Ĉar, kiel por la aĉeto de la kastelo, ĉiuj tiuj vendadoj estis faritaj sub nomo de tria persono fremda kaj nekonita en la lando, al kiu, por lin rekompensi pro lia servemo, Linŝardo pagis gravan makleron. Dank’ al tiu kunkulpeco, la subskribo de l’ ekssubregisto nenie troviĝis: kaj estis neeble, ke la posedanto ŝtelita povos suspekti, ke lia ruiniginto estis lia propra intendanto.
Kiam la vojaĝa kaleŝo, kiu veturigis Prelongon la iamajn posedintojn de la kastelo, haltis antaŭ lia pordo, la ruza fripono opiniis, ke alvenis la momento efektivigi projekton elpensitan de tempo jam longa. Certe lia havaĵo estis netuŝebla: neniu rajte povis al li ĝin disputi. Sed samtempe li diris al si ke, ĉar la reĝeco estas restarigita, sinjoro de Prelongo, refariĝinte potenca, favore aŭskultata de la reĝo, penos, per ĉiuj eblaj rimedoj, repreni la heredbienon de siaj prapatroj. La iama subregisto ne timis tujan reprenon; sed lin teruris eblaj incitetoj kaj enuadoj, kiuj lasus al li neniun minuton da ripozo: kaj, ĉar li sentis sin maljuniĝantan, li volis ĝui pace la rabitan riĉaĵon.
La perulo, kiun li iam uzis, estis malviva jam de kelkaj jaroj; do lin povis ataki nenia maldiskreto: kaj li estis certa, ke daŭros la publika estimo, kiu ĝis nun lin ĉirkaŭis, kaj kiun li ŝatis treege. Sed fama proceso okazu, informiĝo fariĝu, la tuta trabaĵo de liaj kombinoj, tiel penade starigitaj, subite falegos.
Do Linŝardo komprenis, ke estas necese konsenti malgrandan perdon, kaj redoni al la markizo, sen espero de reakiro, tiun malnovan kastelon ruiniĝantan, kiun li neniel povis utiligi.
La antaŭan jaron, li ŝajne ĝin reaĉetis, tiufoje tre malkaŝe, grande mirigante siajn najbarojn, kiuj diris inter si:
– Kion do li volas fari per tiuj disrompaĵoj? La ruza vilaĝano efektivigis sian projekton. Agante lerte, li esperis malkolerigi sinjoron de Prelongo, kaj aliformigi en amikon tiun iaman mastron, kiu alvenos kun minaco en la okuloj, kun riproĉoj en la buŝo.
La maljuna fripono ne eraris. Retrovinte ruinigita la prapatran domegon, kiun li lasis sendifekta antaŭ sia eliro, Roĝero sentis sian koron okupitan de malespero kaj de kolero. Sed la subregisto, de tempo jam longa, preparis sian defendon.
– Via markiza Moŝto, li diris, mi ne povis malhelpi, ke la revolucia rabado ne ruinigu la kastelon de viaj prapatroj. Mi povis fari nur unu aferon: reaĉeti per miaj ŝparaĵoj tion, kion la sankulotoj bonvolis indulgi. Tiu kastelo al mi apartenas; kaj mi ĝin redonas al vi.
– Tio estas tre bona; mi dankas vin, respondis Roĝero, farante grimacon de malkontento, sed ĉu vi opinias, ke estas loĝebla tiu amaso da ruboj? Tiam Linŝardo sin levas, kaj diras per voĉo solena:
– Via Prelonga markiza Moŝto, ekzistas supre de la pordo, kiu enirigas en la grandan nordan turon granita ŝtonplato, sur kiu estas skulptita la blazonŝildo de via familio: tri leonoj pasantaj sur sinopla kampo. Ĉi tien metita de la kreinto de via raso, ĝi transiris la jarcentojn sendifektite, kaj ĝi ankoraŭ superas la landon laŭ trimejla radio. Unuafoje jam, dum epoko de fama kardinalo, Dio ĝin protektis, ĉar ĝin mirakle ne rompis la eksplodo. Se mi ne estus estinta fidela servisto, la kastelo, falante en aliajn manojn, dispeciĝis sub la pikilego de detruistoj. Sed feliĉe mi tie ĉi troviĝis, ĝin observante. La restaĵoj de la palaco malmulte min interesis: por mi, tiu sankta simbolo nur estis grava: kaj mi ĝin prenis sub mia protekto, por ke la sangokovritaj manoj de la Revolucio ne ĝin detruu, ne ĝin malrespektu.
