Выбрать главу

– Se tio okazas, ŝi pensis ofte, rigardadante kun rava atento la armilon, kiu povas ŝin liberigi el la vivo; se mi pikas min hazarde per la pinto de tiu ponardo, tre bone. La memmortigo estas krimo. Mia morto liverus sendefende ĉiujn miajn amatojn al la monstro, kiu min turmentegas: mi ne havas rajton disponi mian vivon. Sed se mi estus tiel feliĉa, ke mi mortus akcidente, Dio, kiu min juĝos kaj kiu vidas miajn suferojn, ne povus min kondamni.

Tamen Josefino estis obeinta la ordonojn de sia mastrino. Ŝi luis en la Varena strato malgrandan apartamenton. Ĉiumatene ŝi provis interparoladon kun unu aŭ kun alia inter la servistoj de l’ hotelo, kun kiuj ŝi konservis korajn rilatojn. La unuajn tagojn, kiam ŝi petis novaĵojn pri la grafino, oni respondis, ke kredeble ŝia Moŝto estas malsaneta, ĉar ŝi restas enfermata en sia ĉambro ne montriĝante ĉu dum la tago ĉu dum la vespermanĝo. Ĉar ŝi konis ĉiujn ĉagrenojn suferitajn de Matildo, la junulino neniel miranta ne tro maltrankviliĝis pro tio. Sed post dekkvin tagoj, kiam ŝi eksciis, ke la nova ĉambristino estis forpermesita de Viktoro kaj ne anstataŭigita; kiam ŝi aŭdis la kuiristinon rakontantan, ke matene kaj vespere oni portis en la ĉambron de la komandanto plenan manĝon, kiu ne estis difinebla al li; fine kiam la veturigisto certigis, ke ŝia Moŝto estas tute nevidebla por ĉiu, tiam la teruro ŝin ekkaptis.

Strangaj famoj, veninte de malprecizaj lokoj, rondirante vastiĝis. Oni parolis pri malliberigado, pri monstraj kaj malnoblegaj plezuregoj; oni eĉ elparolis la vorton hommortigo. La kaleŝlakeo tre amanta la teatrodramojn certigis eĉ ke la Prelonga hotelo daŭrigas la tradiciojn de la Nesla Turo. Sciante ke ŝia iama amanto estas kapabla plenumi ĉiujn eblajn malnoblaĵojn por satigi sian pasion, fraŭlino Brantino ne ŝanceligis. Ŝi skribis al la markizino, ke ŝi prudente agus venante Parizon kiel eble plej baldaŭ, ĉar okazis strangaj aferoj en la hotelo de la Grenela strato.

Ricevinte tiun enigman kaj ne subskribitan leteron, sinjorino de Prelongo sentis impreson de neesprimebla kortuŝeco. Pri Raŭlo, li levetis la ŝultrojn.

– Kion vi intencas fari? li demandis.

– Eliri tuj.

– Vi ne pripensis al tio: vi estas tro malsana. Vojaĝo en tiu malvarma sezono estus por vi pereiga.

– Ĉu mi zorgas pri tio, dum mia filino estas malfeliĉa kaj bezonas min!

– Sed, mia kara amikino, antaŭ kelkaj tagoj vi ricevis de ŝi leteron, en kiu ŝi diris, ke ŝi fartas tre bone kaj nenion deziras. Kion vi volas plie?

– Sed tiu mistera bileto?

– Ĝi estas malsprita ŝerco tute simple. Vi devus ne atenti al ĝi kaj ĝin ĵeti en fajron.

– Raŭlo, estu sufiĉe bona por ordoni al la veturigisto, ke li jungu la ĉevalojn al la kaleŝo.

Tiam, kvankam koleretiĝante, la maljuna markizo, kiu ĉiam amegis sian edzinon, zorgis mem pri la preparadoj de ŝia eliro.

La komandanto troviĝis en sia lernoĉambro, laborante la redakton de raporto, kiam iu frapis sur lian pordon.

– Eniru, li kriis, ne turnante la kapon: mi estas okupata. Kion oni deziras de mi?

– Komandanto, diris la servsoldato, estas ŝia markizina Moŝto, kiu ekalvenas.

– Kia markizino?

– Sinjorino de Prelongo.

– Mia bopatrino! ekkriis Viktoro. Diru al sinjorino de Prelongo, ke mi ŝin akceptos post unu minuto.

La servsoldato eliris.

– Tiu maljuna ino en Parizo, dum la vintro, murmuris la filo Linŝardo; kion tio signifas. Kiu, diable! min perfidis? Nu, estos bezone ludi lertege.

Sidante en la saloneto, ankoraŭ vestite de sia vojaĝa kostumo, la markizino atendis.

– Kiel? estas vi, sinjorino, ekkriis la komandanto, rapidegante en la ĉambron, kvazaŭ li estus treege okupata. Ĉu mi povas scii pro kia agrabla hazardo ...?

