Выбрать главу

La babela rakonto montras al ni dispartiĝon de la homaro en malamikajn grupojn, kiuj izoliĝas unu de la alia. Kontraste, Esperanto, tia, kian oni povas travivi ĝin hodiaŭ, (1)

 proponas facilan, agrablan, ĝojdonan pasejon tra la muregoj, malantaŭ kiuj la popoloj retiriĝis. Junuloj, infanoj, virinoj, viroj, jen simplaj manlaboristoj, jen universitate diplomitaj (la Esperanta loĝantaro nombras dekon da Nobelpremiitoj), konservante la proprajn ecojn kaj radikojn, dialogas je nivelo aparte profunda en renkontiĝoj, en kiuj neniam iu ajn trudas sian lingvon, do sian pensmanieron, al iu alia, tiel ke en tiu mondo neniu iam ajn sentas sin fremdulo.

Signife estas, ke la negativajn juĝojn pri Esperanto eldiras nur personoj, kiuj ne konas ĝin proprasperte. La spirita riĉo, kiun portas kun si la esperantlingva aliro al alikulturuloj, postulas realismon kaj humilecon. Realismi: nur realistoj scias, ke neniun fremdan lingvon oni povas uzi je la nivelo de perfekta regado kaj nuancosento, kiu nepras, se oni volas sperti homan, kor-al-koran renkontiĝon laŭ la plej vera senco de la vorto. Humili: se oni ne rezignas la antaŭjuĝojn kaj la pretendon, kiun ofte arogas al si la homa intelekto, povi juĝi antaŭ ol fronti al la faktoj, oni ne profitos de la proponita riĉeco : ĝi ja disponeblas nur al tiu, kiu - humile - kapablas distingi, kion li nescias, disde tio, kion li scias efektive.

Kiu aliros la socilingvan fenomenon “Esperanton” laŭ spirita perspektivo, tiu nepre konkludos, ke Zamenhof estis inspirita de supre, de tre alte, fakte, kaj ke ankaŭ tiujn, kiuj surbaze de lia verko, kontribuis al la forĝado de la lingvo vigla kaj kolora, kia Esperanto estas nun, animis la Spirito.

Ĉu ne strange, ke pro la hazardo de la liberaj er-kombinoj amen tiulingve signifas  "direkte al amo" (am-,  -en), ke dialogo, vortludas kun dia logo (allogo fare de Dio), aŭ ke kiam Jesuo diris, ke li estas “la vojo, la vero, la vivo” (Jn, 14, 6), tio formas en Esperanto formulon, al kiu aliteracioj kaj ritmo (2)

 havigas la frapforton de originala frapfrazo tiagrade, ke, kompare, tradukitaj ŝajnas la versioj aramea, hebrea, greka kaj latina?

(La francan retejan tekston esperantigis Leo De Cooman, la tradukon reviziis la aŭtoro de la originalo)

____________

1. Informoj: www.esperanto.net

, www.esperanto-panorama.net

. Pasporta Servo: http://www.pasportaservo.org/

2. La vortakcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

Psikologiaj aspektoj

de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto

(Prelego prezentita de Claude Piron en Bazelo dum la Trilanda Renkontigxo la 21-an de marto 1998)

Nekompreno fare de la socio

Identiĝo al la lingvo internacia

Du kategorioj

Paradokso: kie estas mensa sano?

La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon

Tabuo

En kio radikas la tabuo?

Kaŝita aŭtoritata mesaĝo

Monstro

Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj

Oni povas aliri la mondan lingvoproblemon laŭ tre diversaj vojoj, ekzemple politika, lingvika, financa-ekonomia, ktp. Mi aliĝos ĝin, verŝajne pro profesia misformiĝo, el la psikologia vidpunkto, kies gravecon, miaopinie, ne estas ĝuste taksata.

Esperantistoj ofte plendas, ke la mondo ne komprenas ilian vidpunkton, ne interesiĝas pri ĝi, aŭ ke nia afero ne progresas sufiĉe rapide. Ili facile kulpigas pri tio unu la aliajn. Miaopinie, tiuj negativaj sentoj tute ne estas pravigeblaj, se oni konsideras la psikologian aspekton de la situacio. Alivorte, laŭ mi, Esperanto tute normale progresas, eĉ kiam ĝi malprogresas dum jardeko, kaj ankaŭ la konsciiĝo pri la monda lingvoproblemo antaŭeniras je normala ritmo, t.e. je la ritmo de historio.

