Выбрать главу

Oni ĝenerale rigardas esperanton rezulto de racia, libervola decido. Sed historie, ne tiel la aferoj disvolviĝis. Jam antaŭ plenkreska aĝo, Zamenhof estis kaptita, kvazaŭ obsede, de sintruda devo, ellabori projekton de lingvo interkultura. Li estis nur knabo, kiam li komencis ĝin realigi. Kiam okazis la unua konversacio en praformo de esperanto, li ankoraŭ ne estis 20-jara.

La sento pri neeskapebla alvokiĝo, kiu devigis lin iniciati la novan lingvon, estis, kvazaŭ kristaliĝo en li de ege forta, sed nur obtuze konsciata sopiro al translima komunikado, ekzistanta ĉe multaj fine de la 19-a jarcento. Tiu kolektiva sento bezonis homon por konkretiĝi. Al ĝia alvoko la knabo Zamenhof sentis sin devigita jesi. Li estis la instrumento de sociaj kaj historiaj fortoj, kiuj ege superis lin, kiel ili superas nun ĉiun el ni.

Ke tiuj estis ege potencaj, tion pruvas la historio de la lingvo. Ĝi ja prezentas sinsekvon de krizoj, streĉiĝoj kaj situacioj ŝajne pereigaj. Sed kiu ajn la problemo, kio efektive aperas, tio estas la plej neprobabla solvo.

Preskaŭ unuanime, la lingvistoj anoncis, ke la lingvo disdialektiĝos kaj mortos. Ĉu ne tio estis plej probabla? Sed la lingvoĝermo, konkrete uzata en plej diversaj cirkonstancoj, unuiĝis, firmiĝis, fariĝis riĉa, fleksebla, vere vivanta lingvo, tamen ne perdante sian originan simplecon. Neniu homo kun normala sana prudento povus kredi, fine de la 19-a jarcento, ke post nur cent jaroj tiu lingvo havos interesan originalan literaturon, estos la komunikilo de multegaj internaciaj renkontiĝoj, uziĝos en urbetoj de Koreio, Novzelando, Brazilo, Interna Mongolio, kies nomoj estas ĝenerale nekonataj, kaj kiujn neniam eŭropanoj vizitas.

Tiu socilingvistika fenomeno restas grandparte mistera, sed almenaŭ unu aferon oni povas diri pri ĝi kun certeco: esperanto estas rezistema. Ĝi spertis multajn persekutojn, malpermesojn kaj aliajn travivaĵojn, kiuj normale devus signi ĝian morton. Ĉiujn ĝi postvivis. Eĉ progresas ĝia disvastiĝo kun, ĉefe en la lastaj dekjaroj, rimarkinda akceliĝo.

Tiu disvastiĝado, kiu okazas sen apogo politika aŭ financa, kaj sen reklamado, ne eblus, se esperanton ne portus potencaj sociaj fortoj. Sed la sociaj fortoj, kiuj dekomence kontraŭbatalas ĝin, ne estas malpli imponaj. Ili agas ĝenerale ekster la konscio, kun tiu stranga rezulto, ke honestaj homoj simple ne rimarkas, ke ili agas rilate al esperanto kontraŭ la leĝoj de honesteco, kiujn ili cetere agnoskas kaj aplikas. Ekzemple, sincereco sentiĝas tre klare. en la vortoj de la prezidanto de la eŭrop-parlamenta komisiono, kiu forĵetis en aprilo 1984 rezolucion favoran al esperanto, sen studi la faktojn. Ĝi evidentiĝas ankaŭ en la motivoj, per kiuj la franca edukministro, en februaro 1982 provis pravigi sian rifuzon akcepti esperanton kiel elekteblan studobjekton lernejan. Ĉar li ne studis la dosieron, li bazis sin sur faktaj eraroj, sed estas nedubeble, ke liaj intencoj estis plej puraj.

Normale, antaŭ ol verdikti, oni kolektas dosieron kaj studas la faktojn. Tiel oni faras en juro, tiel oni faras ankaŭ en industrio antaŭ ol elekti inter pluraj procedoj. Tion oni faras same en scienco. Pri esperanto okazas male. La verdikto estas prononcata antaŭ ol dosiero kolektiĝis, la elekto farata sen komparo al rivalaj sistemoj, la fenomeno pritraktata sen rigardo al la faktoj.

Ofte oficialaj instancoj estis alvokitaj diskuti pri esperanto, sed forĵetis ĝin antaŭ ol informiĝi. Eble la plej bela ekzemplo estas tiu de la petskribo transdonita al UN en 1966. Tiu surhavis preskaŭ unu milionon da indivuaj subskriboj -- i.a. tiun de Per Borten, ĉefministro de Norvegio -- plus la subskribojn de proksimume 4000 organizaĵoj kun entute 73-miliona membraro el 80 landoj. Sepdek tri milionoj! Verŝajne tiu estas la plej vasta petskribo, kiu iam ajn estis prezentita en la monda historio por propono fontanta el privata iniciato ne ligita al ekonomia, ideologia, politika aŭ religia organizo. Sed tiun historie unikan eventon la plej multaj gazetoj eĉ ne menciis, kaj pri ĝi la Ĝenerala Asembleo de UN neniam debatis. La sociaj fortoj kontraŭaj al la internacia lingvo ofte sukcesas igi esperanton tabua.

