstataŭita de miss   Johnson .

Mi ŝajne estis tute feliĉa. Bedaŭrinde la memoro de miaj pasintaj malfeliĉaĵoj ĉiam venenigis mian vivon. Mi ne diros, ke mia nova patro min amis; tiu vorto estas tro malforta; ĉar la amemo de li sentita al mi estis vera amego. Li montriĝis reale ĝoja nur kiam mi ĉerpis plenmane en lian neelĉerpeblan kason: li senĉese serĉis per kia maniero li kontentigos miajn plej etajn fantaziojn, ĉiam plendante, ke mi estas tro diskretema.

Ian tagon li anoncis, ke li estas veturonta pro longa vojaĝo. Li estis vizitonta siajn petrolputojn en Pensilvanio kaj siajn arĝentminejojn en Kolorado.

“Sed,” mi diris, “ĉu vi ne estas traveturonta tra landoj ankoraŭ neregitaj de Eŭropanoj kaj loĝataj de Siuksoj ( Sioux )?” “Sendube.” “Nu, ne veturu tiam; mi petas vin. Via posedaĵo estas grandega, ĉu taŭgas ke la direktado de viaj ekspluataĵoj estu pli-malpli perfekta; ĉar malgraŭ la malŝparadoj al kiuj vi min devigas, vi ne povas elspezi vian renton. Via vivo estas por mi pli grandvalora ol kelkaj miloj da dolaroj.” “Mia kara filino,” li respondis, “vi rezonas infanine. Kiam eĉ lia riĉeco estus nekalkulebla, tamen, tiel longe kiam li posedas inteligentecon kaj sanon, viro devas laboradi. Li estus kulpa, lasante difektigi per sia mallaboremo la entreprenojn de li komencitajn. Pri la Ruĝhaŭtuloj, kiuj vin tiel teruras, ili estas multe pli danĝeraj en la romanoj ol en la Herbejo. Ilin timas nur imagoj de junulinoj, sed tute ne vojaĝantoj bone armitaj.” Kaj li eliris.

Ve! miaj antaŭsentoj ne min trompis. Post kelkaj semajnoj mi eksciis, ke la publika veturilo, en kiu sinjoro Johnson  vojaĝis, estis atakita de Apaŝa bando. Ĉiuj homoj en ĝi troviĝantaj estis mortigitaj, sen ia escepto.

“Sed mi estas do markita de la Fatalo,” mi ekkriis. “Mi alportas la malfeliĉecon al tiuj, kiuj min alproksimiĝas. Tuj kiam iu kuniĝas kun mi, li estas senkompate frapita de Morto.” Mi eĉ ne havis la konsolon ploradi sur la tombon de mia filiniginta patro, ĉar lia korpo kuŝis sentomba sur la herbejoj de la Far-Uesto. Mi estis devigita plenumi funebran ceremonion, kiu fariĝis antaŭ malplena katafalko. Ĉiuj Nov-Jorkaj gravaj personoj konsideris kiel devon sian ĉeeston al tiu piaĵo. Sed post kiam mi estis sendita tra la spaco lastan adiaŭon al mia bonfaranto malviva, nenio min detenis en Ameriko. Mi decidis, ke mi revenos Eŭropon; ĉar mi forte deziris revidi Parizon en kiu finis miaj infanjaroj. Doninte al mia notario ĉiujn rajtigojn, kiujn li bezonis por ordigi la heredaĵon, mi rapide faris miajn preparojn por la eliro. En la momento kiam mi enŝipiĝis, mi ricevis de mia intendanto kalkulon montrantan proksimume la ciferon de la posedaĵo lasita de sinjoro Johnson . Sur tiu papero ĝi estis minimume estimata po dudek milionoj da dolaroj.

– Ha! ekkriis tiam la rakontantino per kortuŝanta tono, se iam mi estus posedinta kapitaleton eĉ tute malgrandan, mi edziniĝis kun sinjoro de Ruvezo; mi petis de li ke li eksiĝu; fine li ne estus elirinta: kaj tiuj malfeliĉaĵoj, kies mi estis nevola kaŭzo, ne estus okazintaj. Dum hodiaŭ mi estas premegata de tiu supermezura riĉaĵaro, kiu ne povas min utili: ĝi alvenas en la momento kiam mi ne ĝin bezonas plu. Mia kara Matildo, se vi mem ne estus tiel riĉa, mi ĝin donus al vi ĝojege, petante de vi interŝanĝe nur la forgeson de l’ estinteco kaj samtempe malgrandan lokon en via domo kaj en via koro.

