Dum la deserto, kiam estis malŝtopita la ĉampano, Ludoviko sin levis:
– Mi trinkas, li diris, por tiu, kiun oni nomas tie ĉi la Prelonga heroo, por la oficiro kiu, malgraŭ sia junaĝo, jam faris sin fama per tridek bataloj pereigaj por Araboj, kaj kiu gajnis per sia nevenkebla maltimego, tiun stelon de kuraĝuloj, kiu brilas sur lia brusto.
– Ha! frateto, ekkriis la vojaĝanto, tremetante pro kortuŝeco kaj plezuro; vi tiamaniere min perfide ekkaptas! Sed, atentu: mi bone scios redoni moneretojn interŝanĝe de via monerego.
Sin levante siavice:
– Mi trinkas por la honesta viro, kiun liaj samlandanoj elektis kiel sian reprezentanton, por tiu, kiun ili volis speciale distingi, alligante al lia butontruo la honoran insignon, por tiu unuvorte, kies mi estas fiera esti filo.
– Nu, Viktoro, balbutis sinjoro Linŝardo, ne diru petolaĵojn. Vi bone scias, ke sen via frato neniam mi estus ricevinta tiun ordenon.
– Atendu do, paĉjo, mi ne finis. Kaj mi trinkas ankaŭ por tiu modesta frato, por tiu senlaca laboranto, kiu sciis suprenirigi la kulturarton ĝis scienca alteco, kaj kiu, malgraŭ neprotesteblaj servoj, donitaj al sia patrujo, kiel rekompenson nur deziris la senfamon.
Tiam la entuziasmo fariĝis nerakontebla. Ĉiu sin levis, kisadis sian najbaron. Fine Eŭlalio rompis la reciprokan ekscitiĝon, dirante per voĉo iom malrapida:
– Oni iru en la ĝardenon por trinki kafon. Oni sufokiĝas tie ĉi.
– Bonega ideo, ekkriis Viktoro. Mi tiel ofte tendaris en plena aero, ke mi malbone spiras, kiam mi estas enfermita.
La tuta familio malsupreniris al laŭbo, kiu borderigas la vojon.
Post kelkaj minutoj, servistino metis sur kamparan tablon grandan kafujon fumantan.
De kvarono da horo, Linŝardoj tie sidis: la viroj fumis pipojn, trinketante sian kafon. La virinoj, malpleniginte siajn tasojn suĉis sukererojn de brando sorbitajn, kiam kapo vestita de pastra ĉapelo aperis supre de la branĉobarilo.
– Sed tio estas sinjoro paroĥestro, ekkriis la kapitano. Eniru do, sinjoro Benojto, aliru do. Mi esperas, ke vi trinkos kaftason kun ni.
– Viktoro! mia brava knabo, jen estas vi! Vi do estas reveninta? Sed oni nenion diris al mi pri tio.
– Mi petis libertempon por resaniĝo.
– Ĉu vi estis vundita? murmuris la maljuna pastro, ĉagrene kortuŝita.
– Ho! negravaĵo! Kuglo, kiu tuŝetis mian ŝultron. Konfidencie, tio estis nur preteksto. Mi deziregis revidi mian familion kaj miajn amikojn. Vi scias, ke inter ili mi kalkulas vin, sinjoro paroĥestro.
– Ho, jes, mi tion scias. Ha! mia infano ... pardonu, mi volis diri: kapitano.
– Daŭrigu do, sinjoro Benojto; ne ĝenu vin. Diru, aldonis la junulo kun malica rideto, ĉu vi ĉiam fanatike fiŝkaptas per hokfadeno?
– Ho, ne! Kiam unufoje oni evitis la dronigon, oni ne rekomencas plu. Vi ne tie ĉi ĉeestis por min formeti el la morto: pro tio, mi promesis al Dio, ke neniam plu mi tuŝos fiŝhokon. Mi ne forgesis, kiel kuraĝe vi riskis vian vivon por savi la mian. Neniu tago pasis, en kiu mi ne preĝis la Superan Majstron, por ke al vi Li donu sian potencan protekton. Mi vidas, ke Li min aŭskultis. Kun kia kortuŝeco, kia admiro, mi pense partoprenis viajn venkaĵojn. Kiam mi legis, en la ĵurnalo, la artikolojn, en kiuj oni parolis pri vi, ŝajnis al mi, ke mi havas sub okuloj la rakonton de unu el tiuj grekaj aŭ romaj heroaĵoj, kiujn al ni konigis antikveco.
– Ho, sinjoro Benojto, vi tro grandigas.
