Выбрать главу

– Nu, sinjoro paroĥestro, ĉu vi venas ĉi tien ĉiutage? Ĉu neniam vi iras aliloken?

– Tre malofte, amiko mia; escepte kiam mi estas malhelpata de tempomanko. Tiam mi iras fiŝkapti en rodeton pli proksiman de la pastrejo.

– Kaj nun?

– Ho! En somero estas neniu religia festo. Mi pli amas fari kelkajn paŝojn plie kaj reveni kun retaĵo pli plena.

Rekuraĝigite pri tiu punkto, kaj certa ke, krom okazo ne antaŭvidita, la morgaŭan tagon la abato revenos al la sama loko, Viktoro eliris pensema. Alveninte hejmen, li demandis la kalendaron. Vidinte ke oni troviĝas en la epoko de la nova luno:

– Nu, li diris, tio min favoras. La nokto estos nigra: neniu min vidos.

Dum la vespero, li supreniris en sian ĉambron kiel kutime. Poste, kiam li estis certa, ke ĉiu dormas en la domo kaj en la vilaĝo, li senŝuiĝis, malsupreniris silentege la ŝtuparon, malfermis antaŭzorge la pordon al la strato, sidiĝis sur ŝtupon, revestis siajn ŝuojn, kaj repuŝis la pordon ĝuste kontraŭ la foston, sed ĝin ne tute ferminte: poste li sin direktis al ilejo en kiu troviĝis ĉiuj iloj, kiujn oni bezonas por urĝaj riparoj. Li prenis segilon, ĉizilon kaj fortikajn prenilojn. Tiam, provizita de tiuj iloj, li trafis la barilon, sin alproksimigante kontraŭ la domojn. La antaŭan tagon li tre bone rimarkis la lokon, kiun la abato ŝatis prefere. Ĝi estis speco de plataĵo, farita el du tabuloj, sur kiuj la piedoj de la fiŝkaptisto ripozis pli oportune ol sur traboj neregulaj kaj maldelikate senŝeligitaj. Unue Viktoro singarde eksidiĝis sur unu el traboj kiuj formis la trabaĵon, dismetis sian segilon, kaj ŝovis la ŝtalan platon sub la tabulojn, metinte supren la segildentojn. Poste, reordiginte la ilon, li eksegis de malsupre supren, laŭ saĝa malrapideco, por ke la grincado de segilo mordanta la lignon ne estu aŭdebla de malproksime, en tiu granda silento, kiu nokte ŝajnas pezi sur la kamparon. Kiam la fendo estis sufiĉe profunda por ke la restaĵo de la tabulo estu pli maldika ol rabotaĵo, Viktoro redismetis la ilon kaj elprenis la platon enmetitan en la fendon. Poste li kolektis iom da koto kaj per ĝi ŝmiris la parton de li segitan, por ke, la morgaŭan tagon, la freŝa tranĉo de la ligno ne apartiĝu blanke el aliaj supraĵoj nigrigitaj de gudro aŭ verdigitaj de la malsekeco. Zorge ekzameninte sian laboron per la pala lumeto de steloj, li revenis hejmen kontenta.

La morgaŭan tagon, li observis la paroĥestron. Kiam li vidis lin elirantan kun lia fiŝkaptilaro, Viktoro uzis alian vojon pli longan ol tiun, kiun elektis la maljuna Pastro. Poste, kiam li estis tute certa, ke neniu povas lin vidi, li rapide ekkuregis por alveni pli frue ol la abato en la lokon, kien tiu ĉi lasta kutimis veni ĉiutage.

Kiam la junulo lin ekvidis, li ŝajnis atente serĉi ion sub la salikoj borderantaj la riveron. De tempo al tempo li rigardis al la alia flanko, metis la manon supren de siaj okuloj, kvazaŭ li volus ilin protekti kontraŭ la suna rebrilo, kaj penadis vidi ĉu la objekto tiel dezirita ne troviĝas sur alia bordo. Viktoro ŝajnis tiel okupata de siaj serĉadoj, ŝajnigante ne suspekti, ke sinjoro Benojto troviĝas apud li, ke tiu ĉi lasta mirigite metis sian manon sur lian ŝultron, ĝoje ekkriante:

– Kion do vi serĉas tiel atente, amiko mia?

– Nu, estas vi, sinjoro paroĥestro, respondis la Saint-Cyrien , eksaltante kiel viro neatendite surprizita. Ĉu vi scias kien Grosklaŭdo alligas sian boaton? Mi dezirus, pro tiu bela vetero, provi promenadon en barko. De tempo tiel longa mi ne manprenis remilojn, ke mi ne scias ĉu mi povos ankoraŭ dece remi. De unu horo almenaŭ mi iras laŭlonge de la rivero, kaj trovas nenion.

– Tio ne estas miriga, respondis la paroĥestro. Tiumatene, portante la bonan Dion al la patrino Triŝardo, kiu mortas pro maljuneco, mi vidis Grosklaŭdon, kiu sekvis la fluon de l’ akvo en sia boato plena ĝis la randoj. Mi opinias, ke li iris al la urbo vendi sian grenon.

Violano estas ŝipirebla nur por malgrandaj boatoj. Pro tio ĝin uzis kulturigistoj nur malmulte riĉaj. Tiuj kiuj, kiel Andreo, devis transporti multajn rikoltaĵojn, pli amis ilin ŝarĝi sur grandajn veturilojn. Pro tio boato fariĝis al ili tute senutila.