La disvastigita ideo, en la esperantistaro, ke la afero ne progresas sufiĉe rapide fontas el unu el la plej gravaj eroj de la homa psiko, nome deziro. Ni deziras, ke Esperanto progresu, kaj ni reagas al tiu deziro kiel eta infano: ni ne volas vidi la amplekson de la obstakloj, kiuj staras kiel barilo inter nia deziro kaj ĝia plenumiĝo. Ni do sentas frustron. Kiam ni sentas frustron, anstataŭ fronti al la fakto, ke al ni dekomence realismo mankis, kaj sekve ke la fuŝo kuŝas en ni, ni serĉas kulpulojn ekstere: tiuj estos la cetera mondo, kiu ne atentas nin, aŭ la fuŝuloj en la Esperanto-mondo, kiuj ne agas efike kaj laŭcele. Tio estas infaneca, sed dirante tion mi ne kritikas, mi nur esprimas ion pri la normala funkciado de la homa psiko: kiam aperas forta deziro, ni emas reagi infanece. Malpacienci pri la progreso de Esperanto, serĉi kulpulojn, estas tute normale kaj nature. Tiel en la plimulto el la kampoj reagas normalaj plenkreskuloj. Ni ja estas maturaj nur pri kelkaj aspektoj de nia vivo. En multaj sferoj, kiel la politika, la metafizika, kaj la homrilata, ni daŭre reagas kiel etaj infanoj.

Nekompreno fare de la socio

Ankaŭ kiam mi diris, ke la mondo ne komprenas nin, mi tuŝis psikologian aspekton de la situacio.

Kial la mondo ne komprenas nin? Ĉar la socio ne komprenas la lingvan situacion ĝenerale. Kial? Pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, ĉar lingva rilatado estas io tre kompleksa, kaj ne estas facile kompreni ion kompleksan. Kiam io estas tre kompleksa, la natura maniero aliri la aferon estas simpligi ĝin. Sekve, la socio ĝenerale havas tre simpligitan bildon pri la lingva situacio en la mondo. Bildon nur skeman.

Alia psikologia kaŭzo, pro kiu la socio ne komprenas la lingvan problemon, estas timo. Tio eble mirigas vin. Kaj efektive, se vi diros al politikisto, aŭ al lingvisto, aŭ fakte al iu ajn surstrate renkontita, ke unu el la kaŭzoj, pro kiuj la mondo ne solvas la lingvoproblemon, estas timo, li aŭ ŝi rigardos vin, kvazaŭ vi estus freneza. Unue, ĉar por la alparolato lingvoproblemo simple ne ekzistas. "La angla solvas ĝin, aŭ la tradukistoj". Kaj due, se entute estus problemo, estas klare, ke ĝi neniel rilatas al timo. "Neniu sentas timon pri lingvo. Kio estas tiu frenezaĵo?" ŝi aŭ li diros al vi.

Sed multaj timoj estas nekonsciaj. Ni ne sentas ilin, kio estas bona afero, ĉar sen tio estus neeble vivi agrable. Sed fakto restas, ke tiuj timoj kaŭzas multajn fuŝtordojn, misgvidojn en nia maniero kompreni la realon.

Kial lingvo elvokas timon? Refoje, pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, lingvo estas ligita al nia identeco. Iun tagon en la infanaĝo ni ekkonscias, ke nia medio parolas tiun aŭ tiun alian lingvon, kaj ke tio difinas nin, rilate al la cetera mondo. Mi apartenas al homa grupo difinita per la lingvo, kiun ĝi parolas. Do, en la profundo de la psiko, mia lingvo estas mi. La vasta uzo de la svisgermanaj dialektoj estas maniero diri: jen kiuj ni estas, ni ne estas germanoj. Aŭ rigardu, kiel reagas la flandroj aŭ la katalunoj: "se oni persekutas aŭ kritikas mian lingvon, oni persekutas aŭ kritikas min."

Multaj homoj havas forĵetan sintenon al Esperanto, ĉar ili sentas ĝin lingvo sen difinita gento, do lingvo sen homa identeco, do aŭ ne lingvo, aŭ lingvo, kiu estas pli aĵa ol homa, lingvo, kiu estas, rilate al veraj lingvoj, tio, kio roboto estas, rilate al veraj homoj. Kaj tio timigas. Estas timo, ke tiu roboto, pri kiu oni diras, ke ĝi havas ambicion al universaleco, prempaŝos sur ĉiu alia lingvo, sur ĉiu popolo, sur ĉio individua kaj vivanta, detruante ĉion pasante. Tio eble ŝajnas al vi fantazia. Sed estas la vero. La psikologia metodo nomata klinika interparolo, en kiu oni esploras, kiuj ideoj aŭ bildoj asociiĝas unu al la alia, se oni petas personon diri, kio pasas tra la menso deirante de unu difinita vorto, ĉi-kaze "Esperanto", rivelas la ekziston de tiu nekonscia timo ĉe multegaj personoj.