Выбрать главу

Post ok tagoj, Andreo kaj Freĉio fariĝis reciprokaj amikoj. La filo Linŝardo ne laciĝis, aŭdante sian kunulon, kiu parolis pri sia pentrinda insulo, pri la sovaĝa beleco de arbetaroj ( maquis ), kun la maro blua ekvidita en la malproksimo inter du montaroj. Poste la voĉo de la maljuna ekssoldato plimoliĝis: li memoris pri virino iam de li amita. Kiam li estis devigita forlasi la patran landon, por bataladi en kvar anguloj de Eŭropo, li lasis ŝin gravedan. Kiaj ambaŭ fariĝis, ŝi kaj ŝia infano? Pro tio, li estis tre dezirema revidi Korsujon. Ĉar Andreo promesis, ke li pagos al li la vojaĝon, li instigis sian junan amikon, ke li plenumu sian promeson.

– Vi estas tre feliĉa, diris iam la filo Linŝardo; vi baldaŭ revidos belegan regionon, kiun mi ĉiam deziris koni.

– Nu, venu kun mi: kio vin malhelpas? Mi estus tiel feliĉa vin prezenti al miaj amatoj, dirante: jen mia savinto.

– Ne estas la deziro, kiu mankas. Sed la farmaj laboroj devigas, ke mi tie ĉi ĉeestu, kaj malpermesas mian eliron.

– Ho! por kelkaj semajnoj! Ni troviĝas en momento de la jaro, en kiu la kulturo iom ripozas. Cetere ĉu vi ne havas sinjoron vian patron por vin anstataŭi? Andreo fariĝis revema, kaj nenion respondis. Vespere, ĉe la manĝotablo, li diris pri tio kelkajn vortojn al sia patro, kiu ekkriis gaje:

– Iru, mia kara infano, iru do. Vi sufiĉe laboradas dum la tuta jaro: vi tre rajte povas preni unu aŭ du monatojn da libertempo. Sinjoro Freĉio estas prava: ĉu mi ne restas tie ĉi por zorgi pri ĉio? Sed vi garantias por li, li admonis, sin turnante al la maljuna soldato; oni rakontas, ke en via lando pro negravaĵo oni mortigas viron kiel hundon.

– Ne timu, sinjoro Linŝardo. La venĝadoj ( vendetta ), al kiuj vi aludas, estas danĝeraj nur por la anoj de malamikaj familioj. La fremdulo kontraŭe estas certa, ke li trovos ĉie la plej ĝentilan akcepton. Estas necese aliri Korsujon, aŭ ĉe sinjoron Linŝardon, li aldonis ridetante, por bone kompreni la sencon de la vorto gastamo.

Post tiuj paroloj ĉiuj sin levis kaj decidis, ke la eliro okazos la morgaŭan tagon.

Alveninte Ajaccio’n, post marveturo tute sendanĝera, la du vojaĝantoj aliris al la kvartalo, en kiu Freĉio vivadis dum sia junaĝo. Tie ili eksciis, ke la iama amantino de Giulio , Paolo Boldino , naskis filinon, kaj revenis Sartenon en sian familion. Oni aldonis mallaŭte, ke Freĉio estus singardema ne sin montrante en tiu lando; ĉar la fratoj de la junulino ĵuris venĝi en la sango de la delogisto la insultegon faritan al ilia familio. Malgraŭ dudek kvin jaroj pasintaj la vundo ĉiam sangodonis, kaj ne pardonis la malpurigita fiereco de Boldinoj. Sed la maljuna militisto tro ofte aŭdis la kuglojn siblantajn apud siaj oreloj, por obei la timoplenajn rekomendojn de siaj iamaj kunuloj. Pro tio, post du tagoj uzitaj por vizitadi la urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Andreo kaj Giulio  enŝipiĝis al Sarteno.

En tiu urbo ili tre facile trovis la domon loĝatan de la Boldina familio, kiu enhavis la du fratojn Pietron kaj Giusepon, ilian fratinon Paolon, kaj ŝian filinon Helenon, la infaninon, kiun ŝi naskis de Freĉio.

Kiam ili sin prezentis, la servistino diris, ke sinjoroj Boldinoj ambaŭ forestas, sed ke sinjorino Paolo kaj la fraŭlino troviĝas hejme.

Aŭdinte la sonon de la sonorilo, Paolo leviĝis, malfermis la pordon, kaj rekonante sian iaman amanton:

– Giulio ! ŝi ekkriis.

– Mia karega Paolo! Kaj la maljunaj geamantoj sin ĵetis reciproke en brakojn unu de alia.

Kiam la unuaj amatestoj iom kvietiĝis, Freĉio, preninte la manon de Andreo, kiu diskrete sin metis flanken, lin prezentis al sia amatino, kaj rakontis ĉiujn servojn de li ricevitajn.

