Выбрать главу

– Ne, panjo, ne ankoraŭ.

– Strange! Ŝi ne malsupreniris. Mi kredis, ke ŝi babiladis kun vi: pro tio mi ne malkvietiĝis. Sed nun mi miras. Mi demandas min; kion tio signifas?

– Se vi suprenirus al ŝia ĉambro?

– Vi estas prava; mi iras al ĝi.

En tiu momento, la junulo sentis tremeton trakurantan tra liaj membroj. Li rememoriĝis la malsonoran bruon, kiu interrompis la abaton. Kontraŭvole li timis.

Subite li aŭdis la voĉon de Heleno krianta:

– Viktoro, Viktoro, tuj supreniru.

Per tri saltegoj la junulo troviĝis supre, kaj eniris en la ĉambron de sia amikineto.

Ŝi kuŝis sur la lito, rigida. Ŝia vizaĝo senkolora havis la flavan palecon de la kandelega vakso. Ŝi tenis ankoraŭ en siaj krispiĝantaj fingroj malgrandan boteleton. Post longa penado, Viktoro fine malfermis la manon de la junulino. Alproksimigante al la fenestro la boteleton el blua vitro, li legis tiun surskribaĵon: Laudanum  de Sydenham .

– La malfeliĉulino, li ekkriis, ŝi sin venenigis. La kapitano tiel ofte troviĝis en antaŭpostenoj, funde de la dezerto, vidante ĉirkaŭ si siajn soldatojn, kiuj falis mortantaj aŭ vunditaj, ke li lernis preskaŭ senvole iom da kuracarto. Ne ŝanceliĝante, li malfermetis la korsaĵon de sia kuzino; poste, apogante sian orelon sur ŝian bruston:

– Ŝi vivas ankoraŭ, li diris: eble ŝi estas revivigebla. Mi ekkuras por venigi la kuraciston.

Kiam la junulino, kaŝita malantaŭ la pordo, aŭdis la konfeson de tiu amo, kiun ŝi suspektis, kvankam ŝi ne estis certa pri ĝi, ŝi sentis ke nubo pasas antaŭ ŝiaj okuloj; ŝiaj kruroj ŝanceliĝis; ŝi falis. Sed, ĉar ŝia kapo fortege frapiĝis kontraŭ la tualettablon, la doloro rapide ŝin eltiris el ŝia sveno. Denove ŝi penis aŭskulti; sed ŝiaj oreloj tiel zumis, ke ŝi povis aŭdi nur konfuzan bruon. Tiam ŝi leviĝis kun sovaĝaj okuloj, kun ŝaŭmo sur la buŝo, kunpremante sian bruston per siaj brakoj en gesto de neesprimebla doloro, murmurante tiun solan vorton:

– Morti! morti! Antaŭ ok tagoj, pro negrava malsanaĵo, la kuracisto al ŝi ordonis laŭdanumitajn kataplasmojn. Ĉar ŝia malsaneto ne daŭris, ŝi zorge metis en sian komodon la malgrandan boteleton ankoraŭ trikvarone plenan.

Per aŭtomata ekmovo, ŝi ĝin prenis, sin ĵetis sur sian liton, kaj plengorĝe englutis la mortigan fluidaĵon.

Kiam la doktoro alvenis, li ĝentile elirigis la kapitanon kaj petis ke oni senvestigu Josefinon. Post unu horo da energiaj frotadoj, li plezure konstatis, ke denove la sango fluas en la vejnoj de la junulino. Poste, kiam, dank’ al potenca vomilo, li malplenigis la stomakon, li eliris, dirante:

– La danĝero estas nun tute forpelita: ŝi bezonas nur iom da ripozo.

Dum la vespero, kiam Viktoro supreniris por sin informi pri ŝia farto, la malesperintino estis tute resanigita. Heleno zorgeme observis la malsanulinon, sin mallaŭte kulpigante: ĉar ŝi sentis, ke ŝiaj hieraŭaj maljustaj riproĉoj estis ebla kaŭzo de tiu pereiga determino.

– Patrino, diris la junulo, mi dezirus diri unu vorton al Josefino. Ĉu vi povus lasi nin solaj? Sinjorino Linŝardo, kiu, post tiaj fariĝoj, timis la sekvojn de tro intima parolado, daŭrigis siajn al- kaj eliradojn tra la ĉambro, ŝajnante mastrumi ĉi tie kaj tie, kvazaŭ ŝi estus neniel aŭdinta.

– Patrino, ripetis la kapitano laŭtiganta sian voĉon kaj sulkiganta siajn brovojn, mi jam petis de vi, ke vi eliru momente.

Kvankam tiu frazo ne estis malĝentila forme, tamen ĝin ekelparolis Viktoro per tiu ordoneganta tono al li kutima, kiun la necesaĵoj de la milita komandeco ankoraŭ pligrandigis.

Heleno eksperimente sciis, ke oni ne kontraŭbatalas sian filon: do ŝi submetiĝis kaj eliris.

– Malfeliĉulino, diris la junulo, prenante la malsanulinon en siaj brakoj, kial vi faris tion?

– Mi troviĝis malantaŭ la pordo; mi ĉion aŭdis, ĉion komprenis.

– Vi ĉion aŭdis, eble, sed komprenis nenion.

– Tamen ...

– Aŭskultu, Jonjo: neniun virinon mi amis, krom vi; mi vin amas ankoraŭ; mi vin amos ĉiam. Kredu min kaj fidu.

– Tamen vi diris al sinjoro Benojto ...

