Выбрать главу

Iu alia estas, komence, io nekonata. En la profundo de la homa psiko estas konflikto inter du malsamdirektaj emoj. Unu instigas nin eviti nekonataĵojn, ĉar ili riskas atenci nian senton pri sekureco. Kio sekurigas nin, estas tio, kio estas konata, familiara. Sed fundfunde de ni, estas ankaŭ la mala tendenco, la inklino travivi ion novan, esplori, malkovri nekonatajn teritoriojn, pliampleksigi sian universon, ktp. La streĉiĝo inter tiuj du bazaj inklinoj estas la fundamento de la dinamiko homa. Ni samtempe havas en ni forton, kiu diras: “Restu ĉi tie, ne foriru, ne provu ion nekonatan, estas tiel bone rutini en familiara kadro kaj ne devi adapti sin al io nova!”, kaj forton, kiu diras: “Iru esplori, iru malkovri, iru ĝui, uzu vian potencialon, renkontu aliajn, kaj se necesos batali por atingi vian celon, ne timu la batojn!” La kontraŭstaro al Esperanto fontas el la unua tendenco kaj la intereso pri la lingvo el la dua.

– Ĉu ĝenerale ekzistas io simila inter ni, la homoj el la tuta mondo? Kio?

La granda problemo de multaj homoj estas, ke oni ne instruis al ili pensi laŭ du malsamaj aksoj. Tamen por scii, ĉu estas tiom da akvo en alta, longa, mallarĝa glaso kiom en la apuda larĝa, malalta, mallonga, vi devas pensi laŭ du aksoj, nome, ke, kio estas perdita laŭ la vertikala akso, tio estas gajnita laŭ la horizontala. Simile, por ĝuste taksi homaron, vi devas samtempe pensi laŭ la akso “simileco” kaj laŭ la akso “malsameco”. Ni ĉiuj estas malsamaj.

Ek de kiam homo aperis sur nia planedo, antaŭ jarmiliono aŭ pli, estis neniu kun la samaj fingrolinioj, la sama voĉo, la sama vizaĝo, la samaj gustoj aŭ pensmaniero kiel vi. Inter tiuj multaj miliardoj da homoj vi estas unika, kaj ankaŭ mi. Tio estas la ega malsameco. Sed tamen, se escepti kelkajn bedaŭrindajn fuŝojn de naturo, gravegajn por la koncernaj familioj, sed statistike sensignifajn, ĉiu el ni havas unu nazon, du orelojn, du manojn kun po kvin fingroj, ĉiu el ni havas la potencialon por paroli, ami, pli malpli arte krei, senti, solidari, kunlabori kaj mil aliaj eblaj faroj komunaj al la tuta homaro. Tio estas la akso pri simileco. Ĝuste la kombino de la du aksoj igas la vivon mirinda. Ni ĉiam povas renkonti iun, kun kiu ni havas ion komunan, kaj tamen tiu “iu” estos interesa, amebla, konebla, ĉar li aŭ ŝi estas radikale malsama ol ni, ŝi aŭ li ne estas kopio de ni. Paro plej bone funkcias, se ambaŭ havas komune unu manieron aliri la realon, sed ankaŭ unu tute malsaman. Esti similaj laŭ unu vidpunkto, sed komplementaj laŭ la alia, estas la formulo por feliĉi. Kio validas por paro, tio validas ankaŭ por la tuta homaro.

La intervjuon faris la ĉefredaktorino de "La Nova Homaro" Valerija Vaĵenina kaj Konstantin Aleksandrov

Ruslingva versio

Esperanto - la fakto

La festparolado dum la jubilea festo en 1987

Claude Piron parolis al proksimume 150 ĉeestantoj en la Universitata aŭlo en Oslo. Inter la ĉeestantoj estis Jo Benkow, la prezidanto de la norvega parlamento. La parolado estis interpretata al la norvega de Otto Prytz.

Kio estas esperanto? Fakto. Estas grave tion emfazi, ĉar pro la maniero, laŭ kiu informado organiziĝis nia-socie, multaj homoj vidas en ĝi nur ideon aŭ projekton. Sed ĝi estas fakto. Lingvo. Lingvo, ekzemple, kiun parolas ĉiutage Radio Varsovio kaj Radio Pekino, kaj plurfoje semajne Radio Vatikana kaj Svisa Radio Internacia, se citi nur kelkajn. Lingvo kun juna sed rimarkinda kaj konstante kreskanta literaturo, poezia kaj proza, kies aŭtoroj apartenas al ĉiuj kontinentoj. Lingvo, kiu estas la hejma komunikilo de multaj paroj dunaciaj. La lingvo, en kiun, en la tuta mondo, tradukiĝas plej multe da kantoj. Lingvo, kiun uzas ĉiaspecaj kongresoj, renkontiĝoj, kunvenoj, konferencoj, tiel multnombraj, ke en 1985 kaj -86. ne troviĝis eĉ unu tago, en kiu ne disvolviĝis ie en la mondo tia esperantlingva evento.

