Выбрать главу

Kiam lia notario al li anoncis, ke li heredas la bienojn de sia kuzino la patrindukino, la junulo pli mirigita ol entuziasmigita ekkriis, levetante la ŝultrojn:

– Bela ekzemplo, en kiu plene montriĝas la blindeco de la Fatalo. Ĝi plenigas homon jam plenan, kaj malvivigas pro mizero dudek malfeliĉulojn, kiujn revivigus tia posedaĵo.

Li aldonis ridetante ironie:

– Certe mi estus nominta trompanto la viron profetadantan al mi, ke mi heredos iam de la patrino de Gastono. Mi ne bezonas ŝin danki, ĉar mi estas certa, ke tio ne okazis laŭ ŝia bonvolo.

Efektive la du familioj ne sin intervizitis. Henriko estis la filo de humila laboristino, kiun la barono de Blasano delogis kaj kun kiu li edziĝis poste in extremis  por rajtigi sian infanon. La malhumila dukino neniam pardonis al la junulo tiun devenan makulon. Sed la leĝo ne konas la malnobeledzigojn; do, malgraŭ la protestoj de sinjorino de Blasano; Henriko troviĝis tamen ŝia kuzo: kaj, ĉar la patrino de Gastono mortis ne testamentinte, la notario sciigis la junulon, ke ĉi tiu estas rajtigita al la heredaĵo de sia parencino.

Li sidis en sia lernoĉambro ordigante kreskaĵojn en sia herbujo, kiam lia servisto diris:

– Sinjoro Henriko, troviĝas en la salono du homoj, kiuj volus interparoli kun vi.

– Ĉu ili donis siajn nomojn?

– Ili ne volis; sed ili aldonis, ke ili havas tre gravajn sekretojn konigotajn al vi.

– Tre bone: ilin enirigu en tiun ĉambron. La servisto alkondukis al sia mastro la du vizitantojn, kiuj estis sinjoro de Blasano kaj lia fidela Laŭrento. Gastono portis larĝan silktukon, kiu kaŝis la duonon de lia vizaĝo kaj malhelpis ke oni lin rekonu.

– Sidiĝu, sinjoroj, diris Henriko prezentante du seĝojn.

Tiam la duko, elpreninte sian tukon:

– Kavaliro, li petis, ĉu vi min rekonas?

– Gastono! ekkriis la juna scienculo. Sed oni certigis al mi, ke vi mortis.

– Oni certe eraris; sed nur duone. Tiam sinjoro de Blasano sciigis sian kuzon pri la motivoj, kiuj lin instigis al la finigo de lia vivo.

– La memmortigo estas krimo, aldonis grave la rakontanto: Dio ne volis ke ĝi plenumiĝu. Sed kvankam li trudas al mi la vivon, tamen li permesis, ke mia morto konservus sian tutan efikon laŭ la leĝa vidpunkto; do tio pruvas, ke li aprobas miajn motivojn. Jen estas do, mia kara Henriko, la celo de mia vizito. Mi vivos; sed por vivadi mi bezonas monon, kaj ...

– Vi venas petante la heredaĵon de via patrino: nenio estas pli justa. Ĉar vi vivas, mi rekonas sen malfacileco, ke mi estas neniel rajtigita al la konservo de tiuj riĉaĵoj. Pro tio mi tuj skribos leteron, en kiu mi diros, ke mi malakceptas tiun posedaĵon.

– Ne faru tion, mi vin petegas: estas la Regno kiu ĝin ekkaptus.

– Tiam kion fari?

– Jen estas tio, kion mi intencas peti de via malavareco. Restu oficiale la heredinto de la dukino, kaj donu al mi sekrete la monsumon, kiun mi bezonas por aĉeti ŝipon, ĝin ekspluati kaj pagi ĝian ŝipanaron. Poste sen ia bedaŭro, mi delasos al vi la restaĵon.

– Mi rimarkigos, aldonis Laŭrento maldelikate, ke en tia aranĝo vi trovos grandan profiton. Ĉar se vi ne akceptus la proponon de mia mastro, por daŭrigi sian vivadon li havus nur unu rimedon, konstatigi de la publika estraro, ke li ne estas malviva. En tiu okazo, ĉar la tuta posedaĵo de sinjorino lia patrino al li revenus rajte, ne restus al vi eĉ unu monero.

– Kio povas vin rajtigi al la elparolado de tiel insultaj vortoj, ekkriis Henriko, ofendita en sia indeco.

– Mia bona sed mallerta amiko, diris la duko, sin turnante al Laŭrento, en la frazo elparolita de vi troviĝas tiom da sensencaĵoj kiom da vortoj. Senkulpigu lin, mia kuzo. Li estas sindonema servisto; sed lia amikeco al mi kelkafoje lin transirigas trans la permesitaj limoj. Sed mi scias ke vi estas tro grandkora, tro malprofitema por obei tiajn kalkulojn.

