Выбрать главу

Oni venigis la bestkuraciston. Kredante, ke unu el multekostaj ĉevaloj de Raŭlo malsaniĝis, li rapide alkuris. Sed kiam li vidis la strangan klienton al li montritan, li malfacile detenis ironian rideton.

– Nu, por tiu malbelega besto vi min venigis, fraŭlino, li diris. Laŭ mia opinio, oni devus ĝin mortigi. Vi estus estinta prava lasinte ĝin dronigi.

– Se vi malkonsentas ĝin kuraci, diru tuj, respondis sektone Matildo. Mi petos mian kuraciston; kaj mi estas certa ke, por min plezurigi, li konsentos provi tiun resanigon.

La bestkuracisto komprenis, ke li diris malspritaĵon. Oni ne perdas pro petolaĵo klienton kiel sinjoron de Prelongo. Pro tio, li respondis tre respekteme:

– Ĉar vi tion absolute deziras, fraŭlino, mi ĝin provos. Post kelkaj minutoj mi revenos.

Post duono da horo li realiris kun tolaĵa banderolo kaj boteleto plena da potasa silikato. La ostrompo estis reordigita kaj starigita per aparato senmoviga.

– Nun, fraŭlino, nenio moviĝos, mi tion al vi certigas. De nun, vi povos purigi tiun beston. Ĉar ĝi estas tre juna, kredeble la ostoj perfekte kunlutiĝos.

Zorge lavita de la ĉambristino, la vundito montriĝis kun felo tute blanka. Oni ĝin sekigis antaŭ flamanta fajro: ĝiaj maldikaj haroj nature friziĝis.

– Vidu, patrineto, diris la junulino entuziasmigita, ĝin portante al la markizino; rigardu ĉu Dio ne min rekompensis pro mia bona ago. Ĉu vi jam vidis hundeton pli ravan? Oni kredus ke ĝi estas malgranda ŝafo.

– Mi konsentas, diris sinjorino de Prelongo, ke ĝi estas belega. Kiam vi ĝin alportis, ĝi montriĝis tiel malpura, ke neniu estus suspektinta ĝian belecon.

Post ses semajnoj Ŝafo estis tute resanigita. Sed Matildo treege miris, vidante, ke li ĉiam kreskadas. La monatoj fluis, kaj ĝi ne ŝajnis haltonta. Kiam, post la vintro, la junulino revenis Prelongon, anstataŭ la mizera hundeto, kiun ŝi kredis esti savinta, ŝi retrovis grandrasan Novterhundon, kiu preskaŭ ŝin renversis per la fervoro de siaj unuaj karesoj.

De tiu momento Ŝafo ĉiam akompanis sian junan mastrinon. Ĝi ŝin sekvis kvazaŭ ŝia ombro. Kiam ŝi sidiĝis sur benkon, ĝi ekmetis sur la genuojn de la junulino sian inteligentan kapegon. Aŭ ankoraŭ, kuŝante antaŭ ŝi, la nazon inter siaj antaŭaj piedoj, ĝi restis tie dum multaj horoj, direktante al ŝi sian rigardon ameman kaj kareseman, senmovigitan per muta adorado.

La bela Matildo, amegita de siaj gepatroj, de Valentino sia amikino, de Kamuŝaj geedzoj kaj de Ŝafo sia hundo vivis do tute feliĉa.

Nun fraŭlinoj de Savinako kaj de Prelongo neniam lasis unu la alian. La domo de la markizo fariĝis por la orfino ŝia vera hejmo: kaj la permeso, kiun Raŭlo persiste petis ĉiujare de la maljuna Artemiso, estis konsiderinda nur kiel simpla ĝentileca formulo.

Meze de la Folieraĵa arbaro, kiun sinjoro de Prelongo aĉetis dum la unuaj monatoj de sia edziĝo, troviĝis arbetaroj faritaj el arbetoj malaltaj, kiuj ne kreskis pro la malbona natureco de la teraĵo. Ili faris nealireblajn dornarbetaĵojn, kiuj kompensis per sia denseco sian malkreskecon. Ian tagon, Raŭlo promenadis kun Kamuŝo en tiu parto de l’ arbaro. Lia gardisto al li rimarkigis, ke tiu loko estas tre favora por la edukado de fazanoj.

– Se via markiza Moŝto tion permesas, mi prenos sur min starigi tie ĉi fazanejon tute ŝatindan. Tio ebligus diversigi la plezurojn, prezentante al invititoj de via Moŝto la amuzaĵojn de la ĉaso per pafo post la kortuŝecoj de la ĉaso per kurado.

Raŭlo volis unue pripensi al tiu propono: poste, ĉar Suzano tion konsentis, li donis al Kamuŝo la monon necesan.

Borante unue laŭlonge kaj poste laŭlarĝe per vojetoj rektangule kruciĝantaj tiujn malaltajn kaj nealireblajn dornarbetaĵojn, Kamuŝo sukcesis ilin aliformigi en belegajn pafejojn. La kvadratoj konservitaj estis plenigitaj da junaj fazanoj. Trovinte en tiuj arbetaroj medion tre taŭgan al siaj bezonoj, ili devis multe ariĝi, kaj liveri al avidaj ĉasistoj ĉasaĵon ne konsumeblan.

La eksperimentado sukcesis multe pli bone ol ĝin esperis Kamuŝo. La fazanoj okulvide kreskis. Sed kvankam ilia kvanto multe pligrandiĝis, tamen ili ne obliĝis tiel are kiel ili estus tion farontaj en tiaj kondiĉoj. Ĉar la landanoj, kiuj trovis en tiu fazanejo senpagan manĝaĵon, sen iu konsciencdubo ĉasoŝtelis en la bieno de la markizo.