– Ha! tiam mi komprenas, ekkriis Viktoro, kiu pri tiu punkto estis tiel bone sciigita kiel la pastro, ĉar li elpensis sian historion nur vidinte Grosklaŭdon suprenirantan en sian barkon. Tiam, sinjoro paroĥestro, vi ankoraŭ turmentados tiujn malfeliĉajn fiŝojn dum la tuta tago?

– Ho! infano mia, ne diru tion: ĉar mi konfesas, ke tiu penso, kiam mi haltas sur ĝin, naskas en mia konscienco veran riproĉon. Sed la homo ne esta perfekta: kaj se mi pekas, mortigante estaĵojn de Dio kreitajn, mi esperas, ke li bonvolos min pardoni.

Dirante tiujn vortojn, la abato, kiu jam ne estis juna, sin suprentiris ĝis la barilo, kaj alproksimiĝis malrapide al la loko, kiun Viktoro preparis, la antaŭan nokton. La koro de la junulo batis rompeble: li ŝajnigis ruli cigaredon, sed liaj okuloj atentege subobservis la plej malgrandajn movetojn de la maljuna pastro.

Subite li aŭdis kortuŝantan ekkrion. Nigra maso ŝanceliĝis sur sin mem, kaj la riveraj ondoj malfermiĝis, ĵetante, de la loko, en kiu estis falinta la korpo, multekoloran garbon, kiu refalis pluve. Rapida kiel fajrero, la Saint-Cyr  subakviĝis kun kapo malsupre en la lokon mem, en kiu malaperis sinjoro Benojto.

Renkontante sub sia mano la korpon de la pastro, kiu, tuŝinte la fundon, resupreniris al la supraĵo, Viktoro rapide metis lian kapon for de l’ akvo, por ke la abato povu spiri. Poste lin subtenante per la maldekstra mano, dum li sin direktis per la alia, li lin alkondukis al la bordo. Viktoro naĝis kiel fiŝo. Kiam li estis knabeto, li tiel ofte sin banis en Violano, ke li ĝin konis ĝis ĝiaj plej malgrandaj truoj. Pro tio, tiu savado estis por li vera infana ludo. Nur liaj vestoj estos malsekigitaj; sed rapide ilin sekigos la varmega aŭgusta suno. Cetere la dankemo de la paroĥestro ne estus supervalore pagita de subakviĝo. Pri la malfeliĉa abato, kies pastra vesto algluiĝinte al liaj membroj malhelpis la plej etajn movojn, lia stato ŝajnis tute plendinda. Kun vizaĝo palega, kun okuloj for de la kapo, kun korpo skuata de konvulsiaj tremadoj, li kuŝis sur la bordo, balbutante, krakigante dentojn. Viktoro povis distingi nur tiujn vortojn:

– Dio min punis ... Ho! mia savinto ... mia dankemo ... Sed tiuj balbutoj sufiĉis. Li komprenis, ke lia petolaĵo sukcesis, kaj ke li ekmetis en sian ludon atuton tute gravegan.

Tamen la mizera paroĥestro ĉiam restis kuŝanta sur herbo, sufokiĝante kiel karpo eltirita el akvo, kaj elparolante nur nekompreneblajn vortetojn. Liaj vestoj kaj tiuj de Viktoro fumis sub la suno. Tiu lasta ĵetis ĉirkaŭ si malesperajn rigardojn, kaj sin demandis de kiu ekvenos la helpado. Estis necesege, ke oni venigu veturilon por transporti la abaton nekapablan sin teni sur siaj kruroj: aliparte la junulo ne povis lasi lin sola, en la malĝoja stato en kiu li troviĝis. Subite, pro remila bruo, li turnis la kapon kaj ekvidis Grosklaŭdon, kiu rekondukis sian malplenan boaton.

– Ha! amiko mia, nin helpu, ekkriis la filo Linŝardo. Sinjoro paroĥestro preskaŭ dronis; feliĉe mi povis lin savi: sed mi bezonas veturilon. Rapide kuradu al la farmodomo kaj petu Ludovikon aŭ mian patron aŭ iun ajn, ke li venu por nin veturigi.

– Tuj mi iros, respondis Grosklaŭdo saltante sur la bordon, kiam mi estos alliginta mian barkon.

Kaj ekkurante, la kamparano sin direktis al Prelongo. Post unu kvarono da horo, Ludoviko alvenis en sia veturilo. En ĝin tre malfacile oni suprentiris sinjoron Benojton. La du fratoj lin demetis en lian hejmon, dum Gertrudo levis al la ĉielo siajn brakojn, miregigita, ĉar ŝi vidis ke ŝia mastro revenas pala kiel malvivulo kaj kovrita de kotaĵoj.

Kiam ili lin vidis en senriska loko, la filoj Linŝardoj veturis rapide al la farmodomo, kaj Viktoro tuj supreniris en sian ĉambron por anstataŭi siajn vestojn. Andreo kaj Heleno forestis. Nur dum la vespero la familio eksciis la novan savadon faritan de la junulo. Cetere tiu ĉi estis tre malbabilema pri detaloj. Li rakontis la okazintaĵon laŭ maniero tute simpla, kaj parolis pri ĝi kiel pri afero tute negrava. Eĉ al sia patrino, al kiu tamen li plene fidis, li ne volis konigi la veron.