– La virinoj, li opiniis, eĉ la plej sindonemaj estas ofte babilemaj: la plej bona rimedo por konservi sekreton estas ankoraŭ ĝin konfidi al neniu.
Tia simpleco kaj tia modesteco pligrandigis ankoraŭ la estimon kaj la admiron, kiun la Saint-Cyr ĝuis en la lando. Kaj kiam, la venontan dimanĉon, la abato rakontis en la kastelo la danĝeron de li evititan, li finis per tiuj vortoj:
– Rigardu, sinjorino, kiel la mano de Dio ĉie troviĝas. Li diris, en la komenco de tempoj: – Akvoj produktu dense bestojn vivantajn kaj moviĝantajn. Kaj li kreis la fiŝojn, dirante: “Kresku kaj obliĝu”. Kaj mi krimulo, ĉiutage mi detruis plezure la agon de liaj manoj, ĉiutage mi malhelpis ilian kreskadon kaj ilian obliĝon. Sekve li volis min puni pro mia krueleco kaj pro mia forgeso de lia sankta parolo. Sed se li estas la eterna justeco, li estas samtempe la eterna boneco; kaj li ne volis la morton de la pekulo. Pro tio li instigis al tiu kuraĝa junulo la ideon de promenado en barko, por ke li, por la dua fojo, povu konduti kiel heroo. Do, sinjorino, mi admiras la misterajn projektojn de la Providenco, mi min klinas, kaj mi preĝas.
Tiam Suzano ekkriis per tono kolera, kiu miregigis la bonan pastron:
– Se tio daŭras, li baldaŭ savos unu post la alia ĉiujn Prelongajn loĝantojn: ne estas homo tiu ĉi viro, sed Novtera hundo!
ĈAPITRO KVARA
De tiu tago, kiam Viktoro savis la paroĥestron, Heleno, dank’ al tiu neerarema instinkto de patrinoj, sentis ke ŝia filo al ŝi kaŝas la veron. Ĉar li troviĝis apud la pastro ĝuste en la momento favora, tiu koincido vere mirakla, kiel plezure ripetis la bona paroĥestro, al ŝi same ŝajnis tute ne klarigebla. Sed, ĉar ŝi ne akceptis la hazardon, ŝi diris funde de si, ke la propra ago de Viktoro en tiu fariĝo estis kredeble multe pli agema ol tiu, kiun la junulo malbabileme konfesis. Momente ŝi suspektis la demonan artifikon de sia filo: sed tiu ideo trairis ŝian cerbon nur fulmofajre kaj en ĝi ne haltis. Tamen la lerteco montrita de la junulo ne estis kapabla malpligrandigi ŝian amon kaj ŝian admiron: kontraŭe.
Por daŭrigi kaj sukcesigi la agon komencitan sur la abato, Viktoro opiniis ke, kvankam ĝis nun li elmontris neniun piecon, tamen li politike agus ĉeestante ĉe la meso ĉiudimanĉe, vestita de sia uniformo de Saint-Cyr . Li do sin prezentis en la preĝejon ne kiel kredemulo premegita de religieco, sed kiel eleganta bonsocietulo, kiu, akompanante sinjorinon, faras nur agon de ĝentileco. Lia sintenado iom skeptika kvankam tre respektplena montris la superulon, kiu ne kredas malplialtiĝi, konsentante iajn fantaziaĵojn, ĉar li estas certa, ke ĉiam li resupreniros, kiam tion postulos la cirkonstancoj.
Iam per okulo brila pro ĵaluzeco sinjorino Linŝardo vidis, dum la dimanĉo, la markizinon de Prelongo enirantan en la preĝejon por ĉeesti ĉe la Diservo. Alveninte inter la unuaj en la kapelon, Heleno aŭskultis la bruadon de la blazonkovrita kaleŝo ruliĝanta sur la placo, kaj haltanta antaŭ la sojlo de la sanktejo. Ŝi rigardadis la belan Suzanon alirantan meze de la navo, ekzamenis ŝiajn tualetojn, ŝiajn juvelojn, ŝian ĉapelon, kalkulis sur ŝia vestaro la prezon de ĉiuj detalaĵoj; kaj ŝi sekvis okule la junan virinon celantan la sinjoregan benkon.
Ha! tiu benko blazonhava, sur kies seĝodorso vidiĝis la nobelŝildo de Prelongoj, kun ĝiaj kusenoj el ruĝa veluro, provizitaj de oraj glanoj, Heleno sola sciis la suferojn al ŝi de ĝi kaŭzitajn. Ŝi sentis la sangon alfluantan al ŝia kapo, pripensante ke neniam ŝi en ĝin eniros, ke malgraŭ la supereco de sia inteligenteco kaj de sia voleco, ĉiam ŝi estos malapartigita kun la popolamaso. Tamen ĉu justece ne estus ŝi, kiu devus sur ĝin sidiĝi? Heleno sin malsanigis, ĉiam movante tiujn samajn ideojn. Tamen ĉiudimanĉe ŝi revenis al la sama loko por suferi la saman turmenton, pri kiu ŝi parolis al neniu: ĉar ŝi timis ke ŝia ambicio nekomprenita ŝajnus ridinda kaj naskus al ŝi ĉiuspecajn mokojn en la tuta lando.
