Выбрать главу

Viktoro sin sentis pereonta.

– Nu, li diris, laŭ la volo de Dio! Fermante la okulojn, streĉante la poplitojn, li eksaltegis kiel besto sovaĝa tra la brulado, kaj el alteco de unua etaĝo sin ĵetis en la korton.

La sterkaĵo sur kiun li feliĉe falis malplifortigis la frapon.

Post li la fajro daŭrigis siajn ruinigojn. La farmodomo tuta brulis kiel grandega torĉo. La vento kvietiĝis; kaj la flama kolono ununura, vastega, altece tridekmetra, rekte supreniris al la ĉielo, kiun ĝi mallumigis per sia nigra fumado.

Poste subita krakado teruranta ekaŭdiĝis. La tegmento disfalis meze de supermezura garbo de fajreroj: kaj ĉio finis. La Brantina farmodomo estis malaperinta.

Kiam, post sveno, kiu daŭris kelkajn horojn, Viktoro sin retrovis en sia lito, lia unua parolo estis pri la inoj, kies vivon li savis, riskante la sian.

Oni diris al li, ke sinjorino Brantino estis malviva. Ĉar la kuracisto konstatis neniun ostrompon, oni konkludis, ke ŝin pereigis cerba sangalfluo, kaŭzita de la teruro. Pri Brantino, lia stato ne estis pli enviebla: kredeble antaŭ la vespero li estos mortinta.

La malgranda Ernestino prezentis danĝerajn brulvundojn; ĉar ŝia fluganta ĉemizo el maldika tolaĵo flamiĝis dum ŝia trairo tra la fajro. Sola Josefino troviĝis senvunda: sed ŝia malespero ĉiun kortuŝis.

– Infano, diris Heleno al sia filo, lin fervorege kisante, vi do ne pripensis al via patrino, antaŭ kiam vi kontraŭstariĝis kontraŭ tia danĝero?

– Jes, jes; kontraŭe mi al vi pripensis. Ĉu vi ne rekomendis, ke mi paroligu pri mi laŭde? Se, en la kastelo, oni ne admiras mian kuraĝon, mi ne scias kion fari plie.

– Sed neniam mi al vi instigis, ke vi risku vian vivon.

– Kiu volas la finon volas la rimedojn, ofte diris mia avo. Mi sukcesos, mi tion ĵuras, aŭ mi pereos.

Vidante tiajn elmontrojn de sovaĝa energio, sinjorino Linŝardo silentis. Ŝi tro admiris sian filon, por kuraĝi riproĉon. Eĉ, ĉar neniu danĝero jam estis nun timinda, ŝi malgraŭ si mallaŭte murmuris:

– Tiu heroaĵo treege faciligos la klopodon, kiun mi intencas provi apud la markizo de Prelongo.

Vespere, laŭ la antaŭvidoj de la kuracisto, la patro Brantino mortis. Post du tagoj, la malgranda Ernestino, kies tuta korpo aliformiĝis en unu solan vundon, siavice pereis meze de teruraj suferegoj. Josefino restis sola en la mondo.

Ĉar ŝi estis neplenaĝa, oni nomis familian konsilantaron, kaj oni komisiis Andreon pri la administrado de bienoj de la junulino, kies li fariĝis zorganto. Sed kiam li de proksime studis tiun riĉecon, kiun oni kredis tre grava, Linŝardo ekvidis terure ke Brantino estis riĉa nur ŝajne.

Manĝegite de ambicio, volante tro rapide sukcesi, la patro de Josefino prunteprenis: kelkaj malbonaj rikoltoj malhelpis la pagon de lia ŝuldo: por ĝin efektivigi, li estis devigita pruntepreni denove; kaj iom post iom la profundegaĵo kaviĝis. Nun ĝi troviĝis tute senfunda; ĉar la brutaro, la kulturiloj, la garbejoj, unuvorte la tuta ekspluata ilaro, estis detruitaj de la fajro: nur restis la terbienoj, kies valoro malsuperis la ŝuldon. Do Josefino troviĝis samtempe orfina kaj tute ruinigita.

– Malfeliĉa infanino! kia ŝi nun fariĝos? diris Andreo ekĝemante.

– Ŝin ni konservu ĉe nia hejmo, se tion vi bonvolas, respondis Heleno.

– Vi estas bona, mia kara edzino: kaj mi estas feliĉa, vidante ke vi havas tian intencon; ĉar mi same tion deziris.

– Kion vi volas, amiko mia? Ni ne povas lasi sur la pavimo tiun malfeliĉan knabinon, kiu estas nia parencino. Nur ŝajnas al mi, ke, ŝin akceptinte hejme, ni faras ĉion, kion ordonas la devo. Neniu povas peti plion de ni.

– Kion vi volas diri?

– Tion; nun via edziga projekto estas forlasota. Nia Viktoro rajte povas trovi edzinon pli ŝatindan ol orfinon kompate akceptitan.

