Выбрать главу

Sed kruela surprizo lin atendis. Antaŭ li troviĝis muro el brikoj, kiu de supro malsupren fermis tute la malfermaĵon de la pordo.

– Kion fari? murmuris Gastono. Se ni faligas tiun muron pikfosile, kiel ni faris por la alia, la bruo altiros ĉi tien ĉiujn kastelloĝantojn.

Feliĉe ekzameninte tiun mureton tre atente, la duko ekvidis ke en iaj folioj la mortero kuniganta estis difektita kaj mankis: kelkaj brikoj ne estis plu gluitaj unu al la alia. Uzante la pinton de sia pikfosilo kiel levilon, li faligis la brikojn, kiuj estis plej malbone kunligitaj. Poste laŭirinte tre zorge kaj tre metode laŭ ĉiu rango, li ilin formetis unu post la alia, farinte neniun bruon. Fininte sian laboron sinjoro de Blasano ekvidis, ke li troviĝas en speco de ŝranko, kies la muro de li detruita faris fundon. La duko aŭskultis atente, ne kuraĝante eĉ spiri. La pordo, kiu fermis tiun ŝrankon, estis duone malfermita.

Li alproksimiĝis al ĝi, ĵetis rigardon tra la mallarĝa malfermaĵo, kaj vidis neniun. Aŭdante neniun bruon, li repuŝis malrapide la du duonojn de la pordo kaj penetris en ĉambron; ĝi estis senhoma. Sed ĝia ronda formo fariĝis por Gastono montro sufiĉe preciza. Li komprenis, ke li troviĝas en la unua etaĝo de la granda turo, en la iama apartamento de Valentino.

Kiam la antikva Vilhelmo konstruis la kastelon, la ŝtuparo surrampita de la duko estis kaŝe farita interne de la murego mem. Per ĝi la ferarmitoj malsupreniris en la subteran galerion, kaj poste en la kamparon por ŝteli la pasantojn.

Kiam dum la XVII a  jarcento, Ludoviko de Prelongo restarigis la ruinaĵojn de la antikva familia domego, la laboristoj fermis tiun senutilan malfermaĵon per muro el brikoj kaj poste ĝin kaŝis per ŝranko. Kredeble nun neniu suspektis la ekziston de tiu ŝtuparo kaj malpli ankaŭ de la galerio ĝin daŭriganta.

Reveninte hejmen Gastono skribis kelkajn vortojn. Vokinte Laŭrenton:

– Necese estas, li diris, ke tiu letero estu donita al la grafino mem, en ŝiajn proprajn manojn.

– La grafino troviĝas nun en Parizo.

– De kiom da tempo?

– De tri tagoj.

– Kial vi ne sciigis min pri tio?

– Mi tion konis nur tiumatene ...

La duko ŝajnis multe ĉagrena.

– Ĉu ŝi restos en Parizo dum longa tempo?

– Neniu scias ion pri tio.

– Tuj kiam ŝi estos reveninta, vi donos al ŝi tiun koverton.

– Vi povas fidi al mi pri tio. Post unu monato Matildo revenis Prelongon en stato, kiu estus kompatiĝinta ŝian plej kruelan malamikon. La postan semajnon, kamparano, kiun ŝi ne konis, donis al ŝi letereton tiel verkitan.

Sinjorino,

Se tiu, kiu skribas al vi tiujn vortojn, ilin subskribus per sia nomo, li farus la plej bedaŭrindan el malprudentaĵoj. Sed la verkisto de tiu letero esperas, ke vi rekonos lian skribmanieron: ĝi diros al vi, ke li ne estas malamiko. Troviĝu dum la morgaŭa mateno en la iama apartamento de fraŭlino de Savinako. Se okaze vi ne estus feliĉa kun via edzo, unu nur vorto elparolita de vi sufiĉas por rompi la ĉenon, kiu vin alligas al tiu viro.

– Kia enigma letero, murmuris Matildo, leginte kaj releginte tiun strangan bileton. Oni esperas, ke mi rekonos la skribmanieron. Sed ŝajnas al mi ... sed ne, tio estas neebla ... oni kredus, ke ĝi estas tiu de Gastono. Se li vivus ankoraŭ, mi ĵurus, ke tiuj linioj estis skribitaj de li.

Nu, nu, ĉu mi frenezigas? Mia bedaŭrita amiko estas ve! tro vere malviva. Mia patro ĉeestis ĉe lia entombiĝo: li vidis lian ĉerkon metitan en la funebran kelon. Nur en la legendoj revenas la mortintoj: kaj ni troviĝas meze de la deknaŭa jarcento.

Tamen la grafino dormis tre malbone. La lasta frazo precipe sonis senĉese en ŝiaj oreloj:

– Unu nur vorto elparolita de vi sufiĉos por rompi la ĉenon, kiu vin alligas al tiu viro.

Ha! kiel goje ŝi elparolus tiun vorton, se tia revo ne estus ĥimera.

