La dua jaro vivota de Viktoro en Saint-Cyr jam estis preskaŭ finita: kaj alvenis la momento kiam la juna oficiro ekfaros siajn unuajn militistaĵojn kun la subleŭtenantaj epoletoj.
Dum la danka vizito, kiun li faris al la markizo, ĉi tiu denove certigis la junulon ke li povos konfidi al lia protekto, por eniri en la afrikĉasistan skadraron. Tiun korpuson elektis Viktoro, por ke oni lin sendu en Alĝerion. La juna oficiro esperis ke, en tiu lando, en kiu la militado estas senĉesa, li trovos pli oftajn okazojn sin rimarkigi ol en Francujo, kie oni vivas nur en garnizonoj.
Ĉar, dank’ al senripoza laborado li estis restinta en la unua loko de li okupita, kiam li eniris en Saint-Cyr , tio lin rajtigis elekti mem lian korpuson; kaj pro tio la protekto de sinjoro de Prelongo fariĝis senutila. Do, kiam ĉi tiu lasta al li proponis iri mem Parizon por peti de la milita ministro tiun favoron, la filo Linŝardo penis ŝanĝi lian decidon. Sed Raŭlo insistis: ĉar kiam li komencis aferon, li estis tiel dezirema ĝin sukcesigi, ke nek paŝojn nek klopodojn li malŝparis. Vidante tian obstinecon, la junulo povis nur sin klini. Do tion li faris.
Kiam sinjoro de Prelongo troviĝis antaŭ la ministro, post kiam li konigis la motivon de sia vizito:
– Dio mia, sinjoro, respondis tiu altranga oficisto, pro lia klasiga numero, sinjoro Linŝardo estas sendiskuteble rajtigita elekti mem sian regimenton: kaj mi devas min klini antaŭ lia deziro. La junuloj de vi protektitaj, li aldonis malice, estas tiel ekstervicaj, ke ili eĉ ne bezonas ian protekton.
Elirinte, Raŭlo sin sentis okupitan de nedifinebla impreso. Li estis fiera pri sia protektito kaj malkontenta, ĉar nun li ne povos plu fari ion por li. Li preskaŭ riproĉis Viktoron, ĉar la junulo estis la nevola kaŭzo de tiu senutila vojaĝo: tial li komprenis kial la juna oficiro penis lin deturni el ĝi. Devige li konfesis al si mem, ke la sintenado de Viktoro estis tute korekta, kaj ke estis neeble agi pli delikate ol faris la filo Linŝardo; ĉar li ne povis malĝentile diri: “Neutile, sinjoro, nun mi ne bezonas plu vin.” Li devis kompreni; kaj li, ne diveninte, sin kulpigis de malspriteco.
Sed tiu ministra vizito havis tamen konsekvencon: ĝi malforte vundetis la amikecon sentitan de la markizo al la filo Linŝardo. Ĉar ĉiam oni kulpigas tiun, kiu, ne nur ne vole sed eĉ kontraŭvole, al ni ludigas rolon de malsaĝulo.
Pro tio, kiam li rakontis al sinjorino de Prelongo la negravan malfeliĉeton al li okazintan, li ne estis mirigita, aŭdinte ŝin, kiu diris:
– Kion vi volas? Vi estas iom kulpeta. Vi obstine prezentas helpilojn al knabo, kiu sin trovas sufiĉe granda por marŝi sola. Ha! li ne bezonas, ke oni lin puŝu, tiu ĉi; li tre bone scios trafi sian celon sen via helpo. Kaj mi petas de la ĉielo nur unu favoron; ĝi estas, ke tiu celo ne estu por ni malfeliĉiga.
– Dio mia! mia kara Suzano, mi ne komprenas ke vi, tiel bona, tiel kompatema al ĉiu, vi sentas tiom da antipatio kontraŭ plendinda junulo, kiu neniam vin ofendis.
– Tio estas vera, kaj vi prava; sed vane mi kontraŭbatalas tiun senton. Kiam mi vidas tiun fraŭlon, min ekokupas impreso de repuŝo. La lastan fojon, kiam li venis Prelongon, mi promenadis piede kun Matildo, kiam li nin renkontis: li nin salutis tre ĝentile kaj tre respekteme, mi tion senkaŝe konfesas, sed pafante sur min kaj precipe sur mian filinon rigardon tiel borantan, ke mi fariĝis tuj maltrankvila. Matildo, kiu estis elirinta gaja kaj ridema, fariĝis subite senparola: kaj sub la premo de melankolia sento nedifinebla ni ambaŭ revenis al la kastelo.
– Vi kaj via filino estas ambaŭ tro nerveksciteblaj; kaj vi pli fidas neraciajn instigojn ol pruvojn plej firme starigitajn.
La markizo sin preparis daŭrigi laŭ tiu tono, kiam li tempe memoris, ke la kuracisto nepre rekomendis: “Oni incitu nek la markizinon nek ŝian filinon”. Ĉar Matildo troviĝis en la matenruĝo de la vivo, kiam la virineco komencas, kaj sinjorino de Prelongo en tiu vesperruĝo, kiam ĝi finas: kaj iom post iom ĉiutage forflugis tiu espero, tiel ameme karesita dum ŝia tuta ekzistado, doni al Raŭlo heredanton de lia nomo kaj de lia titolo.