– Sinjoro, interrompis Suzano, kiu en sia apoga seĝo fikse rigardadis sian bofilon, kiel fartas mia filino?

– Tre bone.

– Kie ŝi troviĝas?

– Sed tie ĉi, en la hotelo. Kial tia stranga demando?

– Ĉu mi povas ŝin vidi? Viktoro ŝanceliĝis momente, kaj respondis malvarme:

– Ne, sinjorino.

– Kiel? ne? respondis la markizino miranta; kaj kial?

– Tial ke ŝi estas videbla por neniu.

– Eĉ por mi?

– Eĉ por vi.

Sinjorino de Prelongo sin levis subite. Ambaŭ interparolantoj staris unu antaŭ la alia, la okulojn en la okulojn, kiel du militantoj pretaj por la batalo. Estis la markizino, kiu komencis la atakon.

– Ĉu vi povus, sinjoro, al mi konigi la motivojn de tiu stranga konduto?

– Mi estas preta vin kontentigi, sinjorino. Sidiĝu, mi petas, kaj aŭskultu.

La komandanto senmoviĝis dum kelka tempo en profundaj pripensadoj.

– Mi atendas, sinjoro, diris la markizino senpacienca.

– Dio mia, sinjorino, tio, kion mi estas rakontonta havas tre delikatan kaj tre intiman karakteron. Mi estus preferinta, ke tiu geedza detalo estu ĉiam enfosigita en la plej profundan sekretejon. Sed ĉar vi devigas min al la malkovro de tiuj sekretoj, mi al vi konigos la tutan veron. De kiam ni estas geedzoj, tio estas de kvar monatoj, fraŭlino via filino ĉiam repuŝis miajn amindumaĵojn; kaj la plenumo de l’ edziniĝo ne ankoraŭ okazis.

– Ha! ekkriis sinjorino de Prelongo per triumfa tono, mi bone sciis, ke Matildo ne povas esti la patrino de Valento. Ĉar, se tio estus vera, ŝi havus neniun motivon por rifuzi al vi rajte kaj malsekrete tion, kion vi pretendas esti ricevinta de ŝi sekrete kaj malrajte.

Aŭdante tiun pravan riproĉon, la komandanto eksaltis. Ĉar li ne atendis tiun pripenson, li sentis sin ŝancelita. Sed dank’ al tiu potenco de volo, kiu apartenas nur al fortaj viroj, li tuj reprenis sian memfidon, kaj respondis ne kortuŝite:

– Vi eliras el la demando, sinjorino. Mi ne parolas pri la estinteco, sed pri la estanteco. Nur pri ĝi mi deziras interparoli kun vi.

Post paŭzo, li daŭrigis:

– Mi ĉion provis por fariĝi la edzo de mia edzino. En Prelongo vi vidis mem ĉiujn pruvojn de ameco, kiujn al ŝi mi malsparis sub formo de ĉiuspecaj servoj, afablaĵoj kaj ĝentilaĵoj. Vidante ke per la submetiĝo mi ricevis neniun rezultaton, mi volis paroli per tono iom pli koman da. Tie ankaŭ mi estis repuŝita. Fine, de kiam ni loĝas en Parizo, ĉagrena ĉar mi estas por Matildo nur la patito, kiun oni mokegas, mi uzis la lastan rimedon, kiun mi povis ankoraŭ disponi. Mi devigis la grafinon loĝi en ĉambro partoprenanta mian privatan ĉambraron. Ŝi en ĝi restos tiel longe, kiam ŝi ne estos konsentinta. Ŝia libereco dependas de ŝia obeo.

Aŭdinte tiujn lastajn vortojn, la markizino leviĝis, ekokupita de terura kolero.

– Ĉu vere vi faris tion? ŝi ekkriegis.

– Mi faris tion.

– Tio estas malinda, malkuraĝa! La komandanto mallevis la kapon sub tiu torento de insultegoj, sed ne ŝanceliĝis.

– Vi kredas, blekegis la maljuna sinjorino grandpaŝe marŝante en la salono, vi kredas ke la aferoj restos en tiu stato, ke mi ne scios ilin ordigi. Vi min konas malbone, se vi opinias, ke mi lasos Matildon turmentegitan, ne farante ion por sin defendi. Senprokraste mi rapidas al la juĝistaro, petonte ke ĝi bonvolu meti mian filinon sub la protekton de la leĝoj.

– Iru, sinjorino, respondis la filo Linŝardo mokridante, iru. Sed kiam vi estos rakontinta al la juĝisto, ke tiu severa rimedo celis nur unu celon: devigi la grafinon al la plenumo de ŝiaj edzinaj devoj, ĉu vi scias tion, kion li respondos? Aŭdinte tiujn vortojn, edzinaj devoj, sinjorino de Prelongo ektremetis.