– Kion do vi faras, tute sola en la senlumaĵo? li diris. Kial vi ne enlitiĝis? Ŝi eksaltis, kiel iu subite vekita.
– Ha! estas vi! ŝi respondis. Ĉu estis bela tiu festo?
– Belega.
– Ĉu la knaboj multe amuziĝis?
– Kiel petoluloj.
– Nu, tre bone. Iam eble la kastelo de Prelongo revidos similan kunvenon: sed tiam estos niaj filoj, kiuj ĝin prezidos.
Andreo rigardis sian edzinon kun maltrankvila miro, sin demandante ĉu, post lia eliro, subita senteraro ne malordigis ŝian spiriton.
ĈAPITRO TRIA
Dume, post la tagoj postvenis aliaj tagoj. Por fari semajnojn, monatojn kaj jarojn: kaj la infanoj kreskadis.
Ludoviko Linŝardo, la familia unuanaskito, fariĝis bela fraŭlo, la plej bela certe en la tuta lando. Vizaĝe viva portreto de sia patro, li pli ankoraŭ lin similis senteme kaj karaktere. Pro tio lin Andreo preferis, ĉar li vidis sin revivanta en sia unua filo, kaj sentis, ke li sola estis inda daŭrigi la Linŝardan rason.
Post lia naskiĝo, vidante tiun belan knabon, kiu pezis dek funtojn kaj kiu kriadis kiel diablo, Heleno, kaptite de admiro, lin freneze ekamegis; ĉar ŝin instigis al tiu sento la multaj kaj entuziasmaj elmontroj de ĉiuj personoj ĉeestantaj ĉe ŝia akuŝo.
Sed kiam la infanaj trajtoj, unue malprecizaj, elfiksiĝis kaj pli kaj pli similis tiujn de Andreo, kiam liaj emoj, liaj kapablecoj kaj eĉ lia voĉsonorado al ŝi memorigis la viron kun kiu ŝi edziniĝis, ŝia amego unue varmetiĝis, kaj iom post iom preskaŭ malaperis, anstataŭita de tiu ameto iom komuna, kiun patrino ĉiam sentas al infano, kiun ŝi gravediĝis, naskis kaj mamnutris. Li ne estis ŝia sango, sed nur fremdulo, nur la infano de ŝia edzo, kiun ŝi estis naskinta.
Kia diferenco por Viktoro, ŝia dua filo! La naskiĝo de ĉi tiu multe ŝin suferigis. Li estis infaneto malfortika, malgrasa, malsanada, por lin vivigi, por lin plikreskigi, Heleno devis ĉerpi en sian patrinan koron trezorojn de sindonado. Tage kaj nokte, maldormante apud lia lulilo, matene lin tiregante el la morto, sed vespere timante, ke li pereos, multfoje ŝi lin tenis senmovan en siaj brakoj. La kuracisto, skuante la kapon kaj dirante parolojn nur neprecizajn, opiniis, ke kredeble li savos ŝian idon sed ke ŝi tre malfacile lin povos konservi. Alian tagon, li certigis, ke la situacio ne estas malesperiga, sed tamen ke nur miraklo povos lin savi. La malfeliĉa Heleno devis sin kontentigi per tiuj dusencaj frazoj, kiuj, kvankam rekuraĝigaj, ne forpelis la timon, kvankam ne esperigaj, tamen malhelpis, ke ŝi malesperu.
Dum dekok monatoj, la vivado de l’ infano fluis tra senĉesaj malkvietaĵoj: pro tio, la amo, kiun lia patrino al li oferis, altiĝis ĝis la frenezeco. Ŝi lin gratulis, ĉar li bonvolis vivi; ŝi estis dankema, ĉar li permesis, ke ne estu senutilaj ŝiaj kortuŝecoj kaj maltrankvilecoj.
Sed kiam Viktoro kreskis, kiam la starigo de lia bonfarto unue provizora fariĝis tute definitiva, kiam unuvorte la timoj de Heleno malaperis, tiam alia kaŭzo daŭrigis la agon komencitan de la malsano.
Male de lia frato Ludoviko, la duanaskito, kvankam fortika en sia intima konstitucio, tamen restis malgranda, maldika, malmodere nervincitebla.
Heleno retrovis en li sian propran sangon, la sangon de Boldinoj.
Kiam ŝi lin atente rigardis, ŝi sin kredis returnenirintan al epoko dektrijare pli antaŭtempa: al ŝi ŝajnis, ke troviĝas antaŭ ŝiaj okuloj ŝia onklo Pietro. Ŝi rekonis tiun saman dubeolivan vizaĝkoloron, tiujn flamajn okulojn, tiun rigardon borantan, fosantan, similan al pikilo, kiu trapikus la karnon. Senmodere pasia, Viktoro koleris kontraŭ la baro, kaj ne akceptis, ke volado alia ol la lia ordonu en la loko, en kiu li troviĝis. Liaj koleregoj de knabeto tro malsevere edukita tuj vestis sovaĝecan kaj kruelegecan karakteron, kiuj lin timigis de ĉiuj najbaraj infanoj. Li plezure suferigis la bestojn: kaj lia plej granda feliĉo estis turmenti siajn kunulojn per kruelaj petolaĵoj.
