Estas paradokse, ke, se oni prenas la tempon eniri profunden en si por tie trovi la sencon, oni malkovras, ke tiu senco postulas, ke oni ne izolu sin. Sed tiel estas. Por ke nia vivo havu sencon, necesas aliro al la aliaj, interesiĝo pri ĉio kaj ĉiuj aliaj ol ni mem. Kompreneble, ni estas limigitaj kaj do ne povas serioze interesiĝi pri ĉiu konato aŭ nekonato, sed profunda kunvibro kun ĉiu, tre intensa se temas pri iu vere proksima, pro neceso tute malintensa se temas pri iu malproksima, estas parto de la senco de la vivo, kiu protektas kontraŭ deprimo.
Deziro kompreni la mondon kaj la homojn, deziro, ke ili kresku laŭ sia naturo, respektate, deziro, ke ili uzu sian krean potencialon kaj tiel feliĉigu sin kaj la aliajn, deziro rilati kun ili se ili tion permesas (trudi ĉiam estas io malbona), tiuj estas deziroj, kiuj rilatas al la profunda senco. Notu, ke la rilatado povas esti – en esceptaj kazoj – sen rekta komunikado. Malmultaj neordinaraj personecoj povas fizike izoli sin (kiel iuj saĝuloj en Himalajo, au monaĥoj en iu forperdita monaĥejo) kaj tamen ne esti anime izolitaj, ĉar ili konstante preĝas por la aliaj, kaj do tiuj situas centre de iliaj priokupoj. Kio deprimas, aŭ estas efiko de deprimo, estas koncentriĝo al si je supraĵa nivelo (plezuro, reputacio, materiaj aferoj, zorgo pri la signoj de maljuniĝo aŭ la maniero vesti sin, ktp).
Kiel ni povas eliri el nia ŝelo kaj unuiĝi kun la aliaj, vi demandas. Mi respondas: prenante serioze nian plej profundan naturon, kiu instigas nin al rilatado. Se tiu ne ekzistus, lingvoj ne ekzistus. Kiam infanoj ekskursantaj en aŭtobuso troviĝas samnivele, sur la ŝoseo, kun aŭtobuso venanta el la kontraŭa direkto, ili spontane mansvingas. Tiu baza bezono saluti estas esprimo de tiu profunda naturo nia, kiu estas direktita al la aliaj, ne nur al homoj, cetere, sed ankaŭ al bestoj, plantoj, objektoj, ideoj, muzikoj, artaĵoj kaj la aliaj milmil mirindaĵoj de nia universo.
Por eniri en nian plej profundan naturon, necesas dediĉi al tio tempon, igi sian koron (animon, menson, psikon) kvieta, kaj “eniri la enan silenton”, kiel diris pacientino mia. Religiemuloj povas instrukcii sian animon serĉi kontakton kun Dio aŭ iuj sanktuloj. Ateistoj povas instrukcii sian “mion” (egoon), aŭ la nekonscian parton de si, serĉi tion, kio, en ili, estas plej baza, plej kerna, plej plena je potencialaj, ankoraŭ nedisvolvitaj fortoj.
– Kial vi verkas en Esperanto?
Mi verkas en Esperanto, ĉar mi ŝatas tiun lingvon. Ĝi estas mirinda materialo por arte krei. Esperanto estas por mi kiel marmoro por skulptisto, orkestro por komponisto. Mi verkas ankaŭ, ĉar mi deziras pliriĉigi ĝian kulturon, mi ne scias, ĉu mia kontribuo havas valoron, sed almenaŭ mi faras ion tiudirekte. Mi verkas en Esperanto krome, ĉar estas la sola lingvo, en kiu mi kapablas verki, kiu transpasas la limojn de difinita kulturo.
Mi ne povus verki angle aŭ ruse, kvankam mi iugrade kapablas uzi tiujn lingvojn. Sed ne literature. Por literature verki, oni devas regi la materialon je tre alta nivelo, kiun mi neniam atingos en fremda lingvo alia ol Esperanto. Se mi ne uzus Esperanton, mi do estus kondamnita verki nur por franclingvanoj. Estas entuziasmiga plezuro por mi ricevi leterojn aŭ retmesaĝojn de legintoj el Mongolio, Togolando, Brazilo, Finnlando aŭ Patagonio, kiajn mi ne ricevus, se mi verkus en alia lingvo.
– Ĉu la homaro bezonas komunan unuigan lingvon? Por kio?
Mi ne dirus, ke la homaro bezonas komunan lingvon. Ĝi vivas jam jarmilojn sen io simila kaj tiu manko ne malhelpis ĝin vivi. Ne temas do pri nepra bezono. Sed mi opinias, ke homoj estas genetike programitaj por ĝi.