Sed nun, ĉar la riĉa farmomastrino povis eniri en la preĝejon, sin apogante sur la brakon de tiu, kiun la urbo salutis kiel heroon, tiu malbona febro malaperis; kaj ŝi ĵetis al la sinjorega benko rigardon nur malestiman. Nun la markizino alpaŝis nerimarkite. Ĉiuj okuloj direktiĝis al la brila Saint-Cyr kaj al lia malhumila patrino. Mallaŭtaj paroloj ilin akceptis kiam ili eniris; kaj Heleno diris aparte:
– Ni solaj nun estas la veraj estroj de la lando!
Tamen troviĝis en Prelongo iu, kiu rigardis Viktoron per okuloj ankoraŭ pli amplenaj. Ĝi estis Josefino.
De la terura brulado, kiu kaŭzis la morton de ŝiaj gepatroj kaj la perdon tutan de ŝiaj posedaĵoj, la junulino vivis en la Linŝarda farmodomo. Andreo timis insulti sian kuzinon, al ŝi farigante la laborojn de servistino, aliparte Josefino, el kies koro elfluis la dankemo, petegis Helenon, ke ŝi al ŝi donu iun ajn taskon, por ke ŝi ne ŝajnu senpage nutrita. Komprenante, ke la orfino obeas al sento de tre ŝatinda delikateco, Linŝardo permesis, ke lia edzino utiligu ŝian bonvolon, kaj al ŝi farigu kelkajn negravajn laborojn.
Sed sisteme li ordonis, ke la naturo de ŝia tasko konstante ŝanĝu, por ke oni ne kredu en la lando, ke li scias lerte ekspluati la mizerecon de malriĉa knabino, por, per tiu rimedo, sin provizi de malmultekosta servistino. La situacio de Josefino estis do tre nepreciza; nek servistino, nek hejmido, ŝi povis vidi de hodiaŭ al morgaŭ sian sorton balanciĝantan inter la du kontraŭaj randoj, laŭ la bonvolo aŭ la kapricoj de l’ mastroj, jen malsupreniri ĝis la plej malsuperaj laboroj, se ŝi malfeliĉe malplaĉos, jen kontraŭe fariĝi estrino en la domo, se Viktoro edziĝos kun ŝi.
Post la unuaj momentoj de malkonscio, kiuj postvenis post la malfeliĉego, Josefino komprenis nur tre malperfekte la sekvojn eblajn de la ruinigo, kiu ŝin tiel kruele frapegis. Eĉ la ideo ke ŝi vivos ĉe Heleno, ke ŝi havos konstante flanke de si tiun kiun ŝi amas, fariĝis por ŝia animo vundita potenca konsolo. Sed post kelkaj tagoj, ŝi komprenis, ke ŝi devas multe plimalgrandigi siajn esperojn. Kvankam Andreo ĉiam montriĝis tiel patra kiel antaŭe; kvankam, en la farmodomo, ĉiu intence evitis, en sia interparolado, ĉiun aludon kapablan ŝin iomete ĉagreni, tamen ŝi sentis, per tiuj mil negravaĵoj de la ĉiutaga vivado, ke oni ne ŝin konsideris plu kiel la heredantinon de bela bieno: kaj, kvankam oni neniel aludis, ŝi komprenis ke ŝia edziniĝo kun Viktoro fariĝis revo tute ne efektivigebla.
Tamen ŝi lin amis. Lin amis ĉiuj amecoj de ŝia pasia animo, ĉiuj fervoroj de ŝia brunhara natureco, revanta supernaturecon kaj superhomecon. Kiam ŝi ekvidis lin saltegantan tra la brulego, forportantan en liaj brakoj ŝian patrinon kaj ŝian fratinon, kiam ŝi vidis lin falintan en la korton sana kaj senvunda, dum flanke de ŝi ŝiaj parencoj mortis unuj post la aliaj, ŝi memoris la historion pri Danielo, kiun la bona paroĥestro al ŝi konigis, kiam ŝi estis infanaĝa, kaj ŝi nerideme sin demandis ĉu Viktoro ne estis, kiel la biblia persono, protektita de anĝelo. Iom post iom, la amo enradikigis en ŝian koron radikojn tiel profundajn, ke la orfino sincere kredis sian kuzon reale nevundebla.
La savado de l’ abato pligrandigis ankoraŭ tiun kvazaŭ religian entuziasmon: kaj la sento, kiun ŝi metis antaŭ la piedojn de la junulo, kiel oferon antaŭ piedojn de ia dio, estis farita de la donaco tiel absoluta de ŝia tuta personeco, ke la ideo ke ŝi povas sin repreni aŭ lin kontraŭbatali ne estis enirebla en ŝian cerbon. Kontraŭ Viktoro ŝi ne komprenis, ke ia diskuto estu ebla, eĉ dum unu minuto; kaj ŝia amego tradukiĝis per tiuj du vortoj: aŭdi kaj obei. Tamen la malfeliĉa fraŭlino suferis ĉiujn turmentojn de l’ amo ne partoprenita: dank’ al tiu instinkto naskita de la ĵaluzeco, ŝi divenis ke io teksiĝas kontraŭ ŝia feliĉeco, kaj ke la ino ŝin anstataŭonta en la koro de l’ estro jam estis trovita.