– Sendube: sed se li ŝin amas.

– Verdire, mi ne kredas, ke li sentas al Josefino profundan amegon. Li ŝin trovas beleta, tio estas nediskutebla; cetere ĉiu sammaniere opinius. Sed post tia konstato haltas lia pasio. Se ni havus pli dezirindan fianĉinon proponi al li, mi estas certa, ke li ne ŝanceliĝus.

– Ĉu vi pripensas al iu junulino?

– Jes.

– Al kiu do?

– Divenu.

Linŝardo nomis sinsekve kelkajn najbarajn fraŭlinojn. Per skuoj de kapo ĉiam Heleno malkonsentis. Fine ŝi diris!

– Estas ankoraŭ unu, kiun vi forgesas.

– Kiu?

– Fraŭlino de Prelongo.

– La filino de la markizo! Sed vi estas freneza, mia plendinda edzino. Cetere, li aldonis kun malafabla rigardo, kiam eĉ sinjoro Raŭlo konsentus, kaj tio estas tute neebla, estas mi, kiu malkonsentus tian edzigon.

– Vi! kial do?

– Sed, ekkriis Andreo eksplodante, vi do nenion komprenas! vi do memoras nenion! Tiu posedaĵo, kiu estas la mia, devenas de mono ŝtelita. Mi silentis, mi ankoraŭ silentas, ĉar mi ne volas, ke la kulpo de l’ avo ŝprucadu sur la senkulpan nepon. Sed min mordetas la konsciencriproĉo, kaj mi suferas kiel inferano. Kaj vi volus ke mi miavice partoprenu tiun malgloran artifikadon, ke, por inde kroni la malluman agon komencitan de mia patro, mi ekĵetu en brakojn de junulino la nepon de tiu, kiu ŝin rabadis, rabinte ŝian prapatron, neniam, aŭdu min, Heleno, neniam.

– Sed, aŭskultu do ...

– Ne, kriegis Linŝardo, ne rimarkinte la interrompon, por malhelpi tian monstrecon, mi estus kapabla ĉion fari, eĉ konfesi la veron al la markizo, kaj poste pafi kuglon en mian cerbon.

– Nu, amiko mia, vi tute malsaĝiĝas. Mi eĉ miras, vidante, ke viro tiel inteligenta kaj tiel praktika kiel vi, ne ankoraŭ divenis, ke mia propono havas nur unu celon: malaperigi viajn konsciencriproĉojn. Dank’ al tiu edzigo, vi povus redoni al la markizo la monon ŝtelitan de via patro: kaj por tion plenumi, vi ne estus devigata suferi la honton de ia konfeso, nek antaŭ li, nek antaŭ iu ajn.

– Mi ne vin komprenas.

– Nu, mi tre bone tion ekvidas. Cetere vi diris: neniam. Kaj mi scias, ke estas neeble vin revenigi el viaj decidoj. Pro tio mi silentas.

– Parolu tamen. Mi obstinas nur kiam mi kredas min prava: kiam oni montras sendiskuteble, ke mi eraris, mi ĉiam cedas.

– Tiam lasu min klarigi mian planon.

– Iru; mi vin aŭskultas.

– Per via klera administrado, ĉu la riĉaĵoj lasitaj de via patro ne estas duobliĝintaj?

– Vi eĉ povus diri: triobliĝintaj.

– Tre bone. Sekve la duono de via tuta posedaĵo superas tiun, kiun vi heredis.

– Certe: poste?

– La mono, kiun vi posedas hodiaŭ, ne estas tute mono ŝtelita. La restaĵo al vi rajte apartenas: ĝi estas frukto de via laboro.

– La temo estas diskutebla. Sed fine, kien vi volas alveni?

– Al tio. Ĉar ĉiu el niaj filoj heredos post nia morto la duonon de niaj bienoj, la propra parto de unu kaj de l’ alia superos nian unuan riĉecon. Edziĝante kun Matildo, Viktoro redonas do al la markizo aŭ al lia filino, kaj tio estas sama afero, tiun monon, kies memoro maltrankviligas vian ekzistadon. La restaĵo, kiun vi konservas, al vi apartenas rajte: ĉar ĝi estis gajnita per la ŝvito de via frunto.

– Sed, por ke tio estu efektivigebla, necese estus, ke ni mortu ambaŭ.

– Kio vin malhelpas al li doni tuj lian parton, sub formo de antaŭtempa heredaĵo.

– Tio estas tre bela parole. Sed ni vendas la felon de l’ urso, kaj ni ankoraŭ ne ĝin mortigis. Vi bone komprenas, ke neniam la markizo konsentos.

Heleno ne povis deteni geston de triumfo. Nenion suspektinte, ŝia edzo vidigis, ke li estis falinta en la kaptilon de ŝi insiditan. Ŝi respondis: