Выбрать главу

– Nu, kara amikino, se tio okazos, ni devos ĝin akcepti rezignacie.

Kaj ĵus estis tiu rezignacio iom mokema, kiu kolerigis la kastelmastrinon.

Fine post la natura tempolimo, la timoj de Suzano efektiviĝis; kaj ŝi naskis ravan filineton.

Raŭlo havis ĉasgardiston nomitan Kamuŝo. La antaŭan jaron li edziĝis kun junulino, Virginio Burbanto, kiu ĵus finis siajn akuŝistinajn studojn. Pro amo ŝi forlasis klientaron kontentige komencantan, kaj senbedaŭre entombiĝis funden de arbaroj. Oni decidis, ke ŝi kuracos sinjorinon de Prelongo.

Sed Virginio gravediĝis dum la sama epoko ol la markizino. Pro tio, ĉar la du akuŝoj proksimume koincidos, oni estis devigata forlasi tiun projekton. Tri tagojn antaŭ Suzano, la kamuŝa virino naskis knabon, kiu vivis nur kelkajn horojn. Ĉar ŝi havis multe da lakto, la kuracisto opiniis, ke ŝi estas nutristino tute ŝatinda por la infanino naskita de la markizino. Virginio ĝoje akceptis. Ŝi lasis la gardistodomon, kiun ŝi loĝis, kaj lokiĝis en kastelon por zorgi pri sia nutritino.

Kiam li vidis tiun homan larvon, kiu bleketis en sia lulilo, la markizo sentis unue miron miksitan kun ia ĉagreneto. Senkonscie li ŝin riproĉis, ke ŝi ne realigas la nekonfesitan revon, kiun, malgraŭ lia ŝajna sed malsincera nedeziremo, li ame karesis funde de sia koro.

Pri la markizino, kiu tuj divenis la intimajn sentojn de sia edzo, ŝi estis ĉagrenega. Ŝi demandis sin, kaj ne sen maltrankvileco, ĉu la amo, kiun Raŭlo sentis al ŝi, ne suferos pro tia elreviĝo, kaj ne plimalgrandiĝos. Sed ŝia timo rapide vaporiĝis: de la unua balbuto, la gepatroj estis tuj kaptitaj de la venkanta beleteco de tiu infanino, kiu ridetis al la vivo kun la nekonscia ĉarmo de novnaskitoj.

– Ĉar bedaŭrinde, diris iam Suzano, al tiu knabineto estos malpermesata la porto de nia nomo, ni ŝin edzinigos kun altrasa viro, kun unu el viaj samnobeluloj, kiu daŭrigos la tradicion de viaj prapatroj kaj samtempe tiun de siaj.

– Mi tute konsentas kun vi, respondis la juna patro: sed mi penados precipe, ke ŝi edziniĝu kun edzo, kiu ŝin feliĉigos.

Dum Prelongaj gesinjoroj esprimis tiun deziron eble iom antaŭtempan, la knabineto kreskis, kaj iom post iom aliformiĝis. Pro tio, kiam ŝiaj membroj plilongiĝis, kiam ŝia inteligenteco plivastiĝis, fariĝis nesentita ŝanĝo en la koro de gepatroj. Post kelkaj monatoj, nenia komparo estis ebla inter la iama embrio, kies akraj kriadoj ŝiris la orelon, pro kiu nenio ekzistis en la mondo krom la mamo de ŝia nutristino, kaj la nuna infanino. La knabineto ilin ambaŭ rekonis kaj eligis ĝojajn krietojn, prezentante siajn malfortajn brakojn. La markizo sentis, ke ŝi ĉirkaŭprenas lian koron per nevideblaj ligiloj, el kiuj cetere li neniel penis sin liberigi. Ĉiutage li al ŝi alportis kelkan novan ludilon, interesiĝis al ŝiaj plej etaj balbutoj; kaj kiam ŝi okaze ternis, tuj li montris ridindan teruron, kiu ridetigis la doktoron ĉiumomente alvokitan pro konsiliĝo.

Pri la markizino, antaŭ la infanineto blanka kaj roza, ŝi falis en verajn ravojn: kaj ŝi sincere sin demandis ĉu estas eble, ke troviĝas en la mondo knabineto pli ĉarma kaj pli inteligenta, laŭ sia aĝo. Kaj ŝi estis preskaŭ prava: ĉar ĉiuj, al kiuj estis permesita la honoro vizitadi fraŭlinon de Prelongo, senkaŝe konsentis, ke kun siaj brunoraj bukloj, siaj grandaj bluverdaj okuloj kaj siaj ruĝaj lipoj, la malgranda Matildo prezentis rimarkindan kaj originalan vizaĝon.

Raŭlo petis de malnova amiko de sia patro, la grafo de Gimbalo, ke tiu ĉi bonvolu esti la baptopatro de lia filino. La grafo respondis senprokraste, ke tia honoro ne rifuziĝas, sed ke li povos kontentigi tiun deziron nur en la venonta jaro.

La sinjoro de Gimbalo estis guberniestro de Guadelupo. Devigata resti en sia ofico, li atendis por reveni Francujon ke estus finita lia komanda tempo. Pro tio, la infanino estis provizore nur ondoumita: kaj oni atendis senpacience la tagon elektitan por la ceremonio.

