Выбрать главу

– Nu, li diris, mi estis enĉerkigita kvankam vivanta. Tio estis okazonta ĉu pli ĉu malpli frue, sed fatale neevitebla.

Tamen nevole li tremetis de la kapo ĝis la piedoj.

– Brrr! li balbutis. Feliĉe mi uzis ĉiujn antaŭzorgojn necesajn.

Li serĉis siajn brelokojn kaj ilin trovis. Post kelkaj palpetoj li sentis en siaj fingroj la ŝlosilon, kiu ebligas la malfermon de la ĉerko. Tiu laboro plene sukcesis. Kiam la kovrilo estis levita, la duko saltis ekster sia ĉerko. Genufleksante li dankis Dion per mallonga preĝo.

Poste li brue spiradis. Tiam li sublevis la matracon, sur kiun li estis kuŝigita. La ĉerko enhavis duoblan ujon en kiu troviĝis kaŝejo, kies neniu povis suspekti ekziston. Gastono ĝin malfermis. Li eltiris el ĝi alumetskatoleton kaj kandelon, kiun li ekbruligis tuje. Kiam la lumo estis forpelinta la senlumecon, li sin direktis al angulo de la funebra kelo, kaj serĉis kupran butonon kaŝitan en la muro.

Inter la ŝtonplatoj kovrantaj la tombaron de la Blasana familio, unu el tiuj, kiuj apudiĝis la ŝtuparon, estis fiksita per ŝtala stango ĝin trairanta tra ĝia tuta dikeco. La da ekstremaĵoj de tiu stango kuŝis en du truoj kavigitaj en la internon de apudaj ŝtonplatoj: tio ebligis la renverson de la ŝtono. Nevidebla risorto ĝin fiksis en ĝia loko. Sed premante butonon, oni malstreĉigis la risorton, kaj la ŝtonplato renversiĝis. La laboristo, kiun komisiis Gastono pri tiu inteligenta laboro, estis mortinta de du jaroj. Do nun neniu homo konis ĝian ekziston.

La duko premis la butonon; la ŝtono turnis sur sin mem, naskante spacon sufiĉe larĝan. Sinjoro de Blasano surrampis la ŝtuparon, sin ŝovis tra tiu malfermaĵo kaj penetris en la kapelon.

Rigardinte tra la kradhava pordo fermanta la konstruaĵeton:

– Noktiĝas, li diris. Kioma horo estas nun? Gastono eltiris sian poŝhorlogon. Sed, ĉar de tri tagoj la junulo estis kuŝinta en sia tombo, la ilo ne moviĝis plu. Do la duko estis devigata ĝin remeti en sian poŝeton, ne sciigite.

Sinjoro de Blasano restis senmova, profunde pripensante, sin demandante kial li ĉi tie troviĝas. Li vane penadis, klopodante por veki sian memoron ankoraŭ dormantan. Senĉese, senpaŭze tiuj du demandoj sieĝadis lian penson:

– Kial mia fidela Laŭrento ne troviĝas apud mi? Kial li konsentis, ke oni entombigu min ankoraŭ vivantan? Li trovis neniun taŭgan respondon, kiam subite li memoris. Iom post iom lia cerbo puriĝis el mallumaĵoj ĝin okupantaj: la memoroj de pasintaj okazintaĵoj revenis are. Li donis al sia servisto kelkajn tagojn de libertempo; li provis sian memmortigon. Sed li ne sukcesis. Kial? Nun, kion li faros? Ĉu li denove mortigos sin? Ĉu kontraŭe li rekomencos la vivadon? En tiu momento akra venteto penetrante tra la krado frostigis la junulon ĝis ostoj.

– Nu, li pensis, malvarmegiĝas. Ĉar necese estas, ke mi pripensu, antaŭ kiam mi prenos decidon ian, mi kredas, ke preferinde estas malsupreniri. Mi estas maldike vestita: min eble ekkaptus pulmbrulumo. Malsupre mi estos pli varma.

Sed reironte en la kelon, Gastono prenis sur la altaro unu el kandelegoj, kiuj ĝin ornamis.

– La noktoj estas longaj dum la vintro, li pensis. Mi timas, ke mia malgranda kandelo ne sufiĉos.

Kiam li troviĝis malsupre, li metis denove la ŝtonplaton en ĝian lokon, ekbruligis la kandelegon apud sia ĉerko, kaj sidiĝis sur unu el ŝtupoj de la ŝtuparo.

Iu, penetrante dum tiu momento en la funebran kelon, en kiu estis entombigitaj la anoj de la Blasana familio, estus kredinta, ke li vidas mortan gardadon: nur estis sia propra gardanto la malvivulo mem.

La junulo prenis sian kapon inter siaj manoj, kaj profunde pripensadis.

