Выбрать главу

– Malnoblega filino, ekkriegis Giusepo, ebria pro kolerego, ĉar vi pli amas la honton ol la honoron kaj vian malkuraĝan delogiston ol vian familion, nu, iru lin retrovi.

Rapide li celis kaj pafis. La malfeliĉa Paolo, frapita en koron siavice ŝanceliĝis kaj ekfalis en abismon. Andreo, kaptita de teruro, vidis la korpon de la juna virino saltegantan el roko al roko: en la ŝaŭmantan ondon la sangplenaj pecoj subakviĝis kaj baldaŭ malaperis.

– Sinjoro, diris Pietro alproksimiĝante al Linŝardo kaj sin apogante sur sian pafilon ankoraŭ fumantan, vi tuj ĉeestis justecan agon, kiun eble vi nomos per alia vorto. La afero ne estas grava: ĉar via opinio nin tute indiferentigas. Ĉiu estas la sola juĝisto pri la maniero uzota por venĝi sian malrespektegitan honoron. Mi diros nur unu vorton; kaj mi petas, ke vi bonvolu ne ĝin forgesi. En niaj familiaj malpacoj ni ne amas la atestantojn, sekve mi kredas, ke vi saĝe agus, revenante Francujon kiel eble plej baldaŭ. Pri la knabino Heleno, frukto de tiu malbenita amo, se vi ŝin kondukus en vian landon, tio certe estus la plej bona afero okazebla por ni ... kaj por ŝi.

Poste, salutinte la junulon kun la plej afabla ĝentileco, ambaŭ fratoj ĵetis la pafilojn sur siajn ŝultrojn, returnen iris, kaj penetris en la arbetaron, en kiun ili baldaŭ malaperis.

De tempo jam longa ili estis elirintaj: kaj la malfeliĉulo restis obstine sur la sama loko, starigite de teruro. Fine, iom post iom, la senteco revenis: li rememoris la parolojn de Pietro, kiuj unue zumis en liaj oreloj tute konfuze. Li komprenis, ke grava devo trudiĝas al li: elpreni Helenon el la kolerego de ŝiaj onkloj. Ĉu ŝi ne estas la filino de lia maljuna amiko? Ĉar jam li savis la naskinton, ĉu la devo ne ordonas, ke li faru la samon por la naskitino? Sed, por tion efektivigi, ekzistis unu kaj sola rimedo: dekonduki kun li la junulinon. Kaj li ne sciis ĉu ŝi tion akceptos.

Malvolvante tiujn pensojn en sia cerbo, li retrovis la kaleŝon, kiu atendis funde de la valo, rakontis al la veturigisto ian historion por klarigi la foreston de siaj vojaĝaj gekunuloj, kaj revenis Sartenon.

Post multaj ĉirkaŭparoloj la juna Korsino estis sciigita pri la malfeliĉaĵo, kiu ŝin frapis. Ŝi diris nenion kaj sur ŝiaj vangoj fluis neniu larmo. Sed ŝiaj nigraj okuloj brilis de stranga fajro: antaŭ ili instinkte Andreo mallevis la siajn. Li petis de ŝi, kion ŝi intencas fari, ĉu ŝi havas rimedojn por ekzistado. Ĉar Heleno nee skuis la kapon, Linŝardo diris:

– Mi ne povas vin lasi sola en la terura situacio, en kiu vi troviĝas: ĉu vi bonvolas min kuniri Prelongon?

– Kiel vi volas, ŝi respondis; ĉar mi estas nur virino.

Kaj nenio, dum kelkaj tagoj, estis kapabla ŝin elirigi el ŝia muteco.

Dum la marveturo, lia kunulo, mirante pri la karaktero stranga kaj sovaĝa de tiu junulino, kiu tiel malsimilis tiun de aliaj fraŭlinoj ĝis nun de li konitaj, demandis ŝin, kial ŝi ne ploris, eksciinte la pereon de siaj gepatroj.

– Ĉu tio povis utili, ŝi murmuris kolere; ĉar mi estas nur virino.

Por la dua fojo, Andreo aŭdis tiun frazon elirantan el ŝia buŝo.

– Tiam se vi estus viro, kion vi farus?

– Mi ilin venĝus.

– Mi vidas, Heleno, ke vi partoprenas miajn sentojn, kaj, ke vi opinias abomena la duoblan krimon de viaj onkloj.

– Miaj onkloj estis pravaj. En ilia loko, mi estus aginta kiel ili.

– Dio! Ĉu via patro ...

– Mia patro! Li delogis fraŭlinon; li estis krimulo.

– Sed via patrino ...

– Mia patrino estis delogita nur, ĉar ŝi tion bonvolis.

– Tamen, mia kara infanino ...

– Ne taŭgas tamen. Kiam knabino sin lasas kapti, tio okazas nur, kiam ŝi konsentas; do, ĉar mia patrino konsentis, ŝi estas krimulino.

– Sed antaŭnelonge vi deziris ilin venĝi.

– Certe, se mi estus viro, tio estus mia devo: kaj mi ĝin ne malobeus.

