5. uzo de neangla lingvo pli malpli bone regata de la komunikantoj (kazo ofta en Afriko);
6. samtempa interpretado kaj tradukado;
7. Esperanto.
Komparu en la praktiko tiujn sep manierojn aliri la internacian lingvokomunikadon, kaj vi konstatos, ke, rilate al neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco, Esperanto ege superas ĉiujn aliajn.
* Ĝi ne estas plene neŭtrala, sed ĝi estas pli neŭtrala ol la angla kaj aliaj naciaj lingvoj, neniu el kiuj estas libera je politikaj kaj ekonomiaj, aŭ naciismaj alkroĉaĵoj.
* Ĝi ne estas plene taŭga, sed, laŭ mia sperto pri la diversaj sistemoj de interkultura aŭ internacia komunikado, ĝi estas malpli maltaŭga ol la aliaj, ĉefe ol la angla, kiun ties malprecizeco, nekohereco kaj prononco, malfacila por la plimulto el la popoloj, igas malbone adaptita al la tasko faciligi interkulturan komunikadon.
* Ĝi ne estas plene justa: por atingi bonan funkcian nivelon, ĝi postulas miatakse kvaroble pli da tempo ĉe orienta aziano ol ĉe okcidentano; sed la rilato estas tre supera al tiu, kiun postulas la angla, kiun la plej multaj orientaj azianoj neniam sukcesas regi je taŭga nivelo. Se homo bezonas 200 horojn por kapabli bone uzi Esperanton, kaj 5000 por kapabli bone uzi la anglan samnivele, estas pli da justeco en mondo komunikanta per Esperanto. Krome, sistemo, en kiu ĉiuj partoprenas en la penado, estas pli justa ol sistemo, en kiu malplimulto el privilegiuloj tute ne elspezas mensan energion, kaj tamen senmerite konstante ĝuas superecon en la uzo de la lingva "armilo".
* Ĝi ne estas plene demokratia, sed ĉar ĝi allasas multe pli da libereco, ĝi estas pli demokratia ol la aliaj sistemoj. La aliaj lingvoj internacie uzataj estas diktatorecaj: ili postulas, ke oni vortigu sian penson laŭ tiu strukturo, kaj ne laŭ tiu alia. Ekzemple, en la angla, diri he helps to me estas erare, dum en la germana "li helpas al mi" (er hilft mir) estas la sola ĝusta formo, same kiel en la rusa (он мне помогает); en la franca, uzi ĉu la anglan, ĉu la germanan strukturon, kaj do diri il aide moi aŭ il aide а moi, estus montri sin ridinda. La fakto ke en Esperanto, oni povas diri egale li helpas min (angla strukturo), li min helpas (franca strukturo) aŭ li helpas al mi (germana kaj rusa strukturo) havigas senton de libereco en la esprimado, kiu, miaopinie, pli respektas la principojn de demokratieco. Ju pli malrigidaj la strukturoj, des pli oni evitas la riskon fuŝi, kaj do elmeti sin al mokado aŭ al sento de malsupereco.
* Ĝi estas pli justa kaj pli demokratia ankaŭ per tio, ke ĝia akirado havigas pli grandan rolon al inteligenteco, aŭ al refleksa formado, ol al memoro, kaj per tio malpliigas la diferencon inter la popoloj rilate la ŝancojn bone regi ĝin. Eŭropaj lingvoj enhavas abundon da arbitraj formoj, kiujn oni ne povas dedukti, nur pli malpli pene, multripete, meti al si en la memoron (kaj post kelkaj jaroj forgesi). Por ĉino, estas pli facile lerni, ke 我是 wo shi, 你是 ni shi, 他是 ta shi estas en Esperanto mi estas, vi estas, li estas, ol enmensigi al si I am, you are, he is. Same postulas malpli da mensa energio fari la derivon mi > mia, ŝi > ŝia, tute paralela al la ĉina 我 wo >我的 wode, 她 ta > 她的 tade ol enmensigi al si senrilatajn formojn kiel I - my - mine; she - her - hers. Estas pli facile formi eksterlandano (ĉine 外国人 waiguoren) el ekster (ĉine 外wai), land (国 guo) kaj ano (人ren) ol devi memori la senrilatan foreigner. Same, kun serio kiel horse / mare/ colt/ stallion la ŝancoj ne retrovi la vorton en la menso, kiam oni bezonas ĝin, estas pli grandaj ol kun la serio ĉevalo, ĉevalino, ĉevalido, virĉevalo (ĉine respektive 马 ma, 母马 muma, 小马 xiaoma, 公马 gungma; komparu ankaŭ, unuflanke, ox /cow / calf / bull, kaj aliflanke bovo > bovino > bovido > virbovo, ĉine: 牛 niu > 母牛 muniu > 小牛 xiaoniu > 公牛 gongniu).
