Выбрать главу

La aferoj estis en tiu stato: oni konsideris tiun edzigon kvazaŭ neevitebla en la estonteco, kiam la fratoj Linŝardoj ambaŭ sin prezentis al la abiturientaj ekzamenoj. De la kvara klaso Ludoviko disduiĝis por studi la kursojn de specialaj matematikoj, kaj li preparis la diplomon de scienca abituriento; dum Viktoro, finante sian homedukadon per la studado de la parolarto kaj de la filozofio, sin turnis al la literatura diplomo. Ambaŭ fratoj brile respondis ĉiujn demandojn, kaj estis akceptitaj de ĉiuj ekzamenantoj kun la noto: tre bone.

Kiam ili revenis Prelongon, post la unuaj gratuloj kaj reciprokaj kisadoj, Andreo ilin demandis:

– Nun, junuloj, kion vi intencas fari? Nu, Ludoviko, vi kiu estas unuanaskito, parolu unue.

– Mi opinias, ke la kulturarto estas tro forlasita de instruitoj, respondis la juna abituriento, kaj mi volus utiligi miajn konojn en ĥemio, en fiziko, en natura historio, por perfektigi la nunajn procedojn kaj, ĉu estus bezone, krei novajn. Mi dezirus montri al la mondo, predikante per ekzemplo, ke ĉie troviĝas la hejmo de la scienco, kaj ke ekzistas neniu profesio, kiun ĝi ne estas kapabla nobeligi.

– Tiu parolo estas ora, ekkriis Linŝardo entuziasmigita.

– Antaŭnelonge oni fondis terkulturan lernejon. Mi partoprenos ĝiajn kursojn: kaj kiam mi sentos min sufiĉe klera por pasi el la teorio al la praktikado, mi revenos Prelongon vin anstataŭi, kaj ebligi vian ripozon.

– Tre bone, filo mia; vi certe marŝas sur la bona vojo. Kaj vi, Viktoro, kiaj estas viaj intencoj?

– Mi dezirus esti militisto.

– Kio?

– Mi volus eniri en Saint-Cyr , kaj fari mian profesion en la armeo.

– Stranga ideo! murmuris Andreo, sulkigante siajn brovojn. Fine ĉiuj gustoj estas en la naturo. Mi promesis, ke neniam mi kontraŭbatalos ian inklinon. Ja tiu situacio estas tre honorinda; kaj kontraŭ ĝi mi povas kontraŭmeti opiniojn nur proprajn. Fariĝu soldato, infano mia, kaj penu alporti iom da gloro en viaj galonkovritaj vestoj. Tio ne multe pezas: sed tio valoras pli ankoraŭ al nenio.

Post tiuj vortoj, la Linŝarda familio disiĝis: kaj ĉiu zorgis pri siaj propraj okupoj.

Viktoro ne forgesis la rekomendojn al li faritajn de sia patrino, antaŭ la Prelonga kastelo: pro tio, subita kaj plena aliformiĝo okazis en liaj sintenadoj kaj liaj agoj. Bona, humana, disdonema, defendanta la malfortulojn, li sin amigis de ĉiuj anoj tiel grande kiel li iam estis sin malamiginta de ili. Sed tiuj senvaloraj faktoj ne estis sufiĉe potencaj por laŭdigi lian nomon per ĉiuj buŝoj. Li revis gloran agon, kiu reliefigus lian malavarecon, lian kuraĝon, lian grandanimon, kiu lin metus sur piedestalon, kaj devigus liajn samlandanojn kantadi por lia honoro koncerton de laŭdoj, kies eĥo devige alvenus ĝis la oreloj de kastelaninoj. La ŝanco lin favoris; kaj antaŭ kiam li revenos Parizon por sin prepari al Saint-Cyr , la fariĝo tiel dezirita fine okazis.

Unu el servistoj de la Brantina farmodomo, juste kulpigita revendi parton da greneroj, kiujn al li oni donis por ensemi, estis hontinde forpermesita. Tiu lasta, kolerega, ĉar lin oni elpelis kiel ŝteliston, kaj devigis kuŝiĝi nokte sub la ĉielo stelhava, ĵuris ke li sin venĝos. Dum ok tagoj, oni nenion aŭdis pri li. Sed, ian nokton, Linŝardoj estis subite vekitaj de ruĝa lumeto, kiu lumigis al la ĉambro per dancantaj rebriloj. Kraketadoj similaj al pafado surdigis iliajn orelojn, dum fumo pika kaj densa duone maskis la flamojn, kiuj rekte supreniris al la sennuba ĉielo.

