Sed ekzistis iu al kiu sinjorino Linŝardo sentadis profundan malamon: ĉi tiu estis ŝia bopatro. Ŝi sciis lin tiel maldika, tiel ruza, tiel supera, ke kelkafoje ŝi demandis sin ĉu pezulo kiel Andreo estis naskitebla de li. Ŝi estus lin ameginta, se li estus ŝia edzo. Sed, ĉar ŝi povis vidi en li nur kontraŭpezon kontraŭ la influo, kiun ŝi esperis efikigi, ŝi lin timis kiel danĝeran malamikon; kaj ju pli ŝi lin sincere admiris, des pli ŝi lin malamis en la plej profunda kaŝejo de ŝia koro.
Jam de longa tempo Heleno ĝuste divenis la agojn de la maljuna Linŝardo. Unue tio estis nur instinkta suspekto, sed iom post iom, dank’ al babiladoj de unuj kaj de aliaj, ŝi kolektis aron da fariĝetoj, kiuj, faske grupigitaj, liveris sumon plenegan da verŝajno. Tamen la historio de la trezoro, kiun neniu malkonsentis, detruis la teksaĵon de ŝiaj kombinoj. Sed ŝi ne sin konfesis venkita; kaj ŝi serĉis dum multaj monatoj, ĉu ŝi ne trovos ian skribaĵon pruvantan, kiu rajtigus ŝiajn konjektojn.
La hazardo ŝin helpis. En amaso da malnovaj ĵurnaloj datumantaj de la Revolucio, ŝi trovis ligaĵon da paperoj, kiujn ŝia bopatro kredis detruitaj de longa tempo. Ili estis kelkaj leteroj, kiujn lia kunkulpanto al li sendis, kiam la kastelo estis vendita kiel nacia bieno: kun tiuj leteroj kuniĝis la kvitancoj de la brokantisto, al kiu Linŝardo vendis la meblaron.
La homo mortis: la patro Linŝardo kredis, ke lia sekreto estas kun li enfermita en lia tombo: kaj subite la kulpiganta subskribaĵo postvivis kaj eliris el la forgeso por lin kondamni.
Triumfante, Heleno volis montri al sia edzo tiujn paperojn, sed Andreo ne troviĝis en la farmodomo.
Ŝi lin atendis longatempe; kaj kiam li revenis, li ŝajnis priokupata.
Revenante viziti siajn rikoltistojn, li estis preskaŭ renversita de kaleŝo, poŝte jungita, kiu bruligis la vojon, meze de polva nubo. Sed, kvankam ĝi rapidege ruliĝis, la filo Linŝardo rekonis la vojaĝanton: li estis la grafo Raŭlo.
– Li, en Prelongo, en tiu momento de la jaro! li murmuris: kredeble okazas en Parizo io gravega.
Ja estis la filo de la markizo, kiu pagis duoblajn bridojn, dezirante anonci pli frue al sia patro la ruinigon de la monarĥeco kaj la Julian Revolucion.
Andreo eksupreniris al sia ĉambro por anstataŭi siajn vestojn, kiam Heleno diris, montrante sian trovaĵon:
– Nu, rigardu. La filo Linŝardo ĵetis rigardon sur la paperfolietojn, kaj ĉion komprenis. Tiam li faletis en apogseĝon, kaŝis la kapon en siajn manojn, kaj ekploregis.
Aŭdante bruon de ploregoj en la apuda ĉambro, la patro, kiu ne povis suspekti la kaŭzon de tiuj larmoj, malfermis la pordon komunikigantan, dezirante peti de li la motivon, kaj lin konsoli.
– Kion vi havas, mia kara infano, li diris; kiu povis vin ĉagreni.
– Nur vi.
– Mi! Vi scias, ke, por ke vi estu feliĉa, mi donus mian sangon.
– Eble. Sed vi ne havis rajton liveri la honoron.
– Andreo, kiu povis diri al vi ...?
– Neutile ruzi nun, nek elpensi mensogojn; mi ne vin kredus. Cetere mi scias ĉion.
– Kion vi volas diri per tiu vorto ĉio, balbutis la malfeliĉa patro, esperante sin alkroĉi al savontaj branĉoj.
Ne respondinte, lia filo montris la leterojn: la maljunulo paliĝis.
– Vi bone vidas, diris la junulo, ke la riĉeco, kiun ni ĝuas, estas riĉeco ŝtelita, ke la nomo, kiun mi portas, estas nomo malpurigita.
– Malfeliĉa infano, ekkriis Linŝardo per ne homa voĉo, vi do ne sentas, ke vi min mortigas?
– Tro malfrue, respondis Andreo senkompate; la malbonaĵo estas nekuracebla. Ve! kial vi ne mortis antaŭ mia naskiĝo.
Nur per ĝemado respondis la maljunulo.
