Ĉar li deziris veturi rapidege, la duko bruligis sian karbon tiel malŝpareme, ke, kiam li atingis la Eŭropajn marojn, liaj karbujoj estis malplenaj. Li devis trafi Lisbaon vele por ilin plenigi. Tio lin ankaŭ prokrastis.
Fine kiam la junulo alvenis Havron, li sendis Laŭrenton, por ke li realportu novaĵojn.
La bona servisto revenis malĝoje, kaj konigis al sia mastro, ke de la antaŭtago la grafino de Prelongo estis edziniĝinta kun la komandanto Linŝardo.
Aŭdinte tiun rakonton, Gastono havis teruran krizon de malespero. Malgraŭ la fulmosimila rapideco de sia veturo li alvenis tro malfrue.
Samtempe li sentis sin okupata de maldolĉaj pripensadoj. Do tiu virino pro kiu li sin mortigis, tiu adorita Matildo, al kiu li lasis testamente ĉiujn siajn posedaĵojn, neniam estis sentinta al li amecon eĉ malfortan: ĉar apenaŭ la fino de ŝia funebro estis alveninta, tuj ŝi sin ĵetis en la brakojn de aliulo, kaj de kia aliulo? Ĵus de la kaŭzo de ĉiuj iliaj malbonoj, de la aŭtoro de lia memmortigo, de la vampiro, kiu sin krampigis sur ŝin, de la malkuraĝulo, kies mallumaj manovroj kaj lertaj kalumnioj ŝin malhonoris kaj por ĉiam ŝin malrespektigis. Pro kia motivo ŝi akceptis tian unuiĝon?
– Ne estas eble, pensis sinjoro de Blasano. Devige la viro de Melbourne mensogis, kaj la unua hipotezo estas la sola vera. Per ĝi ĉio kompreniĝas; dum la rakonto de tiu sentaŭgulo, anstataŭ klarigi la aferojn, ilin kontraŭe tute malklarigas. Tamen, aldonis la duko, kvankam tiu Duponto estas krimulo, malgraŭ mi mi kredas liajn parolojn. Ne mensogas homo mortonta.
Gastono tre bone sciis, ke li povas per unu sola vorto dirita de li nuligi tiun duan edziniĝon. Sed kion ajn li faru, nun li alvenos nur post ĝia plenumado; nun li premos inter siaj brakoj nur virinon ankoraŭ varman de kisadoj de aliulo.
– Ve! li murmuris, mi ricevas nur tion kion mi meritas. Mi tro fidis al la ŝajnoj: kun malprudenteco ne pardonebla mi metis mian tombon inter Matildo kaj mi. Mi estas punita kaŭze de mia kulpo.
Pro tio por ne refali en la saman eraron, li volis agi nur post kiam li estos ricevinta certajn sciigojn. Se Matildo estas reale la patrino de tiu infano, se ŝi edziniĝis kun la komandanto por lin rajtigi, ĉar la motivoj, kiuj kaŭzis lian memmortigon ĉiam valoras, li denove malaperos kaj tiufoje neniam revenos. Se kontraŭe Duponto diris la veron, se la malfeliĉa virino estas la suferantino de malameginda konspiro, tiam li montros sin kaj valorigos siajn rajtojn.
Pro tio li sendis Laŭrenton en Prelongon, kaj al li ordonis, ke li petu sciigojn per ĉiuj eblaj rimedoj.
Alveninte en la vilaĝon la fidela servisto de la duko opiniis, ke li devas elpensi historion por klarigi sian ĉe eston. Li rakontis al ĉiuj loĝantoj, ke lia mastro al li donis mortante malgrandan kapitalon, ebligantan, ke li vivu per siaj propraj rentoj. Ĉar li enuis nenion laborante, ideo naskiĝis en lia cerbo: veturi ĝis Prelongo por premi la manojn de malnovaj kamaradoj kaj trinki botelon kun ili.
Dank’ al kelkaj vinglasoj lerte proponitaj Laŭrento tre rapide estis sciigita. En la lando ĉiu ekdubis pri la patrineco de la grafino. La neordinara simileco de Valento kun fraŭlino de Savinako plifortigis la suspektojn, kiujn naskigis la malforta ameco de Viktoro al lia supozita filo. En la letero, kiun la ĉambristo adresis al sia mastro, li finis per tiuj vortoj:
– La komandanto kaj la grafino de Prelongo ŝajnas strangaj geedzoj. En la lando ĉiu estas intime konvinkata, ke la juna virino estas ne feliĉa kaj edzino nur nome. Tiu letero, certigante la rakonton de Duponto, kaŭzis al sinjoro de Blasano grandegan ĝojon; la lastaj vortoj precipe batigis lian koron.
– Necesege estas, li pensis, ke mi vidu Matildon, kaj tamen ke mia ĉeesto ne estu eĉ suspektita. Ŝi mem al mi montros la konduton de mi sekvotan.
En la respondo kiun Laŭrento ricevis la postmorgaŭan tagon, la bonega viro miregis legante tiujn vortojn:
– La kastelo de Prelongo, kiel tiu de Blasano, kredeble havas vastajn subterajn galeriojn datumantajn de la Mezepoko. Informiĝu, kaj penu koni la lokon de la kamparo en kiu ili eble finas.
