Mi legis multon pri Esperanto, sed preskaŭ ĉio, kion mi legis kaj ne originas el la Esperanto-mondo, asertas, ke tiu ne estas serioza afero, ke artefarita lingvo ne povas funkcii, ke neniu serioza volas investi energion en la lernadon de lingvo, kiun neniu ŝtato agnoskas, kiun uzas neniu granda firmao aŭ interregistara institucio, eĉ preskaŭ neniu neregistara internacia asocio.
Estas klare, ke la homoj, la popoloj, la gentoj, la civitanoj el la diversaj landoj, kiuj kundividas inter si nian planedon, elektis ne uzi Esperanton. Iu, kiu rifuzas konsideri tiun fakton, estas nerealisma, oni povus diri blinda, kvankam blindulo ne povas vidi, dum iu, kiel mi, havas bonajn okulojn kaj povus vidi, se li ne estus obstina, ke la mondo rifuzis Esperanton kaj voĉdonis favore al la angla.
Eble mi kredas je Esperanto ĉar mi estas freneza. Mi ĵus diris, ke mi ne estas blinda, ĉar mi havas bonajn okulojn, sed estas kategorio de homoj, kiuj bone vidas teorie, sed praktike tamen vidas aferojn, kiuj ne ekzistas. Tion oni nomas vidi halucinojn. Homoj, kiuj vidas halucinojn, estas frenezaj. Eble mi estas freneza. Eble mi vidas en Esperanto, en la esperantistoj, ion, kio tute ne ekzistas, kio estas pura produkto de la nekonsciaj imagprocezoj, kiuj disvolviĝas en mi. PIV difinas freneza kiel perdinta la prudenton pro mensa malsano kaj kiel perdinta la sinregadon pro pasio. Ĝenerale frenezuloj ne scias, ke ili frenezas. La fakto, ke mi ne sentas min freneza, signifas do nenion. Kaj ĉu mi perdis la sinregadon pro pasio? Iuj faktoj favoras la akcepton de tiu hipotezo. Ekzemple mi akceptis veni ĉi tien paroli antaŭ vi en tiu stranga lingvo. Kial mi akceptis, kial mi ne kapablis regi min kaj diri: Tio estas senutila kaj stulta, dankon pri la invito, sed mi ne venos, mi kondutu saĝe. Kial mi ne regis min tiudirekte? Ĉar, kiel emfazas PIV, min regas pasio. Pasio, diras PIV, tiu neelĉerpebla fonto de saĝeco, estas, i.a., arda kaj senbrida amo.
Estas objektiva fakto, ke mi havas ardan kaj senbridan amon al Esperanto. Mi rilatas al ĝi pasie. Tiu, kiu pasie amas, ofte misprenas siajn dezirojn por realo. Eble tio estas mia kazo, eble tial mi ne estas realisma. Mi do tre bone povus esti frenezulo.
Ĉu do mi kredas je Esperanto ĉar mi estas naiva, stulta, nerealisma, obstina kaj freneza? Multajn aliajn ecojn oni povus aldoni al tiu listo. Kaj ni trovus argumentojn favorajn al ili.
Sed vidu, la plej interesa afero, en ĉi tiu listo, estas la lasta. Ĉar frenezuloj havas interesan karakterizon. Ili neas, ke ili estas frenezaj, kaj ili diras, ke la frenezeco troviĝas en la aliaj.
Alveninte al tiu punkto en mia objektiva analizo, mi finfine trovas la veran respondon.
Mi kredas je Esperanto, ĉar la aliaj, en nia socio, niaj kunhomoj, niaj samspeculoj, niaj samplanedanoj, niaj najbaroj kaj malnajbaroj, en sia grandega plimulto, konsistigas amason da homoj naivaj, stultaj, nerealismaj, obstinaj kaj frenezaj.
Ili estas naivaj, ĉar ili senreziste akceptas, kredeme kiel infanoj, tion, kion la lernejo, la amaskomunikiloj, la registaroj, la potencaj multnaciaj firmaoj ktp ktp senĉese ripetas al ili, nome, ke la angla venkis, kaj ke al tiu fakto ekzistas neniu alternativo.
Ili estas stultaj, ĉar tion ili akceptas sen provi kompreni la kaŭzojn, la meĥanismojn, la influojn, kiuj agas malantaŭ tiu aserto. Homoj nestultaj ne aliĝas tuj, en unu sekundo, al io asertita antaŭ ili, ili haltas, ili kontrolas, ili provas alternativajn eblojn, ili faras la hipotezon, ke eble oni trompas ilin, kaj do esploras por scii, kie estas la vera vero, la veraj faktoj. Tion, pri lingva komunikado, ne faras la "malfrenezuloj" en nia socio. Ili do agas stulte, malsaĝe, neinteligente.