Ĉiuj ĉeestantoj estis kortuŝitaj. La grafino premis silente la manon de Valentino. Redoninte al ŝi sian kareson, fraŭlino de Savinako daŭrigis:

– Nun restas dirotaj malmulte da vortoj. Elvagoniĝinte en la Sankta-Lazara, stacidomo, mi estis rekonita de Josefino. Kvankam ŝin erarigis la nomo Johnson , kiu hodiaŭ estas la mia, tamen ŝi obstine sieĝis mian pordon: kaj mi benas ŝin pro ŝia persisteco. Per ŝi mi konis plendetale la nekredeblajn turmentojn, kiujn mia malfeliĉa amikino suferis pro mi. Tiam mi konsilis al sinjoro de Prelongo, ke li faru grandan feston en la kastelo. Ĉar mi intencis ne nur rehonorigi Matildon, sed plie mi volis premegi sub la publika malestimo la krimulon, kiu per hontindaj manovroj trudis al ŝi la edziniĝon kun li.

Valentino silentis, Kortuŝegite ĉiuj aŭskultintoj same ne kuraĝis paroli laŭte: nur kelkaj pripensoj estis mallaŭte interŝanĝitaj. Fine unu post la alia ĉiuj invititoj sin levis. Ili jam komencis siajn adiaŭajn afablaĵojn al la gemastroj, kiam, kvankam estis malfrue, la malgranda Valento akompanita de sia guvernistino eniris en la salonon. Lin vidante, ĉiuj, kiuj eble estus ankoraŭ nekredemaj, fariĝis subite konvinkitaj. Li estis la viva portreto de sia patrino.

Valentino ektremetis. Rapidante al sia filo, ŝi lin prenis en siajn brakojn kaj lin kovris per kisadoj. Sed la infano, terurita de la pasiaj elmontroj de tiu nekonita virino, ekploregis. Al Matildo li prezentis siajn malgrandajn brakojn, ekkriante:

– Mama, mama! La juna patrino sentis ke ŝia koro kuntiriĝas. Sed farinte ekpenon de volado, ŝi ridetis; kaj sin turnante al la infaneto:

– Amu ŝin kore, ŝi diris. Neniam vi estos sufiĉe dankema por pagi konvene ŝian sindonemon kaj ŝiajn suferojn.

Dume la infano, grimpinte sur la genuojn de la grafino, ŝin rigardis per siaj friponaj okuloj de troamita knabeto. Dum li balbutis nekompreneblajn parolojn, li batetis ŝiajn vangojn per siaj malfortaj manetoj. Tiam Matildo, dum ŝi redonis al sia filigito la karesojn, kiujn ĉi tiu malŝparis, diris al fraŭlino de Savinako:

– Mi petos de vi favoron. Neniam elprenu el mi tiun infanon. Mi tro suferis pro li por ne lin amegi.

– Li havos du patrinojn, respondis simple Valentino.

– Vi estas prava, fraŭlino, rimarkigis sinjoro Benojto kun sia kutima delikateco: la vera patrino ne estas tiu, kiu naskas, sed tiu, kiu vartas infanon, kaj ĝin vindas en sian amecon.

Ĉiuj ĉeestantoj rigardis tiun scenon kortuŝe. Kiam la invititoj eliris, ili salutis la grafinon per respektplenaj elmontroj, al kiuj de longa tempo ŝi ne estis plu kutimigita.

– Kiam mi pensas, diris la grafo de Roŝbrulo al Raŭlo, premante lian manon, kiam mi pensas, ke eble mi estis, pro la konsilo al vi donita de mi, unu el malfeliĉiloj, kiuj suferigis la grafinon, mi hontas min mem. Fine post tio, kio okazis, mi esperas ke via fripona bofilo ne kuraĝos revenĝi sin. Vi estas liberigita el li por longa tempo.

– Bedaŭrinde, respondis Raŭlo malĝoje, tiu krimulo restas ĉiam la edzo de mia filino. Tiu Valentina revivigo, kiu ŝin rehonorigas, alvenas, ve! kiam ĉio estas perdita.

– Krom la honoro, markizo. Tiu devizo de fama reĝo estu samtempe la via.

Dum tiu interparolado la salono malpleniĝis. Estis la maljuna grafo, kiu eliris laste, klinante sin antaŭ Matildo kaj al ŝi malŝparinte ĉiujn elmontrojn de la plej profunda respektego.

Kiam ĉiu estis elirinta:

– Valentino, diris ŝia amikino, malfruiĝas. Kredeble vi estas laca. Permesu, ke mi mem vin konduku al la ĉambro, kiun mi difinis al vi.

– Sed mi esperas, ke mi reokupos mian iaman apartamenton, tiun kiu memorigas la solajn horojn de feliĉeco vere sentita de mi en mia vivo.