Выбрать главу

Nun, post kiam li estis oferinta al la malviva markizo la lastajn honorojn, kio por Raŭlo estas farebla? Nevole li ekpripensis al fraŭlino Suzano de Belvojo, juneca amikineto, kiun de longe li silente amegis.

Komparite kun tiu de Prelongoj, la nobeleco de la barono de Belvojo estis neantikva. Ĝi datumis nur de Henriko IV a ; kaj en lia genealogia arbo troviĝis multe pli da Parlamentaj konsilantoj ol da partoprenantoj de la Versailles ’a kortego. Pro tio ĝis nun la ebleco de edziĝo kun la ĉarma Suzano estis por Raŭlo nur revo ŝajne ne efektivigebla.

Li sciis, ke la maljuna markizo estus akceptinta tre malentuziasme la hipotezon de tia unuiĝo, ĝin konsiderante kiel malnobeledzigon: ĉar por li la roba nobeleco de Belvojoj povis esti nur maskita burĝeco. Certe la grafo Raŭlo montris al sia patro obeemon tiel respekteman, ke li estus pli aminta ĉion suferi ol suferigi la patran amon per la doloro de malkonsento; sed nun, ĉar la maljuna nobelulo ne ekzistis plu, lia filo sin demandis ĉu tiuj malnunaj opinioj, kiujn li respektis sed ne partoprenis, estis sufiĉe potencaj por malfeliĉigi lian vivon. La amo parolis estre en la koro de la junulo; post ok tagoj, li eliris el sia familia domego, kaj revenis Parizon.

Kaj, post tri monatoj, en la preĝejo Saint Thomas d’Aquin , la tuta altranga societo rapidis doni al Raŭlo pruvon de sia estimo, ĉeestante ĉe lia edziĝo kun fraŭlino Suzano de Belvojo.

Kiam eĉ la patro de Raŭlo estus estinta milfoje prava, la nova markizino de Prelongo, nur sin vidigante, senkulpigis kaj eĉ rajtigis tiun malrespekteton kontraŭ antaŭjuĝoj de la antikva nobeleca malhumileco. Estis malfacile vidi virinon pli amindan, pli afablan, provizitan de vizaĝo pli simpatia, pli indan unuvorte porti la gloran nomon, kiun Raŭlo ekfaligis en ŝian edziniĝan korbon. Pro tio, sentante la respondecon, kiu pezas sur ŝin, Suzano montriĝis pli ĵaluza kaj pli fiera pri ŝia titolo ol ŝia edzo mem: ŝi senbedaŭre kaj tutkore estus pli aminta la morton ol ĉian ajn fariĝon kapablan, eĉ de malproksime, ĵeti malpuraĵon sur ŝian novan blazonon. Ha! tiu blazono! Ŝi ame ĝin rigardadis dum multaj horoj, ne la maloriginalan kopion, kiu troviĝis desegnita sur ŝiaj juvelujoj, ŝia arĝentilaro, la pecoj de ŝia vestaro kaj la kartuŝoj de ŝiaj kaleŝoj, sed la solan veran, la solan historian, tiun, kiu troviĝis supre de la pordo eniriganta en la grandan nordan turon, tiun blazonon unu vorte, kiun la antikva Vilhelmo skulptigis sur granitplaton, kiam li revenis el Palestino, kaj kiun li sigelis por ĉiam sur la muron de sia kastelo.

Ĉar ĝi estis mirakle savita unuafoje dum Ludoviko XIII a , kaj duafoje dum la Revolucio, tiu duobla hazardo donis al tiu respektinda restaĵo gravecon de talismano: kaj la juna markizino, iom superstiĉa, sincere kredis, ke la feliĉeco aŭ la malfeliĉeco de la Prelonga familio estas nerompeble alligitaj al tiu ŝtono.

Raŭlo ofte ŝin moketis pri tiu temo.

– Mia kara Suzano, li diris, mi kelkafoje incitetis mian patron, dirante, ke li estas pli reĝema ol la reĝo; sed rajte mi povus vin proklami pli Prelongema ol mi mem, kaj precipe ol la respektinda Vilhelmo, la kreinto de nia familio. Ĉar ni supozu, ke tiu heraldika ŝtono estus estinta rompita, kredeble la kunulo de la sankta reĝo tute simple estus refariginta alian, kaj pri tio neniel estus ĉagreniĝinta.

– Ĉiu havas sian sendanĝeran malprudentaĵeton: mi estus rajta miavice moketante la pian zorgon, per kiu vi konservas vian antikvan flartabakujon.

– Ha! tio estas alia afero, respondis Raŭlo, fariĝinte subite neridema. Tiu tabakujo estas familia memoraĵo, kiun la reĝo Ludoviko XV a  iam donacis al mia avo. Dum la ekzilo, por neniu monsumo mia patro konsentis ĝin forlasi. Por aĉeti panon, li dismetis la diamantojn, kaj ilin vendis unu post la alia. Poste, kiam nur restis la ujo, ornamita, kiel vi vidas, per Watteau ’a pentraĵo kaj ĉirkaŭata de orrando havanta diamantĉelojn bedaŭrinde malplenajn, li ĝin kaŝis zorge en angulon de ŝranko, ĵurante sur la animojn de Prelongoj glore mortintaj por la reĝo kaj por Francujo, ke li pli amus morti pro malsato ol sin senigi da tiu juvelo. Kaj vi vidas, ke li respektis sian parolon.