Pro tiu malpli granda ŝarĝo de la memoro, kiu koncernas centmilojn da lingvaj eroj, Esperanto akiriĝas ege pli rapide ol aliaj lingvoj, kaj pli facile vivtenas sin en la menso. Krome, la sento de lingva komforto estas pli granda en Esperanto-parolanta internacia medio ol en medio uzanta alian sistemon. Homoj sentas sin pli respektataj. La sento estas, ke la lingvo estis farita por la homo, por ebligi interhoman komunikadon, kaj ne ke la homo estas tiu, kiu, kiel subulo, devas adapti sin al la lingvo, t.e. al la arbitraj kapricoj de la praavoj de la koncerna popolo.
Pro ĉio ĉi Esperanto pli proksimiĝas al la neatingeblaj idealoj de neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco. Kiam oni frontas al pluraj opcioj, ĉu saĝeco ne invitas elekti la plej bonan, eĉ se ĝi ne estas ideala?
Internacia interrilatado intensiĝas ege rapide. Ekzemple la nombro de enmigrintaj laboristoj kreskis de 75 milionoj al 200 milionoj en 30 jaroj. Inteligenta organizo de la socio postulus, ke ĝi komparu, el la vidpunkto de la efikec/kost-rilato, kaj ankaŭ de justeco ktp, la diversajn metodojn interkulture komuniki – ĉefe la anglan kaj Esperanton – kaj elektu tiun kun la plej favora kost-efikeco. La multegaj homoj, kiuj suferas frustiĝojn kaj maljustecon pro nekapblo lingve komuniki, meritas pli da atento ol oni dediĉas al ili.
3. "Ne plu taŭga estas ekzemple ĝia patriarka strukturo."
Ĉu vere Esperanto havas patriarkan strukturon? Certe ne pli ol la aliaj lingvoj nun uzataj en internaciaj rilatoj. Se Esperanto ne estus markita per siaj radikoj en vivantaj lingvoj, per siaj naskiĝloko kaj -tempo, oni kritikus, ke ĝi estas abstrakta, senviva produkto de laboratorio. Multon el sia spirito ĝi ŝuldas al la loko kaj tempo, en kiuj ĝi, se tiel diri, enkarniĝis. Sed ĝuste pro tio ĝi havas vivantecon, animon, propran etoson, kiun la aliaj projektoj de internaciaj lingvoj neniam akiris, kaj kiu estas avantaĝo, psikologie, ĉar uzante ĝin, oni havas la senton uzi normalan homan lingvon, ne kodon.
Sed, kiel ajn estu, mi ne komprenas, kial la patriarkaj radikoj de Esperanto, se ili entute ekzistas, igus ĝin malpli taŭga internacia lingvo ol la angla (aŭ la latina, aŭ la japana. . . ). Ĉu tiuj ne havas patriarkan strukturon? Ree mi emfazu, ke ne havas sencon serĉi perfektan lingvon. Kion la mondo bezonas, tio estas lingvo kapabla vere, serioze kuraci la homojn el la soci-devena afazio, al kiu la tutmonda uzo de la angla nun kondamnas la plimulton el la homoj devantaj komuniki kun alilingvanoj.
Esperanto estas la sola lingvo, pri kiu estas objektive pruveble, ke ĝi relative rapide kuracas homojn el tiu pli malpli afazieca maniero komuniki, kiu karakterizas la nuntempajn internaciajn rilatojn bazitajn sur uzo de la angla (aŭ sur sistemoj kiel samtempa interpretado, en kiu al granda parto de la partoprenantoj en diskuto estas trudite paroli alian lingvon ol la propran).
4. "Ĉu ne estus pli bone krei novan pli justan lingvon por internacia komunikado?"
Mi deiras de punkto tre praktika: kiun elekton homoj havas hodiaŭ? Anstataŭ preni kiel referencbazon idealan lingvon, kiu ne ekzistas, mi komparas Esperanton al la komunikrimedoj, kiuj disponeblas en la praktiko. Ankaŭ mi prenas en konsideron la sorton de la neokcidentaj popoloj. Ĝi estas por mi ege grava, kiel ĉiuj el vi, kiuj siatempe legis mian artikolon "La okcidenta dialekto", aŭ mian libron "La bona lingvo", certe bone sentis. Sed mi konstatas, ke se la neokcidentanoj ne elektas Esperanton, ili aŭ devas entute rezigni je rektaj internaciaj kontaktoj, aŭ provi lerni la anglan. Ĉi-lasta enhavas la malbonajn tro okcidentajn trajtojn de Esperanto en treege, vere treege pli alta grado, fakte tiagrade, ke nur eta elito el tiuj popoloj (almenaŭ en orienta Azio) sukcesas lerni la lingvon por kapabli efektive komuniki. Esperanto donas konsiderinde pli bonajn rezultojn. Mi kolektis multajn atestojn de orient-azianoj, kiuj lernis kaj la anglan kaj Esperanton. Ili estas unuanimaj en la konstato, ke atingi efikan nivelon en Esperanto postulas multe malpli da peno kaj tempo ol en la angla.