Se infano, kiu ne estas surda kaj havas perfekte funkciantajn parolorganojn kaj cerbon, tamen atingas la aĝon de ses jaroj neniam dirinte unu vorton, ĉiuj pensas: “Estas io nenormala”, kaj oni serĉas iun, kiu povos kuraci ĝin. Tio signifas, ke oni rigardas normala povi komuniki kun la ĉirkaŭuloj.
Simile, estas normale povi komuniki kun la aliaj, eĉ se ili apartenas al alia nacio. Nia cerbo estas programita por tio. Estas do io nenormala en la ĝenerala nekapablo mondskale interkompreniĝi. La sola kaŭzo, pro kiu la plimulto el la homoj ne sukcesas plenumi tiun genetikan programadon je internacia nivelo, estas, ke ili elektas malĝustan lingvon. Tion pruvas Esperanto.
Komparu anglalingvan konversacion inter mezumaj brazilano kaj ruso al simila konversacio kun similaj personoj en Esperanto. La unuaj pene aŭ apenaŭ interkompreniĝas, kvazaŭ la lingvocentro en ilia cerbo estus difektita. La duaj normale interkompreniĝas, same bone kiel se ili uzus la gepatran lingvon. Kiam Esperanto estas la komuniklingvo, malaperas ĉiuj simptomoj de senlingveco (faktermine afazio), kiujn oni povas observi, kiam mezumaj malsamlingvuloj provas interkompreniĝi alimaniere, ekzemple per la angla. Ke la unuaj dediĉis ses aŭ sep jarojn al la studo de la angla, dum la aliaj dediĉis al Esperanto nur kelkajn monatojn, ankaŭ montras, kie respektive situas normaleco kaj nenormaleco.
– Esperanto unuigas homojn. Sed plejparte (mi juĝas laŭ mesaĝoj de amaskomunikiloj) la pinto de populareco de Esperanto pasis, kaj nun oni komprenas ke ĉiuj homoj ne povas paroli en tiu lingvo. Kio, de via vidpunkto, povas unuigi ĉiujn homojn, se tion ne sukcesis fari tia belega metodo – la komuna lingvo? Pro kiu celo ili povas unuiĝi aŭ pro timo de kio?
Mi opinias, ke la tago venos, kiam preskaŭ ĉiuj povos interrilati per Esperanto. Estas multe tro frue por juĝi ĝin malsukcesa, des pli ĉar, dank' al Interreto, ĝi nun progresas ege rapide. Estas historie nevere, ke Esperanto iam estis sukcesa kaj poste malprosperis, aŭ ke ĝi esprimas nerealigeblan revon. Tio estas impreso kreita de la amaskomunikiloj, kiuj mencias ĝin nur de tempo al tempo, laŭ hazardaj okazaĵoj, ĉar ĝi neniam konsistigas “informon”, “novaĵon”. Kial oni parolus pri arbo, kiu trankvile kreskas? Tio ne interesus la publikon.Simile, oni pretersilentas, ke Esperanto neniam ĉesis diskrete disvastiĝi, ek de kiam ĝi aperis sur la monda scenejo.
Krome, la homoj, kiuj forĵetas Esperanton, tion ĉiam faras, ĉu pro miskompreno – ili imagas, ke ĝi celas anstataŭi la naciajn lingvojn, kiujn, prave, ili ne volas perdi – ĉu antaŭ ol vere informiĝi pri ĝi, pri ĝiaj kulturo, potencialo, praktika kaj psikologia utileco. Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj aplikataj por interpopole komuniki – angla lingvo, tradukado kaj interpretado, balbutado de fuŝe regata lingvo kun multaj gestoj, ktp – trudiĝas la konkludo, ke la rilato inter efikeco kaj investo (mona, tempa, pena) estas tiel favora al ĝi, ke estas tute certe, ke iutage ĝi estos universale uzata, same kiel persono, kiu, en la dekunua jarcento, komparus la romajn ciferojn kun la arabaj (fakte hindaj), povus kun certeco diri, ke iutage la socio transiros el la romaj ciferoj – aŭ el la greka kaj hebrea manieroj noti la nombrojn – al la arabaj, tiom pli praktikaj. Homaro rezistis dum 3 aŭ 4 jarcentoj, sed finfine la plej oportuna solvo venkis.
Prave vi uzis la vorton “timo”. Kio povas unuigi la homojn, estas sukcesi superi la timon (kaj, parenteze, tio estas unu el la funkcioj de psikoterapio). Ili povas unuiĝi, ĉar estas bone esti kune. Ekzistas en Esperanto mirinda vorto: amikumi. “Mi venas al kongresoj por amikumi”, foje diris al mi kolego. Estas agrable senti sin ĉirkaŭita de amikoj, travivi amikan etoson, senti amikecajn sentojn. Homoj ŝatas esti kune. Sed por povi plenumi sian amem-potencialon, necesas superi la timon.