Выбрать главу

Dum la Oktobra monato, Ludoviko kaj Viktoro eniris en kolegion. De la unuaj tagoj la diferenco inter iliaj naturecoj klare montriĝis. La unuanaskito pozitiva kaj praktika mire ensorbis la sciencojn; sed ĉio, kio devigas imagan penadon, lin trovis malobeanta. La pasia natureco de la dua kontraŭe renkontis en la studado de literaturaĵoj la nutraĵon, kiun ĝi bezonas; kaj lia vivega karaktero signis liajn lecionojn de fortika kaj propra sigelo, kiu mirigis liajn profesorojn.

Fine Andreo rajte povis esti kontenta pri la rezultatoj. Ĉe la disdono de premioj, ĉiujn kronojn ricevis liaj du filoj: kaj Heleno fiere ilin montris al la Prelongaj loĝantoj kun rigardo kiu ŝajnis diri:

– Kiu el vi estus kapabla naski tiajn idojn? Dum la libertempo, Linŝardo kredis, ke liaj antaŭvidoj pri Viktoro estis realigitaj, kaj ke la fera mano de l’ universitata aŭtoritato fine plifleksebligis la rigidecojn de tiu perforta natureco. Ja la junulo ne havis plu tiujn sovaĝajn kolerojn, kiuj lin similigis al frenezulo, kiam li ĉion ekrompis ĉirkaŭ si. Li ŝajnis saĝiĝinta, kaj prezentis kun ŝia patrino spiritan similecon nur tre malproksiman.

Cetere pri iaj punktoj li tute diferencis el Heleno. Tiun ĉi tute ekokupis la influo de unua sento; kaj poste ŝi antaŭeniradis, ne prizorgante pri sekvoj kaj eblecoj de sukceso. Viktoro kontraŭe, kun la sama vivegeco de deziro, sciis atendi kaj kaŝi sian avidecon por agi nur certece. Antaŭ masko tiel lerte almetita, viro pli sagaca al la bona Andreo certe estus estinta tre senkulpigebla, sin lasante erarigi. Sed observanto pli atentema sen malfacilo estus rekoninta la heredecon de la maljuna Linŝardo, ĉe kiu la ruzo ne malhelpis la sentimecon; kaj li estus kompreninta, ke en tiu malsimpla animo la malhumileco de la patrino trovis kiel batalilon la singardemon de l’ avo.

Se, kiel en tagoj de sia infanaĝo, Viktoro ne deziris plu esti reĝo, la soifo fariĝi famulo, esti kaj ŝajni altrangulo, lin ĉiam sekigis. La prudento, alvenante kun la viraĝo, nur aliformigis lian unuan deziron, sed la fundamento ne ŝanĝiĝis; kaj la ambicio de la junulo estis nur la senpera sekvo de ridegindaj revadoj de l’ infano. Sed oni devas diri, ke lia patrino penadis per ŝiaj tutaj fortoj por lin kuraĝigi en tiun vojon. Anstataŭ kvietigi tiun manĝeman febron, ŝi estis feliĉa nur kiam ŝi trovis la rimedon, kiu batigas la malhumilan koron de ŝia filo agorde kun la ŝia.

Ilia kutima promenado estis la pentrinda monteto, sur kiu staras la kastelo. Ili amis sekvi la eksteran muradon de la parko, kaj poste alveni antaŭ la kradego, tra kiu subite senvualiĝis la frontego de la vasta palaco.

– Viktoro, diris iam sinjorino Linŝardo, vi vidas tiun luksegan domegon. Ĝi devus esti via, se via avo ne estus farinta la nekompreneblan frenezaĵon, mi eĉ dirus la krimon, vin senigi da ĝi. Ĵuru ke vi faros ĉion eblan por en ĝin iam reeniri.

– Certe mi tutkore konsentas. Sed kion fari? Se oni atakus la donkontrakton?

– Malbona rimedo. La papero estas tute regula: iam mi sukcesis ĝin legi ĉe la notario. Tio naskus proceson, kiun certe ni malgajnus kaj kiu nin kovrus de ridindeco. Plie ĝi nin senripareble malamikigus kun Prelongoj; kaj tio estus neriparebla malprudentaĵo. Kontraŭe estas necese ke pli kaj pli ni nin ŝovu en iliajn favorojn kaj ke ni kaptu ilian konfidon. Vi ne suspektas la revon, kiun mi faris?

– Ne; sed ĝin konigu.

– Mi dezirus ke vi edziĝu kun Matildo. Kvankam Viktoro tre ĉefis siajn sentajn elmontrojn, tamen li ne povis haltigi eksalton, aŭdante tiun pripenson ŝajne tiel malsaĝan.

– Edziĝi kun Matildo, kara panjo mia; ĉu vere vi tion pripensis? Certe la rimedo estus bonega, mi tion konfesas, sed bedaŭrinde tute ne efektivigebla. Ĉu, eĉ momente, estas konjekteble, ke la markizo konsentos akcepti kiel bofilon viron ne titolitan, filon de kamparano, nepon de sia iama subregisto. Vane vi imagos la plej favorajn cirkonstancojn, la plej neverŝajnajn koincidojn, neniam vi sukcesos trairi tian baregon.

