– Mi tion konfesas. Mi ne diras, ke tiu revo ne estas ĥimera: tion mi ne scias, ĉar al neniu apartenas la estonteco. Nur mi estas feliĉa, trovinte rimedon por kvietigi viajn maltrankvilecojn: kaj mi petas vin, se okaze tiu edzigo fariĝus ebla, ke vi ne ĝin kontraŭbatalu. Jen estas mia nura deziro.
Tiu projekto ŝajnis al Andreo tiel iluzia, ke li ne kredis multon konsenti, promesante tion, kion deziris Heleno. Sed la paroloj de lia edzino lin profunde kortuŝis, multe pli ol li volis tion konfesi. La ebleco redoni al la markizo la riĉaĵojn iam ŝtelitajn de lia patro lin ĝojigis malgraŭvole. Pro tio, li sin surprizis deziranta tiun edzigon, kiu devos silentigi la kriadojn de lia konscienco: kaj ne sen bedaŭro li antaŭvidis ĝian neeblecon.
En tiu spiritstato li akompanis al la publika veturilo siajn du filojn, kiuj revenis Parizon, la unua por sin prepari al Saint-Cyr , kaj la alia por eniri en la terkulturan lernejon.
Post du tagoj, Heleno demandigis al sinjoro de Prelongo, ĉu li bonvolos konsenti interparoladon.
Ŝi ne ankoraŭ sidiĝis, kaj jam al ŝi diris Raŭlo:
– Antaŭ kiam mi konos la motivon de via vizito, sinjorino, permesu, ke mi al vi konigu la grandan admiron de mi sentitan, kiam mi sciis la kuraĝan agon vere superhoman de via dua filo. Vi estas tre feliĉa; kaj rajte vi devas esti fiera.
– Neniam vi scios, via markiza Moŝto, kiel grande min kortuŝas tiuj estimaj elmontroj. Ĉar ĵus por paroli al vi pri Viktoro, mi prenis la liberecon vin malhelpi.
– Via ĉeesto tie ĉi neniel estas por mi malhelpa, sinjorino.
– Jen estas, via markiza Moŝto, la motivo de la klopodo, kiun mi provas apud vi. Mia duanaskito sin difinas por la armprofesio. Lia revo estus eniri en Saint-Cyr , el ĝi eliri kiel oficiro, kaj dediĉi lian ekzistadon al la defendo de lia patrujo. Mi do ekpetas de vi ĉu, en la diversaj baroj, kiujn li devos transiri, li povos konfidi al via helpado.
– Certe, sinjorino, li povos konfidi. Kiam viro tiel juna montras tian sentimecon, estas preskaŭ devo platigi antaŭ li la malfacilaĵojn de la komenco.
La markizo ne forgesis sian promeson. Kvankam sisteme li staris absolute for de la politiko, tamen li konservis en Parizo gravajn rilatojn kun politikuloj. Malnovaj amikoj, kiuj ne havis la samajn motivojn ol li por sin deteni el ĉiuj agemaĵoj, estis tre kontentaj pruvi al Raŭlo, ke grandan gravecon enhavis por ili lia rekomendo.
Dank’ al tiuj potencaj rekomendoj unuparte, al sia laboro kaj al sia reala merito aliparte, Viktoro estis ricevita en Saint-Cyr laŭ la numero unua. Andreo kaj Heleno naĝis en ravo: kaj sinjoro de Prelongo mem montriĝis tre kontenta pri sia protektito. Tio pruvis, ke la junuloj, pri kiuj li atentigis la registaron, estas tute indaj de tiu favoro, kies li estis iom avara.
Inter la personoj, kiuj en Prelongo vizitadis la markizon, la abato Benojto, la vilaĝa paroĥestro, havis kompreneble sian lokon markitan en la kastelo. Ĉiudimanĉe li en ĝi vespermanĝis. La Prelonga paroĥo donis al li okupojn nur tre malmultajn: kaj ĝenerale, kiam estis dirita lia meso, li troviĝis libera ĝis la morgaŭa tago.
Pro tio, ne sciante kiamaniere pasigi la tempon, li staris dum multaj horoj apud la rivero, hokfadenon en la mano. Lia granda feliĉo estis alporti vespere por la vespermanĝo boneggustan fiŝfritaĵon, kiun lia mastrino sciis kuiri tute majstre. Tre malkolerema, tre bona, tre tolerema, vidante la malbonaĵon nur kiam ĝi estis efektivigita, unuvorte iom limigita, iom malspriteta, kaj tute senigita da la sento de nuancoj, sinjoro Benojto estis, laŭ la tuta ĝusteco de la terminoj, bona homo kaj sankta pastro.
Kiam, fininte sian unuan jaron en Saint-Cyr , Viktoro revenis Prelongon, lia unua vizito estis por la markizo.
Li devis lin danki por lia alta protekto: kaj li eliris kontentega pri la akcepto al li farita de sinjoro de Prelongo. Raŭlo al li parolis per vortoj tiel flatemaj por lia memestimo, ke la sukceso ŝajnis nur afero de tempo.
