Выбрать главу

Ian tagon la Fatalo  veturis en la antarktika regiono apud la 60° da larĝo. Glaciero flosiĝanta devenanta de la polusa glaciegaro, penetris en la akvoturniĝon de la ŝraŭbego, kaj ĝin rompis. La ŝipo troviĝis sur la 120° da orienta longo, je kvin cent mejloj for de ĉiu loĝita lando. Ne ŝajnis ebla la daŭrado de la vojaĝo en tiaj kondiĉoj. Trafi Melbourn on, la plej proksiman havenon, tial estis la plej prudenta konduto. En tiu urbo tiel juna, sed tamen tiel jam grava oni povos facile ripari la difektaĵon: poste la Fatalo  daŭrigos sian sencelan kuradon tra la Oceanoj.

Gastono estis ĉagrena pro tiu akcidento, kiu lin devigos al kontaktiĝo kun homaj estaĵoj. Tamen post longa pripensado li rekuraĝiĝis.

– Aŭstralio ne similas Amerikon, li diris. Mi estas preskaŭ certa, ke mi en ĝi konas neniun. Kiam eĉ mi erarus, kredeble mi estas nun sufiĉe aliformigita, por ke ne povu min rekoni tiuj, kiuj min iam vidis.

Tiel longe kiam la junulo estis duko de Blasano, ĉiutage li sin zorge razigis de sia ĉambristo: sed de kiam li fariĝis sinjoro Nihil , li lasis kreski sian barbon, kiu ĉirkaŭis lian vizaĝon de felo dika kaj frizita. Plie la mara vento kaj la suno tropika tiel bronzumis lian vizaĝkoloron ke li estis nun vere nerekonebla. Sola la sono de lia voĉo, kiun li ne estis kapabla ŝanĝi, povis ankoraŭ lin perfidi.

Post dekkvin tagoj de malfacila marveturado sur maro malkvieta kaj en kontraŭa vento, la Fatalo , kiu povis antaŭeniri nur per veloj, ĵetis la ankron en la Melbourn a haveno. Sep monatoj jam fluis de kiam Gastono delasis Francujon; kaj por la unua fojo li estis sentonta sub siaj piedoj paŝejon alispecan ol la moviĝantan ferdekon de sia ŝipo.

Unue li decidis, ke li ne delasos sian kajuton, dum la tuta tempo, dum kiu efektiviĝos la riparo de la ŝraŭbego.

Sed la inĝenieroj al li rimarkigis, ke la ŝipo havas en sia ŝelo difektaĵojn multe pli gravajn ol konjektis la ŝipestro. Oni estos devigata ĝin meti en senakvan riparejon. Ĉar en tiaj kondiĉoj la Fatalo  estante okupita de laboristoj fariĝis loko tute ne loĝebla, la junulo estis devigita peti rifuĝejon en la hotelo de la urbo.

Funde de sia animo, Gastono sin sentis feliĉa pro tio. De tempo tiel longa li vidis nur la ĉielon kaj la akvon, ke li vere soifis la teron. Li benis la ventegon, kiu, difektante lian ŝipon, malhelpis ke li respektu la promeson al li faritan de li, kaj venkis lian voladon.

Ian vesperon, la junulo revenis hejmen. Por malplilongigi sian vojiron, li laŭiris vojeton flankan kaj senhoman, kiam li vidis de malproksime du sentaŭgulojn, kiuj persekutis trian viron, dum ĉi tiu vane penadis por ilin forkuri. Sed baldaŭ la malfeliĉulo estis atingita, kaptita kaj ĵetita teren malgraŭ kuraĝa reatako de li provita por lin defendi.

Tiam Gastono sentis sian koron premita, kiam li aŭdis tiujn vortojn elparolitajn france:

Au secours! A moi! a moi!  (Helpu min! al mi! al mi!) Nur tiu, kiu delasis sian patrujon dum longa tempo, povas kompreni la profundan impreson produktitan de la patra lingvo, kiam oni ĝin aŭdas en fremda lando.

Franco, sampatrujano troviĝis en morta danĝero! La duko ne ŝanceliĝis; kun revolvero en la mano, li rapidis al la atakantoj.

Vidante ke aliulo alkuras, helponte la viron de ili frapitan, la krimuloj forkuris rapidege. Kiam Gastono alvenis sur la lokon de la batalo, li trovis viron sangokovritan kaj tere kuŝantan.

Dume la kriadoj de la vundito venigis multajn aliajn homojn. Kiam la duko petis du bonvolajn virojn por transporti la mortanton, dek prezentiĝis. La malfeliĉulo estis kuŝigita sur liton, kaj ĥirurgiisto venigita. Kiam la doktoro estis ekzameninta la vundojn, li skuis la kapon:

– Ili ne estas tuje mortigaj, li diris. Sed la pinto de la ponardo penetris tro profunden por ke la malsanulo povu resaniĝi.

