Выбрать главу

Subite la rigliloj estis tiritaj, kaj la pordo tute larĝe malfermiĝis.

Sur la sojlo aperis viro kun bronzkolora vizaĝo, kun barbo dika.

Per komanda gesto li montris al la komandanto la ŝtuparon kondukantan al la vestiblo, kaj diris simple:

– Eliru. Aŭdinte tiun voĉon, ĉiuj ĉeestantoj tremetis.

– Sinjoro de Blasano! balbutis Viktoro per sufokita voĉo.

– Gastono! ekkriis la markizino, levante la brakojn al la ĉielo.

– La duko! la duko! murmuris ĉiuj servistoj teruritaj.

– Jes, demono vomita de l’ Infero, la duko de Blasano, kiu eliras el sia tombo, por elpreni el viaj manoj la malfeliĉulinon, kiun vi turmentegas.

La kolerego de Viktoro subite kvietiĝis. Li ellasis teren sian senutilan hakilon. Kun okuloj malklaraj, kun haroj gluitaj sur liaj tempioj, li penis repuŝi per siaj ambaŭ manoj etenditaj la supernaturan aperaĵon starigantan antaŭ li.

– Ĉu vi min aŭdis, krimulo? Mi estas la rajta edzo de la grafino. Kun ŝia permeso, ĉi tie mi troviĝas ĉe mi: sola mi havas rajton paroli estre.

Sed la filo Liŝardo daŭre restis sur la sama loko, ŝtonigita, kun oreloj zumantaj, ne komprenante.

– Ĉu mi estos devigata vin ĵetigi eksteren per miaj brakoj, ekkriis la duko, kiun ekokupis la malpacienco.

Sed tiu insulto, kiu lin verŝis kiel vipbato, la komandanto ŝajnis vekiĝi. Lia vizaĝo ruĝkoloriĝis de purpura masko; liaj kruroj balanciĝis dum unu sekundo; kaj de sia tuta alteco li falegis sur la ŝtonplatojn, fulmofrapite de apopleksio.

– Oni metu la korpon de tiu fripono sur portilon, ordonis la duko; kaj oni ĝin tuje realportu al la loĝejo de lia patro, al la Linŝarda farmodomo.

ĈAPITRO DEKOKA

De lia deksesjara ago, la dukon de Blasano ofte atakis krizoj de stranga malsano, kiun konis nur lia patrino, la patrindukino de Blasano, kaj Laŭrento, lia fidela servisto. Pro emocio, ĉagreno, aŭ ia ajn alia animtuŝo neatende alveninta, li subite falis en katalepsian staton, kiu kelkafoje daŭris dum multaj tagoj. Estis tia krizo, kiu okazis, kiam li legis la malnoblegan leteron, en kiu Viktoro kulpigis Matildon, ke ŝi estas la patrino de Valento. Unufoje eĉ li restis senmova sur sia lito, similante kadavron, dum pli ol unu semajno.

Kiam li eliris el tiu letargia rigideco, kvankam dum tiu tempo li neniel nutriĝis, tamen li sentis pro tio neniun doloron: post kelkaj horoj lia farto refariĝis tiel sana kiel antaŭe. Tamen li restis ĉiam iom malfortika: la fortegaj ekzercadoj, la rajdado precipe, lin treege lacigis. La hidroterapio kaj aliaj kuracrimedoj estis senprofite uzitaj. Sola la elektro ŝajnis doni kelkajn bonajn rezultatojn. Sed la kuracistoj konsilis, ke oni uzu tiun danĝeran rimedon nur kiel lastan provon, kiam tiu neordinara dormado daŭrus tro longatempe; ĉar ili timis, ke ĝi aliformigu en realan pereon staton, kiu similis la morton, nur ŝajne.

Multajn fojojn, volante sin liberigi el ekzistado, kiu estis por li peza ŝarĝo, la duko provis atenci sian vivon. Sed ĉiam oni sin intermetis sufiĉe frue por malhelpi, ke li plenumu sian pereigan projekton.

Tiam li renkontis Matildon. Vidante la junulinon, li sentis impreson subitan kaj ĝis nun nekonitan, kiu favore influis la iradon de lia farto: la espero, ke li estos feliĉa kun fraŭlino de Prelongo, forpelis for de lia spirito ĉiun deziron al la memmortigo. Tamen konsciencriproĉo en ŝoviĝis en lian animon. Li sin demandis kun maltrankvileco, ĉu li agas honeste, kunligante kun sia ekzistado de degenerito tiun belegan infaninon, kiu ridetas al la vivo, en la radiado de siaj dudek jaroj. Pro tio, kiam li kredis sin perfidita, ne nur li ne sin riproĉis per insultaj vortoj, kiel li certe estus farinta, se lia farto estus estinta tute sana, sed kontraŭe li diris al si, ke la sola kulpigoto estas li, do ke la devo ordonas, ke li malaperu, kaj riparu kiel eble plej plene la malbonon de li faritan. Tiam lia deziro al la memmortigo renaskiĝis pli potenca ol antaŭe, ĉar ĝi estis ŝajne rajtigita de la cirkonstancoj.