Tiam ĉio moviĝis en la lando. La preĝejo estis repentrita de supre malsupren: novaj vitraĵoj anstataŭis la malnovajn, malpurigitajn de la polvo: la antikva sonorilejo kvadrata kaj masiva, datumanta de la dekunua jarcento estis tute mirigita, ĉar oni loĝigis en ĝin novajn sonorilojn, kiuj vibrigis atmosferon per gaja sonorilaro. Dum multaj monatoj, laboristoj klopodis, ordonitaj de Raŭlo. La kastelo estis reordigita, kaj la meblaro tute ŝanĝita: ĉar la juna markizino plendis, ke ŝiaj okuloj estas senĉese ofenditaj de tiuj Imperiostilaj mebloj, tiel pezaj, tiel malbelaj, per kiuj la maljuna Linŝardo iam plenigis la ĉambrarojn; kaj ŝi esprimis la deziron, ke ili estu anstataŭitaj de meblaro pli nunstila. Ĝis dudek mejloj ronde, invitoj estis senditaj. La tuta nobelaro ĉirkaŭanta, dezirante, ke la markizo ricevu pruvon de ĝia amikeco, rapide konigis sian akcepton. Pro tio ĉiutage riĉaj kaleŝoj veturigis la multajn amikojn de Raŭlo: kvankam la kastelo estas vasta, tamen la markizo timis, ke ĝi ne povos ilin ĉiujn akcepti.

Fine alvenis la tago dezirita. La suno, kiu bonvolis partopreni la feston, leviĝis en ĉielo sennuba. Ĉar ĝi promesis belan tagon, la tuta anaro rapidis al la vojo, kiu el kastelo kondukas al la preĝejo. Ĉiuj domoj de la vilaĝo montriĝis girlandoplenaj. La orelojn surdigis la pafoj eksplodigitaj de landanoj, signe de ĝojego. Kaj kiam komencis la sinsekvado de veturiloj, kiam, post la kaleŝoj de invititoj aperis la grandfesta ĉaro de Prelongoj, trenata de kvar ĉevaloj, (ĉaro, kiun la mortinta markizo feliĉe retrovis sendifekta ĉe veturila komercisto en aleego de Champs Elysées ) tiam ripetitaj aplaŭdoj kaj vivu’oj salutis la malgrandan Matildon, kiu tute malaperis sub amaso da puntoj kaj da rubandoj. Kaj la entuziasmo estis tiel freneza, la atento tiel koncentriĝanta al tiu sola punkto, ke oni eĉ ne rimarkis la kaleŝon de lia episkopa Moŝto, sinjoro de Birmundo, Jerusalema episkopo, speciale veninta por tiu pia ceremonio.

Dum la vespero, ducentmanĝilara vespermanĝo kunigis ĉiujn invititojn en la vasta manĝoĉambro de la kastelo. La parko, lumigita al giorno  de koloraj lumpotetoj kaj de veneciaj lanternoj, estis liverita al la anaro, kiu ĝis la mateno ĝojege lacegiĝis per plej senripozaj dancoj; dum nevideblaj orkestroj, kaŝitaj interne de kreskaĵaroj, penis ordigi la paŝojn de kvadriloj. La nenatura ruinaĵo, konstruita funde de la ĝardeno, aliformigita en bufedon, enhavis barelojn plenajn da pomvino: kvar kelistoj penis sed malfacile sensoifigi la soifantajn dancantojn. Fine, kiam post la lasta lumpoteto estingita, post la lasta guto da pomvino trinkita, la suno leviĝante devigis la Prelonganojn reveni hejmen, ĉiuj tutkore interkonsentis, ke neniam oni vidis en la kastelo feston tiel bone sukcesintan.

Sed, en tiu ĝenerala ĝojeco, estis virino, kiun tiuj entuziasmaj elmontroj paligis pro ĵaluzeco: ŝi estis Heleno.

– Malnoblaj kamparanoj, ŝi balbutis kolere: kiam mi pensas ke, pro la bapto de miaj filoj, neniu pensis prezenti al mi ian pruvon de simpatio.

Momente la scivolo venkis: kiel aliaj, sinjorino Linŝardo aliris en la parkon. Tra la fenestroj larĝe malfermitaj, ŝi ekvidis la belegan ducentmanĝilaran tablon, brilantan per trinkvitraĵoj kaj arĝentiloj sub la heleco de lustroj.

Tiam la indigno ŝin sufokis: ŝi revenis hejmen, kie ŝi troviĝis sola: ĉar Andreo profitis tiun okazon, kaj kondukis siajn du filojn al la kastelo, por ke ili saltegu sur la herbejoj, en la lumo de multkoloraj lanternoj.

– Jes, murmuris mallaŭte la ambiciema Korsino, miaj infanoj estas knaboj, idoj fariĝontaj viroj, dum tiu muŝineto estas nur knabino ... knabino, ŝi ripetis malatente. Subite penso transiris ŝian cerbon kiel fajrero.

– Ho! kia ideo! ŝi ekkriis. Certe hodiaŭ la afero ŝajnus tute malverŝajna; sed kiu scias? Per lerteco kaj persisteco oni povas trafi ĉiujn celojn.

Dum multaj horoj, Heleno restis en sama loko, senmova, plipreciziganta sian ideon.

Kiam Andreo revenis, li trovis sian edzinon sidantan sur seĝo, okulmalferme revantan.