La amanto de Paolo ne haltigis siajn laŭdojn, kaj elfluigis la dankemon, kies estis plena lia koro, kiam la pordo malfermiĝis. Aperis Heleno.

– Filino mia, diris grave ŝia patrino, jen estas via patro, pri kiu tiel ofte mi al vi parolis. Kisu lin.

La junulino rapide ekzamenis tiun vizaĝon brulitan de dudek-kvin militoj kaj poste, sen entuziasmo, ŝi malvarme prezentis sian frunton: sed Freĉio ŝin prenis en siajn brakojn, kaj, ŝin sufokante per ĉirkaŭpremoj, ŝin kisadis plenlipe.

Sed Paolo, kiun la sento de la danĝero revenigis al la realeco, diris al sia amanto:

– Giulio , vi ne povas pli longatempe resti ĉi tie, ĉar Pietro kaj Giusepo ĵuris vin mortigi.

– Ho! ne timu, mi vidis multajn aliaĵojn. Mi intencas ripari la malbonaĵon de mi faritan: mi volas edziĝi kun vi kaj rajtigi mian filinon. Pro tio, necesege estas, ke mi vidu Pietron, la familian ĉefon, por peti de li vian manon. Mi tie ĉi atendos lian revenon.

– Sed, diris Andreo, ĉu vi ne timas ...?

– Mia kara amiko, oni tre bone vidas, ke vi ne konas la korsajn kutimojn. Tiel longe kiam mi restos en tiu domo, mi estos gasto; sekve nenio min minacos.

Ja, kiam, dum la vespero, la fratoj Boldinoj revenis por la manĝo, Paolo, tremanta pro kortuŝeco, al ili prezentis sian amanton kaj lian amikon. Sen ia ŝanceliĝo, la kvar viroj premis reciproke siajn manojn. Eĉ Pietro petis Andreon kaj Giulio n, ke ili bonvolu konsideri lian domon kiel sian hejmon dum la tuta tempo, kiun ili intencis resti en Sarteno. Unuvorte la akcepto ŝajnis tute kora. Sed Linŝardo tre klare vidis, ke la palpebroj de Boldinoj malleviĝis, por kaŝi la malamegan flamon, kiu brilis en iliaj okuloj.

Post la vespermanĝo, Freĉio prezentis sian peton. Post la unuaj vortoj, Pietro kaj Giusepo malfacile sin detenis por ne eksaltegi. Vagisto kiel Freĉio kuraĝis peti la manon de Boldinino, de virino en kies vejnoj fluis unu el plej senmiksaj kaj plej antikvaj sangoj de Korsujo! Sed ili kaŝis siajn sentojn; kaj Pietro respondis per voĉo preskaŭ afabla:

– Ni reparolos pri tio. Nenio urĝas. Ĉar Paolo atendis dum dudek-kvin jaroj, ŝi povas ankoraŭ atendi dum kelkaj tagoj.

Andreo kaj Giulio  salutinte eliris, kaj loĝiĝis en hotelo de la urbo.

Ĉiutage Freĉio vizitis sian fianĉinon dum kelkaj horoj: ĉar ambaŭ fratoj forestis dum la tuta tago, nenio maltrankviligis la karesojn kaj la revojn al estonteco de maljunaj gefianĉoj.

Iam Andreo akompanis sian amikon. La interparolado sin turnis al la naturaj belaĵoj de la lando. Paolo parolis entuziasme pri sovaĝa faŭko sidanta post kelkaj mejloj el la urbo. Ĉar Linŝardo ne venis en Korsujon por vidi du gemaljunulojn okupitajn de malfrua amo, li proponis, ke oni ĝin vizitu: la propono estis akceptita ĝoje. Oni dungis kaleŝon por la morgaŭa tago: kaj frumatene Paolo, Andreo, Giulio  en ĝin lokiĝis. Heleno, iom malsaneta petis, ke oni ŝin senkulpigu.

Alveninte en loko, kie la vojo ne estas veturebla, la tri gevojaĝantoj malsupreniris. De unu horo ĉirkaŭe ili marŝadis apud teruranta profundegaĵo, funde de kiu fluis ŝaŭmanta torento, kaj kiun la mallarĝa vojeto elstaris kornice, kiam pafo bruis. Giulio  mortige frapita falis en abismon kaj en ĝin dispeciĝis. Tuj sur roko alta aperis la profilo de Pietro minacanta, dum, post tri paŝoj pli malproksime, tiu de Giusepo desegniĝis sur la blua fundo de la ĉielo.

– Ha! monstroj, ekkriis Paolo freneza pro ĉagrenego, buĉistoj, rabistoj, vi mortigis la viron, kiun mi amas, la patron de mia infanino! Sed tiu krimo ne restos senpuna: mi vin denuncos al la juĝistaro, mi vin liveros al ekzekutisto; kaj sur eŝafodo, sur kiu falos viaj kapoj, vi pagos la sangon de vi ekverŝitan!