Выбрать главу

– Sendube. Malfeliĉe ŝi estos la lasta ido de sia raso. Post ŝi, mia nomo estingiĝos.

– Kial do, mia kara Raŭlo, interrompis la grafo de Roŝbrulo, unu el malnovaj amikoj de la markizo, kial do vi ne petas de l’ imperiestro, ke li aliformigu en maĵoraton vian bienon de Prelongo, Nu, ĉar en via familio la ventro nobeligas, la titolo estus portita nur de via bieno kaj de via filino: sekve, via bofilo, kia ajn estus li, estus devigata ĝin transdoni al siaj infanoj.

– Via ideo estas bonega teorie, sed malfacile praktikebla. Ĉu ekzistas viro jam titolita, kiu konsentus forlasi la nomon de siaj prapatroj, por daŭrigi nomon, kiu ne estas la sia? Mi prenas ateste sinjoron de Ruvezo tie ĉi ĉeestantan.

– Sinjoro, respondis grave la juna oficiro, kiam eĉ oni proponus al mi, kun multegaj riĉaĵoj, la virgulinon la plej idealan, kiun povus revi artista imago, neniam, mi tion ĵuras, neniam mi konsentus senigi miajn idojn de la nomo, kiun famigis miaj prapatroj, kaj kiun mi penos al ili transdoni sendifektita.

– Bone respondita, junulo. En via loko, mi tiel estus parolinta.

– Dio mia, mi tion bone scias, respondis la grafo de Roŝbrulo, kiu malfacile forlasis siajn ideojn. Sed rigardu la familion de Larĝevilo. La filino enamiĝis burĝon. Oni aliformigis la bienon en maĵoraton , kaj la edziĝo tamen fariĝis. La geidoj portas la nomon de sia patrino; kaj, per tiu rimedo, nomo fama ne falis en la forgeson.

Viktoro aŭskultis tiun paroladon tute-atente. Interne de si, li saltadis pro ĝojo. Tiun ideon pri maĵorato li karesis de tempo jam longa. Sed kiel paroli kun la markizo pri punkto tiel delikata? La kapitano estus kisinta tutkore, kvankam li estas tre malbela, tiun bonan grafon de Roŝbrulo, kiu al li alportis tian helpon. Aliparte la respondo de sinjoro de Ruvezo pruvis ke, ĉu okaze la markizo decidus efektivigi la konsilojn de sia amiko, la savinto de Matildo ne estos plu timinda.

– Nu, respondis sinjoro de Prelongo, tio estus nur flanka rimedo. Fine, ĉar mi estos devigata min kontentigi per bofilo, estas afero, kiun mi amus trovi en li: la maltimeco. Mi dezirus, ke li estu tiel kuraĝa kiel sinjoro de Ruvezo ... aŭ kiel sinjoro Linŝardo, li aldonis, sin turnante al tiu lasta.

Viktoro ruĝiĝis pro plezuro. Ĉar oni kredas facile tion, kion oni deziras, li imagis, ke la paroloj de la markizo estis invito maskita. Kiam li resupreniris sur sian ĉevalon li diris al si, ke liaj aferoj troviĝas sur vojo tiel bona, per ĉiuj rimedoj li devos altiri al si la bonvolon de Matildo; ĉar ŝia patro ŝajnis tute konsenta pri la efektivigo de liaj projektoj.

Pro tio la junulo tiel lerte manovris, ke senrimarkite li alproksimiĝis la kaleŝon en kiu troviĝis la fraŭlino ankoraŭ kuŝanta. Sin klinante al la junulino, kiu nun ne povis lin forkuri:

– Kredeble mi vin tre grave ofendis, fraŭlino, li murmuris: sen tio mi ne scius kiamaniere klarigi vian sin tenadon pri mi. Mi vin petegas, diru al mi pro kio mi malplaĉis al vi, por ke mi povu ripari mian kulpon, se ĝi estas riparebla.

Tio estis dirita per tono tiel humila, tiel submetita, ke ĝi kortuŝis fraŭlinon de Prelongo. Levante la kapon, ŝi rigardis rekte sian interparolanton kaj respondis:

– Vi konsentos kun mi, sinjoro, ke via konduto pri mi estis tute malĝentila. Oni ne persekutas junulinon tiel persiste. Se mia vivo estis minacita, mi devas kulpigi nur vian obstinon.

– Sed, fraŭlino, vi tute malkomprenis miajn intencojn.

Mi persekutis ne vin sed vian ĉevalon, kiu freneziĝis kaj mi tion faris nur por malebligi danĝeron, kiun mi sentis neevitebla.

– En la fino, jes; sed en la komenco.

– Mi ĵuras, fraŭlino: mi estis konvinkita, ke via rajdito subite teruriĝis, kiel kelkafoje tio okazas ĉe iuj ĉevalo timemaj. Sen tio, mi ne estus farinta agon, kiu, mi tion konfesas, estus nur ago de malnoblulo.

