Выбрать главу

De kelkaj jaroj, pro falo tre danĝera kaj preskaŭ mortiga, la markizo ne rajdis plu. Tio estis por li granda ĉagreno. Senigita da plezuro direkti la ĉason, kiel li faris iam, li estis devigita komisii tiun zorgon al subulo, kiu ne ĉiam plenumis sian taskon tiel lerte, kiel oni estus tion dezirinta.

Kiam ĉiuj invititoj estis kunvenintaj, ĉaskornoj sonorigis de ĝoja trumpetado la profundaĵojn de la altaj arbegaroj. Mareĉalo, la ĉefa ĉasdirektanto, belega sub sia orplena vestaro, aliris al la markizo por ricevi liajn lastajn ordonojn. Post signo donita de la mastro, la hundoj, kiujn ĝis nun lakeoj mantenis per ligiloj, estis liberigitaj. La nazon al la tero, flarante la fumojn  de la besto, ili rapidis tra la arbaro kaj norden direktiĝis.

La sekvantaro ekmoviĝis. Unue la rajdantoj, freneze galopantaj, postiris la hundojn, tiel proksime kiel ebligis la neebenaĵoj de la tero kaj la denseco de la arbetaĵoj: poste la ĉaroj, devigataj resti sur la vojo, sekvis, sed nur de malproksime. Post kelkaj minutoj, la vasta vojkruciĝo de la Stelo, antaŭ nelonge tiel plena, tiel bruanta, subite fariĝis dezerto, ĝis kiam la manĝaj oficistoj venos ĝin okupi post kelke da tempo, por organizi sub tendo, starigita por tiu uzo, posttagmanĝon tute allogantan.

Post unu horo de senhalta kurado, la hundoj trovis ankoraŭ nenion. Tamen, laŭ ilia sintenado, oni sentis, ke ili sekvas postsignaron. Mareĉalo maltrankviliĝis. La antaŭan tagon, tiom da zorgoj estis lin okupintaj, ke anstataŭ rekoni mem la postsignojn de la cervo, li komisiis pro tiu laboro subulan gardiston, kiun li tute fidis. Sed tro malfrue li konstatis, ke lia komandito grave eraris.

Anstataŭ ĉasadi dekkornan cervon, apron la hundaro persekutis. Ĉagrena pro tia bedaŭrinda okazintaĵo, timante la perdon de profita situacio, li humile alproksimiĝis sinjoron de Prelongo, kaj al li rakontis sian malŝancon.

Raŭlo, kolera pri tio, severe riproĉis lian malspritecon, kaj finis per tiuj vortoj:

– Atentu precipe; zorgeme observu viajn hundojn. Vi scias, ke en la ĉaso al la apro troviĝas danĝeroj ne ekzistantaj en tiu al la cervo.

– Trankviliĝu via markiza Moŝto; mi atentegos.

– Nu, diris unu el ĉeestantoj, Mareĉalo ekfaris eraron nepardoneblan en ĉasarto. Mi estas certa, ke neniam Kamuŝo estus erarinta tiel malscience.

– Ho, respondis alia, Kamuŝo estis ĉefĉasisto tute rimarkinda. Mi kredas, amiko mia, ke neniam vi lin anstataŭos.

– Mi tion timas, respondis Raŭlo. Sed kiam eĉ li ne estus kripla, sekve nekapabla por ia laboro, pro motivoj specialaj, mi estus devigata min senigi da liaj servoj.

De kiam ĝi kuradis tra la arbaro, la sekvantaro pli kaj pli longiĝis kaj fine dispeciĝis. Eĉ kelkaj ĉasistoj, kredante mallongigi sian vojon, grave eraris.

Tio okazis al la grafo de Ruvezo kaj al la duko de Blasano, kiun Laŭrento lia servisto sekvis post respekta interspaco. Kunportitaj unue kun la galopanta rajdantaro, poste ĝin forlasis kaj daŭrigis rekten sian rajdadon, ne rimarkante, ke la ĉaso iom oblikve kliniĝis. La bruo de ĉaskornoj, kiu estis ilin direktontaj, kontraŭe ilin tute erarigis. Ĉar dank’ al eĥa ripetado ofta sub arbegoj, ili aŭdis dekstre trumpetadon, kiu ja sonoris maldekstre. Trompite per tiu orela iluzio, obstinante en direkton kontraŭan, ili fine tute perdiĝis.

– Kie do ni estas? ekkriis la duko. Mi neniel rekonas la lokon.

– Mi ne vin kondukos en la bonan vojon, ĉar por la unua fojo mi venas en tiun arbaron, respondis la grafo.

– Se tiu okazintaĵo, mia kara Frederiko, ne vin senigus da la plezuro sekvi la ĉason, mi konfesas, ke mi neniel estus ĉagrena pri tio. Tiu rajdado min lacigis. Mi certigas vin, ke mi multe pli ŝatas promenadon tra la silenta arbaro kune kun malnova amiko, ol tiun tumulton kaj tiun puŝegadon. Sed mi parolas egoisme: pardonu min.