Fraŭlino de Prelongo estis baldaŭ deksesjara. En ekfloriĝo de ŝia virga beleco, ŝi alten portis belegan frunton, kiun la densaj tordaĵoj de flavblonda hararo enkadrigis de ora aŭreolo. Ŝiaj grandaj okuloj, de ekstermara verdblueco, havis malkvietigan klarecon, kaj iliaj ŝanĝiĝantaj rebriloj suspektigis en tiu junulina animo abismojn pli nesondeblajn ol tiujn de l’ Oceano. La idealeco, kiun ŝi heredis de sia patro, aliformiĝis en artan senton tre vastigitan. Ĉar ĝis nun ŝi estis frapita de neniu malfeliĉaĵo, la junulino vivis en senĉesa revo, kaj sentis en sia koro nur du amojn, al siaj gepatroj kaj al Dio.
Tamen en iaj okazoj cetere tre maloftaj, ŝi montris nevenkeblan energion. Kiam ŝin ekscitis la kolero, subite ŝiaj okuloj fariĝis nigregaj: la sono de ŝia voĉo kutime tre dolĉa aliformiĝis en tonon sekan, malglatan de senkompata voleco, kiun neniu provis kontraŭbatali. La markizino estis iom timigita, kiam, la unuan fojon, ŝi konstatis tiujn maltrankviligajn simptomojn; sed la markizo kontraŭe ĝojis pro ili. Ĉar li retrovis en sia filino la neflekseblan karakteron de sia patro, la iama markizo, kiu neniam ŝanceliĝis, kiam ordonis la devo kaj la honoro. Kun tia natureco, la edukado estus do renkontinta nevenkeblajn malfacilaĵojn; sed la neflekseblecon de tiu karaktero kontraŭbatalis senlima boneco. Matildo ne povis vidi iun plorantan apud ŝi, kaj ne suferi pri ĝia ĉagreno. Sinjorino de Prelongo sciis, ke nur tie ĉi troviĝis la artiko de la kiraso: pro tio, en la maloftaj okazoj, en kiuj la junulino penis malkonsenti la postulojn de sia patrino, ĉi tiu ne provis altrudi sian aŭtoritaton: ŝi nur diris:
– Matildo, vi multe min ĉagrenas. Tuj fraŭlino de Prelongo sin ĵetis en la brakojn de la markizino, kaj diris, ŝin kisante:
– Ne ploru, panjo, mi vin obeos.
Ĝis nun, Raŭlo kaj Suzano, helpite de specialaj profesoroj, sufiĉis ŝian instruadon. Tamen la markizo antaŭvidis momenton en kiu tiu edukado, iom tro familia, fariĝos netaŭga. Pri tiu punkto, longaj diskutoj okazis inter li kaj lia edzino. Sed kiam li eksciis, ke la reĝo de burĝoj detronita alpaŝis siavice sur la vojo al ekzilo, sinjoro de Prelongo ne ŝanceliĝis.
La respublika formo, per kiu Francujo vestis sian registaron, ebligis, ke li realiras Parizon, ĉar oni ne povis lin kulpigi, ke li alportas siajn servojn al uzurpulo. Sekve la pakaĵoj estis faritaj: kaj la hotelo de la Grenela strato, kiu de dekok jaroj revidis siajn gemastrojn nur inter kelkaj longaj interspacoj, malfermis antaŭ ili sian duoblan pordegon.
En tiu nova ĉirkaŭaĵo, elfinante sian edukadon, perfektigante tion, kio en ĝi troviĝis nur preparita, la ĉarma junulino triumfe ekeniris en la altrangan societon. Aro da adorantoj kuniris post ŝiaj paŝoj: kaj ĉiutage nova deziranto petigis al sinjoro de Prelongo la koron kaj la manon de lia filino. Elĵetinte dudekon da ili, la gemarkizoj inter si elektis la junan dukon de Blasano, parolonte pri li al Matildo nur kiam estos alveninta la tempo por la edzinigo.
Inter la plezuraj artoj, kiujn plej sukcese kulturis la junulino, sur la unua vico troviĝis la pentrarto. Ŝiaj akvopentraĵoj estis ŝatitaj eĉ de kleruloj. Iam, farinte kopion laŭ Watteau , ŝi havis gloron aŭdi pentramanton, kiu proponis grandan monsumon, ĉar li kredis ke estas originalo, tio kio troviĝas antaŭ liaj okuloj.
Pro tio, gesinjoroj de Prelongo, dezirante plezurigi sian filinon, konsentis veni ĉiujare en Parizon, dum kelkaj monatoj, por ebligi, ke Matildo perfektiĝu en arto, kiu ŝin treege interesis. Cetere ilin instigis en tiun vojon ŝiaj profesoroj mem, kiuj antaŭdiris al fraŭlino de Prelongo, en tre proksima estonteco, la plej brilajn sukcesojn.