– Mi estas edzo, mi estas patro, daŭris Andreo kolerega. Antaŭe mi povis protesti tiun riĉaĵon, ĝin redoni al ĝia vera posedanto kaj poste pafi kuglon en mian kapon. Oni estus kompreninta, ke mi abomenas viajn agojn: de neniu mi estus kulpigebla, konsiderinda kiel via kunkulpanto. Sed nun la devo min devigas konservi tiujn riĉaĵojn, min devigas mensogi pri ilia deveno, min devigas unuvorte daŭrigi vian rabistan agon; ĉar mi ne volas, ke iam miaj filoj min riproĉu, ke mi al ili heredigis la honton samtempe kun la mono, min kulpigu, ke mi ilin devigas porti la nomon de hipokritulo kaj de ŝtelisto.
La maljunulo ne povis plion aŭdi. Li eliris, sin alkroĉante sur la muroj: kaj li havis nur la tempon eniri en sian ĉambron kaj sin ĵeti sur liton.
Pri Andreo, li estis refalinta en sian apogseĝon. Per la brakoj li dolore kunpremis sian bruston por haltigi la ploregojn, kiuj minacis lin sufoki. Interne de li io disŝiriĝis, la estimo kaj la amo, kiujn li sentis al sia patro. Subite falegis longa estinteco de feliĉeco. Ĉar li komprenis, ke lia edzino kaŭzis la malfeliĉon per ŝia malamema sagaceco, ĉar li sentis, ke li ne estas amata, sekve ke li ne povas ricevi de ŝi la konsolojn, kiujn li bezonas, li ŝin riproĉis, ĉar ŝi devigis lin malfermi liajn okulojn: kaj, sentante sin sola en la mondo, li malesperis pri la estonteco.
Lasante flui tiun larmotorenton, kiun ŝi ne povis haltigi, Heleno eliris. Aŭdinte stertori en la najbara ĉambro, ŝi en ĝin rapidis. Ŝia bopatro, svenanta sur sia lito, aŭdigis tiun spiradon fortan kaj bruan, kiu antaŭiras la agonion.
– Rapide, la kuraciston, ŝi diris al servisto. Kuru kaj lin venigu.
Sed la vilaĝa doktoro alvenis nur post du horoj. Li troviĝis apud la markizo de Prelongo, kiu estis falinta en la brakojn de Raŭlo, eksciante la novaĵon, kiun al li konigis lia filo.
Per unu rigardo, la praktikisto juĝis la staton de la malsanulo.
– Cerba sangado! li diris al sinjorino Linŝardo: li estas senespere mortonta.
Poste alproksimiĝante al la lito, kaj studinte la simptomojn:
– La vivaj centroj ne estas tuŝitaj; kredeble li vivos ankoraŭ dum kelkaj tagoj; sed li ne resaniĝos.
Kaj, farinte larĝan sangeltiron, li eliris, dirante, ke li revenos dum la vespero.
Tuj post tiu operacio, la patro Linŝardo malfermis siajn okulojn, ŝajnis rememori kaj penis sin levi. Sed la paralizo lin najlis sur lia lito malmovigitan.
Post tri tagoj, ĉar la malsanulo aŭdis sur la strato grandan bruon de kaleŝoj kaj de ĉevaloj, miksitan kun religiaj kantoj:
– Petro, li diris al la farma knabeto ĉi tie metita por lin servi, kio do okazas ekstere?
– Estas la enterigo de la markizo de Prelongo.
– Nu, la markizo mortis, li murmuris dolore; kial oni ne tion konigis al mi? Petro komprenis, ke li ekdiris malspritaĵon: sed, ĉar estis tro malfrue por ĝin malkonfesi, li daŭrigis:
– Li mortis subite, eksciinte, ke nova Revolucio okazis.
– Ĉu li estis sola en sia kastelo?
– Ho! ne; sinjoro Raŭlo troviĝis apud li.
– Li estas feliĉega, sopiris la maljunulo. Li mortis, ĉirkaŭata de l’ estimo kaj de la respektego de sia filo: mi kunportos en la tombon nur la malŝaton kaj la malamon de la mia.
Liaj okuloj fermiĝis: kaj li ŝajnis ekdormi. Kiam la kuracisto revenis vespere, post kiam li alproksimiĝis al la lito, en kiu la malsanulo ĉiam ŝajnis dormanta, li sin turnis al apudestantoj, dirante:
– Mia ĉeesto nun senutiliĝas: ĉar sinjoro Linŝardo estas malviva de du horoj almenaŭ.
Estis tion rimarkintaj nek Andreo nek Heleno.
Post la morto de Roĝero de Prelongo, Raŭlo, lia sola filo, nature heredis lian titolon kaj liajn bienojn. Sed, ĉar la monarĥeco, kiun liaj familiaj tradicioj lin devigis servi, estas reprezentata nur de senkrona infano kaj de maljunulo ekzilita, la juna markizo sin demandis kortuŝe, kia do nun estos la celo de lia vivo.
Li troviĝis sola en la mondo. Kelkajn jarojn post sia reveno en Francujon, lia patrino pereis de malrapida malsano ricevita dum la ekzilo.