Tamen sub la influo de flegadoj al li faritaj, la nekona tulo iom post iom rekonsciiĝis, ĵetinte ĉirkaŭ si miregantan rigardon li demandis: kio okazis, kial li troviĝas ĉi tie? Per kelkaj vortoj lia savinto rakontis kiamaniere li forkurigis la atakantojn.

– Bedaŭrinde, li aldonis, mi alvenis tro malfrue. Dum Gastono parolis, la mortanto direktis al li rigardojn pli kaj pli observantajn. Stranga afero! Ŝajnis multe pli atenti la fizionomion de sia interparolanto ol la frazojn elparolitajn de li. Pro tio kiam la junulo estis fininta sian rakonton:

– La duko de Blasano, ekkriis la vundito! tie ĉi, en Aŭstralio! Gastono paliĝis vidante sin rekonita; sed li ne ŝanceliĝis kaj respondis per miranta tono:

– Vi eraras, amiko mia; mi ne estas la duko de Blasano. Mi nomiĝas sinjoro Nihil .

– Ho! ne penu min erarigi. Certe mi rimarkis, ke vi lasis kreski vian barbon kaj tio vin aliformigas. Sed estas du aferoj, kiujn vi ne povas ŝanĝi, via voĉo kiaj viaj okuloj: kaj tiuj du elementoj al mi sufiĉas, por ke mi rekonu homon ian sub ia ajn ŝajnigaĵo.

Vidante certigon tiel precizan, Gastono komprenis, ke li ne povas nei pli longe.

– Sed en kiu loko vi min konis? li demandis. Mi ne memoras, ke mi vin iam renkontis.

– Via duka Moŝto, se vi bonvolas elirigi tiujn homojn nin ĉirkaŭantajn, mi rakontos al vi aferojn, kiuj multege vin interesos. Mi sentas, ke mi estas mortige frapita: mi ne resaniĝos. Sed antaŭ kiam mi mortos, mi volas pagi mian ŝuldon. Vi estis kompatema al mi, vi penis min savi, vi min flegis. Kvankam Duponto estas sentaŭgulo, tamen li scias sin montri dankema al tiuj, kiuj provis al li bonfarojn.

La historio de la malnova kondamnilo estas rakontebla per malmulte da vortoj.

Tuj kiam li estis alveninta Aŭstralion, li rekomencis tiujn malnoblegajn plezuregojn, dank’ al kiuj en la pasinta tempo li englutis la patran heredaĵon. Liaj tridek mil frankoj ebligis, ke li vivu larĝe kaj senkalkule. Sed la krima mono, tro facile gajnita, eliris tiel rapide kiel ĝi estis alirinta. Restis al li nur kelkaj bankbiletoj, kiam li konatiĝis kun du individuoj, al kiuj li ilin montris nesingardeme. Alkondukita de ili en malbonfaman drinkejon, li estis ŝtelita. Ĉar li penis depreni de ili tion, kio restis el lia iama posedaĵo, li estis frapita de tranĉilbato. Sentante sin vundita, li volis forkuri. Sed la krimuloj, timante ke li ilin kulpigos, lin persekutis kaj duonmortigis.

Tiam sinjoro de Blasano sin intermetis. Kiam li rekonis en sia savinto la viron, al kiu li faris tiom da malbonaĵoj, la kunkulpulo de Viktoro, kiu estis pli malbonmora ol vere kruela, decidis, ke antaŭ kiam li mortos, li riparos kiel eble plej plene la malbonon de li faritan, konfesante al la duko ĉiujn krimojn al kies plenumo la komandanto lin devigis.

Por iri ĝis la fino de sia rakonto, la mortanto devis uzi la malmulton da fortoj al li ankoraŭ restantaj. Larĝaj ŝvitgutoj fluadis el lia frunto, kaj la lastaj vortoj konfuziĝis kun la agonia stertoro. Post du horoj li estis malviva.

Per tiuj malkovraĵoj la edzo de Matildo estis premegita de ĉagreno. Li rapidigis la riparon de la ŝraŭbego. Kiam la Fatalo  povis denove marveturi, li plenigis da karbo la karbujojn, por ke li povu reveni Francujon kiel eble plej rapide.

Gastono esperis, ke li estos realirinta antaŭ kiam la dek leĝaj monatoj de la vidvineco de lia edzino estos fluintaj: sed li ne kalkulis la parton de la neantaŭviditeco. Apud la Bona-Espera promontoro, li estis atakita de unu el tiuj ventegbatoj, tiel timataj de ŝipoj, kiuj sin riskas en tiuj marregionoj. Devigite rifuĝi en la Cap-Town ’an havenon, la Fatalo  devis atendi dum ok tagoj, ke Oceano fariĝu iom pli veturebla, antaŭ kiam ĝi daŭrigos sian vojaĝon.