Post kelkaj tagoj la fidela servisto respondis al la duko:
– La kastelo de Prelongo havas ja forgesputojn kaj subterajn galeriojn, kiuj laŭ la rakontoj pasas sub Violano. La landanoj eĉ certigis al mi ke la iama Linŝardo, la avo de la komandanto, trovis en ili trezoron, kiu estis la fundamento de lia riĉeco. Post tri kilometroj de la sinjorega loĝejo troviĝas malnova dometo ruiniĝanta kaj forlasita. Neniu volas ĝin loĝi, ĉar oni pretendas, ke ĝi estas fantomvizitata kaj ke la fantomoj de antikvaj Prelongaj sinjoregoj en ĝin eniras, pasante sub la tero. Tiu terursento eble ĉerpas sian devenon en antikva legendo: eble en tiu loko finas la subtera galerio.
La saman vesperon, Laŭrento ricevis la jenan telegramon:
Aĉetu la dometon en via nomo, kia ajn estu la prezo petita. Mi alvenos morgaŭ. Nihil .
La servisto rapidis. Feliĉa, ĉar li sin liberigis el senutila ruinaĵo, la posedanto tuj venis al konsento kun la aĉetanto. En la dometon senlukse meblitan rifuĝis la duko kaj lia ĉambristo. Post kelkaj tagoj ili povis komenci siajn serĉadojn.
Por ke la atento ne estu altirita al lia persono, Gastono sin provizis de kulturigista vestaro. Cetere, ĉar li eliris kiel eble plej malofte el sia nova loĝejo, lia ekzisto ne estis rimarkita. Pri Laŭrento oni estis kutiminta al lia ĉeesto en la lando: plie li ĉiam estis konsiderita kiel strangulo. Pro tio neniu miris, vidante, ke li loĝas en dometo ne loĝebla kaj malŝatita de ĉiuj landanoj.
La unuaj provoj faritaj de sinjoro de Blasano liveris neniun rezultaton. La keloj de la domo datumis de la sama epoko ol la restaĵo de la konstruaĵo, kaj neniel de la dektria jarcento. Sed kiam Gastono kaj Laŭrento estis frapetintaj sur la murojn de tiuj keloj, sennombrajn batojn dum tempo tre longa, ŝajnis al ili, ke unu el tiuj muroj redonis sonon de malpleneco. Tuj tiu muro estis detruita pikfosile. Falinte la ŝtonoj malkovris la enirejon de longa arkaĵhava koridoro, kiu ŝajne interniĝis en la internaĵon mem de la tero. La duko kaj lia kunulo, armitaj ĉiu de lanterno kaj de paketo da kandeloj, tuj penetris en ĝin. Laŭirinte dum duono da horo ĉirkaŭe tiun longan subteran galerion, kiu ne ŝajnis finiĝonta, ili renkontis ŝtonan ŝtuparon, kies ŝtupoj malkuniĝantaj dispeciĝis pro malnoveco.
– Ni certe troviĝas sub la kastelo, diris sinjoro de Blasano.
– Antaŭnelonge, respondis Laŭrento, ŝajnis al mi, ke mi aŭdis supre de mia kapo kvazaŭ malsonoran bruadon.
– Tio okazis, kiam ni pasis sub Violano.
– Sed kien kondukas tiu ŝtuparo?
– Tion ni scios baldaŭ.
La duko rampis longan, senfinan, helikforman ŝtupareton, kaj fine estis haltigita de masiva pordo, armita de feraj stangoj kaj ornamita de rondkapaj najloj desegnantaj arabeskojn.
– Sarazena pordo, murmuris Gastono. Ĝi datumas de krucaj militiroj, kaj estis alportita el Palestino.
Laŭrento volis ĝin malfermi, sed ĝi estis ŝlosita.
– La ŝlosilo estas perdita de tempo tre longa, diris lia mastro. Cetere kiam eĉ ni posedus ĝin, kredeble ĝi ne povus nin utili, ĉar la seruro estas tro rustita. Ni eliru: ni revenos morgaŭ.
La morgaŭan tagon la servisto veturis Rouen ’on kaj realportis aron da hokoj kaj da ĉiuspecaj ŝlosiloj similaj al tiuj uzataj de seruristoj kaj de ... ŝtelistoj.
Kiam la du viroj provizitaj de kruĉeto da oleo estis alvenintaj al la pordo malkovrita de ili du tagojn antaŭe,
Gastono sorbigis la seruron kaj penis, ke la grasa fluidaĵo penetru plene en ĝian internon. Li agis sammaniere pri la pordhokoj. Post kiam li estis rekomencinta dum multaj fojoj, li atendis dum duono da horo ĉirkaŭe, ke la rustaĵo havu tempon sufiĉan por sorbiĝi, kiel farus spongo. Provinte vane dekon da hokoj kaj da ŝlosiloj, la duko sentis fine, ke la seruro malforte ekmoviĝas: li premis pli forte; la ferpeco fermanta turnis, reeniris en la seruron, kaj la pordo malfermiĝis.