Tamen la junulo tute ne konis la sentojn de la markizino pri li. Nu, ĉiu sciis en Prelongo, ke Raŭlo kaj Suzano ofte opiniis pri la sama temo laŭ manieroj diametre malaj. Sed oni sciis same, ke la markizo ĉiam cedis, unue pro amo al lia edzino, kaj due, ĉar li konfuze sentis, ke li ĝenerale vidas la aferojn laŭ vidpunkto tro alta kaj tro filozofia, por ke ili estu efektivigeblaj, kiam oni ilin faligas sur la teraĵon de la praktikado. Pro tio, malfidante sian imagon tro idealan, sinjoro de Prelongo kutimis neniam konsenti ion gravan, ne antaŭe konsiliĝinte kun Suzano.
Viktoro tion konis: kaj li opiniis, ke estas necesege havi en lia ludo iun, kiu estus kapabla efiki sur la markizinon ĉiumomentan influon. Al tio li pripensis, malsuprenirante el la kastelo, kiam li renkontiĝis kun la abato Benojto, kiu al ĝi supreniris. Estis dimanĉo; kaj la bona paroĥestro antaŭtempe lekis siajn lipojn, pripensante la bongustan manĝaĵon, kiun li baldaŭ gustumos. Lin vidante, la juna Saint-Cyrien * sentis, ke en lia cerbo lumo subita ekbruliĝas; li komprenis, ke li ekrenkontas sur sia vojo la atuton tiel longe serĉitan: pro tio, kun atestoj de la plej granda estimego li salutis la respektindan pastron.
* Lernanto en la lernejo Saint-Cyr
Konfesprenanto de la markizino, penetrante en angulojn de ŝia animo nekonitajn eĉ de ŝia edzo, fine povante meti en sian parolon aŭtoritaton, kiun ŝia direktatino kredas inspiritan de Dio, la abato estis vere la sola homo kapabla efiki sur sinjorinon de Prelongo tiun premadon, kiun bezonis Viktoro. Sed, por sukcesi, necese estis, ke la inda pastro agu nesciante kaj estu en la manoj de la junulo nur pupo, kies li scius lerte manovrigi fadenojn. Necese estis, ke la pastro estu alligita al li de io potenca, ekzemple de sento de dankemo, por ke la devo mem devigu sinjoron Benojton fariĝi lia protektanto aŭ prefere lia senkonscia kunkulpanto.
Certe unuafoje, kiam okazis la brulado de la Brantina farmodomo, la hazardo lin mirinde favoris; sed Viktoro estis tro inteligenta por ne kompreni, ke tiaj ŝancoj ne dufoje renoviĝas. Li diris al si ke, kiam la fariĝo ne venas al ni, oni devas aliri al la fariĝo kaj devigi ĝian naskiĝon. Momente li revis montri subitan kaj vivegan kredon al la religiaj misteroj, kaj plenumi praktikaĵojn de fervorega pieco. Sed kelkaj minutoj da pripensado al li pruvis la malsaĝecon de tia sistemo. Ĉiuj Prelonganoj sciis, ke neniam li eniras en la preĝejon. Konvertiĝo tiel rapida, mirigante ĉiun sed erarigante neniun, nur ebligus, ke iu ajn legu en lia ludo kaj ĉion kompromitu.
Konante, kiel ĉiuj Prelonganoj, la pasion de l’ abato Benojto al la fiŝkapto, Viktoro sentis, ke kredeble tiu amuzo enhavas por li ion fruktodonan, se li scios ĝin lerte utiligi. Pro tio, de tiu tago, li komencis ŝajne indiferente spionadi la vivmanieron de la paroĥestro: kaj tio al li kostis nek multe da tempo nek multe da laboro, ĉar la ekzistado de la bonega viro estis libro malfermata, en kiu ĉiu povis legi.
La diversaj riveretoj, al kiuj alfluis la malpuraĵoj de la vilaĝo, ĉiuj verŝiĝis en la malgrandan riveron elirantan el la Prelonga parko. En loko, kie tiu alfluaĵo ĵetiĝas en Violanon, sablalmetaĵoj ofte produktiĝis. Nigra kaj malbonodora koto, farita el ĉiuj sterkaĵoj de la lando kelkafoje plilongiĝis deltoforme laŭlonge de riveraj bordoj. Por malaperigi tiun malutilon, oni faris oftajn skrapojn, difinitajn por alĵeti mezen de la fluo la bordajn sablaĵojn. Por tion plenumi, la urbestraro starigis barilon el ligna trabaĵo, kiu antaŭeniris laŭ kelkaj metroj en la kuŝujon de la rivero.
Ĝi estis la loko kutime elektita de l’ abato Benojto: kaj, ĉar Viktoro al li de tio petis la tialon:
– Tial ke, li respondis, tiuj akvoj plenaj da malpuraĵoj estas por la fiŝoj medio esence nutranta. Pro tio, la fiŝaro pli multiĝas en tiu loko ol en ĉiu ajn alia punkto de la rivero.