– Sed kial vi ne ĝin restarigas?

– Tial ke la difektiĝo mem de tiu juvelo al mi memorigas la kuraĝon montritan de mia patro dum la malfeliĉeco. Ĝin tuŝi ŝajnus al mi malrespekto, detruo de memoraĵo, Tian, kia ĝi estas, mi ĉiam volas ĝin konservi, por ke ĝi al mi montru la veran vojon sekvotan, min subtenu, min kuraĝigu, kaj, se estus bezone, malhelpu mian malvenkon.

Post tiuj paroloj eksaltis la koro de la juna markizino: ĉar ŝi komprenis, ke Raŭlo al ŝi alportis ne nur la nobelecon, kiu ŝin fierigis, sed samtempe la noblecon, kiu feliĉigas; ĉar la nobleco estas multe pli malofta ol la nobeleco.

Feliĉe por ambaŭ ili sin amegis reciproke: ĉar nur tiu amo fervora estis kapabla tolerigi al ili tiun tedigan vivmanieron kvazaŭ monaĥan, kiun ili vivadis en Prelongo.

Pro fideleco al la falinta dinastio, Raŭlo estis devigata sin deteni de ĉiu okupo, kiu ĉu de proksime ĉu de malproksime rilatas kun la politiko.

Dum la lastaj balotoj por la departementa konsilantaro, la plimulto de voĉdonoj ŝajnis alironta al Andreo Linŝardo. Aliparte la registaro de Ludoviko-Filipo, dezirante revenigi al si la disiĝantajn erojn de l’ antikva nobelaro, sekrete sciigis Raŭlon, ke, se li volus sin prezenti kiel kandidaton, lia elekto estus certa.

Ekkoninte tiujn mallaŭtajn intrigojn, Andreo, kiun manĝegis la konsciencriproĉoj, siavice rifuzis la mandaton al li prezentitan: ĉar li ne konsentis kontraŭbatali la viron ŝtelitan de lia patro.

– Prezentu do vin maltime, sinjoro Linŝardo, diris tiam Raŭlo, dezirante finigi tiun bataleton; kaj estu certa, ke mi vin helpados.

Dank’ al la protekto de la markizo, Andreo estis elektita per premeganta plimulto.

Ĉar la politiko estis fermita, sinjoro de Prelongo havis do nur unu eblan okupadon, la metion de kampara nobelulo. Per la princa doto, kiun al li Suzano alportis, li decidis, ke li plivastigos sian bienon por redoni al la kastelo de Prelongo rebrilon de ĝia pasinta grandeco.

Lin forte instigis en tiun vojon la markizino, kiu fervore akceptis ĉion, kio povis plialtigi la gloron kaj la famon de la nomo de ŝi portata. Ŝi eĉ petis de sia edzo, ke li aĉetu la Folieraĵan arbaron, malfacile ekspluateblan, sed enhavantan multajn ĉiuspecajn ĉasbestojn.

– Kiam oni nomiĝas la markizo de Prelongo, ŝi diris, oni devas prezenti al siaj invititoj ĉasojn preskaŭ reĝajn. Raŭlo, kiu momente ŝanceliĝis, ridetis kaj fine cedis: cetere ĉiam tiamaniere finis la disputoj, kiam okaze ili inter si malkonsentetis.

La vivado estis do tute unutona por la juna markizino, sed ŝi trovis en sia nekonsumebla disdonemo ĉiumomentan okupadon. Ĉiutage ŝi jungigis sian kaleŝon; kaj malsanuloj, maljunuloj, forlasitoj ŝin vidis alvenantan al ilia lito, kien ŝi alportis konsolajn parolojn kaj kuracilojn, esperon kaj monerojn.

Jam de du jaroj Prelongaj gesinjoroj estis edziĝintaj, kaj ili ĉagreniĝis: ĉar ilian reciprokan amon ne kronis la nasko de infano. Sed, ian vesperon, la bela Suzano konfesis al Raŭlo, ke kredeble ilia revo proksime fariĝos realaĵo.

Dum la longaj vintraj vesperkunvenoj antaŭestantaj la naskiĝon de la ido tiel deziregita, la geedzoj konstruis senfinajn projektojn pri la ekzistado de l’ estonta infano. Certe ambaŭ deziris knabon, kiu daŭrigos la Prelongan rason: sed Suzano lin deziris multe pli obstine ol ŝia edzo. Kiam la markizo incite diris, ke filino estos samkore akceptita de li, la juna virino ekkriis:

– Ho! amiko mia, se ĝi estas filino, kaj se ni estos tiel malfeliĉaj, ke ni ne naskos aliajn idojn, ĉu vi ne tremetas pripensante, ke unu inter la plej famaj francaj nomoj malaperos el historiaj tabeloj?