Ili estas nerealismaj, ĉar ili ne komparas surterene, kiel funkcias la diversaj rimedoj uzataj por superi la lingvajn barojn. Realismulo estas homo, kiu prenas la faktojn en konsideron, kaj do iras serĉi ilin, kompari ilin. Nu, se oni komparas, kiel funkcias internacia komunikado laŭ tio, ĉu ĝi uzas samtempan interpretadon, la anglan aŭ la diversajn aliajn sistemojn, oni konstatas, ke Esperanto estas tiu, kiu kostas malplej por plej granda efikeco, plej granda kontentigo laŭ ĉiuj penseblaj kriterioj. Ne rigardi tiun fakton estas peki kontraŭ realismo. Estas konfuzi siajn dezirojn kun la realo.
Ili estas obstinaj, ĉar multaj homoj - ekzemple mi! - ofte admonis ilin pri tio, ke ili rifuzas alfronti la realon, rigardi la faktojn, informiĝi pri tio, kiel funkcias Esperanto kompare kun aliaj sitemoj. Sed ĉu ili aŭdas niajn admonojn? Tute ne! Ili obstine rifuzas pridubi sian pozicion kaj kontroli, ĉu ĝi estas prava, aŭ ĉu alia, la esperantista, estas pli prava.
Ili estas frenezaj, ĉar ilin regas halucinoj. Ili halucinas, ke la angla juste kaj ĝuste solvas ĉiujn internaciajn lingvajn problemojn, dum sufiĉas malfermi la okulojn kaj la orelojn por konstati, ke tio okazas nur ĉe eta-eta-eta-eta parto de la kazoj, en kiu internacia komunikado estas bezonata. Ilin regas halucino pri la kostoj, kaj la kostoj de internacia komunikado, kaj la kostoj de instruado de la angla. Ilin regas halucino pri la efikeco de la lerneja instruado de lingvoj. Ilin regas halucinoj pri la historio. Ili kredas, ke situacio, kiu evoluis ĝis nun, estas definitiva, kvazaŭ la tuta historio ne instruus al ni, ke apogeojn sekvas malapogeoj, venkojn malvenkoj, superecon malsupereco. Antaŭ apenaŭ du jardekoj, se vi diris, ke Sovetio baldaŭ disfalos, oni taksis vin freneza. Sed ĝi disfalis. Esperanto, kies baldaŭa aŭ jama morto estas evidenta al multaj, siaflanke plu ekzistas.
Jen, estas tempo, ke mi finu. Mi solvis la enigmon. Kial mi kredas je Esperanto? Ĉar mi estas freneza, kaj kiel ĉiu frenezulo, vidas, ke la veraj frenezuloj estas la aliaj.
Sed ke Esperanto estas bona lingvo, ke ĝi solvas komunikproblemojn ĉe tiuj, kiuj alprenis ĝin, multe pli bone, egalece, demokratie, kontentige, en psike pli sana maniero, ol la angla, tio restas fakto, ne halucino. Ĉiuj, kiuj konsentas objektive observi, tion konstatas. Esperanto estas reala, la amikecoj, kiujn mi havis dank' al ĝi, estas realaj, la plezuro, kiun mi havas uzante ĝin, verkante en ĝi, ridante en ĝi, estas reala. Mia amo, mia pasio al ĝi estas realaj. Kaj ili kontentigas min ege. Mi multe legas en la angla, relative multe uzas ĝin, mi ŝatas tiun lingvon, sed ĝi ne alportas al mi la korvibron, kiun alportas Esperanto. Mi ŝatas la anglan, sed Esperanton mi amas. Kaj ke mi kredas je ĝi, tio baziĝas sur multjara esplorado pri la problemo.
Kontraste, inter la multegaj homoj, kiuj admonis min realismi, kiel ili diras, kaj rezigni Esperanton, neniu bazis sin sur studo de la demando.
Tial mi obstine restos ĉe mia kredo je Esperanto. Finfine, kiom ajn raciaj la homoj provas esti, ilia plej funda motivado kuŝas en iliaj sentoj, en iliaj emocioj, kaj la granda diferenco inter la angla kaj Esperanto estas, ke Esperanto tuŝas la korojn, la angla ne.
Esperanto, ĉu verko de Dio ?
La kriterioj
Kiu provas grimpi supren direkte al Dio, tiu survoje renkontas sekvon de plej diversaj tentoj kaj miraĝoj. Feliĉe abundas kriterioj por distingi ion dian disde delogo bremsa aŭ instiga al malbonfaro. Se realaĵo devenas de Dio, ĝi neniam estos pure materia. Ĝi strebos al amo, respekto, interkompreniĝo. Ĝi ne serĉos la aprobon de snoboj kaj potenculoj, sed al humiluloj ĝi havigos profundajn ĝojojn radikantajn pli en esto ol en havo. Ĝian disradiadon kaŭzos ĝiaj internaj kvalitoj, ne aranĝoj eksteraj. Senmanke rigora, ĝi neriproĉeble koheros, tamen dissendante etoson de mildakoreco. Ĝi venkos barojn kaj malamikojn sen iam ajn uzi perforton aŭ premadon. Ĝi estos diskreta. Simpla kaj modesta, ĝi montriĝos efika en sia kampo sen iam ajn esti facileca solvo: ĝi nepre postulos ian fortostreĉon.