Ekbruligite de mano krima sed lerta, la fajro naskita en kvin malsamaj lokoj ĉiam plivastiĝis: kaj tiuj kvin apartaj bruladoj, fluantaj al la renkonto unu de l’ alia, minacis kunfluiĝi post tre mallonga tempo en vastegan brulegon. Estis la Brantina farmodomo, kiu brulis.

Sin rapide vestinte, Andreo, Ludoviko kaj Viktoro ekkuregis kiel eble plej rapidege; sed, alveninte sur la lokon de la katastrofo, ili komprenis. ke ĉiu klopodo provita por haltigi la ruinigon estos senutila. La ĉevaloj en ĉevalejoj, la brutoj en staloj, freneziĝintaj kaj blekegantaj, penis rompegi la pordojn per kornaj kaj hufaj frapegoj. Tiuj batoj ripetitaj, miksitaj kun bovinaj kriadoj, plendoj ŝafinaj, ronkadoj de la flamado, sonorigis la atmosferon de surdiganta kaj funebra bruego, kiu glaciigis pro teruro la animojn de ĉeestantoj.

– Brantino, lia edzino, liaj infaninoj, kie ili estas? ekkriis Andreo.

Tiam li alproksimiĝis grupon, kaj rekonis sian kuzon kuŝantan sur pajla fasko, kun ripoj rompitaj. Rapidante por helpi sian edzinon kaj sian duan infaninon, la malfeliĉulo estis frapita en bruston de trabo falanta. Flanke de li, preskaŭ senvestita, Josefino genufleksante ploregis.

– Kie nun estas la inoj? demandis Andreo.

– Restitaj en la domo, sendube malvivaj. La trabo falanta min ĵetegis en la korton.

– Kiel, ekkriis Andreo al la scivoluloj, vi scias ke virino kaj infanino troviĝas en mortiga danĝero. kaj vi tie restas, kiel malkuraĝuloj, ne farante eĉ unu paŝon! Murmuroj ekaŭdiĝis:

– Iru mem.

– Oni vidos ĉu vi estos pli lerta ol la aliaj.

– Estus frenezulo tiu, kiu riskus sian vivon en tia brulego.

– Tien mi iros, diris simple Viktoro. Nu, lokon; kaj min helpu, vi aliaj. Kvar fortikajn virojn por teni ŝtupetaron je duonmetro el la muro, por ke ĝi ne ekflamiĝu, kaj ke mi revenante povu ĝin retrovi.

Parolante li havis ekskuan tonon de supera viro, kiu scias komandi kaj sin obeigi.

En momento, liaj ordonoj estis plenumitaj, kaj la ŝtupetaro almetita sub fenestron, el kiu la flamoj ne ankoraŭ eliris. Kaj ne sen premo de koro Linŝardo vidis sian filon eksaltantan sur ŝtupetojn kaj malaperantan mezen de la fumo.

Viktoro konis la Brantinan domon tiel bone kiel la sian.

Li ne bezonis klare vidi por senerare sin direkti. Alveninte en la dormoĉambron, li ekvidis dank’ al la lumeto de la brulado sinjorinon Brantinon genufleksantan sur la planko, palegan, kun frenezaj okuloj, ŝajnantan nenion kompreni; dum la malgranda Ernestino, senpere vekita, eligis akrajn kriadojn kaj en sia lulilo prezentis siajn malfortajn manetojn al sia savonto.

Viktoro rapide ŝin prenis en siajn brakojn, kaj diris al la patrino:

– Sekvu min.

– Kial? Neutile. Ni estas pereontaj.

– Nu, mi ne havas tempon diskuti: sekvu min.

– Ne eliru; restu kun mi; mi ne volas morti sola; mi tro timas.

Ŝi krampiĝis al la vestoj de la junulo. Ĉi tiu tuj komprenis la situacion. Se li prokrastas, babilante kun tiu malfeliĉulino, kiun la teruro frenezigis, ĉiuj tri estos perditaj. Rapide li returneniris, ŝin maldelikate ekkaptis al la talio, ĵetis sur siajn ŝultrojn tiun korpon senmovan, svenigitan de la perforto de l’ frapo; kaj, en la alia mano svingante per ŝiaj vestoj la malgrandan Ernestinon, kiun paralizis la teruro, li rapidis al la fenestro.

– Nu, la fraŭloj; rapide, la ŝtupetaron! Sed la fraŭloj malaperis. Nur surdiganta bruego al li respondas. La fenestroj de la teretaĝo pecete disflugas; kaj flama kurteno, suprenirante el la kelo ĝis dekmetra alteco, stariĝas subite, kiel baro netransirebla, inter la filo Linŝardo kaj la mondo de vivantoj.