Funde de la psiko, rilati kiel egaluloj kun homoj el alia tribo, el alia popolo, el alia kulturo estas sentata kiel io tre danĝera. Ĉiu gento ja opinias, ke ĝi pravas koncerne la manieron konduti, la mondkoncepton, la aranĝon de la socio ktp. Rekte, senpere kontakti alian genton, tio estas riski devi pridubi tiujn bazajn ideojn pri ni kaj pri ili. Imagu! Se la sovaĝuloj estus, ne ili, sed ni! Malkovri tion estus tro skue al nia pensmaniero, al nia maniero vivi. Pli bone aranĝi la aferojn tiamaniere, ke ni ne risku devi fronti al tute alia maniero percepti la vivon, al referenco, al kiu ni povus kompari nin. Kaj rifuzi rekte kompreni, kion diras la aliaj, estas bona metodo. La homaro do aplikas pri lingva komunikado sistemon, kiu garantias, ke la afazio, kiun oni spertas tuj, kiam oni rilatas kun aliaj popoloj, aliaj landoj, aliaj kulturoj, neniam estos kuracita. Oni do povus klasi tiun socidevenan afazion inter la defendmekanismojn de la "mio" (egoo) aŭ, ĉar ĝenerale temas pri tuta popolo, de la "nio".
Komprenu min bone. Mi ne asertas, ke la homaro ĉiam rifuzos sanigi sin, liberigi sin el la socidevena afazio. Male, mi ne dubas, ke la tempo rapide proksimiĝas, kiam ĝi komprenos sian eraron, ĝi komprenos, ke indas riski aliri la aferojn fronte kaj lerni malkovri la aliajn popolojn. Tio certe okazos, kaj multaj signoj indikas, ke la homaro pli kaj pli proksimiĝas al tiu granda paŝo. Sed tia resaniĝo postulas tempon. Kaj la plej bona metodo por konservi en si malsanon, kiu protektas nin, estas nei, ke ĝi ekzistas, ke ĝi estas malsano kaj ke tiun malsanon eblas facile kuraci.
Lingva handikapo kaj homaj rajtoj
Sinjoro Prezidanto,
La sento, kiu trapenetras la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj, estas aspiro al justeco. Sed oni malmulte konscias la gravecon de justeco en la kampo lingva, kaj la gravecon de lingvo en la kampo de justeco. La sinteno de la socio rilate al lingvoj ĉie favoras neegalecon. En UN, iuj rajtas uzi la gepatran lingvon, dum al multaj tio rifuziĝas, kaj ilia handikapo restas neatentata. Tamen, estus facile restarigi justecon. Sufiĉus decidi, ke neniu en la organizaĵoj de la UN-familio rajtas uzi sian lingvon. Se la francoj, la usonanoj kaj la aliaj privilegiuloj devus uzi la lingvon de alia kulturo en ĉiuj parolaj kaj skribaj komunikoj, ili konscius la situacion de siaj kolegoj lingve handikapitaj, kaj eble la koncepto pri lingva justeco trovus enirpunkton en la kampon de internaciaj rilatoj. Tiu simpla propono estas nerealisma en la nuntempa kunteksto. Ĝi sentiĝas kiel io stranga, nenormala. Kial ? Kion tiu reago rivelas, se ne ke, kiel ajn elokventas la paroladoj favore al justeco inter nacioj, ne ekzistas vera volo, ke ĉiuj rilatu egalece?
Konstateblas blindeco, manko de sentemo en tiuj, kiuj rajtas uzi la propran lingvon, rilate al la malpli bonŝancaj homfratoj. Kiam oni estas devigita esprimi sin fremdalingve, oni aperas malpli inteligenta ol oni estas, kaj tre ofte oni montriĝas ridinda. Kiam mi estis protokolisto en UN, en Novjorko, antaŭ kvardek jaroj, la reprezentanto de iu Membro Ŝtato troviĝanta rande de ekonomia kolapso komencis paroladon dirante: "My Governement sinks..." [Mia registaro sinkas]. Li kompreneble volis diri "My government thinks..." [Mia registaro opinias...]. Ĉiuj ridis. Frapis min, ke neniu emocie, kompate kunvibris kun la malfavora sorto de tiu homo, kiu, simile al 80 elcentoj el niaj samplanedanoj, ne havas la th-sonon en sia lingvo kaj do devas, ĉu turmenti sian buŝon por eligi la plej simplan frazon angle, ĉu aperi ridinda. Aŭ ni konsideru la kazon de s-ino Helle Degn, dana ministro, kiu, malfermante internacian kunsidon kaj dezirante senkulpigi sin pri sia nefunda kono de la temo diskutota, ĉar ŝi ĵus prenis sur sin la ministran funkcion, diris: "I'm at the beginning of my period" (1)
[Mi estas je la komenco de mia menstruo; ŝi volis diri: de mia ministra servotempo]. Kial ŝi elvokis ĉies mokon? Kial ŝi troviĝis elmetita al risko de ridindeco, kiun reprezentantoj de multaj landoj neniam spertas? Ĉu proprakulpe? Certe ne. Kiel la plimulto el la fremdlingvanoj, kiuj uzas la anglan altnivele, ŝi studis kaj praktikis la lingvon dum pli ol dek mil horoj. Sed oni neniam atingas nivelon de egaleco kun la denaskaj parolantoj. La risko ridindi ne estas egale distribuita.