Tiuj vortoj, elparolitaj per voĉo vibranta, aliris rekte al la koro de la maljuna nobelulo, kaj korbatigis la plej intimajn fibrojn de lia rasa malhumileco. Do, rapidante al sia iama intendanto, li premis liajn manojn, kaj ekkriis:
– Danke, mia bona Linŝardo; danke, mia fidela servisto; mi vin malprave kulpigis: pardonu min.
Tuj oni aliris al la notario por la donkontrakto, per kiu la ekssubregisto donacis al la iama posedinto de la kastelo la ruinojn de ĝi, kaj la parkon ĝin ĉirkaŭantan. Kaj sur la notaria papero stampita, registrita, la subskribo de la Prelonga markizo malvolvis sian parafon, dum ĝin kontaktigis la nomo de lia iama lakeo.
El la milmiliono por migritoj la senbiena nobelulo estis rajte ricevonta grandegan parton. Do, post kelkaj tagoj, li aliris Parizon, por fari, ĉe la komisiitaro pro tio nomita la necesajn klopodojn. Post multaj malrapidaĵoj, post senfinaj interparoladoj, la monsumo da ses milionoj al li estis difinita.
Linŝardo, konservita en siaj intendantaj funkcioj, prenis sur sin ĉiujn detalajn klopodojn, kiujn absolute ne komprenis la naiva markizo. Dank’ al li, la hotelo de la Grenela strato estis reaĉetita, kaj restarigita la Prelonga kastelo; dum Imperiostila meblaro anstataŭis la antikvajn Ludovikodekkvinajn apogseĝojn, kiu fariĝis netroveblaj pro malofteco.
Ĝardenfabrikisto metis en la senarbigitan parkegon taĉmenton da laboristoj: kaj beleta anglostila parketo tre kombita, tre brosita, tre rastita anstataŭis la belegan antikvan arbegaron.
La kelkaj jarcentaj kverkoj, kiuj ne estis faligitaj pro brakomanko, estis pie konservitaj, kaj fariĝis la centro kaj samtempe la kaŭzo de ravaj herbejoj, kies pala verdaĵo ĝojigis la rigardon. Fonteto, kiu proksime fluis, estis kaptita, kaj povis forkuri al la ebenaĵo nur kiam ĝi estis fruktiginta la novan parkon, ĝin malsekigante per siaj multaj kurbiĝoj, kaj farante de loko al loko belmovajn akvofaletojn sur nenaturaj rokaĵoj multekoste masonitaj. Ĉi tie kaj tie naturŝajnaj pontoj ebligis la transiron super ĝi. Oni eĉ konstruis per cemento, en la parto plej malproksima, ruinaĵon tiel perfekte kaj tiel okultrompe faritan, ke la pasanto ne klarigita restis konvinkita, ke li havas antaŭ li veran feŭdalan restaĵon, datumantan de la Krucaj militiroj.
La mono kiu, post tiuj laboroj, restis el la monsumo donita kiel kompensaĵo, estis procente donita de Linŝardo al la ŝtata prunto, por ke ĝi pagu la renton.
Certe inter la antikvaj Prelongaj markizoj kaj la nuna, neniu komparo estis ebla: sed tamen li povis ankoraŭ figuri en la mondo, kaj en ĝi vivadi kiel riĉa senokupulo.
Dum tiu tempo, lia filo Raŭlo, grafo de Prelongo, naskita en Germanujo dum ekzilo, plenumis apud la reĝo la funkciojn de nobelgardisto, funkciojn, al kiuj liaj multaj nobelecaj vicoj donis rajton nediskuteblan.
La patro Linŝardo havis filon nomitan Andreo, naskitan antaŭ la Revolucio kaj sekve iom pli maljunan ol la grafo Raŭlo. De tiu tempo fluis dudekok jaroj, kaj la knabo fariĝis bela junulo, kiu estis por sia patro lia sola ĝojo kaj sola fiereco. Pro tio, afero, kiun la maljunulo pli ŝatis ol la riĉecon, estis la estimo kaj la amo de sia filo. Li estu sola, la juĝoj, kiujn oni povus fari pri liaj gestoj aŭ paroloj, lin lasus tute indiferenta; sed apud li troviĝis Andreo, Andreo, kiu stariĝis antaŭ li kiel viva konscienco: kaj, ĉar la fila respekto malfacile akordiĝas kun la malestimo publika, la cerbo de Linŝardo elpensis ĉiutage mil kombinojn pli eltrovemajn unujn ol la aliajn, por ke neniu povu suspekti per kiuj rimedoj liaj riĉaĵoj estis akiritaj. Li sciis ke, se lia filo konus la veron, li estus kapabla ĉion malakcepti, kaj eĉ sin vole kondamni al la malriĉeco, prefere ol uzi riĉaĵojn ne honeste ricevitajn.