Ame kisinte por la lasta fojo sian junan edzinon, la duko reeniris en sian ŝrankon; kaj la grafino aŭdis la pezan pordon datumantan de la krucaj militiroj, kiu fermiĝis malantaŭ li.
Sinjoro de Blasano kredis, ke la prezento de lia persono antaŭ la civila estraro sufiĉos por restarigi lian personecon kaj nuligi lian mortakton. Certe li sciis, ke la administraciaj malrapidaĵoj kaŭzos kelkajn prokrastojn. Sed li ne konjektis, ke lia identeco estas protestebla kaj estos protestita. Pro tio lia miro fariĝis ega, kiam li aŭdis la reprezentanton de la leĝo dirantan per malvarmega tono:
– Tre bone, sinjoro: ni faros enketon por scii ĉu estas kredeblaj la strangaj aventuroj, kiujn vi rakontis.
– Sed, sinjoro, vi tamen tre bone konas min, vi devas vidi, ke mi estas la duko de Blasano.
– Ja, mi konfesas, ke ekzistas inter vi kaj la mortinta duko ia simileco. Sed kio pruvas, ke ĵus vi ne deziras utiligi tiun similecon por proprigi al vi leĝe gloran nomon kaj grandegan posedaĵon. Vi konsentos, ke tia hipotezo estas almenaŭ tiom akceptebla kiom via pretendita revivigo.
Gastono eliris premita de ĉagrenego. Ĉu, foririnte mirakle el la natura morto, li estos neripareble frapita de la morto sociala? La raporto de magistratoj, komisiitaj al la ordonita informiĝo, estis pereiga por la junulo. Certe ili konstatis, ke la ĉerko estas malplena: sed ili trovis ĝin malfermita meze de la funebra kelo. Plie ili kolektis botelon enhavintan ĝinon, skatoletojn por sardeloj, poton por konfitajoj, restaĵon de cigaro kaj kandelingon duone konsumitan. Ĵus unu mankis en la kapelo. Ili konkludis, ke ŝtelistoj eniris en la tombaron de la Blasana familio. Por sin kuraĝigi ili ĝoje manĝis apud la ĉerko: poste ili eltiris el ĝi la korpon de la duko, kaj ĝin ĵetis en ian ajn lokon, kredeble en Loir on.
Kiam li rakontis la manieron per kiu li estis elirinta el sia tombo, Gastono ne zorgis paroli pri tiuj detaloj por li tute negravaj kaj eĉ preskaŭ forgesitaj de li. Do li estis dolore mirigita, vidante kiamaniere la plej simplaj aferoj malbone komprenitaj subite kontraŭstaras kontraŭ la malfeliĉulo, kiun ili premegas.
Kvankam tio lin forte tedegis, Gastono devis do komi sii sian aferon al advokato, kaj atendi pacience ke la juĝistaro bonvolu konigi sian sentencon. Li lasis en Tours la ŝipestron de sia ŝipo, kun kiu li alligis sin amike dum la longa vojaĝo kune farita. Lin komisiinte por ke li konigu la plej etajn detalojn de l’ afero, li revenis Prelongon, por revidi sian karan Matildon, al kiu li faris ĉiumatene duhoran viziton.
Kiam la komandanto ebria pro kolerego penis rompi la pordon per hakilbatoj, sinjoro de Blasano estis ankoraŭ tiel malviva kiel en la tago de sia entombigo. Simpla singardemo konsilis al li la forkuron. Sed pensante ke li lasos sian amegatan edzinon minacatan de tiu furioza viro, kiu havis sur ŝi neniun rajton, li sentis en sia koro la saĝon venkitan de la amo. Li do sin montris sur la sojlo de la pordo, por fulmofrapi de sia malestimego sian malamitan kaj venkitan konkuranton.
Alvenis fine la tago en kiu la sentenco estis konigita. Inter la atestantoj certigantaj la identecon troviĝis: la markizo kaj la markizino de Prelongo, la vidvino Linŝardo, grafino de Prelongo, edzino de la petanto, fine Laŭrento, la maljuna ĉambristo de la mortinta duko. Sed la atesto, kiu plej forte pezis sur la decidon de la juĝistoj estis tiu de la kavaliro de Blasano. Ĉi tiu rakontis la interparoladon okazintan kun lia kuzo, certigis, ke la viro petanta la strekon de la mortakto estas vere la duko de Blasano, kaj aldonis, ke li estas preta redoni heredaĵon al kies posedo li rekonas havi nenian rajton. Aŭdante tiun senartifikan certigon, kiu malutilis la profitojn de la juna scienculo, la juĝistaro estis konvinkita. Ĉar Henriko tiel parolis, tio pruvis, ke lia parolo estas la esprimo ĝusta de la plena vero. La juĝistaro, kiu ne povis sin montri pli severa ol la kavaliro, liveris favoran sentencon. La morto de la duko de Blasano estis konsiderita kiel nula; oni eligis el la libroj de la civila registro tiun fatalan akton, kiu malpermesis ke li vivu, kaj tiam, sed nur tiam, la duko kaj la dukino de Blasano povis fine ricevis tiun geedziĝan religian benon, kiun iam interrompis la ĉeesto de Valento.
Post tiom da doloraj okazintaĵoj neniu estis instigita al grandaj festoj kaj ceremonioj. La proksimaj parencoj, la intimaj amikoj nur estis invititaj: kaj dum la vespero, en la ĉambro speciale difinita al la junaj geedzoj, la dukino de Basano, kiu plenumis, se oni povas tiel paroli, sian trian edziniĝon, eniris ĉiam virga en la liton de sia edzo.