Выбрать главу

5. Claude Piron, Le dйfi des langues

 [La defio de la lingvoj

] (Parizo: L'Harmattan, 1994), paĝo 317; vidu anka_ pa_ojn 174-193.

6. Jay Branegan, "Finding a Proper Place for English", Time, 1991.09.16, paĝo 51.

Intervjuo kun la gazeto "La Nova Homaro"

– Kial nuntempe, nome en la 20a jarcento, aperis tioma postulo de psikoterapiistoj? Kiujn ŝanĝojn de la socio respegulas tia evoluo de psikologio kaj psikoterapio, esence, de la scienco pri animo?

La kaŭzoj estas multaj kaj kompleksaj. Unu estas, ke la ritmo de la vivo akceliĝis, kompare al tio, kio ĝi estis antaŭe dum jarcentoj. Oni postulas, ke homoj pli rapide laboru, pli rapide transiru de loko al loko, pli rapide solvu problemojn, ktp. Tio estigas streĉiĝon en la nerva sistemo, pri kiu psikoterapio povas helpi.

Alia kaŭzo estas, ke multo ŝanĝiĝis en la socio, ekzemple la rolo de la virinoj; la proporcio de geedzoj, kiuj ĉesas voli vivi kune; reklamado, kiu celas adoleskantojn kaj infanojn kaj igas ilin postulemaj ; malpliiĝo de la kapablo – aŭ volo – elporti frustrojn ; konfuzo en kampoj, kie antaŭe regis stabileco, kiel la religia kaj vivkoncepta; perdo de certecoj rilate al la maniero eduki ; kaj multaj aliaj faktoroj.

Indas diri ankaŭ, ke la multaj horoj dediĉataj al televido tro postulas de la nerva sistemo, ĉar la spektanto restas senmova, sed kun sensoj elmetataj al konstanta kaj rapidege ŝanĝiĝanta stimulado. Tiel estiĝas streĉiĝo, kiu ne povas eliri el la korpo en la natura maniero, per moviĝo aŭ korpa ago, aŭ per simpla ripozo sen sensa stimulado aŭ simple per konversacio aŭ ludo. La rimedoj tradicie uzataj por ekvilibrigi la nervan funkciadon, kiel silento, trankvilo, mallumo, malrapidritma neforta muziko, soleca meditado kaj similaĵoj ne plu allogas.

Sed certe unu el la plej gravaj faktoroj en la postulo pri psikoterapio estas, ke homoj malkovris, ke multo antaŭe rigardata kiel fatala – sento de malfeliĉeco, interpersonaj konfliktoj, ripetado de malsukcesoj – fakte ne estas fatala, sed radikas en la maniero, laŭ kiu la individua psiko disvolviĝis kaj funkcias, kaj ke psika funkciado povas iĝi multe pli feliĉiga per psikoterapio, ĉar tiu helpas konsciiĝi pri la fuŝoj, kaj tiujn forpreni.

– Kio estas animo – ĉu tio estas personeco de homo, liaj kutimoj, intelekto, eduko aŭ io pli granda? Kie ĝi troviĝas?

Por homo kun religia kredo, animo estas la parto de homo, kiu postvivas la morton. Por materiisto, animo estas io, kio ne ekzistas. Por sciencisto, ĝi estas koncepto sen objektiva enhavo, eble interesa el literatura vidpunkto, sed tro malpreciza por esti utile uzata. Por aliaj, ĝi estas ĉefe la loko de sentoj.

Multaj personoj uzas la vortojn “animo”, “psiko”, “menso” kaj “spirito” sen tre bone distingi ilin. Plej facile estas difini menson. Tiu estas la parto de vivanta estaĵo, kiu pritraktas la informojn, ne nur konscie, sed ankaŭ – grandparte – nekonscie. “Spirito” estas la malo de materio, ĝi rilatas al sfero malsama ol tiu de menso, al io, kio troviĝas trans la materia vivo. Kalkuli estas mensa ago, preĝi estas ago spirita. Psiko estas tiu parto de vivanta estaĵo, per kiu ĝi sentas, konas, imagas, agas kaj reagas, strebas, volas, ktp. Iusence, estas la faka vorto por tio, kion oni ĝenerale nomis animo, sed animo estas pli vasta koncepto. Krom la supre citita senco, ĝi signas ankaŭ kulturan etoson, ion malfacile difineblan, sed kiu vibras profunde en ni kaj iom difinas nin, kiel en la esprimo *rusa animo*.

Por mi, ĝi estas ankaŭ tio, en ni, kio vivigas korpon. Korpo estas materio, sed se ĝi vivas, ĝi ne estas inerta, ĝi estas tute malsama ol maŝino, ĝi estas aranĝo de molekuloj, jes ja, sed tiu aranĝo konservas sin mem malgraŭ la konstanta ŝanĝiĝado, riparas sin mem kaj prizorgas mem sian pluekziston ; krome ĝi sentas, suferas, ĝojas.

