– Jen estas vi, mia maljuna Laŭrento, diris la duko. Vi vidas ke, simila al Lazaro, mi estas elironta el mia tombo.
La ĉambristo rapidis sur la ŝtupoj de la glitiga ŝtuparo kaj sin ĵetis en la brakojn de Gastono surprizita, balbutante:
– Estas vi! Mi vin retrovas, vi vivas, mia juna mastro? Ha! mi bone sciis, ke vi ne povas esti malviva. Kion do diris tiu malsprita Baptisto, certigante, ke vi vin memmortigis. Ha! se mi estus estinta hejme, mi ne estus lasinta forporti vin tiel.
– Ne riproĉu Baptiston malprave, ĉar li estas sindonema servisto. Estus maljuste lin kulpigi pro aferoj kiujn li ne konis.
– Sed kial vi restas ĉi tie, en tiu funebra loko? Kial vi ne revenis en la kastelon?
– Neniam mi realiros en ĝin?
– Kial?
– Por ĉiuj homoj mi estas malviva: ili do estu ĉiam konvinkataj, ke ili ne eraris. Tion mi volas: kaj por tion fari mi havas motivojn, kiujn mi al vi konigos. Vi iros en mian ĉambron ....
– Neeble, via Moŝto.
– Kial?
– La sigeloj estas ĉie almetitaj.
– Kion fari? Mi bezonas tolaĵojn, vestojn ...
– Mia bona mastro, mi havas kelkajn ŝparaĵojn, kiujn mi devas al via malavareco. Permesu ke mi ilin donu al vi.
Profunde kortuŝita Gastono prezentis sian manon al sia maljuna servisto:
– Mi akceptas, mia bona Laŭrento, ĉar la neceso min devigas al tia ago, ĝis kiam mi povos rekompensi centoble la servon de vi faritan hodiaŭ. Nu, vi iros preni ĉion, kion mi bezonas, kaj vi tion alportos al mi. Rapidu. Tiu tomba kavo pezas sur min: mi soifas la puran aeron.
Post duono da horo Laŭrento revenis kun valizo plenega da ĉiuj objektoj, kiujn petis lia mastro.
Kiam sinjoro de Blasano estis vestinta felplenan mantelon, li surrampis la ŝtuparon, relokis la ŝtonplaton kaj eliris el la tombo, tiel facile kiel li estus elirinta el sia dormoĉambro.
Dum Gastono kaj lia servisto rapide marŝis en la nigra nokto, Laŭrento respondis kiel eble plej bone al la senĉesaj demandoj al li faritaj de lia mastro.
Revenante el sia patrolando la ĉambristo eksciis la morton de la duko. Dum la unua momento, li ne tion kredis. Tamen kiam oni estis certiginta al li, ke la junulo sin memmortigis, lia konvinko estis iom ŝancelita.
– Tamen malgraŭ tiuj certigoj mi dubis ankoraŭ, li aldonis. Kiam ĉiuj lumoj estis estingitaj en la kastelo, mi volis certiĝi mem, ĉu la espero estis tute forlasota. Mi venis: vi konas la restaĵon.
– Via sindonemo ne estas plu pruvota, mia bona Laŭrento: mi tion scias. Pro tio vi neniam delasos min: kun vi mi faros mian rondiradon ĉirkaŭ la mondo.
Per kelkaj vortoj la duko konigis la situacion al tiu ŝateginda viro, kies li estis faronta sian kunulon kaj eĉ sian amikon.
Li do lin sciigis pri sia decido kaj siaj projektoj.
– Tiam kien ni iras nun? petis la nobla servisto.
– Al Tours . Ĉar mi ne volas ke oni min rekonu, ni vojaĝos per flankaj vojoj kaj marŝos nur dum la nokto.
– Ĉu vi ne timas, ke tia piedirado vin lacegigos tute?
– Neniam mi sentis min tiel fortika.
– Poste kion ni faros?
– Ni vojaĝos. Mi aĉetos plezurŝipon, kaj ni pasigos nian vivon meze de Oceano.
– Sed por tion efektivigi bezone estas havi multe da mono. Sed ĉar vi donis vian tutan posedaĵon al ŝia dukina Matilda Moŝto, neniam miaj malgrandaj provizoj sufiĉos.
– Pro tio tuj kiam mi estos alveninta Tours on, mi intencas averti mian patrinon. Kiam ŝi konos la noblecon de la motivo, al kiu mi obeas, ŝi ne rifuzos la kapitalon, kiun mi bezonas.
Pro tiuj vortoj Laŭrento paliĝis. Ĉar la morto de la patrindukino estis nur konsekvenco de la morto de ŝia filo, devige ĉi tiu ne konis ĝin. La bona servisto sin demandis per kia dolĉigita rimedo li povos anonci al sia mastro tiu pereon, kiu certe lin ekfrapos per terura bato. Se la junulo estas ekkaptita de krizo meze de la nokto en tiu senhoma kamparo, kiamaniere li, Laŭrento venkos tiun malfacilecon?