La duko prezentis la manon al la kavaliro, kiu ĝin prenis kaj premis. Sed memorante pri la malestimo, kiun oni sentis al li en la familio de Gastono, li ne povis sin deteni, kaj aldonis iom ironie:

– Mi bedaŭras, ke oni ne sendis al mi mortleteron. Ĉar mi estus konsiderinta kiel veran devon mian ĉeeston ĉe via entombigo.

Gastono ridetis pro tiu iom funebra ĝentilaĵo: kaj la du junuloj sin okupis pri monaj aferoj.

– Ĉu vi havas hejme renttitolojn tuje vendeblajn? petis sinjoro de Blasano.

– Certe.

– Por kia monsumo?

– Por unu miliono ĉirkaŭe.

– Ĉu vi povas ilin doni al mi?

– Plezure.

La kavaliro malfermis sian kason, eligis el ĝi kelkajn paketojn da renttitoloj por la portanto, kaj ilin donis al la duko, kiu eliris, varme dankante sian kuzon pro la grandega servo de li farita. Kiam Gastono estis elirinta, Henriko ekbruligis cigaredon:

– Dio mia! li diris, kiom da malprudentaĵoj fariĝas la homaj pasioj. Nu, Scienco estas vere la plej bona el ĉiuj amatinoj, kaj la sola kiu neniam perfidas.

Kaj kvazaŭ nenio estus okazinta, la juna scienculo daŭrigis la ordigon de sia herbujo.

Post unu monato, la Havraj loĝantoj rigardis la elveturon de ŝipo, kiu ilin forte mirigis. Tamen tiu plezurŝipo prezentis mem neniun neordinaran vidaĵon: kontraŭe ĝi similis ĉiujn tiuspecajn markonstruaĵojn. Sed tio, kio ekscitis supermezure la scivolon de ĉeestantoj estis la nomo de ĝi portita kaj la mistero ĉirkaŭanta ĝian posedanton. Sur la postaĵa tabelo legiĝis tiu vorto la Fatalo , pentrita per grandaj blankaj literoj sur nigra fundo. Oni al si rakontis orele, ke ĉiuj formrilatoj necesaj por la aĉeto de tiu ŝipo kaj la dungo de ĝia ŝipanaro estis faritaj de viro kvindekjara ĉirkaŭe, en la nomo de ia sinjoro Nihil , kiun neniu vidis. Tiuj, kiuj iom konis la latinan lingvon, estis fieraj sciigante al la malkleruloj ke tiu vorto signifas Nenio. Do laŭ ilia opinio la vera posedanto de tiu ŝipo ekzistis nur image. Sed kiam ĝi estis en la profundaĵoj de l’ horizonto punkto apenaŭ videbla, nur rekonebla per la fumfasko lasita malantaŭ ĝi, ĉiu revenis al sia kutima laboro: kaj post du tagoj neniu zorgis plu pri tiu mistero.

Dezirante perdigi sian postsignon, Gastono rekomendis al Laŭrento, ke li plenigu la ŝipinternon per sufiĉe da nutraĵoj, por ke ili daŭru dum dekok monatoj: ĉar la duko aŭ prefere sinjoro Nihil  volis albordiĝi nenien. En la pasinta tempo lia patro havis multajn rilatojn kun la diplomatiistaro; kaj en la Unuigitaj Ŝtatoj, en Brazilujo, en en la Arĝenta Respubliko li timis, ke oni lin rekonos.

– Nun, li diris, la civilizacio penetris ĉien: la tero fariĝis tute malgranda. Oni faru eĉ unu paŝon en iu ajn urbo de la terglobo, kaj tuj oni estas renkontata de malnova kamarado.

– Vivadi fizike, esti malviva morale, li aldonis malĝoje, tia estas mia estonteco. Ŝipo naĝanta en la plenmaro estas konsiderebla kiel flosiĝanta ĉerkujo.

Pro tio ne ekvidinte la teron eĉ de malproksime, li trairis la tutan Atlantikon de nordo Suden: poste rondirinte ĉirkaŭ la Horna promontoro kaj ĝin transirinte, la Fatalo  vagadis en la vasteco de Pacifiko.

Tiu aventura kaj sana ekzistado, en kiu la danĝero estas hodiaŭ venkita nur por reaperi la morgaŭan tagon, pligrandigis ĉe Gastono muskolan energion ĝis nun nekonitan.

Jam la impreso de li sentita, kiam li vekiĝis meze de malvivuloj, produktis en lia nerva sistemo profundan kaj savantan reagon. La atmosfero saturita de oksigeno, kiun li nun spiras, redonante al lia malriĉigita sango la vivecon, kiu mankis al ĝi, finis la agon de la resanigo. Multajn fojojn la ŝipo estis atakita de teruraj ventegoj: kontraŭ la danĝero, anstataŭ sveni, kiel li certe estus farinta en la pasinta tempo, la junulo kontraŭe mirigis la maristojn per sia sentimo kaj sia kuraĝo.