Kiam mi laboris por Monda Organizo pri Sano, japana kuracisto reprezentis sian landon en regiona komitato. Dum la kunsidoj, li neniam diris pli ol du aŭ tri frazojn preparitajn sur paperfolio. Ĉiuj el ni pensis: "Nu, li ne estas tre parolema". Sed jen la japana registaro invitis la komitaton kunsidi en Tokio kaj havigis samtempan interpretadon el la japana. La sinteno de tiu delegito komplete aliiĝis. Li havis multon por diri, li abunde kaj plej utile kontribuis al la pritrakto de ĉiu ero de la tagordo. Li estis libera je la handikapo devi vortigi siajn pensojn fremdalingve. Ni malkovris tute malsaman personecon.
Kiel klarigi, ke la uzo de lingvo havas tian influon ne nur sur la manieron, kiel oni perceptas vin, kiel vi elturniĝas en traktadoj, sed ankaŭ sur la simplan fakton kuraĝi peti, ke oni aŭskultu vin? Kiel klarigi, ke la neegalecon tiel malofte konscias tiuj, kiuj ĉiam rajtas uzi la gepatran lingvon?
Lerni lingvon: plej impresa tasko
Kiam ni akiras nian gepatran lingvon, ni estas multe tro junaj por kompreni, kio okazas. Lerni ĝin signifas enmeti en la cerbon, kaj per ripetado transformi al refleksoj, centojn da miloj da eroj, inform-unuoj, programoj kaj subprogramoj, kiuj interkonektiĝas laŭ ege kompleksaj vojoj. Tio estas la kialo, pro kiu post 20.000 horoj da plena baniĝo en sia lingvo infano ses- aŭ sepjara ankoraŭ ne kapablas esprimi sin ĝuste. Ĝi diras foots, 'piedoj', anstataŭ feet aŭ comed, 'venis', anstataŭ came, ĉar la ĝeneralaj programoj ankoraŭ ne ligiĝis al la specifaj subprogramoj, kiujn vortoj kiel foot kaj come devas ekfunkciigi. Kiam vi lernas fremdan lingvon, vi devas malkondiĉi vin el multaj el tiuj refleksoj kaj rekondiĉi vin al la refleksoj de la nova lingvo. Tio estas giganta tasko, kio klarigas, ekzemple, ke en Hongkongo post ses studjaroj kun ĉiutage pluraj horoj da lingvolerno la duono de la studentaro malsukcesas en la ekzameno pri angla lingvo je la aĝo de dek ses jaroj. (2)
Estas malĝojige, ke oni tiel malmulte kompatas la lingvajn handikapitojn, kiuj ne apartenas al la t.n. elito. Kaj estas same malĝojige, ke oni ne havas pli da kompreno kaj kompato por la milionoj da infanoj, kiuj, en la tuta mondo, estas devigitaj dediĉi enorman kvanton da tempo kaj nerva energio al tute vana studado de lingvo(j), kiu(j)n ili neniam regos.
Mi pensas pri rifuĝintoj el Jugoslavio kaj eks-Jugoslavio, kun kiuj mi rilatis. Ĉiuj plenkreskuloj antaŭe havis, en lernejo, ses jarojn da rusa, germana aŭ angla lingvo je ritmo de kvar horoj semajne, se mi ĝuste memoras. Mi kapablas elturniĝi en tiuj lingvoj. Sed komuniki kun ili estis ege frustre. Ili bezonis plurajn minutojn por esprimi ideon, kiun ili esprimus en du sekundoj propralingve, kaj tre ofte, ili plene malsukcesis. Foje por transdoni al patrino el Osijek la mesaĝon "La jako por via filo haveblos venontan semajnon" ni bezonis kvin plenajn minutojn, ĉar ŝi ne memoris la ĝustajn vortojn, kaj ni devis trovi ĉiaspecajn elpensaĵojn por trafi la necesajn konceptojn helpe de la eta vortprovizo, kiu restis al ŝi post la tamen konsiderinda investo, tempa kaj pena, en lingvolernadon, kiun ŝi faris lerneje.