La morgaŭan tagon la juna virino troviĝis en la ĉambro de Valentino jam de unu horo, direktante sian orelon al la plej etaj bruoj venantaj el la koridoro, kiam ŝajnis al ŝi, ke iu moviĝas en la tualetejo. Sentime ŝi en ĝin eniris. Mirante, ĉar ŝi en ĝi vidis neniun, ŝi ekrevenis en la dormoĉambron; kiam ŝi aŭdis tiujn vortojn, kiuj ŝajnis eliri el la interno de la ŝranko:

– Ne timu, Matildo; precipe ne kriu. Estas mi, estas Gastono de Blasano. Mi aperos antaŭ vi nur kiam vi tion permesos.

Starigite de mirego, etendante siajn manojn al la ŝranko, la grafino staris senmova meze de la ĉambro. Malgraŭ la teruro, kiu ŝin tutan okupadis, nevenkebla magneto ŝin altiris al la ŝranka pordo. Malrapide, similante hipnotigitinon, ŝi sin direktis al tiu pordo, ĝin malfermis kaj troviĝis antaŭ viro barbhava kaj bronzkolora, kiun ŝi ne rekonis.

Sed la duko daŭrigis.

– Rigardu min atente, Matildo. Mi scias, ke mi estas ŝanĝita: sed mia voĉo restis sama. Se via koro konservis la memoron de ĝia sono, ĝiaj batoj devas certigi al vi, ke la viro troviĝanta antaŭ viaj okuloj estas vere via iama edzo kaj ne trompanto.

– Gastono! ekkriis la grafino, instinkte malantaŭenirante ĝis la kontraŭa flanko de la ĉambro; ĉu min okupas senteraro? ĉu mi vidas vian fantomon? ĉu vi estas reale vivanta?

– Jes, kara adoratino, mi estas vivanta, tre reale vivanta. Tamen se vi preferas, ke mi estu malviva, unu vorto elparolita de vi sufiĉos por tion efektivigi. Mi malaperos, kaj neniam vi min revidos.

– Klarigu tion.

– Laŭ la leĝo mi estas ankoraŭ malviva: mi reviviĝos nur, se vi tion permesas.

La juna virino alproksimiĝis al la duko: kaj kiam ŝi estis palpinta la teksaĵon de lia vesto, por certiĝi, ke estas vera estaĵo el karno kaj ostoj kaj ne fantomo tiu, kiu staras antaŭ ŝi, ŝi saltis al lia kolo per instinkta ekmovo ekkriante:

– Ha! Gastono, mi amas vin. Savu min, ĉar mi estas tre malfeliĉa.

– Nu, Matildo, sidiĝu apud min, kaj rakontu la veron tutan.

La grafino komencis sian rakonton de la tago kiam Valentino al ŝi konfesis sian gravedecon, kaj ĝin finis parolante pri la miro, en kiun ŝi estis ĵetita, legante la leteron ricevitan dum la antaŭtago. De tempo al tempo la duko sentis indignajn ekmovojn. Sed li sin detenis, ne volante interrompi tiun edzinon ĉiam amatan, kiu estis la lia sed kiun aliulo egale konsideris kiel la sian. Rilatante plenmaniere kun la rakonto de Duponto, tiu de Matildo klare lumigis al iaj detaloj, kiujn la malnova kondamnito devige lasis en ombro, ĉar li ilin ne konis.

– Nun, diris Matildo finante, viavice klarigu per kia miraklo vi estas ankoraŭ vivanta.

Sinjoro de Blasano prenis sian edzinon en siajn brakojn. Ŝin kisinte, li ŝin altiris sur siajn genuojn. Por la unua fojo en sia vivo, Matildo sentis la amon enirantan en ŝian animon. Ne pripensante, ŝi lasis sin ekkapti de tiu volupta kaj dia impreso, ami kaj esti amata. Ŝi apogis sian kapon sur la bruston de Gastono, kaj duonfermante la okulojn:

– Iru nun, ŝi diris, mi aŭskultas vin. Kiam la duko estis fininta sian rakonton;

– Vi komprenas, mia kara Matildo, li aldonis, ke neniu, eĉ viaj gepatroj, devas koni nian sekreton. Hodiaŭ mem mi veturos al Tours , kie mi klopodos por la restarigo de mia civila stato. Eble mi forestos dum kelkaj tagoj: ne maltrankviliĝu pri tio. Atendante, ĉar la formulaĵoj estos eble longedaŭraj, venu ĉiumatene en tiun ĉambron kaj restu en ĝi dum unu aŭ du horoj. Tuj kiam mi havos tagon disponeblan, mi alkuros al vi. Ĉar ni havas en tiu monstro, kiu kredas, ke li estas via edzo, potencan malamikon, estas necese, ke ni agu tre singarde. Tiel longe kiam nenio estos ŝanĝita, mi pli amas resti nekonata. Mi reaperos en la mondon nur kiam mi havos la rajton esti vivanta.