Kio li fariĝos? Lian mortakton oni certe jam skribis; sekve li estas strekita por ĉiam el la aro de vivantoj. Nu, ĉu tio ne estas la celo, kiun li deziris trafi? Sin mortigante, kion li volis? Ripari la malbonon de li faritan, ĉar, helpite de la malhumileco de la markizino, li devigis Matildon al nevola edziniĝo kun li; kaj samtempe ebligi ke la juna virino siavice riparu sian kulpon, edziniĝante kun sia deloginto. Pro tio necesege estis, ke li malaperu.

Nu, ĉio tre bone aranĝiĝas. La duko de Blasano ne ekzistas plu. Li ne bezonas renovigi sian memmortigan provon; kaj li povas ĝuadi libere la ĉarmojn de tiu ekzistado, kiun Dio lasis al li.

De kiam li provis la tombon, Gastono tre ŝatis la vivon: la pripenso, ke eble li povus morti denove, lin tremetigis.

Tamen la memoro de la malnobla perfido, kies li estis suferanto, ĉiam staris en lia koro, tiel viva kiel dum la unua tago; la ĉagreno de li sentita neniel malplifortiĝis. Sed fizika bezono pli potenca ol la volo de la junulo, for de li repuŝigis kiel abomenaĵon ĉion, kio rilatas kun la morto. La estonteco al li aperis kun malpli malklaraj koloroj.

Li forte deziris eliri el tiu kelo, revidi la sunon, la horizonton, estaĵojn kiuj moviĝas, parolas, bruas. Li demandis sin, ĉu vere li estis tiel freneza, ke li vole sin senigis da tiuj agrablaĵoj. Neniam li sentis sin tiel fortika, tiel sana. Kun plezurego li alspiris tiun malsekan kaj pezan aeron de tombo. En la parfumita atmosfero de la kamparo, li ne estus plilarĝiginta siajn pulmojn kun pli granda volupto. Li ĝuis, sentante ke lia besta maŝino libere funkcias, en la pleneco de ĝia ekvilibro perfekte restarigita.

– Strange, li diris, post unu momento; sed min turmentas la malsato.

Li leviĝis. Revenante al sia ĉerko, li remalfermis la kaŝejon kaj el ĝi eltiris sinsekve sekajn biskvitojn, konfitaĵojn, du skatolojn da konservaĵoj, arĝentan pokaleton, botelon da vino kaj paketon da bonegaj cigaroj, fine ĉiujn elementojn de manĝo.

La duko estis singardema viro. La antikvuloj metis apud la malvivulojn ĉiujn objektojn, kiujn ili eble bezonos en alia mondo. La junulo tiel aprobis tian konduton, ke li volis ilin imiti.

Gastono englutis unuan sardelon, kaj duan, kaj trian, sin interrompante nur por trinki. Post la konservaĵoj alvenis la kukoj kaj la konfitaĵoj: li sin plenigis da ribaĵoj. Konsuminte siajn provizojn, la duko ne estis satita. Li ne memoris, ke en la pasinta tempo li estis sentinta tian apetiton. Ordinare, kiam li eliris el tiuj katalepsiaj krizoj, li restis dum dudek kvar horoj tute malforta, sin nutrante nur per supetoj: kaj tiuj fluidaj nutraĵoj estis toleritaj nur tre malfacile. Hodiaŭ kontraŭe li sentis ke, ne nur lia stomako tre ageme digestas tiujn manĝojn iom malbone digesteblajn, sed plie postulas aliajn.

– Ĉu tiu letargia krizo estus la lasta? li pensis. Ĉu mi estus tute resanigita? La kuracistoj ĉiam diris, ke forta emocio naskita de granda mirego eble relokus en ĝian taŭgan lokon mian nervan sistemon malordigitan. Se la impreso de mi sentita, kiam mi vekiĝis entombigita, ne sufiĉas, mi devos malesperi pri mia resaniĝo.

Subite blovo el malbonodorplena aero naŭzis la junulon. Ĝi devenis de la korpo de la dukino, kiu dismetigante plenigis la kavon de putraĵaj miasmoj.

– Nu, la societo de malvivuloj estas malagrablega, murmuris sinjoro de Blasano. Mi pli amas tiun de vivantoj, kiaj ajn ili estu.

Por iom sanigi tiun malsanigan atmosferon, la duko prenis londreson kaj ĝin ekbruligis.

– Ĉar mi volas esti rekonita de neniu, li daŭrigis, mi tuj eliros, dum ankoraŭ noktiĝas. Mi proponos al mia patrino intervidiĝon kun mi en Tours a hotelo. Mi al ŝi konigos mian decidon, petante de ŝi la plej absolutan sekreton. Poste kun mia maljuna Laŭrento mi forlasos Eŭropon sub nomo malvera, kaj neniam mi revenos en ĝin. Estas vivo refarota. Feliĉe mi estas sufiĉe juna por ĝin rekomenci.

La duko sin preparis resupreniri per la ŝtuparo, kiam seka bruo levigis al li la kapon. La granita ŝtonplato balanciĝis, kaj la terurita vizaĝo de Laŭrento aperis en la malfermaĵo.

Rekoninte sian junan mastron, kiu staras tute sana fumante sian cigaron, la fidela servisto ekpuŝis krion pro miro.