– Ĝin trairi, ne; sed ĝin ĉirkaŭiri. Kaj dum Viktoro ŝajnis zorganta pri la faro de cigaredo, kiun liaj fingroj tremantaj ne sukcesis ruli, Heleno daŭrigis:

– Matildo estas ankoraŭ nur infanino: ŝi bezonas tempon por kreski. Vi, dum tiu tempo, laboru multe, fariĝu abituriento, eniru en Saint-Cyr * . Kiam vi estos oficiro, petu, ke oni vin sendu en Alĝerion. Kondutu kiel kuraĝa soldato, kiel inteligenta ĉefo: unuvorte montriĝu pli supera ol ĉiuj viaj kolegoj. Kiam vi revenos kun kapitanaj epoletoj, kun kruco de la honora legio, la knabino estos fariĝinta fraŭlino: kaj vi tuŝos la finan sukceson. Cetere mi intencas peti de la markizo, ke li bonvolu doni al vi sian protekton. Jam en alia cirkonstanco, li nin helpis. Se mia edzo estis nomita departementa konsilanto, al sinjoro de Prelongo li tion ŝuldas: kaj mi estas certa, ke li ne rifuzos fari por la filo tion, kion li faris por la patro. Realigu liajn esperojn; montru al li, ke lia servemo, ke lia konfido ne estis semitaj en malbonan teraĵon; kaj vi vidos ... vi vidos ... Ĉiam oni amas tiujn, kiujn oni protektis.

*  Militista lernejo, apud Parizo, en kiu lernantoj studas por fariĝi oficiroj

Viktoro daŭrigis silenti. Kiam ĝia cigaredo estis rulita, li ĝin ekbruligis, aŭskultante la flamantajn parolojn de sia patrino, kaj subpesante ĉiujn vortojn.

– Ni, atendante, zorge preparu la vojon. Mi volas ke la markizo trovu mian peton tre akceptebla kaj ne ŝanceligu ĝin efektivigi. Sekve, mia kara infano, necese estas ke vi dresu vian malafablan naturecon, por ke, kiam oni parolos pri vi, oni samtempe estu devigata proklami viajn laŭdojn. Pripensu ke ĉe la celo troviĝas la sukceso. En tiu momento, vi staras sur disduiĝo de du vojoj. La unua vin kondukos, flanke de via frato, al la hejma feliĉeco, en intimeco de kamparana filino, kiu al vi donos multajn infanojn, kaj kies idealo estos nur zorgi mem pri la bona konservado de ŝiaj staloj: la alia kontraŭe vin forportos en la paradizon de viaj revoj, al la gloro, la riĉeco, la nobeleco kaj la potenco. Elektu.

Heleno silentis: Viktoro pripensis. Kaj kiam li tiamaniere pripensis, oni povas esti certa, ke tiu cerba laboro ne restos senfrukta.

Kontenta, ĉar ŝi konvertis sian filon al siaj ideoj, sinjorino Linŝardo estis devigita al si konfesi, ke la plej malfacila baro ne estis ankoraŭ transirita. Ŝi devis ricevi la konsenton de sia edzo: kaj, en tiu flanko, ŝi antaŭvidis batalon des pli furiozan, ke Andreo havis aliajn projektojn. Certe Heleno al li farigis proksimume ĉion, kion ŝi deziris en komunaj aferoj de l’ ekzistado; sed ŝi bone konis tiun karakteron malfortan kaj senenergian. Ŝi sciis, ke kiam ia ideo radikiĝis sub lia iom dika kranio, neniu potenco en la mondo estis kapabla ĝin eltiregi: kaj jam en multaj cirkonstancoj ŝi estis haltigita de tiu nevenkebla obstineco, formo kiun vestas la voleco ĉe homoj senigitaj da volemo.

Ĉe la alia flanko de la sola strato, kiu formas la Prelongan vilaĝon, preskaŭ kontraŭe, troviĝis la farmodomo de lia kuzo Brantino. Tiu lasta havis du idojn, Josefinon jam junuletinon, kaj duan filinon ankoraŭ infanaĝan, la malgrandan Ernestinon. Josefino estis tiu malfeliĉa knabineto, kiun Viktoro plezure turmentis en sia infanaĝo, kaj al kiu li inspiris ĉiumomentan teruron. Kiam ŝi ekkreskis, tiu timo aliformiĝis, ĉe la junulino, en senton strangan, kiun ŝi estus estinta tre embarasita difini mem. Unue ŝi ekdediĉis al sia kuzo sovaĝan malamon, faritan el memorsentoj amasigitaj: sed kiam alvenis tiu momento de la vivo. kiam la koro ekparolas, ŝi malgraŭ si rimarkis, ke Viktoro estas viro terure forta, kaj ke la virino, kiu havos la feliĉecon edziniĝi kun li, trovos en li edzon kapablan ŝin suprenirigi ĝis la plej altaj gradoj de la sociala skaldo.

Pro tio, ŝia unua malamo iom post iom aliformiĝis en timeton unue respekteman: poste la timo malaperis kaj estis anstataŭita de estimo kaj de admiro. Fine, ian tagon, kiam ŝi revenis hejmen, ŝi ekvidis meze de la vojo la junulon, kiu estre korektis per senĉesa batado altkreskan fraŭlon, dufoje pli fortikan ol si, por lin puni, ĉar ĉiam li incitetis la malfortajn infanojn. Antaŭ tia vidaĵo, io interne de ŝi eksaltegis. Ŝi subite komprenis, ke nun nenio restas el la iama malamo: kaj la amo eniris en ŝian koron, amo vivega, pasia, kapabla de ĉiuj sindonoj kaj eĉ de ĉiuj krimoj por ricevi la favorojn de l’ amegito. Siaflanke Viktoro, kiu rimarkis ke la knabino aliformiĝis en belan junulinon, montriĝis al ŝi plena da afableco kaj da ĝentileco: dum la du patroj, Linŝardo kaj Brantino, observis plezure la amikaĵojn de geamantoj. Ĉar la junulo estis por sia kuzino tre ŝatinda edziĝonto; kaj tiu lasta, kvankam malpli riĉa ol li, staris tamen inter la junulinoj, kiujn la patrinoj, havantaj edzigeblajn filojn, pli deziris havi kiel bofilinon.