Выбрать главу

Tamen, aŭdinte la nomon “Linŝardo”, sinjoro de Ruvezo levis la orelojn:

– Pardonu, sinjorino, li diris, mi multe aŭdis en Alĝerio pri oficiro tiel nomita.

– Sed tiu estas li, estas mia Viktoro, murmuris la paroĥestro.

– La kapitano Linŝardo! ekkriis la grafo. Tiam, sinjorino, permesu, ke mi kunmetas miajn petojn kun tiuj de sinjoro de Prelongo. La famo de tiu juna oficiro estas grandega. Mi ne kredas esti malvera profeto, lin montrante kiel unu el niaj estontaj generaloj. Vi scias, ke mi montriĝas tre fiera kaj tre ĵaluza pri la nomo, kiu estas la mia; tamen mi diros: viro kiel la kapitano Linŝardo honoras la domojn, kiuj lin akceptas: kaj inter niaj nobelaj sinjorinoj troviĝas neniu, kiu ne estus fiera, lin havante kiel kavaliron.

– Sed, sinjoro, balbutis la markizino tre konfuza, vi ŝancelas miajn decidojn. Neniam mi aŭdis homon de nia societo parolantan pri li per tiel entuziasmaj vortoj.

– Neniam oni estas profeto en sia lando, rimarkigis la abato.

– Tiam, amikino kara, kion ni decidas? petis Raŭlo.

– Faru tion, kion vi volos, sopiris Suzano, kiu sentis sin venkita.

Senprokraste letero estis skribita. Oni ĝin komisiis al la abato, kiu volis ĝin tuje forporti, ĉar li timis, ke la markizino ŝanĝos sian decidon.

La morgaŭan matenon, dirinte sian meson pli rapide ol kutime, sinjoro Benojto frapis sur la pordon de Andreo. Estis Viktoro mem, kiu ĝin malfermis.

– Venko! mia kara infano, ekkriis la paroĥestro, svingante triumfe la deziritan karton.

– Ĉu vi sukcesis?

– Legu mem.

– Ha! ekkriis la kapitano, pala pro kortuŝeco, vi estas rimarkinda diplomatiisto.

– Ĉu vi kredas?

– Mi eĉ aldonos, ke ĉiuj fortikaĵoj, kontraŭ kiuj mi batalis, estis malpli malfacile ekkapteblaj ol tiu paperfolieto.

– Infano mia, murmuris modeste la bona pastro, estas la Providenco, kiu ĉion faris.

– Konfesu, ke vi ĝin iom helpis.

– Ne, mi certigas. Ĝi evidentmaniere montriĝis, pere de juna infanteria sub-leŭtenanto, kiun certe vi konas, la grafo de Ruvezo.

– Ja, diris Viktoro serĉadante en sia memoro, ŝajnas, ke mi aŭdis tiun nomon ie.

– Nu, la markizino ŝanceliĝis, pretekstante, ke vi ne estas nobelulo. Tiam tiu juna oficiro parolis pri vi tiel laŭdege, ke ŝi tuj ekkriis: Dum la afero estas tia, ni devas lin senŝancele inviti.

La paroĥestro malamegis la mensogon; kaj li donis al Viktoro tiun ne tute veran respondon nur ĉar li tradukis la impreson de li sentitan, kredante, ke estis entuziasmo la konsento malkora de la markizino.

– Nun, li daŭrigis, ĉar mi sukcesis mian komision, ĉu mi estus maldiskreta, petante de vi, kial vi tiel deziras tiun inviton?

– Neniel. Mi eĉ intencas diri al vi kelkajn vortojn pri tio, petonte konsilon. Sed tiu porda sojlo ne taŭgas por interbabilado. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn minutojn?

– La tutan tagon, se vi deziras. Mi diris mian meson. Ĉar ni estas en semajno, mi havas ĝis vespero neniun okupon.

– Nu, ni supreniru el mian ĉambron. Tie neniu nin ĝenos.

La Viktoran ĉambron apartigis el tiu de Josefino muro sufiĉe dika: sed komunika pordo iam ekzistis inter la du ĉambroj. De multaj jaroj tiu pordo estis fermita, eĉ najlita, kaj, sur ambaŭ flankoj, ĝin kaŝis mebloj, por ke estu neebla ĝia malfermiĝo.

Pro la hieraŭaj kortuŝecoj, suferis la junulino fortan kapdoloron. Ŝi pasigis plorante pecon de la nokto, kaj, ĉar la dormo ŝin venkis nur dum la ekmateno, ŝi malfrue ellitiĝis. Ŝi finis sian vestadon kaj ekmalfermis la pordon por eliri, kiam ŝi vidis Viktoron antaŭirantan la paroĥestron, kiu pasis antaŭ ŝi. Rapide ŝi reeniris malantaŭen, refermis senbrue la pordon, sidiĝis sur seĝon kaj ekpensis:

– Viktoro kaj sinjoro Benojto kune. Li lin kondukas al sia ĉambro. Tre grava certe estas la afero, kiun li baldaŭ rakontos. Eble mi ekfaros tre kulpan agon: sed, nu! mi volas scii.