– Mi diris al la paroĥestro tion, kion li devas kredi. Vi komprenas, ke pro tio mi havas motivojn. Sed vi eraras, imagante ke mi pensas tion, kion mi al li rakontis.

Kaj, ĉar la junulino mutiĝis pro miro:

– Vi min konas, karega; vi min vidis aganta. Vi scias, ke ĉiam mi plenumas miajn decidojn. Nu! en tiu momento, mi provas teruran batalon: de la sukceso de ĝi dependos mia estonteco kaj kredeble la via.

– Sed fine vi intencas edziĝi kun Matildo?

– Eble.

– Ho, ekkriis Josefino ploregante, vidi tian abomenaĵon ne estus kapabla mia kuraĝo. Certe mi ne povas vin malhelpi: sed se iam vi edziĝos kun tiu fieraĉulino, mi certigas, ke mi rekomencos mian memmortigan provon.

– Josefino, vi al mi ekĵuros sur la tombon de via patro, ke de nun neniam vi alvokos la morton.

– Mi ne povas paroli ĵuron, kiun mi ne respektus. La junulo prenis en siaj manoj la manradikojn de la malfeliĉulino, ilin fortike premis, kaj, enirigante funden de ŝiaj okuloj sian estran rigardon, diris nur tiun vorton:

– Mi postulas.

– Viktoro, mia estro, mia Dio, mi faros tion, kion vi volos, sopiris la malsanulino, kiu ekfaletis venkita.

– Tre bone, karega, diris la kapitano, lasante ŝiajn manojn. Nun, ĉar vi estas saĝa, ni povas interparoli. Vi konas parton de miaj projektoj: per unu vorto vi povas ilin detrui. Tiam mi havos nur unu rimedon: trabori per kuglo mian cerbon. Vi scias, ke mi ne kutimas negrave paroli.

– Ho, jes; mi tion scias.

– Nu, Jonjo, mi jam diris: mi amas nur vin. (Kaj parolante li kovris per pasiaj kisadoj frunton kaj vangojn de sia amikino.) Sed mi ne povas edziĝi kun vi ... almenaŭ nun. Matildo estas por mi nur ilo necesega, ŝtupetaro, kiun mi bezonas por ekkapti la titolon, kiun mi volas iam posedi. Do, jen estas tio, kion mi al vi proponas. Anstataŭ min kontraŭbatali, min malutili per via ĵaluzo aŭ via memmortigo, batalu kun mi kontraŭe. Fariĝu mia amikino, mia kunhelpantino. Kiu scias? Eble estos vi mem, kiu iam rajte nomiĝos la kastelmastrino de Prelongo.

Kaj presinte sur la lipojn de Josefino kisegon ankoraŭ pli fervoran ol la aliajn, Viktoro rapide eliris, lasante la junulinon tute miregantan.

Alproksimiĝis la tago de la granda festo; kaj la junulo sin sentis maltrankvila. Ĉar li estis rajdisto tre rimarkinda, li deziris sin montri antaŭ Matildo kun ĉiuj siaj kvalitoj. Sed la du belegaj arabĉevaloj, kiujn li rajdis en Alĝerio, devige estis lasitaj en la soldatejo. Aliparte la patra farmodomo havis nur veturilajn ĉevalojn; pro tio li antaŭ vidis, ne sen granda ĉagreno, ke li estos devigata sekvi la ĉasantojn en kaleŝo. Feliĉe la markizo bonvolis ĉesigi tiun malkvietecon. Ĉar dum la ĝentileca vizito, kiun faris la juna kapitano por danki sinjoron de Prelongo pri lia invito, Raŭlo proponis, ke li prenu en lia ĉevalejo la beston, kiu al li plej plaĉus. Nun Viktoron nur embarasis la elekto: fine li montris al la gardisto vivegan ruĝbrunan senmikssangulon tute ŝatindan.

La kunvenejo troviĝis sur la vojkruciĝo de la Stelo, kiu senarbigis meze de la arbaro larĝan rondan placon, en kies centro staris montranta fosto blanke pentrita. Ok vojoj, borantaj la arbaron de unu rando ĝis la kontraŭa, ĉi tie kuniĝis. La radiaron de tiuj vojoj prezentis sur la fosto ok tabuletoj, surskribitaj de iliaj nomoj kaj iliaj direktoj.

De la mateno, el dek mejloj ĉirkaŭkuŝantaj, ĉiuj, kiuj havis ĉu ĉevalon ĉu veturilon, direktiĝis al tiu loko. La vasta placo kiu, en ordinaraj tagoj, ŝajnis ega, troviĝis tro eta por enhavi la aron senĉese multiĝantan da kaleŝoj premitaj unuj kontraŭ la aliaj.

Kiam la gekastelmastroj aliris al tiu kunvenejo, la vidaĵo estis vere belega. Antaŭe rajdis la duko de Blasano kaj la grafo de Ruvezo, vestitaj per ĉasa jako, kun tranĉilo en la zono, akompanantaj kiel kavaliroj Matildon de Prelongo kaj Valentinon de Savinako; poste aliaj junuloj alvenintaj de la antaŭa tago; fine Viktoro sub uniformo. Belegaj ĉevalinoj, mane tenitaj, atendis la sinjorinojn, kiuj pli amis, por ĉasi la cervon, galopi sur rajditoj. Fine venis aro da kaleŝoj, okupitaj de gemaljunuloj aŭ de personoj, kiuj ne tre ŝatis la plezuron de la rajdarto.