Выбрать главу

Finfine ni sukcesis interkompreniĝi. Sed kio, sed vi frontas al maljuna virino, kiu parolas nur albane, kaj ŝi histerias, kaj vi konscias, ke ŝi esprimas saturon de sufero, senhelpeco, konfuziĝo, senespero, kaj vi scias, ke vi povus helpi ŝin, ke vi regas la metodojn aplikendajn por kvietigi ŝin, sed vi povas fari nenion, ĉar vi komprenas eĉ ne unu vorton el la rakonto, kiun ŝi bezonas eldiri, el la sentoj, kiujn ŝi devas komuniki por retrovi sian ekvilibron? Kiam vi pasas tra tia sperto, vi komprenas, kion signifas esti lingve handikapita. Vi sentas, kvazaŭ vi suferis cerban hemoragion, tiel ke via cerbo ne plu funkcias normale, kaj kvankam via koro plenas je helpemo, vi sentas vin absolute senpova. Vi ne plu estas homo. ĉar kio igas nin homaj, tio estas la kapablo rilati.

Mi min demandas, kiom estos la prezo, por la venontaj generacioj, de ĉiuj traŭmatoj, kiuj resaltos, t.e. iel negative pluinfluos la vivon, ĉar oni ne pritraktis ilin ĝustatempe, ne manke de terapiistoj, sed manke de lingvo ebliganta la terapion, kiu, multkaze, estus mallonga. Personoj en aflikta senhelpeco aŭ psika mizero bezonas esti aŭskultataj kaj aŭdi de la aŭskultanto, ke tiu komprenas ilin. Sed tio postulas lingvan komunikilon. En tempo, kiam milionoj da homoj devas adapti sin al nova kulturo, ĉar politikaj aŭ ekonomiaj premoj trudis, ke ili forlasu la hejmon, la malfeliĉo de la lingvaj handikapuloj estas okazo ĉiutaga, sed socio, kiel tutaĵo, ne sentas pri tio kompaton, kvankam, kiel mi montros post minuto, tiujn suferojn facile eblus forigi, se oni vere volus.

Diskriminado kaj maljusteco

Kial mankas tiu volo? Parte, ĉar mankas konscio. La koncepto mem pri lingva handikapo estas fremda al la plimulto. Tiu malĝojiga realo neniam estas nomata, kaj kiam io ne vortiĝas, tio ne trovas lokon en la konscia menso. Sekve, la plimulto el la viktimoj de lingva handikapo ne sentas sian sorton tia. Kion ili fakte sentas, tio multe pli proksimas al kulpeco. "Se mi ne kapablas komprenigi min, mi pri tio kulpas. Mi estis tro mallaborema aŭ ne sufiĉe lerta por akiri taŭgan komunikilon". Homoj, kiuj pro lingvo montriĝas ridindaj aŭ estas maljuste traktataj de la polico, de la justica sistemo aŭ de siaj mastroj, ne konscias, ke la socio havas pli grandan respondecon en ilia handikapo ol ili havas mem. Tial la koncerna diskriminado nur malofte perceptiĝas. Escepta estas frazo kiel la jena, kiu temas pri la pordogardistoj, t.e. la homoj, kiuj selektas la kandidatojn al posteno surbaze de anglalingva pridemandado: "La angla de la t.n. pordogardistoj estas unu el la malplej videblaj, malplej mezureblaj kaj malplej komprenataj aspektoj de diskriminado". (3)

Alia faktoro estas, ke al tiuj, kiuj ekspluatas fremdlingvanojn, plaĉas, ke la lingvaj problemoj ebligas al ili neniam preni sur sin respondecon pri sia hontinda agado.

Ekzemple, svisa vojaĝanto en Manilo (Filipinoj), persvadis adoleskanton E.B. veni kun li al Svislando; li promesis financi liajn studojn, loĝigi kaj vivteni lin kaj eĉ lin laŭleĝe adopti. La dekkvarjarulo konsentis. Kiam li alvenis, li estis trude enŝovita en prostituan reton kaj krome hejme uzata de la mastro kiel sklavo. Okazo savi sin aperis por li kiam du policanoj venis al la domo, en kiu li estis enŝlosita; oni ja suspektis, ke io kontraŭleĝa tie disvolviĝas. La policanoj fakte vidis la junulon, sed li parolis nur ian anglan piĝinon kaj ili tute ne scipovis la anglan. La mastro diskutis kun ili en la loka svisgermana dialekto. La juna viro ne sukcesis komprenigi sin, kaj la ekspluatanto forklarigis liajn plendojn en lingvo nekomprenebla por la sklavo, tiel ke li ne povis kontesti liajn asertojn, kiel li povus fari, se li ne estus enŝlosita en lingva handikapo.