Ian tagon, li alligis al arbo unu el siaj kuzinetoj nomitan Josefino Brantino, kaj ŝin lasis en tiu loko malgraŭ ŝiaj kriadoj kaj ŝiaj larmoj. Kiam ŝiaj gepatroj maltrankvilaj ĉar ili ne vidis ŝin revenintan, ŝin petis al ĉiuj eĥoj, Viktoro direktis mem la serĉadojn, donis al la patro Brantino malverajn sciigojn, kaj lin instigis al direkto diametre kontraŭa: poste rapidege ekkurante, li realiras la knabineton turmentitan de tiu malsprita fantazio, ŝin malligas, ŝin rekondukas al la farmodomo kaj al ŝi malpermesas la rakonton de l’ historio, ŝin minacante de fraparo, se ŝi lin malobeos. La malfeliĉa infanino, terurita, timanta kiel fajron la minacon de ŝia persekutanto, sen responde suferis la survangojn de siaj gepatroj, konvinkitaj, ke ilia filino ilin mokis, sin serĉiginte dum la tuta tago.
Alian tagon, alvenis en vilaĝon trupo de ĵonglistoj. Kompreneble la geknabaro entuziasmiĝis antaŭ la falseco de ĉaraj ornamoj, de malveraj perloj, de maldelikataj puntoj, de kurtenoj ruĝaj kaj malpurigitaj, kiuj estis por la geknaboj miregantaj la plej alta montro de l’ eleganteco. Andreo kaj Heleno, kiujn en Prelongo ne lacigis la distraĵoj, kondukis siajn infanojn en la budon de tiuj teatristoj.
En ĝi oni ludis specon de mirteatraĵo, en kiu vidiĝis malgranda reĝo. Dum Ludoviko treege amuziĝis, kredante reale, ke la historio estas vera, Viktoro restis malkontenta, kaj de tempo al tempo ĵetis al la aktoreto, kiu ludis la rolon de monarĥo ĵaluzajn rigardojn. Certe, se oni al li estus proponinta interŝanĝi lian situacion kontraŭ tiu de la vaganta ĵonglisto, li estus entuziasme tion akceptinta.
Elirinte, Andreo demandis siajn filojn: – Nu, knaboj, ĉu vi multe amuziĝis?
– Ho! jes, paĉjo, respondis Ludoviko, ridetante ankoraŭ pro la memoro de aferoj viditaj.
– Kaj vi, Viktoro?
– Ne.
– Kial?
– Mi volas esti reĝo: kaj tiel longe kiam mi ne estos tia, mi min sentos malfeliĉa.
Kaj li ekploregis.
– Ho! karulo mia, sekigu viajn larmojn; vi estos reĝo iam, ekkriis sinjorino Linŝardo, lin prenante en siaj brakoj por lin konsoli.
– Heleno, diris Andreo kun malkolera riproĉo, kial vi donas al tiu infano tiajn ideojn? Vi sukcesos nur pli maldolĉigi por li, en estonteco, la malsuperecon de lia situacio.
– Kiu scias? murmuris la juna virino; kelkafoje oni vidas aferojn tiel strangajn, kiuj realiĝas.
– Nu, respondis Andreo per tono tiufoje severa, vi preteriras la permesitajn limojn. Mi al vi malpermesas, aŭskultu min, la ripetadon de tia absurdaĵo antaŭ niaj filoj.
Heleno silentis. La reveno estis malgaja: suferis Andreo. Lin maltrankviligis la karaktero de lia dua filo.
Se lia edzino ne rekonis sian sangon en sia unuanaskito, li siavice ne rekonis la sian en la dua. Al la spirito rektema kaj konsciencema de la farmomastro, la natureco malhumila kaj kruela de Viktoro ŝajnis speco de monstreco, kiun la familia edukado estas malpotenca korekti. Nur la energia disciplino de la kolegio estas kapabla dresi tiun komandeman kaj kolereman karakteron.
Sed se oni esceptus Ludovikon el tiu severa rimedo, Linŝardo timis, ke rajta ĵaluzeco ekrompos la bonan amikecon, kiu ĝis nun ĉiam estadis inter la du fratoj: pro tio, kvankam tia ago estis por li tre ĉagreniga, li decidis ke la du knaboj estos metitaj en lernejon, dum la proksima rekomenco de klasoj. Cetere li tre ŝatis la instruadon; kaj li grande bedaŭris sian nefaron de gravaj studadoj. Sed tio ne estis miriga; ĉar en lia junaĝo ne ekzistis tiaj kutimoj de lernigo.
Kiam li anoncis al sia edzino la decidon de li ekprenitan, sinjorino Linŝardo ekkoleris, certigante ke neniam ŝi konsentos sin senigi da siaj infanoj.
Sed la sintenado de Andreo estis tiel firma, lia parolo tiel energia kaj plena da volado tiel ne ŝancelebla, ke Heleno komprenis la senutilecon de ĉiu kontraŭbatalo. Pli amante cedi tuj, ol esti devigata sin konfesi venkita, ŝi plorante submetiĝis.