Выбрать главу

El tio mi konkludas, ke, tiel longe, kiel alia pli bona ĝenerala komuniklingvo ne establiĝis kaj vivas, mondo kun Esperanto estas pli justa, pli komforta, pli agrabla ol mondo sen Esperanto por tiuj, kiuj devas intergente komuniki.

Fakte mi pensas ne nur pri la plenkreskuloj -- kvankam mia portempa laboro kun rifuĝintoj konigis al mi la amplekson de la komplikaĵoj, kiujn senlingveco kaŭzas -- kaj pri la homoj, kiuj devas translime komuniki, sed ankaŭ pri tiuj milionoj kaj milionoj da junuloj en la tuta mondo, al kiuj oni trudas encerbigi al si la multegajn nekoheraĵojn de la angla lingvo, kiun ili neniam regos, dum se oni instruus al ili Esperanton, la ŝancoj iam regi ĝin post malpli frustra longa penado estus tre pli grandaj. Tiu giganta investo de mensa energio en entreprenon grandparte fiaskantan estas absurda. Ne tiel socio inteligente uzas sian monon kaj la nervan energion de la popolo.

Tial ŝajnas al mi inde aktivi por konsciigi la homaron pri tio, ke Esperanto estas pli bona solvo, eĉ se ĝi tute ne estas ideala, multego mankas ĝis tio. Kaj eĉ se la aktivado daŭros kelkajn jarcentojn. Indis lukti por kontraŭbatali sklavecon, eĉ kiam ties elimino aperis nerealigebla kaj kiam la progresoj tiucelaj montriĝis senkuraĝige malrapidaj. Kompreneble, aktivado por Esperanto ne eblus, se ĝi reduktiĝus nur al tiu ideala motivo. Ankaŭ la multaj plezuroj, kiujn la lingvo jam nun alportas al tiuj, kiuj lernis ĝin, meritas konsideradon kaj motivas, ekster la ideala vizio kaj kompletige al ĝi.

Koncerne la pli idealan lingvon, ne nur ĝia vivigo postulos almenaŭ jarcenton da ĉiuflanka kaj tutmonda praktikado post ĝia publikiĝo, sed sen ideologia bazo komparebla al tiu, kiun Zamenhof havigis al Esperanto, ĝi havas tre malmultajn ŝancojn fariĝi vera vivanta lingvo kaj akiri por si la necesan socian bazon. Almenaŭ kun Esperanto la procezo okazis kaj la lingvo nun estas preta.

Kial mi kredas je Esperanto?

Revuo "Esperanto" - marto 2002

Ĉio povas esti elmetata al objektiva, scienca analizo. Eĉ io tute subjektiva. Do ankaŭ tiu demando. Rimarku, ke, kvankam la kialoj de mia kredo je Esperanto estas subjektivaj, la fakto, ke mi kredas, estas objektiva. Ke mi tenas min ĉe tiu opinio, kaj ne alia, tio estas objektiva fakto. Se iu sciencisto el ekstere observos min, li konstatos, ke mi kredas je Eo. Tiun objektivan fakton mi proponas, ke ni provu science, objektive analizi.

Kion tio signifas, kredi je?

Tio signifas, ke por mi Esperanto estas io ekzistanta, ne projekto, ne ideo, sed fakto. Fakto socia, fakto lingva, fakto historia. Sed tio signifas ankaŭ, ke mi ne estas indiferenta rilate al tiu fakto, por mi tiu fakto havas valoron. Krome, kiam mi diras, ke mi kredas je Esperanto, mi volas diri, ke mi kredas je ĝia estonteco, mi kredas, ke ĝi ne estas nur efemera, portempa, supraĵa okazaĵo en la historio de la lingvoj. Tio signifas ankaŭ, ke mi kredas je ĝia boneco, je la fakto, ke ĝi estas pli bona solvo al la problemoj de interkultura komunikado ol iu ajn alia nuntempe observebla.

Rimarku, ke kiam mi diras tion, mi ne diras, ke mi pravas. Pri tio, ĉu mi estas prava aŭ ne, mi scias nenion. Mi nur konstatas la fakton de mia kredo je Esperanto, kaj trovas ĝin interesa (eble ne por vi, sed por mi jes; se ĝi ne interesas vin, sciu, ke mi ne ofendiĝos, se vi ĉiuj foriros).