Tre zorgeme ŝi formetis la tualettablon, kiu kaŝis la komunikan pordon, eltiris la ŝlosilon, kiu feliĉe troviĝis sur ŝia flanko, alproksimigis sian orelon kontraŭ la serurtruon, kaj atendis.

Alveninte en sian hejmon, Viktoro prezentis seĝon al la paroĥestro. Kiam ili ambaŭ sidis,

– Eble vi demandis vin, li diris, pro kia celo mi laboradis tiel persiste, mi ĉiumomente riskis mian vivon tiel maltime, fine pro kia kaŭzo mi volis, ke mia nomo fariĝu fama.

– Sed ĉiam mi pensis, ke ĝi estis pro gloramo ... pro nobla gloramo, aldonis sinjoro Benojto sin reprenante.

– Vi eraras. La gloramo kuŝas nur flanke: ja neniu estas pli modesta ol mi. Ne, aldonis laŭtege la kapitano, ĝi ne estas pro gloramo, sed pro virinamo.

– Pro virinamo! ripetis la maljuna pastro miranta.

– Jes. De multaj jaroj, mi sekrete kaj fundkore amegas la plej belan, la plej ĉastan, la plej perfektan junulinon, kiun la tero ĝis nun portis. Sed estas aŭ prefere estis inter ni sociala interspaco tiel vastega, ke tia revo, en tiu epoko, estis rajte konsiderinda kiel la plej nekuracebla frenezaĵo. Nu, tiun interspacon mi ĵuris, ke mi malaperigos. Hodiaŭ mi kredas, ke mi sukcesis.

– Tiun junulinon ĉu mi konas? interrompis naive la bona paroĥestro.

– Nu, ekkriis Viktoro, kolereta pri tia spiritmalrapideco, ĉu vi ne divenis, ke mi parolas pri fraŭlino de Prelongo?

– Pri Matildo, pri la filino de la markizo?

– Jes, pri ŝi, sinjoro paroĥestro. Ĉar mi ne povis ŝin malsuprenirigi ĝis mi, mi volis min suprenirigi ĝis ŝi. Mi elektis la militan profesion ne inkline, kredu min, sed kalkule. Ĉar la glavo nobeligas. Ĝi sola estas inda por loki viron kiel min, sentitolitan kaj senprapatran, sur la saman socialan rangon ol la idinon de antikvaj ferarmitaj herooj. Ĉu vi opinias, ke mi estis malprava?

– Mi tion ne diras: ĉar kontraŭe ... Subite la abaton interrompis malsonora bruo, kaŭzita de peza objekto falanta en la apuda ĉambro.

– Daŭrigu, sinjoro Benojto; nenio grava. Kredeble meblo, kiun servistino mastrumante faligis. Vi diris: kontraŭe ...

– Ha, jes: mi diris kontraŭe la markizo vin multe ŝatas: eble la markizino montriĝos malpli konsentema, pro via nomo, kiun ŝi trovas tro ... kiel mi dirus?

– Diru la vorton senvestitan ... tro malnobelan.

– Jes, la vorto estas ĝusta: sed ili timis vin ĉagreni. Do nur via nomo malplaĉas al ŝi; ĉar ŝi deziras por sia filino titolitan edzon. Sed mi estas konvinkata ke, funde de ŝia animo, viaj indoj multe ŝin allogis; sed tion ŝi ne volas konfesi. Pri Matildo ...

– Pri Matildo ..., ripetis Viktoro kortuŝe, sin klinante al la lipoj de la maljuna pastro, kvazaŭ li volus diveni parolojn antaŭ kiam ili eliros.

– Ho! la ĉarma infanino estas tro virta, tro pia kaj precipe tro bone edukita por malkonsenti edzinigon, kiun dezirus ŝiaj gepatroj.

– Tiam vi konsilas, ke mi risku mian peton?

– Tute. Mi estas certa, ke gesinjoroj de Prelongo inter si ĝin diskutos; sed fine ili ambaŭ ĝin akceptos. Kaj ili estus pravaj; ĉar ili malfacile trovus bofilon, kiel vin. Pri vi, mia kara infano, lasu min vin gratuli pri via elekto, kaj admiri la intencojn de la Providenco, kiu metis tiun junulinon sur la vojon de via vivo, por ke ŝi fariĝu tiu dia stelo, kiu jam vin direktis, kaj kiu vin poste kondukos al la plej brila estonteco.

Post tiu paroladfino, kiu ne estus maltaŭga en lia preĝeja katedro, la bona paroĥestro sin levis, malfermis la pordon kaj eliris, skuante siajn fingrojn ankoraŭ rigidajn pro la fortika manpremo, kiun Viktoro al li donis, kaj en kiun la junulo metis sian tutkoran dankemon.

Malsuprenirinte en la manĝoĉambron, la kapitano trovis sian patrinon, kiu diris iom maltrankvile:

– Ĉu vi vidis Josefinon, tiumatene?