– Jen egoismo, kiun mi estas feliĉa naski, mia kara Gastono, kaj kiun mi tute partoprenas. Cetere, kiam oni persekutis en Atlasaj faŭkoj la panteron kaj la leonon, mi konfesas, ke ĉasoj similaj al la hodiaŭa ŝajnas iom paletaj.

– Se ni malsuprenirus momente.

– Ĉu vi sentas vin malsaneta? Vi diris al mi, antaŭ kelkaj tagoj, ke tiuj krizoj, kiuj vin iam tiel suferigis, nun tute malaperis.

La juna duko ruĝiĝis: kaj li respondis iom embarasite:

– Ili ne min atakis denove; tio estas vera. Sed, post sia eliro, ili lasis grandan lacigadon, kiun renaskas la plej malforta ekmovo, kaj kiu al mi malpermesas, kiel vi vidas, vivmanieron similan al tiu de aliaj homoj.

La du junuloj elsaltis el siaj rajditoj. Poste, alliginte siajn ĉevalojn al arbo kaj ekbruliginte bonegan habanan cigaron, ili sidiĝis sur la muskhavan deklivon, kiu borderas la vojon.

En tiu momento, ili ekvidis en malproksimo kaj tre malprecize la profilon de Afrikĉasista oficiro, kiu galopis rapidege tra la arbetaĵoj.

– Nu, ekkriis Gastono, la kapitano troviĝas en situacio simila al la nia. Li same perdis la ĉason: sed, ĉar li konas tiujn arbarojn de sia infanaĝo, li sen malfacileco sin retrovos.

– Tiam Linŝardo devenas de Prelongurbo.

– Jes, kiel lia tuta familio.

– Vi scias, ke tiu viro estas vere eksterordinara. Ĉio, kio rilatas kun li min interesas. En la armeo, oni diras, ke li estas tre riĉa.

– Oni estas prava. Kiel rimarkigis la markizino, antaŭ kelkaj tagoj, tiuj Linŝardoj estas estroj de la lando. La patro estas ĝenerala konsilanto kaj ordenumita; oni eĉ diras, ke li rifuzis la deputatecon. Lia unua naskito estas sciencisto vere ŝatinda. Pri la dua, mi ne bezonas pri li paroli: vi lin konas pli bone ol mi.

– Kia estas la deveno de tiuj riĉaĵoj?

– Ha! karulo, vi tro petas de mi. Mi eĉ kredas, ke en la lando neniu pri tio pli scias ol mi. Antaŭ la Revolucio ili posedis nenion: la avo de la kapitano vivis per ofico nur servista. Sed post la Restaŭracio, ilia havo subite fariĝis tiel multa proksimume kiel ĝi estas hodiaŭ. Sed jen la afero la plej mirinda: la maljuna avo montris malprofitemon kaj honestecon indajn de plej grandaj laŭdoj. Per sia propra mono, li reaĉetis la kastelon, kaj ĝin donacis al la patro de la markizo, kiam li revenis el ekzilo.

– Estas tute mirinda tia rakonto. Sed tia ago, ĉar ĝi estas malavara kaj noblega, ne riĉigas la faranton; kontraŭe.

– Nu, mi tion tre bone scias. Pro tio, ĉar la popolo ne povas koni la veron, ĝi imagas legendojn.

– Legendojn?

– Jes. Oni eĉ certigas, ke tiuj riĉaĵoj devenas de trezoro trovita en la antikvaj subteraj galerioj.

– Sed rakonton indan de Mil-kaj-unu-noktoj vi faras al mi.

– Mi nur alportas tion, kion oni diras. Sed pri tiu afero mi ne garantias la verecon.

– Pri la kastelo, ĉu vi rimarkis ion? De la pordista kajuto, ĝis la servistaj ĉambretoj, ĉio estas nuntempa. Ne vidiĝas ia antikva meblo, ia prapatra portreto, nek juvelo, nek familia memoraĵo, nenio. Krom malnova ĉaro, kiun mi eltrovis antaŭ kelkaj tagoj en kaleŝejo, tio plennaze malbonodoras la nuntempecon.

– Kaj la tabakujon, kiun vi forgesas, ekkriis la duko ridegante.

– Ha! jes, tiun faman tabakujon, kiun fraŭlino Matildo promesis repentri.

Subite bojadoj ripetitaj, kuniĝantaj kun malsonora bruo de ĉevaloj tremigantaj la teron, haltigis la babiladon de du amikoj. Ili levis la kapojn: kaj tio, kion ili vidis, ilin teruris. Sur la vojo, apro grandega persekutita de hundoj rekte direktiĝis al ili. Post kelkaj paŝoj, la ĉevalo de fraŭlino de Prelongo, blanka pro ŝaŭmo, malsaĝe galopegis laŭ teruranta rapideco. Oni sentis, ke ĝi estis freneziĝinta, kaj ke la junulino troviĝis malpotenca por ĝin obeigi. Iom pli malproksime, starante sur siaj piedingoj, sin klinante antaŭen por ke la rapideco de la kurado ne lin sufoku, Viktoro penadis trafi la malfeliĉan Matildon, por haltigi per la brido la frenezan beston. Sed malgraŭ la spronaj frapoj, per kiuj li sangigis la flankojn de sia rajdito, estis videble, ke pligrandiĝis la interspaco.