Inter ili unu precipe, senhejma sentaŭgulo, kuŝanta funde de arbaroj, vivanta kiel sovaĝulo, pli klopodigis Kamuŝon kaj liajn subulojn ol ĉiuj aliaj. Kiam oni petis de tiu ĉasŝtelisto, kiajn rimedojn li uzis por eviti senĉese la senripozan observadon de gardistoj tiel lertaj kiel tiuj de la markizo, li respondis ironie, levetante la ŝultrojn:

– Serĉu! Ĉar neniu konis lian veran nomon, nur per tiu moknomo ĉiu lin vokis.

Ian nokton, Kamuŝo ne enlitiĝis, por spionadi pli atente la misterajn iradojn de la rabisto; subite li aŭdis pafon eksplodantan apud kelkaj paŝoj. Rapida kiel leporo la gardisto sin ŝovas internen de l’ arbetaĵo: kaj kiam la ĉasŝtelisto sin preparas pafi sian duan ŝargon, fera mano falegas sur lian ŝultron kaj maldirektigas la armilon. La pafo eksplodas, boretante per plomberoj nur la branĉojn de l’ apuda arbeto. Antaŭ kiam li trovis tempon por returneniri, Serĉuo estas buŝŝtopita, alligita kaj ĵetita kiel pakaĵo sur la ŝultrojn de Kamuŝo, kiu lin alportas al la kastelo.

Lia proceso estis rapide juĝita. Sed la kulpigo de ĉasŝtelo ne estis pruvebla de la gardisto, ĉar la pafo mortigis neniun ĉasbeston. Serĉuo estis do kulpigita nur de neleĝa armportado. Sed, ĉar lia famo estis malbonega, ĉar li troviĝis en stato de senĉesa vagado, la juĝistaro sin montris severa, kaj lin kondamnis al du monatoj de malliberejo.

Kamuŝo estis malkontenta pro tia juĝo. Li komprenis ke, anstataŭ pliboniĝi, Serĉuo fariĝos kontraŭe ankoraŭ pli maltimema ol antaŭe, kaj eliros el la malliberejo kun soifo al venĝado. Tiam ne nur la ĉasbestoj sed li mem estos minacitaj. La rigardo, kiun la rabisto, aŭdinte sian kondamnon, sendis al la gardisto, pruvis sendiskuteble, ke tiu ĉi neniel eraris.

Raŭlo, kiun tedegis tiuj aferoj, ordonis al Kamuŝo ke li ne promenadu nokte, uzu observon nur ordinaran pri la aliaj ĉasŝtelistoj pli timemaj, malpli timindaj ol Serĉuo, kaj fine lasu tiun vagiston tute trankvila. Sed la gardisto, kiun malnova malamo kolerigis, ne volis aŭdi. Li ĉagreniĝis, pensante ke tiu bela fazanejo, lia propra kreo, eble malprosperos pro la malboneco de sentaŭgulo. Unu fojon eĉ sinjoro de Prelongo aŭdis lin, kiu murmuris:

– Ha! rabisto, la proksiman fojon, kiam mi vin surprizos ĉasŝteladantan, vi povas esti certa, ke mi pafos kuglon en vian kapon.

– Mi tion absolute malpermesas: aŭdu min. Mi pli amas perdi kelkajn fazanojn ol min riproĉi pro la morto de iu ajn homo.

– Tamen, via Moŝto ...

– Aŭskultu min, Kamuŝo, daŭrigis Raŭlo severtone. Vi scias, ke mi vin ŝatas multege, ĉar mi konas vian sindonemon al mi. Sed, se Serĉuo estas mortigita de vi, kaj se vi ne povas pruvi, ke vi troviĝis en stato de rajta defendo, mi vin forpermesos.

Kiam la ĉasŝtelisto eliris el la malliberejo, Kamuŝo rekomencis sian noktan observadon, malgraŭ la malpermeso de la markizo: ĉar li neprecize esperis, ke fariĝos tiu okazo de rajta defendo, kiun aludis sinjoro de Prelongo.

La pafejo finis oriente per kruta muro, en kiu la geologiistoj senŝancele rekonis la antikvan bordon de antaŭ tempa maro. La sĉista *  krutaĵo estis tiel krute tranĉita, ke vidiĝis neniu ebleco, ke oni ĝin suprengrimpadu. Ĝi prezentis neniun truon sufiĉe larĝan, por ke oni povu en ĝin meti piedon: pli supre eĉ ĝi elstaris. Ĝenerale al tiu flanko finis la ĉasoj; ĉar tie la harplenaj ĉasbestoj ne povis eliri, kaj falis hajle sub la pafoj de invititoj. Ian nokton, Kamuŝo sekvis la vojeton, kiu borderas la fundamenton de tiu krutaĵo. Li sin sentis tute senriska, ĉar li estis certa, ke neniam Serĉuo kuraĝos eniri en tiun senelirejon, kies li devis koni danĝerojn. Cetere li singardeme portis sian pafilon en la mano, anstataŭinte per kugloj la plumberajn kartoĉojn. La krutaĵo troviĝis dekstre: subite el maldekstraj arbetaĵoj ombro eliris, kaj eksplodis pafo. La gardisto vidis ruĝan fajreron pasantan antaŭ liaj okuloj, dum varma vaporo bruligis lian vizaĝon. Flanke la ŝtonoj de la krutaĵo brue eksaltegis. La senvola ekmovo de returneniro de li farita lin savis de neevitebla morto. Kvankam ne vundita, por trompi sian malamikon, li ĵetis krion kaj faletis, tenante forte premitajn en siaj manoj la tubon kaj la kapon de sia pafilo.