Выбрать главу

Aŭdinte tiujn lastajn vortojn elparolitajn de terura voĉo, Matildo paliĝis.

– Sidiĝu, sinjorino, daŭrigis la komandanto, kaj min aŭskultu atentege. Vi estas en mia povo. Neniu scios, ke vi troviĝas ĉi tie; neniu venos por vin liberigi. Tiu ĉambro havas nek pordon nek fenestron. Ĝi troviĝas en la parto la plej malproksima de l’ hotelo, en la parto, kiu rigardas la ĝardenojn: plie ĝi estas lerte matracumita. Ĉi tie vi loĝos ne vidante la sunon, parolante kun neniu. Ĉiusemajne oni donos al vi skribilaron kaj paperfolion; vi povos korespondi kun via familio. Sed zorgu pri viaj frazoj, ĉar ĉiuj leteroj, kiujn vi skribos aŭ kiujn vi ricevos, estos legitaj de mi.

La grafino restis senmova, kvazaŭ frapita de bastonego: ŝiaj zumantaj oreloj aŭdis nur tre neperfekte la parolojn de ŝia edzo.

Post silento Viktoro daŭrigis.

– Mi estas laca, vidante, ke vi min konsideras kiel fremdulon, kiel senvaloraĵon. Ĝis nun mi estis nur via lakeo kaj via ludilo: de nun mi refariĝas via edzo kaj via estro. La malsukcesintaj provoj, kiuj min ridindigis, ne renoviĝos. La komandanto Linŝardo ne estas viro, kiun oni mokas: vi tion ekscios per viaj malfeliĉaĵoj. Kiam tiu mallibera ekzistado tro pezos sur vin, vi facile povos retrovi vian liberecon. Sed vi ricevos ĝin nur per la delaso de via persono kaj de riĉaĵoj al vi donitaj de mia patro. Vi havas la tutan vivadon por pripensadi: mi estas paciencema: mi atendos.

Sin ŝovinte sur la dika tapiŝo, kiu malsonorigis la bruon de liaj paŝoj, la filo Linŝardo malfermis la pordon, eliris kaj ĝin senbrue ŝlosis. La grafino ne rimarkis lian eliron.

De longa tempo Matildo restis senmova, kun frunto mallevita, kun manoj sur la genuoj; sidante sur la rando de apogseĝo, ne komprenante. Kiam fine ŝi levis sian kapon, kun granda miro ŝi rimarkis, ke ŝi estas sola. Ŝi provis klarigi sian situacion, sed ne sukcesis kunligi kune du ideojn. Subite ŝi stariĝis per unu salto. Ŝi volis krii, peti helpadon: sed en la silenta kaj peza atmosfero de tiu vatumita ĉambro ne eĉ sonis la eĥo de ŝia voĉo. Ĝi eksaltegis al la muroj, ilin frapis per la pugno, la piedo, la genuo: la elasta teksaĵo repuŝis ŝiajn batojn kaj redonis neniun sonon: eĉ la juna virino ne havis kiel konsolon la senton, ke ŝi kontuzas siajn pugnojn. Kaj dum tiu tempo la kandelabroj daŭrigis la bruladon de siaj altaj kaj senmovaj flamoj, ĵetante lumon ĉiam egalan, neniam ŝanceligantan, sur la pezan silenton de tiu matracumita tombo.

– Estas neeble! mi sonĝas! mi havas febron! ekkriis la malfeliĉulino. Tamen mi ne povas resti enfermita tie ĉi, tiel longe kiam plaĉos al tiu monstro min deteni en tiu loko.

La grafino ne povis resti senmova. Ŝi paŝis, marŝis, rondiris ĉirkaŭ la ĉambro, kiel sovaĝa besto falinta en kaptilon, kiam malforta krako altiris ŝian atenton.

Ŝajnis ke kartuŝo eliĝas el la muro kaj antaŭeniras al ŝi. La juna virino saltegis, kredante trovi malantaŭe malfermaĵon ian kaj poste la liberecon. Sed tiu kartuŝo nur maskis metalan ŝrankon, enmetitan akurate en la muron kaj ruliĝantan sur kaŝitaj radoj. Ekstere puŝita de nevideblaj manoj, tiu ĉareto malrapide antaŭeniris ĝis la mezo de la ĉambro. Kiam ŝi estis alveninta al la limo de sia irado, flanka pordo aŭtomate malfermiĝis. La grafino ĵetis internen de la meblo febran rigardon: en ĝi ŝi trovis la tolaĵojn, la robojn, la nokttualetojn alportitajn de ŝi en Parizon: ilin al ŝi sendis ŝia edzo. Sur la pordo estis fiksita ardezo, al kiu krajono aliĝis per ĉeneto. Kelkaj linioj troviĝis skribitaj sur ĝi. Matildo rekonis la skribmanieron de la komandanto, kaj legis:

Mi sendas ĉiujn objektojn, kiujn vi bezonas.

– Per tiu vagoneto fariĝos la tuta mastrumado.

– Ĝi alportos la aferojn al vi necesajn, kaj forportos tiujn da kiuj vi volos vin senigi.

– Se vi deziras ion, skribu vian peton sur tiu ardezo.

– Kiam la soleco kaj la pripensado vin igos saĝa, skribu tiun solan vorton: Mi konsentas.