– La modesteco decas kun la kuraĝo, respondis sentence la abato, kiel ĝi decas kun la talento, li aldonis, sin turnante al Ludoviko, kiu sin klinis. Ha! mia kara amiko, li daŭrigis, parolante al Andreo, vi povas konfesi, ke vi estas ŝancema. Ĉar, kiam eĉ oni ne parolus pri vi, kiu alvenis al situacio, kiun neniam vi estus revinta dum via junaĝo, ĉu vi ne havas du filojn, kies ĉiu patro estus rajte fiera?
– Kaj liajn genepojn, kiuj estas belaj kiel amoroj, interrompis Eŭlalio, kaj kiuj lin amegas kiel la bonan Dion.
– Mi ĵus estis tion dironta, daŭrigis la maljuna pastro. Pro tio, se iam iu demandus min: “Ĉu vi konas sur tiu tero viron feliĉan?” mi tuj respondus senŝancele: Andreo Linŝardo.
– Nu, estas ĵus tiom da prosperoj, kiu min timigas. Mi diras, ke iam mi devos pagi ĉion tion ĉi: kaj mi timas.
– Lasu do lin trankvila, respondis Heleno senpacienca. Ĉu karaktero simila al la lia povas ĝui kviete la bonaĵojn estantajn? Vi vidas, ke ĉio lin favoras: nu, ju pli li havas kaŭzojn por esti ĝoja, des pli li ĉagreniĝas.
– Sinjoro paroĥestro, aldonis melankolie la mastro, antaŭ nelonge, dum la tagmanĝo, mi prenis el la deserto pomon supraĵe belegan. Kiam ĝi estis malfermita, mi trovis vermon, kiu manĝetis ĝian koron. Mi kredas, ke en la mondo troviĝas multaj homoj, kiuj similas tiun pomon.
Heleno direktis al sia edzo rigardon tiel akran, ke tiu ĉi mallevis la okulojn kaj silentis.
La tempo pasis: la abato ne foriris. Fine, post kiam li estis rigardinta la horon sur sia larĝa arĝenta poŝhorloĝo:
– Jam la kvina, li diris. Necese estas, ke mi forkuru. Mi hodiaŭ vespermanĝas en la kastelo. Mi timus aliri nur kiam oni sidiĝos al la tablo. Tia farmaniero estus neĝentila.
– Kion oni faras ĉe la markizo?
– Nenion eksterordinaran; la samajn aferojn ol ĉiujare.
– Ĉu oni ĉiam ĉasas la cervon?
– Ĉiam. Eĉ granda ĉaso okazos en la proksima semajno. La tutan nobelaron ĉirkaŭantan oni al ĝi invitis.
Dirinte tiujn vortojn, la bona pastro prenis sian bastonon kaj sian ĉapelon, kaj ekeliris.
– Sinjoro paroĥestro, diris Viktoro, mi vin ekkondukas.
– Neutile, kapitano, mi konas la vojon.
– Ne insistu; mi volas, ke tio fariĝu.
La abato komprenis, ke la junulo deziras paroli kun li sekrete. Li sin klinis.
– Sinjoro Benojto, diris la filo Linŝardo, kiam, post kelkaj paŝoj, ili troviĝis solaj, ĉu vi kredas, ke vi ŝuldas al mi iom da dankemo?
– Vi bone scias, ke mi ne estas maldanka. Ho, jes, mi havas dankecon. Mi petas de la ĉielo nur unu favoron; ĝi estas okazo, kiu ebligus, ke mi ĝin pruvu.
– Tiun okazon mi al vi prezentas.
– Parolu: kion mi devos fari.
– Neniun malfacilaĵon. Tamen, se vi sukcesos, estos mi, kiu fariĝos via ŝuldanto.
– Sed parolu do: vi min igas bolanta.
– Invitigu min de la markizo al lia cerva ĉaso, en la semajno proksima.
La frunto de la paroĥestro mallumiĝis. Li tre bone sciis, ke aferon tre malfacile efektivigeblan Viktoro al li komisiis. Sed, ĉar li povis nenion rifuzi al sia savinto, li respondis:
– Ne estas facile: sed mi esperas, ke mi sukcesos. Fidu min.
– Danke, sinjoro paroĥestro, lasu min vin kisi. Kaj sinjoro Benojto foriris, tute mirigita de tia neatendita amikaĵo. Dum li supreniris paŝete la serpentiĝantan vojon, kiu kondukas al la Prelonga kastelo, la pia pastro al si rediris:
– Nu, estas tre malfacila la komisio, kiun petas de mi tiu brava junulo. Fine, mi vidos; Dio min inspiros.
Apenaŭ li transiris la flankan pordeton por piedirantoj, kiam hundego ĝoje eksaltis ĉirkaŭ li. La abato terurita singardeme alproksimiĝis la muron, altirante al siaj kruroj la faldojn de sia pastra vesto.
– Ŝafo, venu ĉi tien, tuj; kaj lasu sinjoron paroĥestron, ekkriis, el fenestro, ridanta voĉo de junulino.