Kiam la ekssubregisto redonis al sia iama mastro la ruinojn de la kastelo, la junulo sin ĵetis al la kolo de sia patro, kaj ekkriis en movado de sincera entuziasmo:
– Estas bela, tio kion vi faras, estas kuraĝa, estas grandanima; kaj mi pli ankoraŭ vin amus se tio estus ebla! Tamen tia malavareco ĉiujn mirigis. Oni al si ripetis mallaŭte, ke tia malprofitemo tre malbone akordiĝis kun la karaktero de la maljuna ruzulo, kaj, ke ĝi kredeble estis pli ŝajna ol vera. Famoj maltrankviligaj ĉirkaŭiris pri la deveno de tiu riĉeco; kaj, en sia senĉesa marŝado, la imagoj incititaj pli kaj pli antaŭeniris kaj jam preskaŭ antaŭvidis la veron.
Tiam li opiniis, ke necese estas frapi grandan baton kaj doni al tiuj langoj, kiuj volis senhalte agitiĝi, nutraĵon por interparoladoj, kaj utiligi por lia savo tiujn babiladojn, kiuj, se li ne ilin haltigos, baldaŭ kaŭzos lian pereon. Pro tio, pretekstinte, ke li bezonas novmodelan plugilon, li supreniris en la publikan veturilon, kiu trifoje semajne veturigis Parizon.
Tuj kiam li estis alveninta, li rapidis sin provizi de la kulturilo, ŝajna kaŭzo de sia vojaĝo: kaj kiam tiu aĉeto estis farita, ĉar li havis dum kelkaj tagoj sian tempon tute liberan, li komencis siajn klopodojn. Kiam li eliris, li antaŭsciigis Andreon, ke kredeble li restos forestanta dum unu semajno, pretekstante, ke li ne revidis Parizon de multaj jaroj, ke grandaj ŝanĝoj okazis en la ĉefurbo, kaj, ke li estus kontenta viziti la novajn monumentojn, kiujn Napoleono konstruigis dum sia regado.
Sed anstataŭ sin promenadi al la Triumfa arko, al la Magdaleno, al la Karusela placo, kiuj lin neniel interesis, li unue sin provizis de ilustrita katalogo enhavanta la figurojn de antikvaj moneroj, kaj de nomaro uzata de moneristoj kaj de medalkolektistoj. Li zorge studis ĉiujn, kiuj estis uzitaj dum la epoko de Valois ’oj: kaj kiam, dank’ al sia memoreco vere rimarkinda, li gravurigis en sian cerbon la figuron de tiuj moneroj tiel bone, ke neniu estus kapabla lin erarigi, dum li kontraŭe povus lernigi pri tio eĉ la plej klerajn specialistojn, li konscience ekekzamenis unu post la alia ĉiujn butikojn de brokantistoj kaj de komercistoj por antikvaĵoj. Ĉiujn monerojn de tiu epoko, precipe la kuprajn kaj la arĝentajn li aĉetis, rifuzante senkompate, kaj neniel allogite de admonoj de la vendisto, ĉiujn, kiuj apartenas al pli nunaj tempoj. Momente li haltis antaŭ du turnojsaj monfuntoj ( livres tournois ), markitaj per la profilo de Karlo IX a kaj admirinde konservitaj. La komercisto petis tri cent frankojn por ĉiu monero. Distirita unuflanke de sia avareco kaj aliflanke de sia sukcesdeziro, li ŝanceliĝis, kiam subite li decidiĝis:
– Nu, li diris, kiu volas la finon volas la rimedojn! Li pagis sescent frankojn al la brokantisto: kaj la du oraj moneroj kuniĝis kun la aliaj en la sakon en kiun li enmetis siajn aĉetaĵojn. Kiam, post ok tagoj plenigitaj de kuradoj tra Parizo el nordo suden kaj el oriento okcidenten, li estis akirinta tiamaniere centon da moneroj, li resupreniris en la veturilon kaj revenis Prelongon kun sia plugilo, kiun li montris al ĉiu, kaj sia saketo, kiun li vidigis al neniu.
Reveninte hejmen, li unue parolis entuziasme pri la plibeligaĵoj de la ĉefurbo, kiun liaj longaj klopodoj lin devigis viziti preskaŭ malgraŭvole. Sed kiam li troviĝis sola kun najbaro, kiun li sciis babilema, li eltiris el sia poŝo, kun grandaj misteraj gestoj, la saketon enhavantan la antikvajn monerojn: kaj li mallaŭte rakontis, ke iam, vizitinte la subterajn galeriojn de la kastelo, li trovis en amaso da ruboj kupran vazon plenan da similaj moneroj.
Tia rakonto kompreneble ekbriligis en okuloj de lia interparolanto flamojn de avideco. La du oraj moneroj precipe entuziasmigis tiujn eĉ kiuj ŝajnis plej indiferentaj kaj plej malprofitemaj. Neutile estas aldoni, ke, kiam li lasis sian interparoliton, ĉiam al li li rekomendis la plej absolutan sekreton.
Post ok tagoj, nova legendo rondediriĝis ĉirkaŭ la lando. Ĉiuj homoj, al kiuj Linŝardo konfidis sian novan el penson, rapide rakontis al tiuj, kiuj bonvolis ilin aŭdi, sed ĉiam promesigante la plej grandan diskretecon, ke la ekssubregisto estis trovinta trezoron en la keloj de la malnova kastelo. Unue oni parolis nur pri kelkaj centoj da frankoj. Sed, post dekkvin tagoj, la kupra vazo, konsiderita kiel tro eta, kaj ne kontentiganta la incititajn imagojn, estis anstataŭita de bareleto; la bareleto fariĝis barelo; la barelo, barelego; kaj fine la barelego aliformiĝis en ujon tiel vastan, ke neniu estis vidinta tiel vastegan ujegon.