La grafino ne havis tempon ekzameni detale tiun novan mirindaĵon, jam la pordo de la veturileto fermiĝis tiel mekanike kiel ĝi malfermiĝis antaŭe; kaj la fera ŝranko, malantaŭen altirita, reeniris en la muron, remetante en ĝian lokon la remburitan kartuŝon.

Vidante tiun senkompatan decidon, la juna virino sentis ke ŝi duonsvenas. Nun ŝi estas malliberigita, eligita el la restaĵo de vivantoj. Se ŝi volas vivi, paŝi sur la strato, vidi la ĉielon, aŭdi la bruaron de la urbo, kiel la plej mizera inter la plej malriĉulinoj, ŝi devos sin liveri al tiu monstro, al kiu la leĝo donas absolutajn rajtojn, ĉar li estas ŝia edzo. Pro tiu penso, ŝia fiereco kaj ŝia hontemo ribeliĝis. Ŝi stariĝis malhumila, malestimanta, ekkriante:

– Mi pereos, estas kredeble; sed mi ne cedos. Kaj ŝi sidigis sovaĝa, direktante ĉirkaŭ si siajn okulojn kutime verdajn, sed kiujn la kolero, la malamo, la ĉagrenego faris nigraj kiel karbo. Sed ĉio estis senmova en la tomba silento de tiu matracumita ĉambro, ĉio, eĉ la flamoj de kandelabroj, kiuj brulis rigidaj en siaj vitraj tuboj. Tiam la malfeliĉa malliberigitino volis scii de kiom da horoj ŝi troviĝas tie ĉi. Ŝi serĉis okule horloĝon aŭ iun ajn aparaton, per kiu ŝi povus sin sciigi pri la fluo de la tempo. Sed la apartamento enhavis neniun tiuspecan ilon. Ŝi rigardis en la objektoj al ŝi senditaj de sia edzo, serĉante ĉu en ili ŝi trovos sian poŝhorloĝon: ĝi vole estis formetita. Tamen en sia malfeliĉeco, la grafino sentis impreson de ĝojo. En la poŝo de ŝia plej ŝatita ĉambro robo troviĝis la venenigita kriso, kiun neniam ŝi delasis. Kredeble ŝia edzo ĝin serĉis dum tempo tre longa, ne divenante, ke li preskaŭ ĝin tuŝis per sia mano.

– Per tiu ilo, ŝi diris laŭte, mi estas estrino de mia vivo kaj de la vivo de aliuloj.

Kaj la tempo pasis; sed nenio ĝin mezuris: nenio ebligis, ke ĝin ŝi kalkulu, nek bruo venanta el la eksteraĵo, nek pligrandigo nek malpligrandigo en la egaleco de tiu nenatura lumo ĉiam senmova, nek la unutona tiktako de pendolo, nek la metala bruo de sonorilo vibranta laŭ egalaj intertempoj. La malfeliĉulino ne havis eĉ tiun rimedon lasitan al la malsanuloj, turmentitaj de la maldormo; kalkuli la horojn.

La seka bruo, jam aŭdita de Matildo, rekomencis. La ĉareto antaŭeniris en la ĉambron, alportante ĉiujn elementojn de bongusta vespermanĝo. Apenaŭ la grafino tuŝis ĝin. Sed ĉar ŝiaj okuloj ekvidis la ardezon, ŝi prenis la krajonon, kaj skribis per febra mano:

– Se vi volas min posedi, atendu kiam mi estos malviva; tiam mi ne povos min defendi.

Poste ŝi remetis en la vagoneton la restaĵojn de la manĝo: kaj ĉio reeniris en la muron.

Rompite de tiuj multaj emocioj, Matildo volis kuŝiĝi. Antaŭ kiam ŝi enlitigos, ŝi volis, se ne estingi la lumojn, almenaŭ malpligrandigi ilian blindigan krudecon: alproksimiĝante al la unua kandelabro, ŝi penis turni ĝiajn kranojn. Sed ŝiaj penadoj renkontis neklarigeblan kontraŭstarecon. Ŝi aliris al la dua, kaj ne sukcesis plie. Fine post multaj provadoj ĉiam senutilaj, la juna virino estis devigata akcepti la evidentecon: la kranoj de flamingoj estis lutitaj.

Ne sen motivo Viktoro volis, ke la grafino ne povu mallumigi al sia luksa malliberejo. La junulo esperis, ke tiu senĉesa klareco, frapante seninterrompe la lacajn okulojn de Matildo, produktos sur ŝian nervan sistemon premadon tian, ke la fera volo de la juna virino estos rapide rompita. Aliparte li estis scivola, kaj volis observi ĉu tage ĉu nokte ĉiun el ŝiaj agoj. Tiu spionado estus neebla se la mistera ĉambro estas plenigita de senlumeco. Inter la malfermaĵoj boritaj tra la muro, unu troviĝis, laŭ alteco de homo, admirinde kaŝita sur ĉiu flanko de la mureto. Ĝi troviĝis en la ĉambro de la komandanto; kaj ĝin fermis vitraĵo. Tie la edzo de Matildo pasigis la du trionojn de sia vivo, okulmanĝante la malfeliĉan malliberigitinon, kiu ne povis suspekti, ke ŝi estas observata.