– Kial vi ne respondas, maljunulo mia? diris sinjoro de Blasano. Ĉu vi kredas ke mia patrino tion rifuzos?
– Via Moŝto, respondis malĝoje la servisto, ĉu vi memoras pro kia okazo vi donis al mi kelkajn tagojn da libertempo?
– Jes; via patrino estis tre malsana. Senkulpigu min, mia bonulo, se mi ne petis ankoraŭ novaĵojn pri ŝi. Mi estas tiel okupata de miaj propraj aventuroj, ke mi tute forgesas tiujn de aliuloj.
– Vi estas priokupata, mia kara mastro: tio komprenigas. Oni estus tia pro malpli grava motivo.
– Nu, kiel nun fartas la malsanulino?
– Ŝi mortis.
– Ha! mia plendinda amiko, mi certigas vin, ke tre kore mi kompatas vian doloron.
– Via Moŝto, daŭrigis Laŭrento per malgajega voĉo, mi ne estas la sola viro, kiu perdis sian patrinon.
La funebra tono de tiu frazo kortuŝis Gastonon tiel prufunde, ke li timis la antaŭvidiĝon de la vero.
– Ĉu mia patrino ...? li komencis tremante.
– Eksciinte vian memmortigon, ŝi falis kaj ne releviĝis.
– Ĉu ŝi estas malviva?
– Sama ceremonio kunigis la patrinon kaj la filon. Antaŭ nelonge ŝi ripozis apud vi.
La maljuna servisto tremis per ĉiuj siaj membroj. Krio ŝajnis al li ekminaca: jam li etendis siajn brakojn por akcepti sian mastron. Sed lia miro estis granda, kiam li vidis ke Gastono genufleksas kaj levas al la ĉielo siajn plektitajn manojn, konservante sian cerbklarecon kaj la plenan konscion de sia estaĵo: li preĝis.
Subite, meze de de profundis , ideo, kiun la junulo unue repuŝis, fine lin okupadis tiel perforte, ke li ne povis daŭrigi sian preĝon. Li sin relevis, dirante:
– Estas do el la ĉerko de mia patrino, ke eliris tiu abomena odoro.
Tiufoje la morto aperis al li tia kia ĝi estas reale, senigita da tiu poezia kaj mistera aŭreolo, per kiu la religioj plezure ĝin beligis. Ĝi montriĝis en la tuta naŭzeco de la putrado.
Ha! nun, ĉar la junulo spiris la puran kaj malvarman aeron de la kamparo, li volis vivi, kie ajn, kiel ajn, sed vivi, kaj malgraŭ ĉio vivadi.
Pro tio li diris al Laŭrento per tono malgaja sed kvieta:
– Amiko mia, tiu pereo min tute decidigas. Nenio nun min alligas al la vivo escepte grandega amo al la vivo mem. Pro mia testamento, mia propra havaĵo fariĝis la propreco de tiu tro amita virino, de Matildo. Sed la riĉaĵoj de mia patrino al mi rajte apartenas ....
– Ĉar sinjorino via patrino mortis post vi, ŝia posedaĵo ne povas aliri al ŝia dukina Moŝto, via vidvino; tio estas vera. Pro tio via kuzo Henriko de Blasano ĝin heredas.
– Sed tiam mi troviĝas pli malriĉega ol la plej senhavanto el la malriĉuloj.
– Via Moŝto, vi ĉiam forgesas, ke vi estas malviva. Vivanto ne rezonus alimaniere.
– Diablo! vi estas prava. Sed ĉar la tombo ne min akceptis kaj min reĵetis en la vivon, tamen necese estas ke mi min provizu da ĉiuj elementoj necesaj al la konservo de mia ekzistado. Kiamaniere venki tiun malfacilecon?
– Mi vidas nur unu rimedon; iri al la civila estraro kaj peti la elstrekon de via mortakto.
– Ne: mi volis morti; mi estas malviva. Ni devos elpensi alian rimedon.
La tagiĝo komencis. Kamparanoj pasis sur la vojo, alirante al sia laboro. Por ke oni ne ilin rimarku, la mastro kaj la servisto sin kaŝis malantaŭ plektobarilo.
La kavaliro Henriko de Blasano apartenis al la duanaskita branĉo de tiu fama familio, kies li estis lasta ido. De la morto de sia patro li troviĝis posedanto de grandega havaĵo; sed li elspezis apenaŭ la kvaronon de sia rento, ĉar liaj bezonoj estis modestaj. Ne ŝatante la luksan vivmanieron, al kiu tamen li povis pretendi, li pli amis la sciencon kaj la librojn, kaj dediĉis al la studado sian tutan ekzistadon. Unuvorte li estis scienculo duobligita de filozofo.