La junulinon surprizis la tono de vereco, kiu devenis de tiu lasta frazo. Certe ŝi sentis por la kapitano nenian simpation, sed ŝi estis tro justema por lin kulpigi pri procedo, kiun ŝi, malgraŭvole, juĝis tre korekta, kaj eĉ pro kio ŝi ŝuldis sincerajn dankojn. Do propramove kaj tute afable, ŝi prezentis sian manon, dirante:

– Ĉar mi eraris, pardonu min. La junulo ne povis kredi, ke liaj oreloj bone aŭdis. Tremante li tuŝetis la fingrojn de la fraŭlino. Al la saluto kiun, sin lasante, li sendis, ŝi respondis per rideto tiel ĉarma, ke Viktoro revenis hejmen, konvinkita, ke la batalo estas gajnita.

Tie li trovis sinjoron Benojton, kiu venis por peti novaĵojn. Scivola, kiel tiuj, kiuj havas neniun okupon, la paroĥestro atendis la revenon de sia juna amiko, por aŭskulti rakonton pri la ĉaso de la markizo. Kontentiginte la dezirojn de la abato, la juna oficiro konigis al li siajn timojn kaj siajn esperojn. La respektinda homo promesis sin informi, dum la vespero mem, ĉar li vespermanĝis en la kastelo. Pro la cirkonstanco, la markizo pensis, ke li devis inviti la pastron, kvankam tiu tago ne estas dimanĉo.

De la morgaŭa mateno, tiu ĉi alportis la jenajn sciigojn: La duko de Blasano, kiu sekrete deziris la manon de Matildo, ne vidis sen profunda ĉagreno la kuraĝan agon de sia amiko. De nun li havis en la grafo konkuranton tiel timindan, ke li juĝis senutila la entreprenon de milito, en kiu senbatale li sentis sin venkita. Pro tio la ĉagreno kaj la ĵaluzo lin vere malsanigis; kaj li ne povis malsupreniri por la vespermanĝo. Sed per unu vorto sinjoro de Ruvezo lin trankviligis:

– Certe fraŭlino de Prelongo plene meritas la amon de honesta viro. Sed mi donis al alia mian koron; kaj mi ne deziras ĝin repreni.

Gastonon iom mirigis la ekzisto de tiu sekreta amo, pri kiu neniam Frederiko kun li parolis. Sed la junulo estis tiel feliĉa, ke li ne deziris profundigi la klarigon. Sinjoro Benojto certigis, ke li ĉerpis tiujn informojn en fidinda fonto; ĉar estis Laŭrento mem, la konfida servisto de sinjoro de Blasano, kiu ilin komunikis.

Tiam la kapitano decidis ke li agos. En hipotezo de maĵorato, estis tute kredeble, ke la duko parolos same kiel lia amiko la grafo. Kiam eĉ sinjoro de Blasano konsentus pro amo la perdon de sia nomo, tiam la titolo de li posedita havas neniun valoron, kaj la batalo okazas nur inter du viroj. Sen malhumileco, Viktoro estis konvinkita, ke inter Gastono kaj li la elekto de la markizo ne estos duba. Neniu komparo estis ebla inter tiu junulo pala, senbarba, ido degenerita de antikva raso, kaj la oficiro jam fama, kiu povis briligi antaŭ okuloj de sinjoro de Prelongo antaŭvidaĵon de mirinda estonteco.

Sekve li skribis al la markizo leteron laŭ tiu senco. Li uzis la samajn vortojn iam diritajn de li al sinjoro Benojto, kiam li faris al la maljuna pastro konfeson de siaj projektoj.

La kapitano finis per tiuj vortoj:

– Ĉar vi revas konservi la nomon de viaj prapatroj per la fondo de maĵorato, mi pensas, ke mi liveris pruvojn sufiĉajn de miaj propraj indoj: do tio min kuraĝigas por provi tian edzigan peton.

Poste, zorge releginte sian leteron por bone pesi ĉiujn ĝiajn terminojn, Viktoro ĝin sendis al la patro de Matildo, kaj maltrankvile atendis la respondon.

ĈAPITRO DUA

Kvankam ĝi ne estas klasigita inter la historiaj monumentoj, tamen la kastelo de Prelongo meritas la viziton de klera vojaĝanto transiranta la landon. Konstruita sur arbhava altajo, ĉe kies piedo fluas la rivero Violano, ĝi ebligas, sur la supro de la alta turo, belegan vidaĵon al vastega ebenaĵo, kiu desegnas, ĝis la malproksimo de dubeblua horizonto, multkoloran kvadrataron da diversaj kulturaĵoj. La verdeco de herbejoj kontrastigas la blondecon de grenkampoj, dum la teraĵoj nove plugitaj ilin pentre valorigas per la nigraruĝa koloro de siaj argilaj sulkoj. Oni sentas antikvan aglan neston de la feŭdala epoko, en kiu la sinjorego sin kaŝis por observi pasantojn, el kiu li ekalflugis birdege por ilin mortigi, al kiu li ĝoje revenis ŝarĝita de l’ akiro rabita. Sed hodiaŭ feliĉe la kutimoj estas tute malsamaj: kaj kie troviĝis la iama nestego vidiĝas nur princa domego, kiu de malproksime altiras la rigardon per sia belegeco.