Tiuj respondoj mallongaj, kruelaj, sed ne senigitaj da ia sovaĝa grandeco, profunde mirigis Andreon. Iom post iom, tiu junulino naskis interne de li senton ĝis nun ne konitan. Li tiel bona, tiel kvieta, tiel ĝuste ekvilibrata, ne sciis kian sintenadon konservi antaŭ tiu fraŭlino kruela, kolerema, tute forportita de ŝia pasio.

Alveninte Prelongon, kiam la filo Linŝardo, prezentinte Helenon al sia patro, al li rakontis sian draman vojaĝon, ĉi tiu skuis la kapon, kiel viro priokupata pri la estonteco ĉar, laŭ li, la ĉeesto de tiu fremdulino en la farmodomo enhavis multajn timindajn minacojn por la hejma feliĉeco.

Ja Andreo, kiun la amo pli kaj pli okupis, penadis pro vi apud la junulino tiujn delogajn rimedojn, kiuj ĝis nun tiel ofte sukcesis apud la aliaj: sed Heleno senkompate lin repuŝis; kaj la amanto pelita estis devigita mallaŭte konfesi, ke li estas hontinde venkita.

Ian nokton, freneza pro amego, decidinte triumfi tiun malhumilan virinon, kiu lin suferigas, li puŝegis per frapo de ŝultro la pordon de ŝia ĉambro. Sed la juna Korsino sin gardis: armita de peza fajrincitilo, ŝi rapidis al li, ĝin svingante:

– Se vi faras unu paŝon plie, mi rompas vian kapon, ŝi diris. Vi bone scias, ke iam mi diris: “Knabino falas nur, kiam ŝi bonvolas”. Mi scios tion pruvi.

Ŝi estis duonvestita. La junulo sentis pasian ebriecon, kiu ekokupegis lian koron. Senripareble venkita, li falis sur genuojn, antaŭ ŝiaj piedoj, ekĝemante:

– Kaj se mi edziĝus kun vi?

– Ha! se vi edziĝus, tio estus alia afero. Tiamaniere mi konsentus; sed alie, ne.

La morgaŭan matenon, Andreo havis kun sia patro gravegan interparoladon: la maljuna Linŝardo finante diris:

– Malfeliĉa knabo, mi pli amus, ke mia bofilino estu samlandanino, kiu vin komprenus, kiu partoprenus viajn ideojn, kaj plie al vi alportus belan doton; ĉar tio nenion difektas. Kun Heleno, vi havos neniun el tiuj bonaĵoj: kaj mi timas, ke vi ne estos feliĉa.

– Nu, vi certe estas prava; sed mi amas ŝin. Kaj jen kial, post ses semajnoj, dum funde de Korsujaj arbetaroj la Boldinaj fratoj, persekutitaj de la policistaro, elpensis ĉiutage mil novajn ruzojn por erarigi la ĝendarmojn, Heleno, ilia nevino, alkondukita al la altaro de l’ ekssubregisto de Prelongoj, rajte nomiĝis sinjorino Linŝardo.

La patron de Andreo ne trompis liaj antaŭsentoj. Tamen tia edziniĝo estus kontentiginta la plej ambiciemulinojn, kaj preteriris ĉiujn revojn fareblajn de la juna virino en ŝia Sartena dometo. Sen riĉaĵoj, havante kiel vivrimedojn nur la ĉasoŝtelon, la Boldina familio vivis ŝpareme, senprovize, laŭ la hazardo de okazoj. Subite la humila Korsino fariĝis unu el plej riĉaj Normandaj farmomastrinoj; kaj, ĉar Prelongoj nuliĝis en la lando, ŝi povis sin konsideri kiel la veran kastelmastrinon ... senkastelan.

Pro tio, ŝia kolerego fariĝis grandega, kiam ŝi sciis, ke tiu belega sinjorega loĝejo iam estis propraĵo de ŝia bopatro, kaj, ke ĉi tiu sin senigis da ĝi, instigita de neklarigebla malavareco.

De tiu momento, la bela farmodomo, kiun ŝi loĝas, ŝajnis al ŝi dometo; kaj iam la maljuna Linŝardo aŭdis sian bofilinon, kiu diris, minacante per pugno la kastelon: “Ha! malbenita palaco, el kiu oni min forpelis, mi ĵuras, ke iam mi reeniros en vin estrine, aŭ mi pereos de miaj penadoj”.

Sinsekve ŝi naskis du filojn, Ludovikon kaj Viktoron, kiujn ŝi volis mamnutri mem, esperante trovi en la ĝojoj de la patrineco nutraĵon al malkvietaj pasioj, kiuj bolis en ŝi, kaj kiujn ŝia edziniĝo kun Andreo ne kontentigis. Ĉar Heleno ne amis sian edzon. Certe ŝi ne sentis al li malamon: kontraŭe ŝi volonte konsentis la firmajn kvalitojn, kiuj faris la fundamenton de lia karaktero. Sed tiu dika viro, timema, iom spiritpeza, bona ĝis la malspriteco, ne povis taŭgi por ŝia itala natureco ardanta kaj malhumila.