Homoj havas multajn erarajn ideojn pri lingva komunikado. Ofte oni asertas, ke per la angla eblas komuniki ĉie en la mondo. Tio ne estas vera. Tio validas eble en Skandinavio, Nederlando, Germanio kaj Svislando, sed en Orienta Eŭropo vi pli bone elturniĝos per la germana, ĉe la Mediteraneo france, kaj en multaj landoj de Latina Ameriko la simpla fakto ekuzi la anglan ofte vekos ĉe via vid-al-vidulo rigardon de malŝato kaj malinklinon vin helpi. En eksfranca kaj eksportugala Afriko, la angla neniom utilas, kaj same en la plej granda parto de Japanio, Vietnamio, Koreio kaj multaj similaj landoj, en kiuj, krom kelkaj komercaj rondoj, ĝi povas servi en granda hotelo aŭ ĉe flugkompanio, ebligante nur plej supraĵan komunikadon, sed en kiuj ĝi praktike nenie uzeblas kun ordinaruloj. Kontraste, en multaj forperditaj urbetoj de landoj kiel Japanio, Hungario kaj Brazilo, kaj multaj aliaj, kie estas neeble serioze rilati per la angla, homo, kiu havas la jarlibron de iu tutmonda esperantista organizo kun si, tuj trovas kontakton, en kiu neniu komunikproblemo prezentiĝas. Li tiel povas rilati kun simplaj lokanoj same perfekte, kiel hejme per la gepatra lingvo.

Jes, esperanto estas fakto. Malgraŭ ege malfavoraj cirkonstancoj kaj la ĝenerale negativa sinteno de la socio, ĝi neniam ĉesis disvastiĝi kaj etendi sur la terglobo vastajn retojn de amikeco inter homoj plej diverskulturaj. Respektante ĉiun kulturan valoron, akceptante sian rolon de serva lingvo, limigita al intergenta komunikado, ĝi neniam trudas sin, sed ĝi disponeblas al ĉiuj, kiuj deziras facile kaj profunde komuniki trans la lingvaj baroj.

La deirpunkto de tiu eksterordinara socia fenomeno estas knabo, kiu neelporteble suferis pro la malamo, malrespekto kaj streĉiĝoj, kiuj karakterizis la vivon en lia hejmurbo Bialystok, pola urbo kvazaŭ krucumita inter kvar komunumoj reciproke malŝatantaj sin: pola, rusa, juda kaj germana. Tiu knabo nomiĝis Lejzer Ludwik Zamenhof.

En majo 1887, precize antaŭ cent jaroj, aperis en Varsovio la frukto de tiu sufero kaj de la penoj, kiujn la junulo faris por superi ĝin, elpensante praktikan rimedon celantan ataki la malbonon ĉe ties radiko. Jes, en 1887, la 27-jara junulo publikigis proprakoste la unuan prezenton de tiu interpopola komunikilo, kies jubileon ni festas hodiaŭ.

Se re-loki nin en la tiaman situacion, ĉi tiu jubileo aspektas mirakle. Neniu eldonisto ja akceptis publikigi la verketon. Ke tiu mizer-aspekta broŝureto aperinta en urbo malproksima de la centroj de internacia vivo, produktite de junulo ne havanta eblecon ĝin disvendigi pere de la normalaj retoj de librovendejoj, ke tiu nealloga broŝureto senreklame disvastiĝis tra la tuta mondo tiagrade, ke ĝi naskis vivantan lingvon parolatan, hodiaŭ en pli ol cent landoj, tio estas vera miraklo. Ke miloj da homoj, por kiuj transkultura komunikado estus simple neebla antaŭe, dank' al tiu lingvo nun ĝuas ĝin, tio estas miraklo. Kaj ke malgraŭ la silento de la amaskomunikiloj la progresado de la lingvo en la lastaj dek jaroj rimarkinde akceliĝis, tio estas plia miraklo.

Hodiaŭ, cent jarojn poste, se ni demandas nin, kio profunde estas tiu mirakla lingvo, ni mire konstatas, ke ni ne povas respondi. Esperanto ja montriĝas socilingva fenomeno multe pli kompleksa ol ni komence imagis. En ĝi interplektiĝas tiom da faktoroj el la sferoj politika, ekonomia, socia, lingvistika, estetika, ktp, ke neniu unuopa homo nun kapablus plene kompreni ĝin. Ankaŭ la esperantistoj ne scias, vere profunde, kio kaŝiĝas sub tiu realaĵo. Kaj miaopinie, Zamenhof mem tion ne sciis.