Ili tiel atingas, antaŭ nejusteco la socio rezignaciu. Imagu tablotenismatĉon, en kiu unu el la ludantoj rajtas uzi la propran rakedon, dum la kontraŭulo ricevas rakedon misekvilibran, tre grandan, tro pezan, tute malsaman ol tiu, per kiu li hejme trejniĝas ĉiutage. Ĉiuj taksus tion absolute neallasebla. Egaleco de kondiĉoj estas severe postulata se temas pri pilko, sed ne pri ideoj. Kelkaj popoloj havas la privilegion povi komuniki per lingvo, kun kiu ili estas plene familiaraj, dum al la aliaj trudiĝas esprimilo, kiu konstante devigas fortordi la buŝon kaj la menson for de ilia kutima funkciado, de la funkciado, kiu fariĝis por ili natura. Ironie estas, ke tiun por ili nekontentigan ilon ili devis pagi, multekoste kaj multapene, dum la kontraŭulo senpage ricevis sian.

Nur manko de konscio ebligas la ĝeneralan rezignacion antaŭ la nejusta hierarkiigo de la lingvoj. Esperanto forigas tiun neegalecon. Per ĝi, anstataŭ submetiĝi al la arbitraj kutimoj de la pli forta, oni simple aliĝas al konvencio. La rilatoj ĉesas esti vertikalaj, ili horizontaliĝas.

Profunde en ni, io ribelas kontraŭ ĉio lingve nelogika. Se mi povas diri I will arrive, "mi alvenos", kial mi ne povas diri I will can, "mi povos"? Kial mi devas diri women kaj ne womans? Se lernanta demandas tion al la instruisto, la sola respondo estas: "Nu, estas tiel", kio fakte signifas: uzu ne vian inteligentecon, sed vian memoron pri arbitraj leĝoj. La kaŝita mesaĝo estas: ili estas la plej fortaj, ne eblas ribeli kaj postuli koherecon aŭ adaptiĝon al niaj bezonoj, klinu vin do.

Profunde en nia psiko vivas postulo pri digneco, kiu rifuzas tiun subbmetiĝon. Pro ĝi streĉiĝas la rilatoj inter nederland- kaj franclingvanoj en Belgio, inter tamil- kaj sinhallingvanoj en Srilanko. Esperanto, en kiu iu ajn lingva strukturo estas plene ĝeneraligebla, kontentigas nian profundan sopiron al facileco kaj kohero en esprimado fremdlingva. Ĝi kreas etoson de libereco, de justeco, kiu igas la homojn senti sin pli digne traktataj.

La esperantistoj asertas, ke, inter la uzeblaj rimedoj de interkultura komunikado, esperanto estas pli praktika, pli rapide akirebla, pli facila uzebla ol la ceteraj, kaj ankaŭ ekonomie pli ŝpara, psikologie pli kontentiga, kulture pli respekta al ĉiuj. Sen observi surterene, kiel eblas scii, ĉu ili pravas aŭ ne? Kondamni esperanton sen tiu objektiva, surterena kontrolo signifas rezigni samtempe racion kaj justecon; mi emus diri ankaŭ: sportan spiriton.

Sed kio do malhelpas fari komparan kost- kaj efikec-analizon? Historio donas al ni respondon: ĉiufoje, kiam libereco kaj justeco emas progresi, potencaj sociaj fortoj mobiliziĝas kontraŭ ili, kaj ties ĉefa armilo estas malhelpi objektivan konon de la vero. Ankaŭ ĉi-kaze ili tiel agas.

Resume eblas diri jenon. Potencaj sociaj fortoj prizorgas la iom-post-ioman penetron de esperanto en ĉiam novajn landojn kaj mediojn, same kiel la laŭgradan riĉiĝon de la kulturo bazita sur ĝi. Simile potencaj fortoj prizorgas, ke la vero pri esperanto ne diskoniĝu, ke ne okazu pri ĝi malfermita debato, ke la impostpagantoj ne demandu sin, ĉu, ĉiulande, la buĝetoj pri lingva komunikado aŭ lingvo-instruado konformas al la postulo pri pleja efikeco de la publikaj investoj. La lukto inter tiuj sociaj fortoj prezentiĝas kiel vera dramo, sed la disvolviĝon de la dramo la publiko eĉ ne rimarkas.

Kaj ankaŭ ni, kiuj iel rolas en ĝi, ne komprenas ekzakte, kio okazas. Estas multe tro frue. Mankas la historia perspektivo, la ebleco konsideri ĉion de sufiĉe alte. Tial niaj reagoj ofte ne estas trafaj. Tial eble ankaŭ ĉi tiu parolado ne estas trafa. Eble mi ĉion miskomprenis, kaj prezentis fuŝe. Ne mi povas juĝi, ĉu jes aŭ ne; sed se mi ne povas juĝi, mi almenaŭ povas esperi. Mi esperas, ke mi ne tro mistrafis. Kaj ke estas vere, ke, el la vidpunkto de garantioj pri justeco, ideoj meritas tiom seriozan atenton, kiom pilko.