Kial mi trovas ĝin interesa? Ĉar ĝi estas io speciala, io aparta, mi diru, io malofta en nia socio. La grandega plimulto el la homoj sur nia planedo aŭ ne konas Esperanton aŭ, se ili aŭdis pri ĝi, ili ne kredas je ĝi, tio signifas, ke ili ne kredas je ĝi kiel je io valora, io kun ŝancoj ŝanĝi la mondon. Ŝanĝi la mondon, ĉar ankaŭ tio estas parto de mia kredo. Mi kredas, ke Esperanto estas por la homaro io same grava, kiel estis la apero de la skribo. Ek de kiam homoj ekskribis, multego ŝanĝiĝis en la homaro. Mi ne bezonas tion klarigi, vi ĉiuj jam scias. Miaopinie, la apero de Esperanto havas la saman gravecon. Ĝi povas ŝanĝi la mondon. Eble mi malpravas, sed tio estas mia firma opinio.

Nun, ni aliru la demandon kial?

Oni povas fari pri tio diversajn hipotezojn. Mi prezentos al vi kelkajn. Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas naiva. "Kredema kiel infano", diras PIV en sia difino pri la vorto naiva. Estas tute klare, ke io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro, de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas. Mi ŝatas ĉokoladon, kiel infano, kaj tiom da aliaj aferoj! Eble mia rilato al Esperanto radikas en tiu fakto, ke mi neniam tute plenkreskis. Verŝajne estas io vera en tiu hipotezo.

Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas stulta. Idioto. Malsaĝulo. Ĉar mankas klapo en mia kapo, kiel diris Zamenhof. PIV difinas stulta kiel "ne inteligenta".

Estas multaj kampoj, en kiuj mi scias, ke mi estas ne inteligenta. Ĉiufoje, kiam iu klarigas al mi ion pri komputiloj, mi ne komprenas aŭ miskomprenas. Kiam mi estis studento, multon pri filozofio aŭ matematiko mi ne sukcesis kompreni. Multon en la aferoj de la mondo mi ne komprenas.

Ekzemple, kial la grandaj firmaoj nepre devas ĉiam kreski, sorbi la rivalojn, restrukturi sin, kiel ili diras, maldungi grandan parton de la dungitaro, streĉi maksimume tiujn, kiuj restas, kaj rezulte la aferoj funkcias pli malbone. En Svislando, la du plej grandaj bankoj kunfandiĝis, kaj ekde tiam ili funkcias aĉe, multe malpli efike ol antaŭe. Jes, multon mi ne komprenas. Se tiom da aferoj restas fermitaj al mia menso, al mia pens- kaj rezonkapablo, tio sendube signifas, ke mi ne estas inteligenta.

Eble pro tio mi ne komprenas, kial Esperanto estas io misa, fuŝa, senperspektiva, ne inda je konsidero.

Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas nerealisma. Tion oni ofte diras al mi, kaj se multaj personoj akordas pri unu juĝo, estas ŝancoj, ke ili pravas, kaj ke mi solulo, escepto, estas la malpravulo. Akcepti la realon, ili diras, estas akcepti, ke la angla venkis, ke ĉio internacia funkcias en la angla, ke estas unuanimeco en la mondo pri tio. Sufiĉas rigardi, kiun lingvon oni instruas kiel unuan fremdan lingvon en la tuta mondo: en preskaŭ ĉiuj landoj, kun kelkaj esceptoj kiel Svislando, la unua fremda lingvo instruata estas la angla. Tion volas la gepatroj, tion volas la registaro, tion volas la dungontoj de la juna generacio, tion volas la firmaoj, kiuj bezonas kunlaborantojn. Estas vera unuanimeco en la mondo. Aŭ vi havos duarangan pozicion en la socio, aŭ vi devos scii la anglan. Kaj, se ĉion konsideri, la sistemo funkcias ne tiel malbone. Kompreneble ĝi ne estas perfekta, sed nenio estas perfekta sur ĉi tiu planedo, kaj mi tre bone scias, ke ankaŭ Esperanto ne estas perfekta. Realismo postulas, ke oni akceptu la neperfektecon de la mondo. Eble realismo postulus ankaŭ, ke mi rezignu pri Esperanto kaj klinu min antaŭ la nekontestebla venkinto en la konkuro de la lingvoj: la angla.

Kaj tamen mi plu tenas min ĉe mia kredo je Esperanto. Eble ĉar mi estas obstina. PIV difinas obstina kiel "firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj". Estas vere, ke jam de multaj jardekoj mi aŭdas multegajn admonojn pri tio, ke estus saĝe rezigni mian esperantistecon, rigardi la faktojn fronte, kaj liberigi min je tiu utopio, kiel ili diras.