Kompreneble, ne estas vere klaraj limoj inter tiuj konceptoj, kaj ili ne situas samnivele. Menso estas inkluzivita en psiko, psiko do estas pli ol menso. Por mi estas distingo inter psiko kaj spirito, sed ekzistas vasta zono, kiu apartenas al ambaŭ. Kiam mi traktas pacienton, mia agado tiom koncernas ties animon kaj spiriton, kiom ties menson kaj emocian-sentan psikon.

– Do kio estas homa personeco?

Personeco estas, je iu momento, la rezulto de ĉiuj influoj, kiuj faris, ke persono estas tia, kia ĝi estas, kaj ne alia. Tiuj influaj faktoroj estas tre diversaj: la genetika heredaĵo, la konduto rilate al ni de niaj gepatroj kaj aliaj familianoj, de la socio (lernejo, amaskomunikiloj, militservo, influaj personecoj renkontitaj, ktp), decidoj, kiujn ni faris, kiam ni troviĝis antaŭ elekto (ekzemple la decido ekfumi povas havi gravajn konsekvencojn, kiujn oni evitus, se, ĉiufoje kiam aliaj instigas nin fumi, ni reagus rifuze). Kiam ni elektas inter du aŭ pluraj eblaj decidoj, ni ofte faras tion sen vere pripensi, tamen ni elektas, kaj tiuj decidoj, unu post la alia, konstruas nian personecon kaj povas havi gravan signifon por la sekvo de nia vivo. Al ĉio ĉi, por esti kompleta, necesas aldoni la faktorojn, kiujn ni ne konas, ekzemple antaŭan vivon, se estas io vera en la teorio pri reenkarniĝo, influon de spiritoj, se estas io vera en la tezoj de spiritismo, influon de astroj, se estas io vera en tezoj astrologiaj.

Kie troviĝas animo? Mi dirus en nia korpo, aŭ tra nia tuta korpo. En multaj kulturoj, ĉefe afrikaj kaj aziaj, nia korpo estas konceptita kiel kovrita de – aŭ interplektita kun – alia “subtila” korpo, alia tavolo, kiu ne estas rekte perceptebla al niaj sensoj, kaj tamen estas materia, sed kunmetita el multe pli delikata, fajna materio, ol niaj okuloj povas vidi. Se tio ekzistas, eble tio estas animo. En nia socio, multaj dirus, ke la animo estas en nia cerbo. Estas fakto, ke multaj funkcioj tradicie atribuitaj al la animo havas sian komand- kaj informcentron, aŭ almenaŭ respegulaĵon, en la cerbo.

– Laŭ statistiko, deprimo estas ĉefa malsano de la 20a jarcento. La homoj vivas “en si”, posedas grandan egoismon. De kie ĝenerale aperas deprimo? Ĉu eble tio signifas, ke homoj devas eliri el sia “ŝelo”, unuiĝi kaj iĝi apude unu al la alia? Se jes, kiel ni povas tion fari?

Deprimo parte fontas en la nerva trostreĉo, pri kiu mi parolis komence. Troa, malekvilibra stimulado de la nerva sistemo kondukas al deprimo. Homoj niatempaj ĝenerale ne respektas la regulojn de nerva higieno, kiu postulas alternon da agado kaj ripozo, de sonoj kaj silento, de lumo kaj mallumo, de laboro mana kaj mensa, ktp.

Sed ankaŭ multaj aliaj faktoroj intervenas. Ekzemple, estas normale trapasi deprimfazon post la morto de iu intense amata, aŭ post perdo de libereco aŭ de normala vivo (kiel okazas, kiam milito trafas la lokon, kie ni vivas). Sed ofte deprimo estas ligita ankaŭ al perdo de senco.

En la pasintaj jarcentoj, vivo havis sencon por ĉiuj, kiuj kredis je vivo postmorta. Oni vivis por esti digna eniri paradizon, kaj la vojo tien estis klare markita kaj konata, kaj haveblis rimedoj (ekzemple konfeso) por ripari la fuŝojn survoje faritajn.

Nun, tre ofte, homoj ne scias, kiun sencon ilia vivo havas aŭ havu. Ili perdis kontakton kun la sencdona fonto, kiu vivas profunde en ilia psiko aŭ animo. Por trovi tiun sencon, oni devas silenti, ĉesi agi, aŭskulti la plej-enon, eniri profunden en si, malfermi sian animon, se tiuj esprimoj havas por vi signifon.

La moderna socio favoras la malon de tiuj agadoj: ĝi ŝatas bruon, konstantan aktivecon, supraĵajn pensadon kaj interesojn, koncentriĝon al materiaj posedaĵoj aŭ al komforto kaj distraĵoj, aŭ al valorigo de la egoo, kaj ĝi malŝatas aŭskultadon de aliaj aŭ de si mem, timas enprofundiĝi kaj vere fronte aliri la problemojn de la realo. Ĝi favoras fuĝon for el la problemaj situacioj kaj for de si mem, de la propraj veraj demandoj, kiel la senco de vivo kaj morto. Alkoholismo estas unu el la oftaj rifuĝejoj, en kiujn homoj fuĝas el siaj problemoj kaj el la konscio de ties ekzisto. Ĝi ofte estas la ekstera manifestaĵo de deprimo.