Sed se la duko soifis la morton, lin samtempe teruris la ideo, ke eble oni povus lin entombigi, kvankam li estus ankoraŭ vivanta. Por malebligi tiun timindan eblecon, li farigis specialan ĉerkon dolĉe vatumitan kaj matracumitan. La kovrilo havis retaĵon metitan nivele de la kapo. Ĝi ŝlosiĝis per seruro, kiu estis ŝlosebla samtempe de la interno kaj de la ekstero per eta ŝlosilo, kiun la junulo ĉiam portis sur si alligitan al sia poŝhorloga ĉeneto meze de aliaj brelokoj, kiuj ĝin kaŝis. Oni faris du aliajn ŝlosilojn similajn. Laŭrento havis unu el ili, kaj sinjorino de Blasano la alian. Plie en la paperujo de Gastono troviĝis koverto kun tiu surskribo:

Malfermota post mia morto.

En tiu koverto, letero, tute skribita de lia mano kaj stampita de lia blazonhava sigelo, enhavis tiujn strangajn kaj detalitajn rekomendojn, kiuj tiel forte mirigis sinjoron de Prelongo. Por ke la ĉeestantoj ne kredu, ke ĝi estas malnova funebra petolaĵo, sinjoro de Blasano renovigis ĉiumonate tiun protektantan leteron.

Kvankam neniu povas lin riproĉi pri tio, tamen la duko hontis tiun nervan malsanon, kiu venenis lian vivon. Ĝi restis nekonita por ĉiuj homoj, tiel lerte Laŭrento kaj lia juna mastro ĝis nun sukcesis ĝin kaŝi al la okuloj de la publiko. Se la cirkonstancoj, kiuj akompanis la edziĝon de Gastono, ne estus estintaj tiel gravaj, neniel la fidela servisto estus permesinta, ke Raŭlo lin vidu en tiu stato.

En la momento de sia memmortiga provo, kiam la juna duko estis tre certa, ke neniam li sufiĉe potencos siajn nervojn por ebligi la apogon de la revolvera tubo sur sian tempion, li decidis ke li uzos rimedon, kiu ĝis nun ofte sukcesis. Li prenis malgrandan boteleton plenan da orkolora likvoro, kaj verŝis en glason ĝian enhavon. Ĝi estis pocio, en kiu troviĝis kelkaj gutoj da prusika acido. En diversaj cirkonstancoj Gastono ĝin uzis; kaj ĉiam li estis kontentigita de la rezultatoj ricevitaj. Sed tiun fojon la nerveksciteco estis tiel ega, ke, kvankam la kuracilo estis tre potenca, tamen ĝi ne liveris la kutiman rezultaton, kaj ne povis haltigi la krizon, kiu daŭrigis sian iradon. Do la juna duko falis sur la tapiŝon de sia ĉambro.

Se Laŭrento estus ĉeestinta, li ne estus erarigita pri la naturo de l’ akcidento: sed li forestis, elirinte la saman tagon por diri eternan adiaŭon al sia mortanta patrino. Baptisto, kiu lin anstataŭis, ne estis sciigita pri tiu mistera malsano. Sola sinjorino de Blasano estis kapabla sin intermeti utile. Sed kredante la memmortigon de sia filo, fulmofrapite de tiu novaĵo, kiu ŝin premegis tiel kruele, ŝi mortis ne rekonsciiĝinte. La kuracisto venigita por kuraci la dukon estis ŝajne erarigita de la ŝajnoj, ĉar nediskuteble Gastono intencis fini sian vivon. Liaj testamentaj rekomendoj, la revolvero trovita piede de la lito, la glaso rompita enhavanta ankoraŭ kelkajn gutojn de fluidaĵo, en kiu la farmacisto senŝancele rekonis postesignojn de prusika acido, ĉio fortigis la hipotezon de memmortigo. Do, donante la permeson por entombigo, post ekzameno tro mallonga kaj tro malplena, tiu kampara praktikisto, simpla sanoficiro, certe agis laŭ nepardonebla malsagaceco; tamen se la cirkonstancoj ne rajtigis tiun farmanieron, ili ĝin sufiĉe klarigis.

Jam de tri tagoj Gaston  dormadis en sia ĉerko sensonĝan dormegon, kiam li vekiĝis. Mirante pro la tomba silento kiu lin ĉirkaŭas, pro la profunda senlumeco en kiu li sentas sin kvazaŭ dronintan, li volis sidiĝi. Sed, ĉar lia kapo renkontis la kovrilon de la ĉerko, li refalis sur la dorson. Per la mano li palpetis ĉirkaŭ si, kaj rapide komprenis tion, kio okazis.

Por ke li ne fariĝu tro mirigita, se tiu entombigo reale okazus, li kutimis provi ĉiumonate ripetadon de la ekzerco, kiun li faris en tiu momento. Li do sen malfacileco retrovis impreson, al kiu li estis sin kutimiginta.