Ĉi tie en Ĝenevo, viro el Burkina Faso estis kondamnita sen kompreni, kio okazas al li, ĉar li parolis nur la bisan, afrikan dialekton, kaj la proceduro disvolviĝis france. Impresate de la polico kaj probable havante en si la kulposentojn kutime ligitajn al lingva handikapo, li subskribis la polican raporton tajpitan pri li, kvankam li ne komprenis ĝin. Ni scias pri la afero nur pro tio, ke advokato hazarde troviĝis ĝustatempe ĝustaloke kaj sukcesis atingi, ke oni nuligu la kondamnon. Tiu viro preskaŭ devis reforflugi Afriken antaŭ ol la administracio konsideris lian peton pri politika azilo, pretekste, ke li kulpis kontraŭleĝajn farojn, pri kiuj li fakte estis senkulpa, sed kiujn li ne povis kontesti. (4)

Unu el la aspektoj de la lingvohandikapa problemo estas la malfacileco trovi interpretistojn. La administracioj uzas la servojn de iu ajn, kiu loĝis en la koncerna lingva regiono. Sed interpreti restante objektiva, ne enkondukante misprezentojn ligitajn al la politikaj opinioj aŭ al la emocia stato de la interpretisto, tute ne estas facile. Multaj rifuĝintoj suferis pro tiu konsekvenco de lingva handikapo.

La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino. Gastlaboristo en Berlino, kun kiu mi rilatis, estas devigita paroli germane al sia filo en la infanĝardeno, ĉar la tiea prizorgantino postulas kompreni, kion gefiloj kaj gepatroj diras unu al la alia. Kompreneble, ne temas pri io terura per si mem, ĉar tiaj komunikoj limiĝas je nur kelkaj minutoj ĉiutage. Sed la sinteno de tiu sinjorino rivelas la tre disvastigitan opinion, ke lingvo ne gravas, kvazaŭ ĝi utilus nur por komuniki ideojn. Tio estas nei la tutan emocian aspekton de lingvo, same kiel ties rolon en sentoj pri identeco, kiuj estas unu el la bazoj de la sento pri digno, tiel ofte citata en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La infanĝardena vartistino ne konscias, ke ŝia postulo estas malestima, ke ŝi intensigas la senton esti forĵetita, aŭ havi suban statuson.

Simila, sed ege pli rifuzinda, enmiksiĝo en la rilatojn inter gepatroj kaj gefiloj retroviĝas en turkaj malliberejoj, kie patro vizitanta la filon devas paroli turke, eĉ se la familia lingvo estas la kurda, ofte la sola, kiun ambaŭ ĝisfunde regas.

Kion fari?

Eble vi ĉiuj pensas: "Nu, tia estas la situacio, ni ĉiuj konas ĝin, sed kion eblus fari?"

Unue ni agnosku, ke lingva handikapo estas io ege ofta en la nuntempa mondo, kaj ke ĝi kaŭzas abundon da sufero, frustro kaj maljusteco.

Poste, ni povus analizi la kaŭzojn de la problemo. Eble la ĉefa estas, ke mankas la volo solvi ĝin, ĉar la nuna lingva ordo (aŭ pli ĝuste misordo) havigas avantaĝojn al iuj grupoj aŭ sociaj tavoloj, kiuj malemas rezigni sian superecon. Alia kaŭzo povas esti, ke mankas vera konscio pri la problemo, pri ĝia perturba influo - ĝia impakto, se paroli moderne - sur milionojn da vivoj. Parto de tiu nekonscieco eble ŝuldiĝas siavice al emo ignori la neŭropsikologian aspekton de lingvo, t.e. la amplekson de la encerbigo necesa por akiri lingvon, alivorte la fakton, ke flueco en la plimulto el la lingvoj postulas, ke centoj da miloj da refleksoj enŝoviĝu en la cerbon kaj restu tie flegataj.

La sekvanta paŝo povus esti aliro al la problemo laŭ la principoj de operacia esplorado: kompara analizo de ĉiuj rimedoj haveblaj por trafi la celon. La celo estas klara: liberigi kiel eble plej plene je lingva handikapo kiel eble plej multajn el ĝiaj viktimoj je minimuma kosto. Atingi ĝin postulus komparan analizon de ĉiuj rimedoj uzataj de la homaro por superi la lingvajn barilojn, kun la celo difini, ĉe kiu el ili la rilato efikeco/kosto estas la plej favora, kiu estas la plej kontentiga psikologie, la plej respekta al ĉiuj kulturoj kaj la plej bona el la vidpunkto de justeco.