Post unu monato, oni rakontis malkaŝe, ke ekzistas subtera galerio, pasanta sub Violano, kaj antaŭiranta en la kamparon ĝis du mejloj el la kastelo; ke, de multaj jaroj, tiu galerio estis fermita de muro, kaj ne komunikiĝis plu kun la aliaj keloj; ke, ian nokton, Linŝardo, armita de pikfosilo, detruis la baron, kaj, antaŭirante sin gardeme en la mallarĝan koridoron, fine eniris en specon da ĉambro, kie troviĝis ordigitaj grandegaj bareloj plenaj da oraj moneroj. Nur pri la kvanto de tiuj bareloj la opinioj diversiĝis. Laŭ iaj, la nombro estis nepreciza, senfina: la plej malimagemaj certigis ke, laŭ la rakonto de iu tre bone sciigita, dek bareloj almenaŭ troviĝis en tiu subtera ĉambro.
Linŝardo sekvis tiun movadon kun malsincera indiferenteco, sed funde de lia brusto lia koro saltegis pro ĝojo; ĉar li vidis, ke lia ruzo sukcesis multe pli bone ol li estus tion esperinta.
– Nu, li diris, kiam li estis sola, frotante siajn manojn unu kontraŭ la alian laŭ fortikeco kapabla elartikigi siajn manradikojn, nu, se la babiladoj estas ĝenerale malbonaĵo, tamen ili kelkafoje enhavas bonaĵojn ... kiam oni scias ilin utiligi.
De tiu momento, estis akceptite, kiel veraĵo tute ne diskutebla, ke la riĉaĵoj de l’ ekssubregisto devenis de trezoro iam trovita de li en la malnovaj subteraj galerioj. Tia estis la lasta milito, kiun entreprenis la patro Linŝardo. Sed post tiu sukceso, li ne timis la estontecon: li povis ekdormi sur siaj laŭroj, ĉar li ne estis plu vundebla eĉ de la dubo. La maljuna batalanto eliris el la batalo ankoraŭ venkinte.
Tute rekuraĝigita sur tiu flanko, Linŝardo komencis la ekspluaton de kampoj, kiuj iam apartenis al lia eksmastro. En la bieno dispecigita, li apartigis por si leonan parton: dank’ al la persisteco kaj la obstineco kamparana, kiuj troviĝis funde de lia karaktero, li sukcesis ĉiutage pligrandigi ilian valoron. Oni devas aldoni, ke li estis lerte helpita de sia filo. Al malnovaj metodoj de antaŭaj jarcentoj, li anstataŭigis novajn farmanierojn: dank’ al lia lerteco, la tero produktis renton superan, kiun neniam konis la antikvaj subregistoj. Li estis la plej riĉa posedanto en la tuta lando: lia opinio altrudiĝis; kaj ĝis multaj mejloj ĉirkaŭe oni ĝin konsideris kiel veran potencon. Dum la markizo, vivante sola en sia kastelo restarigita, aperis antaŭ okuloj de ĉiuj landanoj nur kiel respektinda restaĵo de malaperintaj jarcentoj, lia intendanto, kiu disigis ĉirkaŭ si la movadon kaj la vivon, fariĝis, kaj preskaŭ senvole, la vera sinjorego de la lando.
Nur unu afero venenigis lian ĝojon. Lia filo ne ŝajnis deziri la edziĝon, kaj diris ofte:
– Ni estas nun tiel feliĉaj: kial ŝanĝi? La maljuna patro sentis kvazaŭ konsciencriproĉon: ofte li sin demandis ĉu la malŝato, kiun la junulo ŝajnis sentadi por rajta edziĝo, ne havas sian fonton en la trograndigo de fila amo.
Ĉar Andreo estis bona, ageme bona. Neniam malriĉulo, sin prezentinte en la farmodomon, el ĝi eliris kun manoj malplenaj. Lin oni konsideris kiel la bonfaranton de la lando; kaj tiu famo naskis okazaĵon, kiu havis por lia estonteco gravegan influon. Iam li revenis en sia veturilo, kiam li renkontis sur la vojo kvindek- aŭ sesdekjaran viron, kiu ŝajnis lacega.
– Kien vi iras, kompatindulo? demandis Andreo.
– Al la Linŝarda farmodomo.
– Supreniru en mian veturilon. Post kvarono da horo, Andreo jam sciis, ke lia kunvojaĝanto nomiĝas Giulio Freĉio, devene Korsa, kaj partoprenis ĉiujn militojn de l’ Imperio. Lin vunditan en la batalo de Borodino kaj militkaptitan oni direktis al la Siberia landlimo kaj poste enfermis en fortikaĵon, en kiu li vivis dum kvar jaroj, kvazaŭ forgesita. Fine iam malfermiĝis la pordoj de lia malliberejo: li refariĝis libera sed tute senmona. Tiam, pro grandega deziro revidi Francujon, komencis por li ekzistado, kiun li ne povis sentreme rememoriĝi. De urbo en urbon li revenis piede el fundo de Rusujo: pro tio liaj fortoj estis tute eluzitaj. Feliĉe tiu bona Andreo lin helpis: sen tio, li estus mortinta pro malsato, funde de fosaĵo.